—Tio —respondis la dukino— pli ol vipobatoj estas manfrapoj. Mi opinias, ke la saĝa Merlín ne kontentos je via sinindulgo. Necesas, ke la bona Sancho uzu skurĝon kun rimenoj garnitaj sur la pintoj per ŝtalaj dornoj aŭ per nodoj, ke ili lin doloru: ĉar, «por lerni funde, penadu profunde», kaj oni ne devas akiri tiel ĉipe la liberigon de tiel granda damo kiel Dulcinea. Memoru, Sancho, ke bonfari duonhezite kaj nevoleme havas nenian meriton aŭ valoron.
—Donu al mi skurĝon aŭ taŭgan rimenon —respondis Sancho— kaj mi batos min per ĝi, se nur ĝi ne kaŭzos tro da doloro. Sciu, sinjorino, ke, kvankam mi estas vilaĝano, mia karno pli similas kotonon ol kanabon, kaj ne justus, se mi draŝus min je la profito de aliaj personoj.
—Tre bone— diris la dukino—. Morgaŭ mi donos al vi taŭgan skurĝon mole adapteblan al via delikata karno, kvazaŭ ĉi lasta estus fratino de la batilo.
—Mi devas diri al vi, Via Alteco kaj sinjorino mia —respondis Sancho—, ke mi jam skribis leteron al mia edzino Teresa por informi al ŝi pri ĉio okazinta de kiam mi foriris de ŝia flanko. Mi havas la leteron ĉi tie, ĉe la brusto, kaj mankas nur alskribi la adreson. Mi volus, ke Via Saĝeco legu ĝin, ĉar mi opinias ĝin propra al gubernatoro, mi volas diri, laŭa al la stilo, kiun sendube uzas la gubernatoroj.
—Kiu diktis ĝin? —demandis la dukino.
—Kiu, se ne ĉi povra pekanto, mi mem?
—Ĉu vi ankaŭ skribis ĝin?
—Tute ne. Mi ne scias legi aŭ skribi, nur signaturi.
—Ni vidu la leteron —diris la dukino—. Sendube ĝi montros la amplekson kaj la kapablon de via talento.
Sancho tiris de sia brusto leteron ne sigelitan, la dukino ĝin prenis kaj legis la jenon:
Letero de Sancho Panza al lia edzino Teresa Panza
Oni skurĝis min senpaŭze, sed mi rajdis bonan beston. [329] [329] Ĉi tiu komenca frazo de Sancho ŝajnas formita el du versoj de olda romanco aludantaj al ia kondamnito, kiu, rajde sur azeno, ricevas vipobatojn, dum oni lin kondukas tra la ĉefaj stratoj, laŭ la kutimo de la tiama epoko.
Se mi havas bonan regnon, per vipado mi ĝin pagas. Vi ne komprenos nun ĉi tion, kara Teresa, sed vi scios siatempe. Mi volas informi vin, edzino, ke mi decidis, ke vi uzu propran veturilon, kiel decas, ĉar la ceteraj vojaĝomanieroj estas kvazaŭ iri sur kvar piedoj. Vi estas edzino de gubernatoro: la homoj gardu sin kritiki kaj priklaĉi vin! Mi kunsendas verdan ĉas-kostumon al mi donacitan de mia sinjorino la dukino. Faru el ĝi jupon kaj korsaĵon por nia filino. Mi aŭdis en ĉi lando, ke don Quijote, mia mastro, estas sanamensa frenezulo kaj amuza idioto, kaj ke mi povas konkuri kun li ĉi-rilate. Ni vizitis la kavernon de Montesinos, kaj la saĝulo Merlín volis, ke la elsorĉo de Dulcinea de El Toboso, nomata Aldonza Lorenzo tie inter vi, okazu pere de mi. Tri mil tri cent vipobatojn, minus kvin, mi devas doni al mi, por ke ŝi vidu sin tiel elsorĉita, kiel la patrino ŝin naskinta. Gardu la sekreton pri ĉi afero, ĉar, kion oni diskonigas en la placo, tion kelkaj uloj opinias blanka, kaj aliaj nigra. Post kelkaj tagoj, mi iros okupi mian gubernatoran postenon, kaj min akompanos la grandega deziro riĉigi min, ĉar mi aŭdis ke, en nia epoko, la novaj gubernatoroj havas senescepte tiun saman intencon. Mi esploros la terenon kaj sciigos vin, ĉu konvenas, ke vi venu ĉi tien aŭ ne. La grizulo bone fartas kaj sendas al vi siajn salutojn: mi ne pensas forlasi ĝin, eĉ se oni levus min al la ofico de sultano de Turkujo. Mia sinjorino la dukino kisas al vi milfoje la manojn; sendu al ŝi returne du mil kisojn, ĉar, laŭ diro de mia mastro, nenio kostas kaj valoras tiel ete, kiel la belaj komplimentoj. Dio ne degnis havigi al mi alian valizon kun cent eskudoj, kiel la iama, sed ne zorgu, kara Teresa, ĉar, kiu donas la alarmon, en la turo sin protektas, kaj, kiam mi funkcios gubernatore, ĉio solviĝos laŭ miaj deziroj. Nur unu afero perturbas min: laŭdire, gustumi la regadon donas egan plezuron al la regantoj, ĝis la ekstremo, ke ili manĝas al si la manojn ĝis la kubuto. Se tiel, la gubernatoreco kostus al mi ne ĉipe, kvankam la kriplaj jam ĝuas sian sinekuron almozante. [330] [330] Per ĉi tiuj vortoj Cervantes amare aludas sin mem: en siaj lastaj jaroj li vidis sin kripla kaj paŭpera kaj devis serĉi monan helpon, la «sinekuron de la almozo», ĉe kelkaj potenculoj kiel la duko de Béjar, la grafo de Lemos aŭ la kardinalo Sandoval y Rojas.
