Aŭdante tion, don Quijote palpis al si la gorĝon, turnis sin al la duko kaj diris:
—Je Dio, sinjoro, Dulcinea pravas. Mi havas la animon transverse metita en la gorĝo, kiel la nukso de arbalesto. [327] [327] Turnebla peceto uzata por streĉi la ŝnuron de la tiamaj arbalestoj.
—Nu, Sancho, kion vi opinias? —demandis la dukino.
—Mi opinias la samon kiel antaŭe —respondis la ŝildisto—. Mi resinas la vipadon.
—«Rezignas», vi devas diri, Sancho —korektis la duko—. Ne «resinas».
—Via grandeco lasu min —respondis Sancho—. Ne estas nun la ĝusta momento, por ke mi donu mian atenton al subtilaĵoj aŭ al litero plia aŭ malplia: ĉar ĉi afero de la vipado, kiun mi devas ricevi de alia aŭ mem doni al mi, tiel konsternas min, ke mi ne scias kion mi diras aŭ faras. Sed mi volus scii de la sinjorino, nu, de sinjorino Dulcinea de El Toboso, kie ŝi lernis sian manieron peti: ŝi petas min, ke mi disŝiru al mi la karnon per vipo, kaj krome nomas min kork-anima kaj sovaĝa besto, kaj ĵetas sur min veran litanion da insultoj, kiun la diablo toleru, ne mi. Ĉu eble mi havas karnon el bronzo? Ĉu iel min koncernas, ke ŝi estas ensorĉita aŭ ne? Ĉu ŝi donis al mi ajnan korbon plenan de tolaĵo, ĉemizoj, kapotukoj aŭ ŝtrumpoj (kvankam mi ne uzas ilin) por moligi mian koron? Ne. Nur insulton post insulto mi ricevas, kvankam ŝi scias la konatan proverbon: «Azeno ŝarĝita per oro facile supriras monton» kaj «Donacoj rompas rokojn» kaj «Preĝon faru, sed farunon preparu» kaj «Pli bonas “jen prenu” ol granda “morgaŭ venu”». Kaj aldone, mia sinjoro kaj mastro, kiu devus karesi al mi la kapon kaj flati min, por ke mi moliĝu kiel lano aŭ kardita kotono, diras, ke, se li prenos min, li alligos min nuda al arbo kaj donos al mi duoblan dozon da vergoj. Ĉi kompatemaj sinjoroj devus konsideri, ke ili petas, ne nur la ŝildiston, sed ankaŭ la gubernatoron, ke li sin vipu; kiel la proverbo diras: «Sur la kuko, mielo». [328] [328] Proverba esprimo, por aludi, ke bona aŭ favora afero ricevas aldonan konvenaĵon. Ĉi tie, Sancho uzas la frazon en ironia senco.
Lernu, sinjoroj (la diablo vin prenu), lernu peti, supliki kaj konduti ĝentile: ĉar la tempo ne ĉiam prezentas la saman vizaĝon, nek la homoj havas konstante bonan humoron. Mi mortas nun de ĉagreno, vidante mian verdan sajon ŝirita, kaj aldone oni petas min, ke mi vipu min propravole, kion mi tiel volonte deziras fari, kiel turni min en indianon.
—Tiam, sciu, amiko Sancho —diris la duko—, ke, se vi ne moliĝos kiel matura figo, vi ne metos la manon en la gubernatorecon. Estus bele, se mi sendus al miaj insulanoj kruelan gubernatoron kun koro el ŝtono, indiferenta antaŭ la larmoj de afliktaj puceloj kaj antaŭ la suplikoj de prudentaj, respektindaj kaj antikvaj saĝuloj kaj sorĉistoj. Unuvorte, Sancho, aŭ vi vipos vin aŭ estos vipata, aŭ vi ne okupos la gubernatoran postenon.
—Sinjoro —respondis Sancho—. Ĉu mi povus disponi du tagojn por mediti kion mi devus fari?
—Absolute ne —intervenis Merlín—. Ĉi-loke kaj ĉi-momente oni decidu la aferon: aŭ Dulcinea reiros en la kavernon de Montesinos kaj reprenos sian antaŭan figuron de kampulino, aŭ oni ŝin transportos, en ŝia nuna stato, al la Elizeaj kampoj, kie ŝi atendos, ĝis oni plenumos la vipadon ĝis la lasta bato.
—Nu, bone Sancho —diris la dukino—. Estu kuraĝa kaj montru vian dankemon pro la pano, kiun vi manĝas de don Quijote, kies personon ni devas servi kaj kontentigi, se konsideri lian belan karakteron kaj lian altan kavalirecon. Konsentu ĉi vipadon, filo, iru la diablo al la diablo, kaj la timo al la timuloj: ĉar «kuraĝa koro venkas super la mava fortuno», kiel vi bone scias.
