Li tusis, karesis al si la barbon de supre malsupren per la du manoj, kaj atendis aplombe la respondon de la duko, kiu diris jen:
—Jam de longe, bona ŝildisto Trifaldín la blankabarba, ni scias pri la misfortuno trafinta nian sinjorinon la grafinon Trifaldi, nun alnomatan «la duenjo Dolorida» kaŭze de la sorĉistoj. Vi povas, brava ŝildisto, diri al ŝi, ke ŝi envenu, kaj ke ĉi tie troviĝas la kuraĝa kavaliro don Quijote de La Mancha, de kies sindona naturo ŝi certe povas atendi ĉian helpon kaj protekton. De mia flanko, diru al ŝi ankaŭ, ke, se ŝi bezonas mian favoron, ĝi ne mankos sl ŝi: ĉar pro mia kavalireco mi havas la devon helpi ĉian virinon, ĉefe se temas pri duenjoj vidviniĝintaj, afliktitaj kaj forlasitaj, kia certe estas via sinjorino.
Tion aŭdinte, Trifaldín klinis la genuon ĝis la tero, faris signon al la viroj kun la fifro kaj tamburoj, ke ili reludu kaj, je la samaj muziko kaj takto, li elpaŝis, dum la aliaj restis en la ĝardeno plenaj de miro ĉe liaj aspekto kaj teniĝo.
La duko turnis sin al don Quijote kaj diris:
—Certe, renoma kavaliro, la tenebro de la malico kaj la nescio ne povas kaŝi aŭ vuali la brilon de la kuraĝo kaj virto. Mi tion diras, ĉar vi gastas en ĉi kastelo apenaŭ ses tagojn kaj, dank’ al viaj prodaĵoj, famaj ĉirkaŭ la konata mondo, la homoj afliktitaj kaj senfortunaj, certaj trovi en la forto de via brako la rimedon kontraŭ sia sufero kaj angoro, jam venas serĉi vin de foraj kaj distaj landoj, ne en kaleŝoj aŭ sur dromedaroj, sed piede kaj faste.
—Mi dezirus, sinjoro duko —respondis don Quijote—, vidi nun ĉi tie la benindan klerikon kiu, antaŭ kelkaj tagoj, montris ĉe la tablo tiel grandan malbonvolon kaj antipation kontraŭ la vagantaj kavaliroj. Li observus propraokule, ĉu tiaj kavaliroj necesas en la mondo, kaj konstatus, ke la profunde afliktitaj kaj senkonsolaj, premataj de enormaj misfortunoj, turnas sin por helpo, ne al la hejmo de la letruloj, nek al la sakristianoj de la vilaĝoj, nek al la kavaliroj, kiuj neniam eliras ekster la limoj de sia urbo, nek al la pigraj korteganoj pli inklinaj serĉi novaĵon por ĝin rakonti kaj ripeti ol plenumi grandajn farojn kaj prodaĵojn, por ke aliaj ilin rakontu kaj skribu. La rimedo al la misfortunoj kaj al la mizero, la konsolo al la vidvinoj, la protekto al la puceloj troveblas ĉe la vagantaj kavaliroj multe pli facile ol ĉe la ceteraj personoj. Kaj mi senlime dankas la ĉielon, ke mi estas tia kavaliro, kaj ne plendas, kiam mi ricevas ofendon aŭ elportas rigoran penadon en ĉi honora profesio. Venu ĉi duenjo kaj petu de mi ion ajn: la forto de mia brako kaj la kuraĝo de mia spirito havigos al ŝi la necesan rimedon.
Kun la daŭrigo de la fama aventuro de la duenjo Dolorida
La duko kaj la dukino tre ĝojis, vidante, kiel bele don Quijote reagis al iliaj planoj. Sed tiam diris Sancho.
