Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Se ni estus ĉasintaj leporojn aŭ birdojn, mia sajo certe ne suferus ĉi damaĝon. Mi ne komprenas, ke oni povas ricevi ian plezuron embuskante beston, kapablan mortigi personon, se ĝi trafas lin per siaj tuskoj. Mi memoras, ke iam mi aŭdis kanti oldan romancon kun ĉi versoj:

Ursoj al vi donu morton
kiel al Favilo fama.

—Favilo estis gota reĝo. Foje kiam li ĉasis, urso surprizis kaj manĝis lin —klarigis don Quijote.

—Tion mi volas diri —respondis Sancho—: Ke mi ne komprenas, ke reĝoj kaj princoj elmetas sin al tiaj danĝeroj nur pro plezuro… kvankam, kian plezuron oni povas ricevi, mortigante bestojn kulpajn je nenia krimo?

—Vi tre eraras, Sancho —respondis la duko—, ĉar la ĉaso, pli ol alia ajn ekzercado, konvenas al reĝoj kaj princoj. La ĉaso iel similas al milito: en ĝi taŭgas artifikoj, ruzoj kaj embuskoj por sekure venki la malamikon; en ĝi oni suferas ĝisekstreme tro da varmo kaj tro da frido; en ĝi oni lernas ignori la pigron kaj la dormemon; en ĝi kreskas la forto de la korpo kaj la flekseblo de la membroj; kaj fine, ĉi ekzercado kaŭzas damaĝon al neniu kaj plezuron al multaj. La plej granda avantaĝo de la ĉaso maĵora [322] [322] «Ĉaso maĵora»: kontraŭ bestoj maĵoraj, kiel ursoj, aproj, cervoj, ktp; «ĉaso minora»: kontraŭ bestoj minoraj, kiel leporoj, kunikloj, ktp. estas, ke ĉiuj personoj ne povas ĝin praktiki, eĉ se ili povas dediĉi sin al aliaj specoj de ĉaso, se escepti la ĉason per falkoj, same rezervitan al reĝoj kaj grandaj sinjoroj. Tiel do, Sancho, ŝanĝu vian opinion kaj, kiam vi estos gubernatoro, ankaŭ vi ĉasu, kaj vi vidos, ke tia ekzercado tre utilos al vi.

—Ho, ne! —respondis Sancho—. Al bona gubernatoro, same kiel al rompita kruro, plej konvenas resti hejme. Estus bele, se oni venus, post laciga vojaĝo, renkonti lin por trakti ian aferon, kaj li troviĝus for, amuzante sin en la montoj! Tiamaniere la regado irus baldaŭ al la diablo. Vere, sinjoro, ĉaso kaj amuzoj pli apartenas al neniofarantoj ol al gubernatoroj. Mi pensas distri min nur per ludkartoj en la tagoj de Pasko, kaj per kegloj en la dimanĉoj kaj ceteraj festoj; la ĉasoj, ielaj aŭ tielaj, ne akordiĝas kun mia naturo nek kun mia konscienco.

—Dio volu, Sancho, ke vi tenu vian parolon —diris la duko—, ĉar «inter diro kaj faro estas maro».

—Tamen —respondis Sancho— «bona paganto facile donas garantion» kaj «homo kun la helpo de Dio pli prosperas ol frua ellitiĝanto» kaj «ventro movas krurojn, ne kruroj ventron». Mi volas diri, ke, se Dio min helpos, kaj mi faros mian devon kun sana intenco, sendube mi regos kun takto kaj energio. Oni metu al mi fingron en la buŝon kaj baldaŭ vidos, ĉu mi mordas aŭ ne.

—Dio kaj la sanktuloj vin damnu, Sancho de la demono! —kriis don Quijote—. Mi jam ofte diris al vi la samon: ĉu iam mi vidos vin paroli frazon koheran ĝis la fino, sen intermeto de proverboj? Viaj Grandecoj ne turnu la atenton al ĉi stultulo, ĉar li muelos al vi la animon, ne nur inter du, sed inter du mil proverboj, tiel konformaj kaj laŭaj al la objekto de la konversacio, ke… nu, li ne ĉesos proverbumi, dum Dio donos al li sanon, kaj al mi paciencon por auŝkulti lin.

