Dum don Quijote sputis ĉi riproĉadon, Sancho fikse lin rigardis kaj fine, plena de rimorso kaj aflikto, kaj kun larmoplenaj okuloj, diris per voĉo vea kaj febla:
—Jes, sinjoro, mi konfesas, ke, por ke mi estu kompleta azeno, nur la vosto mankas; se via moŝto deziras ĝin almeti al mi, mi rigardos ĝin bone meritita, kaj vin servos kiel azeno la ceteron de mia vivo. Via moŝto min pardonu, konsideru mian junecon, pensu, ke mi scias malmulte kaj ke, se mi tro parolas, tion kaŭzas ne la malico, sed ia difekto de mia naturo. Sed «kiu eraras, kaj sian mison riparas, Di-obea sin deklaras».
—Mi tre surpriziĝus, Sancho, se vi ne miksus ian proverbon en vian litanion. Nu, bone, mi pardonas vin, kondiĉe, ke vi korektos vin kaj ke, de nun, vi ne montriĝos tiel profit-ama, kaj, anstataŭe, klopodos plifortigi vian koron. Animu vin kaj atendu la efektivigon de miaj promesoj, ĉar, kvankam ili povas prokrastiĝi, ili estas plenumeblaj.
Sancho promesis ne perdi la esperon, eĉ se por tio li devus fortigi sin per sia propra feblo. Tiam ili enrajdis en la arbaron, kie don Quijote komforte aranĝis sin ĉe la piedo de ulmo, kaj Sancho ĉe la piedo de fago, ĉar tiaj arboj, kaj la ceteraj, havas piedojn, sed ne manojn. Sancho pasis la nokton ĝenate de doloro, tial, ke, pro la roso, li sentis pli intense la baton de la stango. De sia flanko, don Quijote noktis absorbita en siaj konstantaj meditadoj, sed fine la du viroj cedis al la premoj de la dormemo, kaj, ĉe la matenruĝo, daŭrigis sian vojon ale al la bordoj de la fama Ebro, kie okazis al ili /aventuro aperanta en la sekvanta ĉapitro.
Pri la fama aventuro de la ensorĉita boato
Du tagojn post ol ili ekiris de la poplaro, don Quijote kaj Sancho, paŝon post paŝo kaj mejlon post mejlo, atingis la riveron Ebro. Vidi ĝin tre plezurigis la hidalgon, ĉar li rigardis kaj kontemplis la agrablon de la bordoj, la klaron de la akvo, la mildon de la fluo kaj la abundon de likvaj kristaloj. La ĉarma sceno revekis en lia memoro milon da amaj pensoj kaj precipe kion li vidis en la kaverno de Montesinos, ĉar, kvankam, laŭ aserto de la simio de majstro Pedro, lia vizio parte estis vera kaj parte falsa, li pli inklinis vidi ĝian veron, male ol Sancho, kiu pensis la tuton granda mensogo.
Nu, kiam ili tiel iris, aperis antaŭ ilia vido unu boato sen remiloj kaj rigilaro, alligita al trunko de ĉe-rivera arbo. Don Quijote ĉirkaŭrigardis kaj vidis eĉ ne unu solan homon; tiam, senplie, li descendis de Rocinante, kaj ordonis la ŝildiston deseliĝi kaj alligi la du bestojn al trunko de poplo, aŭ saliko tie staranta. Sancho demandis sian mastron pri la motivo de tiel subita rajdo-ĉeso kaj alligo.
—Sciu, Sancho —respondis don Quijote—, ke ĉi boato, rekte, certe kaj nedubeble, vokas kaj invitas min ensalti, por ke mi iru en ĝi helpi ajnan kavaliron, aŭ alian nobelan personon protektendan, kiu certe troviĝas en granda danĝero. Tiel okazas en la kavaliraj libroj, kaj tiel agas la sorĉistoj, kies faroj kaj paroloj legiĝas en la diritaj verkoj: kiam danĝero minacas ajnan kavaliron, kaj lin povas savi nur la mano de alia kavaliro, eĉ se inter unu kaj la alia ekzistas distanco de ses aŭ ok mil mejloj, aŭ pli, la sorĉistoj aŭ levas la duan kavaliron sur nubon, aŭ provizas lin per ŝipo, kaj, en apenaŭ la daŭro de unu palpebrumo, transportas lin, tra la aero aŭ sur la maro, kien ili volas kaj kien lia helpo necesas. Tiel do, Sancho, ĉi boato sidas tie tiucele, tiel certe, kiel estas certe, ke nun lumas la suno; kaj antaŭ ol ĉi lasta subiros, alligu kune la azenon kaj Rocinante, kaj la mano de Dio nin gvidu, ĉar mi nepre enŝipiĝos, eĉ se monaĥoj pretendus konvinki min fari la malon.
—Nu, bone, se via moŝto ĉiupaŝe obstinas peli vin en ĉi aferojn, kiujn mi nomus absurdoj, mi devas nur obei kaj klini la kapon, ĉar, kiel diras la proverbo: «Faru kion via mastro ordonas, kaj vi sidiĝos kun li ĉe la tablo». [306] [306] T.e. kiam oni estas obea al superulo, oni konkeras lian favoron.