—Mi ne volus, ke ĉi moŝta duenjo venus ĵeti bastonon en la radon de mia gubernatoreco: ĉar mi aŭdis unu apotekiston de Toledo aserti (kaj li parolis kiel najtingalo), ke, kiam la duenjoj miksas sin en ian aferon, nenio bona rezultas el ilia interveno. Je Dio, la apotekisto havis veran antipation kontraŭ ili! Kaj mi pensas, ke, se la duenjoj de ĉia kvalito kaj rango montriĝas senescepte tedaj kaj impertinentaj, kiel montriĝos duenjo, krome afliktita, kia laŭdire estas ĉi grafino tri-falda aŭ trimil-falta?
—Silentu, amiko —diris don Quijote—. Se ĉi damo venas serĉi min de tiel fora lando, certe ŝi ne apartenas al la rondo de la duenjoj menciitaj de la apotekisto, des malpli, ke ŝi estas grafino, kaj, kiam grafinoj servas kiel duenjoj, ili devas servi reĝinon aŭ imperiestrinon, ĉar en siaj hejmoj ili havas moŝtan rangon, kaj aliaj duenjoj servas ilin.
Doña Rodríguez troviĝis tie kaj diris al tio:
—Mia sinjorino la dukino havas por sia servo duenjojn, kiuj povus esti grafinoj, se la sorto tion volus; sed «kion ordonas reĝo, tio fariĝas leĝo»; kaj oni ne klaĉu pri la duenjoj, des malpli, kiam ili estas oldaj puceloj: ĉar, kvankam mi ne apartenas al tia kategorio, mi bone komprenas la avantaĝon de duenjo-pucelo super duenjo-vidvino. Kaj, kiu nin tondis, tenas ankoraŭ la tondilon en la mano. [331] [331] Kaj eble, per la sama tondilo oni povus tondi ankaŭ lin. «Tondi» havas ĉi tie la sencon «priklaĉi», «kritiki», kiel en la respondo de Sancho.
—Tamen —respondis Sancho— la duenjoj meritas tielan tondadon, laŭ mia barbiro, ke prefere ni ne removu la rizon, eĉ se ĝi kungluiĝas. [332] [332] Proverba esprimo. Temas, kompreneble, pri la rizo kuiriĝanta. En figura senco: preferindas akcepti certan damaĝon aŭ kontraŭaĵon, se per tio oni evitas alian pli grandan.
—La ŝildistoj —diris doña Rodríguez— ĉiam malamikis al ni, ĉar, tial, ke ili estas la koboldoj de la antaŭĉambroj kaj vidas nin ĉiupaŝe, ili dediĉas sin klaĉi pri ni, fosante en nian paseon kaj detruante nian reputacion anstataŭ preĝi en sia libera tempo. Sed mi diru al tiuj moveblaj ŝtipoj, [333] [333] Per ĉi amuza esprimo, la duenjo nomas la ŝildistojn pigraj kaj dormemaj.
ke, spite al ili, ni plu loĝos en la palacoj de la mondo, eĉ mortante de malsato kaj kovrante per nigra robo monaĥin-stila nian delikatan, aŭ ne delikatan, karnon, same kiel oni kovras kelkfoje sterk-amason per tapiŝo en la tagoj de religiaj procesioj. Vere, se oni donus al mi permeson, kaj la momento estus oportuna, mi igus kompreni, ne nur al la ĉeestantoj, sed al la tuta mondo, ke ne ekzistas virto ne trovebla ĉe la duenjoj.
—Mi kredas —diris la dukino—, ke mia bona doña Rodríguez absolute pravas: sed konvenus, ke ŝi atendu pli taŭgan momenton por pledi por si kaj por la ceteraj duenjoj, por refuti la mavan opinion de tiu malica apotekisto, kaj por elŝiri ĝin el la koro de la granda Sancho.
—De kiam mi komencis flari la odoron de gubernatoreco —respondis Sancho-, mi ne plu sentas min ŝildisto, kaj la tuta duenjaro de la mondo havas por mi malpli da valoro ol seka figo.