—La proverboj de Sancho Panza —diris la dukino—, kvankam pli multaj ol la proverboj de la Greka Komandoro, [323] [323] Alnomo de Hernán Núñez de Guzmán. En 1555 li eldonis kompilaĵon konsistantan el tri mil proverboj. valoras ne malpli ol ĉi lastaj, pro la lakono de siaj esprimoj. De mia flanko, mi konfesas, ke la proverboj de Sancho donas al mi pli da plezuro ol aliaj eĉ pli kongruaj kaj laŭcelaj.

Kun ĉi agrabla konversacio kaj kelkaj similaj babiladoj, ili eliris el la tendo en la arbaron kaj pasis la ceteron de la tago vizitante la postenojn kaj la embuskojn. Alvenis la nokto, ne tiel klara kaj kalma, kiel oni atendus en la tiama sezono, t.e. en la mezo de la somero, sed ia perceptebla duonlumo tre helpis la projekton de la gedukoj. Iom post la krepusko, kaj kiam la nokto komencis fali, subite ŝajnis kvazaŭ la tuta arbaro brulus; tuj poste aŭdiĝis ie, tie kaj ĉie nekalkulebla nombro da trumpetoj kaj aliaj militaj instrumentoj, kvazaŭ multaj kavaleriaj trupoj pasus tra la arbaro. La brilo de la fajroj kaj la bruo de la muzikiloj preskaŭ blindigis kaj surdigis la okulojn kaj la orelojn de la ĉasantoj kaj de la ceteraj personoj en la arbaro. Poste eĥis ĉie laŭtaj lelilioj, [324] [324] Hispane «lelilíes» aŭ «lililíes». la batalkrio de la maŭroj, resonis trumpetoj kaj klarionoj, tondris tamburoj, fajfis fifroj, ĉio preskaŭ en la sama tempo, tiel rapide kaj senĉese, ke, antaŭ la tumulto de tiom da instrumentoj, necesus esti sensensa por ne perdi la sensojn. Miris la duko, stuporis la dukino, surpriziĝis don Quijote, tremis Sancho Panza; fine, eĉ la konantoj de la farso sentis alarmon. La timo tenis ilin en silento, kaj tiam, unu kuriero en kostumo de diablo proksimiĝis al ili, blovante, ne per korneto, sed per ega korno kava, kiu elĵetis el si raŭkan kaj teruran sonon.

—Hola, frato kuriero! —kriis la duko—. Kiu vi estas? Kien vi iras? Kiuj estas la soldatoj, ŝajne irantaj tra ĉi arbaro?

Al tio la kuriero respondis kun voĉo laŭta kaj horora:

—Mi estas la diablo kaj serĉas don Quijote de La Mancha. Kaj al ĉi loko proksimiĝas ses armeoj de sorĉistoj kun triumfa ĉaro, kie ili transportas la senegalan Dulcinea de El Toboso. Ensorĉita, ŝi venas kun la brava franco Montesinos, kiu donos instrukcion al don Quijote pri la maniero elsorĉi la menciitan sinjorinon.

—Se vi estus la diablo, kiel vi asertas, kaj kiel via figuro montras, vi estus jam rekoninta la kavaliron don Quijote de La Mancha, ĉar li staras antaŭ vi.

—Je Dio kaj mia animo! —respondis la diablo—. Mi ne tre atentis. Mi havas tiom da aferoj en la kapo, ke mi preskaŭ forgesis la ĉefan motivon de mia vizito.

—Ĉi diablo sendube estas honesta homo kaj bona kristano —diris Sancho—. Alie li ne ĵurus je Dio kaj je sia animo. Nun mi vidas, ke eĉ en la propra infero ekzistas bonuloj.