Tamen, pro skrupuloj de konscienco, mi volas averti vin, ke ŝajnas al mi, ke ĉi boato apartenas, ne al sorĉistoj, sed al fiŝistoj de ĉi rivero, kie oni kaptas la plej bonajn alozojn de la mondo.
Ĉe tio, Sancho alligis la bestojn kaj, kun granda ĉagreno en sia koro, konfidis ilin al la gardo kaj protekto de la sorĉistoj. Sed don Quijote diris al li, ke li ne faru al si zorgojn pro la forlasiteco de la du animaloj, ĉar ilin priatentos tiu sama, kiu kondukos iliajn mastrojn tra longincuos vojoj kaj regionoj.
—Mi ne komprenas «longincuos», nek aŭdis tian vorton en mia tuta vivo —respondis Sancho.
— Longincuos —klarigis don Quijote— signifas foraj, kaj ne estas strange, ke vi ne komprenas ĝin, se konsideri, ke vi ne havas la devon scii la latinan, kiel certaj personoj, kiuj fanfaronas posedi ĝin, sed tute ne ĝin konas.
—Mi jam alligis la bestojn —diris Sancho—. Kion ni faru nun?
—Kion? —respondis don Quijote—. Krucosigni nin kaj levi la ankron, t.e. enŝipiĝi kaj tranĉi la ŝnuron, kiu tenas la boaton senmova.
Tuj poste, don Quijote ensaltis, Sancho faris same, la hidalgo tranĉis la ŝnuron, la boato apartiĝis iom post iom de la bordo, kaj kiam Sancho troviĝis proksimume ses futojn de la rando, li komencis tremi, imagante sin baldaŭ pereonta. Sed plej doloris lin aŭdi la blekojn de la azeno kaj vidi la ĉevalon barakti por disligi sin. Tiam li diris al sia mastro:
—La azeno blekas plena de aflikto, ĉar ni ĝin forlasis, kaj Rocinante klopodas liberigi sin por nin sekvi. Ho karegaj amikoj, restu trankvilaj! La frenezo distanciganta nin de vi, turniĝu en disreviĝon kaj rekonduku nin al via flanko!
Tiam li komencis plori tiel amare, ke don Quijote, furioza kaj ĉagrenita, diris:
—Kion vi timas, poltrona? Kial vi ploras, lepor-kora? Kiu persekutas aŭ atakas vin, mus-anima? Ĉu mankas io al vi, ulo postulema eĉ meze de la plej granda regalo? Ĉu okaze vi iras per nudaj piedoj sur scitaj montoj? Ne, vi sidas sur benko, tiel komforte kiel arkiduko, kaj vin transportas la milda fluo de ĉi agrabla rivero, ĝis ni trafos baldaŭ en la vastan maron. Nu, certe ni jam atingis tien, kaj navigis ĝis nun almenaŭ du mil mejlojn, aŭ pli. Se mi havus astrolabon kun mi, mi mezurus la alton de la polusa stelo, kaj dirus al vi kiom ni veturis ĝis la nuna momento. Tamen, aŭ mi apenaŭ scias ion, aŭ ni jam pasis, aŭ baldaŭ pasos, trans la ekvinoksan linion, kiu dividas la teron je la sama distanco de ambaŭ polusoj.
—Kaj kiam ni alvenos al tia noca linio, [307] [307] Sancho miskomprenas kaj diras «noca» anstataŭ «ekvinoksa».
kiom da distanco ni estos irintaj? —demandis Sancho.
—Tre granda —respondis don Quijote—, ĉar ni alvenos al la menciita linio, veturinte la duonon el la 360 gradoj, kiuj konsistigas la cirkonferencon de la globo kun ties akvo kaj tero, laŭ la komputo de Ptolemeo, la plej granda kosmografo iam ekzistanta.
—Je Dio, sinjoro —diris Sancho—. Belan ulon vi citis por apogi viajn asertojn! Puto kaj gafo , kaj krome, meón ! [308] [308] En la hispana, respektive, «invertito», «leprulo» kaj «pisulo».
Don Quijote ridis je la interpreto de Sancho pri la nomoj «komputo», «kosmografo» kaj «Ptolemeo», kaj respondis:
—Sciu, Sancho, ke, laŭ la hispanoj kaj ceteraj personoj enŝipiĝantaj en Cádiz por veturi al la orientaj Indioj, ili scias, ke ili transpasas la ekvinokson, kiam en la ŝipo ĉies pedikoj mortas; eĉ ne unu restas viva, kaj vi ne trovus unu, eĉ se oni pagus ĝin al vi per oraj moneroj. Sekve do, Sancho, traŝovu unu manon sur via femuro, kaj se vi trafos ion vivan, la eksperimento dispelos niajn dubojn; se ne, ni transpasis la linion.
—Mi kredas eĉ ne unu vorton el viaj diroj —respondis Sancho—. Tamen, mi faros laŭ viaj ordonoj, kvankam mi ne scias, kiel utilus la eksperimiento, se konsideri, ke mi vidas propraokule, ke ni apartiĝis de la bordo eĉ ne dek kvin futojn, kaj ke la fluo ne puŝis nin pli ol ses futojn antaŭen, ĉar Rocinante kaj la azeno staras en la sama loko, kie ni lasis ilin. Kaj, laŭ miaj observoj, la diablo nin prenu, se ni moviĝas pli rapide ol formiko.
Читать дальше