Tiel do, iel aŭ alie, vi estos riĉa kaj bonsorta. Do vin benu, kaj min gardu, por ke mi povu servi vin.
De ĉi kastelo, la 20-an de julio de 1614. Via edzo, la gubernatoro, Sancho Panza.
Leginte la leteron, la dukino diris al Sancho:
—Nia bona gubernatoro iom eraras rilate al du aferoj. Unue vi diras, aŭ sugestas, ke oni donis al vi la gubernatorecon interŝanĝe por la vipado, kiun vi devas apliki al vi; kaj vi bone scias, kaj ne povas nei, ke mia sinjoro la duko promesis al vi la insulon, kiam oni eĉ ne sonĝis, ke vipadoj ekzistas en la mondo. Due, vi montriĝas tro monavida, kaj ne plaĉus al mi, ke vi trompus nian esperon: ĉar sako tro plena diskrevas, kaj profitema gubernatoro ne regas juste.
—Mi ne volis tiom diri en la letero —respondis Sancho—. Kaj se via moŝto opinias ĝin nesendinda, nu, sufiĉas ĝin disŝiri kaj skribi alian; kvankam eble la nova letero estus pli mava, se ĝi originus en mia kapo.
—Ne, ne —respondis la dukino—. Ĉi letero bonas, kaj mi deziras, ke la duko ĝin legu.
Poste ili iris al ĝardeno, por manĝi tie; la dukino montris al sia edzo la leteron de Sancho, kaj la duko legis ĝin kun granda plezuro. Ili manĝis kaj, post ol oni demetis la tablotukon, kaj la gedukoj longe amuziĝis per la ĝuinda konversacio de Sancho, aŭdiĝis subite la tristega sono de fifro kaj la raŭka kaj disonanca bruo de tamburo. Ĉiuj montris alarmon ĉe tia muziko konfuza, milita kaj melankolia, precipe don Quijote, nekapabla sidi senmova pro sia ekscitiĝo. Kaj, kion diri pri Sancho? Nur, ke la timo puŝis lin al sia kutima ŝirmejo, t.e. al la flanko de la dukino aŭ en ŝian jupon, ĉar verdire la muziko sonis plej triste kaj melankolie. Oni aŭskultis silente kaj streĉe, kaj tiam vidis alveni tra la ĝardeno du virojn en funebraj roboj tiel longaj, ke ili trenis larĝan voston sur la tero. La funebruloj batis sur du grandaj tamburoj kovritaj per nigraj drapoj, kaj ĉe ilia flanko iris la ludanto de la fifro, same en robo peĉe nigra.
La trion sekvis ulo de giganta staturo, envolvita, pli ĝuste ol vestita, en eksterordinare nigra mantelo, kies vosto same tre longis. Sur la mantelo li portis larĝan balteon nigran, kaj enorma cimitaro kun ingo kaj tenilo nigraj pendis de ĝi. Lian vizaĝon kovris diafana vualo nigra, kaj tra ĝi duonvidiĝis longega barbo blanka kiel la neĝo. Li paŝis laŭ la takto de la tamburoj lante kaj solene. Unuvorte, ĉe lia kresko, lia majesta paŝado, lia funebro kaj lia eskorto, la personoj rigardantaj, kiuj ne konis lin, sentis sin frapitaj de miro. Lante kaj ceremonie, kiel dirite, li genuiĝis antaŭ la duko, kiu atendis stare kun la aliaj. Sed la duko diris al la funebrulo, ke li permesus lin paroli, nur kiam li stariĝus. La mirveka kvazaŭfantomo obeis kaj, jam surpiede, levis la maskon de sur sia vizaĝo kaj montris la plej teruran, plej longan kaj plej densan barbon, neniam antaŭe vidatan de homaj okuloj. Poste, voĉo profunda kaj resona elpuŝiĝis el lia vasta kaj potenca brusto, kaj, fiksante la rigardon sur la dukon, li diris:
—Altega kaj granda sinjoro: mi nomiĝas Trifaldín la blankabarba kaj estas kaj estas ŝildisto de la grafino Trifaldi, alinome la duenjo Dolorida, je kies nomo mi portas mesaĝon al Via Grandeco. Per ĝi ŝi petas, ke Via Ekscelenco bonvolu permesi ŝin enveni kaj rakonti al vi sian misfortunon, unu el la plej strangaj kaj mirindaj, kian apenaŭ imagus la plej afliktita fantazio de la mondo. Sed unue ŝi deziras scii, ĉu en via kastelo troviĝas la kuraĝa kaj neniam venkita kavaliro don Quijote de La Mancha, ĉar de sia regno de Candaya, ŝi venis piede kaj faste ĝis ĉi ŝtato via, nur por renkonti lin: kaj plenumi tian vojaĝon oni devus konsideri miraklo aŭ rezulto de ensorĉo. Ŝi troviĝas nun ĉe la pordo de ĉi fortreso aŭ kampo-domo kaj nur atendas vian permeson por enveni, Kaj jam mi diris ĉion.
Читать дальше