La diablo, sen deseliĝi, turnis sian rigardon al don Quijote kaj diris:

—Al vi, Kavaliro de la Leonoj (mi vidu vin inter iliaj krifoj!) min sendas la senfortuna sed kuraĝa kavaliro Montesinos. Li min ordonis, ke mi diru al vi, de lia flanko, ke vi atendu lin en la sama loko, kie mi renkontas vin, ĉar li portas kun si sinjorinon Dulcinea de El Toboso kaj komunikos al vi ĉion necesan por ŝia elsorĉo. Kaj tial, ke mi venas por nenio alia, mi ne plu prokrastos mian foriron. La diabloj kiel mi restu kun vi, kaj la bonaj anĝeloj kun ĉi nobela paro.

Tion dirinte, li blovis per sia enorma korno, turnis la dorson kaj forrajdis sen atendi respondon. Kreskis ĉies admiro, sed plej forte stuporis Sancho kaj don Quijote; Sancho, ĉar li vidis, ke, spite al la vero, oni insistas pri la ensorĉo de Dulcinea; don Quijote, ĉar li ne tre certis, ĉu veris aŭ ne liaj travivaĵoj en la kaverno de Montesinos. Absorbite en tiaj pensoj, li aŭdis la dukon diri:

—Ĉu via moŝto intencas atendi, sinjoro don Quijote?

—Jes, kompreneble! —respondis la hidalgo—. Ĉi tie mi atendos, senhezite kaj firme, eĉ se la tuta infero venus min ataki.

—Sed se mi vidos alian diablon kaj aŭdos kornon kiel la lastan, mi atendos ĉi tie tiel longe, kiel mi atendus en Flandrujo [325] [325] Ironio de Sancho. Flandrujo, tiam batalanta kontraŭ Hispanio, ne estis tre oportuna atendo-loko. —diris Sancho.

Jam la nokto pli nigris, kaj multaj lumoj komencis rapidi inter la arboj, en maniero simila al la sekaj haladzoj, kiuj leviĝas de la tero kaj, jam en la ĉielo, ŝajnas al nia vido flugantaj steloj. Krome aŭdiĝis terura bruo ŝajne venanta de masivaj radoj de bovoĉaroj, de kies aspra grincado forkuras, laŭdire, la ursoj kaj la lupoj, se ili proksimas. Tamen, al ĉi senbrida tumulto aldoniĝis alia eĉ pli intensa, kvazaŭ kvar apartaj eskirmoj aŭ bataloj disvolviĝus samtempe sur la kvar partoj de la arbaro: ie klakis surdiga tondro de kanonoj; tie eksplodis la pafoj de nenombreblaj arkebuzoj; pretere resonis la krioj de la batalantoj; fore ripetiĝis la maŭraj lelilioj. Kaj la kornetoj, kornoj, klarionoj, trumpetoj, bukcenoj, tamburoj, kanonoj, arkebuzoj kaj ĉefe la harstariga grincado de la ĉaroj faris tiel konfuzan kaj hororan bruegon, ke don Quijote bezonis helpi al si per sia tuta kuraĝo por elteni en tia pandemonio; sed la kuraĝo de Sancho ŝanceliĝis, kaj li svenis kaj falis sur la jupon de la dukino, kie li restis, dum ŝi tuj ordonis, ke oni ĵetu al li akvon sur la vizaĝon. Oni tion faris, kaj la ŝildisto retrovis la konscion, ĝuste kiam unu el la ĉaroj kun grincaj radoj proksimiĝis al la loko, kie la grupo atendis. La ĉaron tiris kvar lantapaŝaj bovoj kovritaj per nigraj drapoj, kaj kun unu granda torĉo el vakso alligita al ĉiu korno. Supre de la ĉaro staris alta seĝo, kie sidis respektinda oldulo kun barbo longa ĝis sub la talio kaj pli blanka ol la neĝo. Li portis longan robon el nigra fusteno, kaj tial, ke la ĉaro plenis de lampionoj, oni facile vidis kaj distingis ĉion en ĝia interno. La veturilon gvidis du turpaj demonoj vestitaj same per fusteno, kun tiel hidaj vizaĝoj, ke Sancho, vidinte ilin la unuan fojon, fermis la okulojn por ne vidi ilin denove.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x