Oni certe daŭrigus la konversacion kun la duenjo, se tiam ne aŭdiĝus la fifro kaj la tamburoj anoncantaj, ke jam proksimiĝas la duenjo Dolorida. La dukino demandis al sia edzo, ĉu estus bone iri akcepti ŝin, se konsideri ŝian moŝtan rangon de grafino.
—Pro ŝia grafineco —diris Sancho, antaŭ ol la duko povus respondi—, ŝajnas dece, ke Viaj Grandecoj iru akcepti ŝin; sed pro ŝia karaktero de duenjo, mi opinias, ke vi devas movi vin eĉ ne per unu paŝo.
—Kiu petis vian intervenon en ĉi afero, Sancho? —demandis don Quijote.
—Kiu, sinjoro? —respondis Sancho—. Mi intervenas proprainiciate, ĉar mi rajtas tion fari kiel ŝildisto lerninta la regularon de la ĝentilo en la skolo de via moŝto, la kavaliro plej rafinita kaj ĝentila en la regno de la bona edukiteco. Kaj mi aŭdis vian moŝton diri, ke, en ĉi aferoj, tiel multe oni perdas per troa, kiel per maltroa komplimento; kaj al bona komprenanto, nur kelkaj vortoj sufiĉas.
—Sancho pravas —diris la duko—. Ni vidu la aspekton de la grafino, kaj ni mezuros laŭ ĝi la ĝentilaĵon al ŝi ŝuldatan.
Ĉe tio enpaŝis, kiel la unuan fojon, la viroj kun la fifro kaj la tamburoj. Kaj la aŭtoro finas ĉi kurtan ĉapitron kaj komencas la sekvantan, kie oni plu traktas la saman aventuron, unu el la plej rimarkindaj de la libro.
La duenjo Dolorida rakontas sian misfortunon
Post la tristaj muzikantoj, komencis eniri en la ĝardenon kelkaj duenjoj ĝis la nombro de dek du en du vicoj, en larĝaj monaĥinaj roboj ŝajne el fulita serĝo kaj kun blankaj vualoj muslinaj, tiel longaj, ke nur la rando de ilia robo vidiĝis. Post ili venis la grafino Trifaldi, kiun kondukis je la mano la ŝildisto Trifaldín la blankabarba; ŝi surhavis tre fajnan nigran lanaĵon ne frizitan, ĉar se ĝi estus frizita, la grajnoj de la vefto vidiĝus tiel grandaj kiel bonaj kikeroj de Martos. La vosto de la robo konsistis el tri trenaĵoj, kaj tri paĝioj same en funebra kostumo tenis ilin je la pintoj kaj formis belan geometrian figuron per la akutaj anguloj de la trenaĵoj: tiam la ĉeestantoj komprenis, ke la damo nomiĝas la grafino Trifaldi kaŭze de la tri faldoj de sia vosto. Kaj Benengeli diras, ke, efektive, ili pravis, ĉar vere ŝi nomiĝis grafino Lobuna, ĉar en ŝia graflando multis lupoj, kaj se anstataŭe multus vulpinoj, ŝi nomiĝus grafino Zorruna, [334] [334] «Lupino», «vulpino», kio, en la hispana, signifas ankaŭ «ĉiesulino», «putino».
tial ke, laŭ kutimo reganta en la parto de la mondo, kie ŝi loĝis, la senjoroj donis al si la nomon de tio plej abunda en siaj ŝtatoj. Tamen ĉi grafino, por celebri la originalecon de sia robo, forlasis la nomon de Lobuna kaj igis ŝin nomi Trifaldi. La dek du duenjoj kaj ties mastrino marŝis per procesiaj paŝoj, kaj ilian vizaĝon kovris nigraj vualoj, ne diafanaj kiel la vualo de Trifaldín, sed tiel densaj, ke absolute nenio travidiĝis.
Читать дальше