Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La duko, la dukino kaj don Quijote alvenis al ĉi punkto de la konversacio, kaj tiam aŭdiĝis multe da voĉoj kaj granda tumulto en la palaco. Subite, Sancho eniris terurite en la salonon, portante sur si lavoĉifonon pendantan de la kolo anstataŭ brustotuko, kaj lin sekvis multaj knaboj, pli ĝuste, buboj de la kuirejo kaj friponaj paĝioj; unu portis vazon plenan de likvo kun la koloro kaj la odoro de postlava akvo; li sekvis kaj persekutis la ŝildiston, kaj plej insiste penis metis la vazon sub lian mentonon, dum alia bubo faris kvazaŭ li volus lavi lian barbon.

—Kion signifas ĉi tio, fratoj? —demandis la dukino—. Kion vi faras? Kial vi persekutas ĉi bonulon? Nu, ĉu vi eĉ ne konsideras, ke oni nomis lin gubernatoro?

—Ĉi sinjoro —respondis la fripona bubo-barbiro— oponas al la kutimo kaj ne volas lasi sin lavi, kiel jam faris mia sinjoro la duko kaj lia mastro la kavaliro.

—Jes, mi volas —intervenis Sancho kun kolero—, sed per pli klara akvo, pli puraj tukoj kaj ne tiel nigraj manoj. Ne ekzistas inter mi kaj mia mastro tiom da diferenco, por ke oni lavu lin per akvo de anĝeloj [314] [314] Oni donis ĉi nomon al parfumita akvo. kaj min per lesivo de diabloj. La kutimoj de landoj kaj nobelaj palacoj bonas dum ili ne kaŭzas ofendon; sed la lavado laŭ la ĉi-tiea modo pli mavas ol la sinskurĝado de la flagelantoj. Mia barbo puras kaj ne bezonas ian lavon; kaj se iu el vi kuraĝos veni lavi min aŭ tuŝi eĉ unu haron de mia kapo, mi volas diri, de mia barbo, tiam, kaj mi parolu kun la ŝuldata respekto, mi donos al li tian baton, ke mia pugno inkrustiĝos en lian kranion. Verdire, ĉi sapadoj kaj cirimonioj [315] [315] Misprononcita «ceremonioj». pli ŝajnas mokoj kontraŭ la gastoj, ol ĝentilaĵoj.

La dukino ridadis ĝiskreve ĉe la kolero kaj la vortoj de Sancho, sed ne tre plaĉis al don Quijote vidi lin misornamita per la makul-jaspita ĉifono kaj ĉirkaŭata de kuirejaj bubaĉoj. Tiel do, profunde riverencinte al la gedukoj, kvazaŭ li petus ilian permeson por paroli, li diris kun multa aplombo al la kuireja plebo:

—Hola, sinjoroj kavaliroj! Viaj moŝtoj lasu trankvila ĉi junulon, reiru al la loko, de kie vi venis, aŭ pelu vin ien ajn, laŭ via plaĉo. Mia ŝildisto puras kiel la plej pura, kaj ĉi etaj vazoj ne pli konvenas al li ol glaso de akvo. Sekvu do mian konsilon kaj lasu lin, ĉar nek li, nek mi, scias toleri mokon.

Sancho kvazaŭ prenis liajn vortojn el lia buŝo, ĉar li interrompis la hidalgon, dirante:

—Ne! Lasu ilin preni min kiel rid-objekton! Ili vidos, ke mi ne toleros tion, tiel sendube, kiel certe nun tagas. Sed ili venu ĉi tien kun kombilo aŭ io ajn alia, striglu al mi la barbon, kaj se ili elŝiros el ĝi ion ofendan al la pureco, ili faru al mia hararo krucoformajn fortondojn! [316] [316] Kiajn oni faris al konviktitoj pri difinitaj specoj de deliktoj.

Tiam, ankoraŭ ridante, diris la dukino:

—Sancho Panza absolute pravas, kaj pravos senescepte. Li puras, kaj, kiel li mem diras, ne bezonas lavi sin. Kaj se nia kutimo ne plaĉas al li, nu, tio estas lia afero. Krome, vi, zorgantoj de la pureco, montris vin tro senatentaj, kaj mi ne scias, ĉu mi devus diri impertinentaj, pro tio, ke al tiela gravulo kaj al tiela barbo, vi alportis lavo-ĉifonon kaj lignan vazon anstataŭ holandaj mantukoj kaj kruĉoj kaj pelvoj el pura oro. Sed vere, vi estas malicaj kaj de basa nasko, kaj kaŭze de via fripona naturo, vi ne povas ne montri vian envion kaj misvolon kontraŭ la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj.

La petolaj buboj, kaj eĉ la butlero ilin akompananta, pensis, ke la dukino parolas serioze. Tiel do, ili demetis de la brusto de Sancho la ĉifonon kaj embarasite, preskaŭ hontigite, retiris sin el la ĉambro. La ŝildisto, vidante sin libera de, laŭ sia penso, ekstrema danĝero, genuiĝis antaŭ la dukino kaj diris:

—De grandaj sinjoroj oni devas atendi grandajn favorojn, kaj nun via moŝto faris al mi unu tian, ke mi ne scias, kiel mi povus pagi ĝin, se ne per la deziro kavalirigi min kaj dediĉi mian tutan vivon servi tiel moŝtan sinjorinon. Mi nomiĝas Sancho Panza, estas kampulo, havas edzinon kaj filojn kaj servas ŝildiste. Se per io mi povas servi vin, mi pli rapidos obeante, ol vi ordonante.

—Evidentas, Sancho —respondis la dukino—, ke vi lernis ĝentilon en la lernejo de la ĝentilo mem. Mi volas diri, ke vi nutris vin ĉe la sino de sinjoro don Quijote, kremo de la ĝentilo kaj floro de la ceremonioj, aŭ cirimonioj , kiel vi diras. Benon al tia mastro kaj tia servisto! Unu, la poluso de la vaganta kavalirismo; la alia, la stelo de la ŝildista fidelo. Levu vin, amiko Sancho. Mi rekompencos vian ĝentilon, petante la dukon, mian edzon, ke li plenumu plej rapide sian promeson fari vin gubernatoro.

Ĉe tio la konversacio finiĝis, kaj don Quijote sin retiris siesti. Sed la dukino petis la ŝildiston iri, se li ne havus dormemon, pasigi la vesperon kun ŝi kaj ŝiaj damoj en tre friska salono. Sancho respondis, ke, kvankam li kutimas siesti en la somero kvar aŭ kvin horojn posttagmeze, li farus sian plejeblon, por komplezi al ŝia ekscelenca moŝto, tute ne dormi en la tago kaj obei ŝian ordonon.

La duko donis novajn instrukciojn, pri kiel oni traktu la hidalgon kiel vagantan kavaliron sen devii eĉ unu colon de la reguloj laŭdire iam observataj koncerne al la vagantaj kavaliroj.

Ĉapitro 33

Pri la plaĉa, leginda kaj notinda konversacio inter la dukino, ties damoj kaj Sancho Panza

Rakontas do la historio, ke, manĝinte, Sancho tenis sian parolon kaj, anstataŭ siesti, iris viziti la dukinon. Ŝi, en sia deziro aŭskulti lin, igis lin sidiĝi sur tabureto apud ŝi, kvankam Sancho montriĝis tiel bone edukita, ke en la unua momento li rifuzis okupi la sidilon. Sed la dukino insistis, ke li sidiĝu kiel gubernatoro kaj parolu kiel ŝildisto, ĉar en ĉi duobla funkcio li meritus la fotelon mem de Cid Rui Díaz Campeador.

Sancho levetis la ŝultrojn, obee sidiĝis, kaj la damoj kaj duenjoj de la dukino, pretaj aŭskulti kun granda atento, silente lin ĉirkaŭis. La dukino parolis la unua, dirante:

—Nun, kiam ni estas solaj, kaj oni ne aŭskultas nin, mi dezirus, ke la sinjoro gubernatoro solvus al mi certajn dubojn, kiuj fontas de la historio, jam presita, de la granda don Quijote. Unu el ĉi duboj estas, ke, se konsideri, ke la bona Sancho neniam renkontis Dulcinean, pli ĝuste, sinjorinon Dulcinea de El Toboso, nek li alportis al ŝi la leteron de sinjoro don Quijote, ĉar ĝi restis en la not-kajero, en Sierra Morena, kiel do vi kuraĝis fikcii la respondon kaj krome aserti, moke kaj mensoge, ke vi trovis ŝin kribranta tritikon, kio damaĝas la reputacion de la nekomparebla Dulcinea kaj ne indas je la honesto kaj fidelo de ŝildisto?

Ĉe ĉi vortoj Sancho stariĝis kaj, sen respondi ion, kun la kapo klinita, lantaj paŝoj kaj unu fingro sur la lipoj, rondiris la salonon levante la surmurajn tapiŝojn. Poste li denove sidiĝis kaj diris:

—Nun, sinjorino, kiam mi certas, ke oni ne aŭskultas min kaŝite, kaj ke nur ĉi damoj troviĝas ĉi tie, mi respondos sen timo kaj alarmo kion oni demandis kaj demandos al mi. Unue, mi volas diri, ke mi konsideras mian sinjoron don Quijote absolute freneza, kvankam, laŭ mia opinio, kaj la opinio de liaj ceteraj aŭskultantoj, de tempo al tempo li esprimas sin per rezonoj konformaj al la saĝo, tiel, ke Satano mem ne povus superi lin. Tamen, mi havas la plenan kaj firman konvinkon, ke li frenezas. Tiel do, kun ĉi konvinko fiksita en mia kapo, mi ne hezitas igi lin kredi aferojn sen senco kaj esenco, por ekzemplo, la respondon al lia letero, aŭ tion okazintan antaŭ ses aŭ ok tagoj, nome la ensorĉon de mia sinjorino doña Dulcinea, aferon ankoraŭ ne rakontitan en la historio. Mi igis lin kredi, ke ŝi estas ensorĉita, kio distancas mil mejlojn de la vero.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x