Antaŭ ĉi konsilo, Sancho reagis, turnante sin al Merlín kaj farante al li la jenan, tute eksterteman rimarkon:
—Diru al mi, sinjoro Merlín: kiam alvenis ĉi tien la diablo-kuriero, li komunikis al mia mastro mesaĝon de sinjoro Montesinos, ke li atendu lin ĉi tie, ĉar li donus al la instrukcion pri la elsorĉo de sinjorino doña Dulcinea de El Toboso. Kaj ĝis nun, mi ne vidis Montesinos, nek ajnan personon similan.
—La diablo, amiko Sancho —respondis Merlín—, estas azeno kaj grandega fripono; mi sendis lin serĉi vian mastron, kaj li portis mesaĝon, ne de Montesinos, sed de mi, ĉar Montesinos troviĝas en sia kaverno atendante, aŭ pli ĝuste, esperante sian elsorĉon, ĉar ankoraŭ mankas al ĝi multo por elbobeni. Se li ŝuldas ion al vi, aŭ se vi devas fari ian negocon kun li, mi prenos lin al vi. Sed nun, filo, konsentu submeti vin al vipo kaj, kredu min, ĝi tre utilos al via animo kaj al via korpo: al via animo, ĉar vi plenumos agon mizerikordan; kaj al via korpo, ĉar vi havas kongestan kompleksion, kaj konvenos al vi perdi iomete da sango.
—Multaj doktoroj ekzistas en la mondo. Eĉ la sorĉistoj kuracas —respondis Sancho—. Nu, tial, ke ĉiuj opinias same rilate al ĉi afero de la vipado, kvankam mi ne trovas ĝin necesa, mi diras, ke mi konsentas doni al mi la tri mil cent vergojn, sed sub la kondiĉo, ke tio okazos, kiam plaĉos al mi, sen ke oni trudu al mi ian limon en la tempo; kaj mi penos kvitigi min de ĉi ŝuldo kiel eble plej baldaŭ, por ke la mondo ĝuu la belon de sinjorino doña Dulcinea de El Toboso, ĉar, male ol mi pensis, ŝajnas, ke ŝi vere belas. Ekzistu ankaŭ la kondiĉo, ke oni ne devigos min, ke mi min vipu ĝissange, kaj ke, se kelkaj batoj apenaŭ tuŝos la haŭton, ankaŭ ili estos validaj. Krome, se mi miskalkulos la vergojn, tiam sinjoro Merlín zorge kontrolu ilin, ĉar li ĉion scias, kaj ne forgesus sciigi min, kiom da ili plios aŭ malplios.
—Ne necesas sciigi pri la pliaj, ĉar en la momento mem, kiam vi atingos la ĝustan nombron, sinjorino Dulcinea elsorĉiĝos kaj venos danki la bonan Sancho kaj eĉ faros al li donacon pro lia bona ago. Tiel do, ne zorgu pri la plioj aŭ malplioj, kaj la ĉielo ne permesu, ke mi trompu ajnan personon, eĉ ne unu solan haron de lia kapo.
—Nu, bone, mi metas min en la manojn de Dio kaj akceptas mian mavan sorton —diris Sancho—. Mi volas diri, ke mi akceptas la vipadon, sed kun la menciitaj kondiĉoj.
Apenaŭ Sancho finis paroli, kiam denove sonis la muziko de la ŝalmoj, kaj oni pafis per nekalkuleblaj arkebuzoj. Don Quijote kroĉis sin al la kolo de Sancho kaj donis al li mil kisojn sur la frunto kaj la vangoj. La duko, la dukino kaj la ceteraj ĉeestantoj montris esprimon de ega kontento, kaj la ĉaro komencis veturi. Kaj la bela Dulcinea, pasante, klinis la kapon antaŭ la gedukoj kaj faris grandan riverencon al Sancho.
Ĉe tio la gaja kaj ridanta aŭtoro leviĝis rapide; la floretoj de la kampoj rektigis sian kapon kaj la likvaj kristaloj de la rojoj murmuris inter blankaj kaj grizaj ŝtonetoj kaj fluis, por pagi sian tributon, al la riveroj ilin atendantaj. La ĝoja tero, la hela ĉielo, la pura aero kaj la serena lumo, kune aŭ ĉiu per si, montris evidentan signon, ke la tago, komencanta jam paŝi sur la jupo de la aŭroro, estus klara kaj kvieta. Kontentaj je la ĉaso kaj je la sukcesa plenumiĝo de siaj planoj, la gedukoj revenis al la kastelo kun la intenco daŭrigi la mistifikon, ĉar nenio alia povus doni al ili pli grandan plezuron.
Pri la stranga kaj neimagebla aventuro de la duenjo Dolorida, alnomo de la grafino Trifaldi, kaj pri uno letero, kiun Sancho skribis al sia edzino Teresa Panza
La majordomo de la duko, viro de burleska kaj sprita humoro, aranĝis la spektaklon de la lasta aventuro, ludis la rolon de Merlín, verkis la poemon kaj disponis, ke paĝio prezentu sin en la figuro de Dulcinea. Nun, kun la interveno de siaj gemastroj, la majordomo organizis alian plej amuzan kaj strangan mistifikon imageblan.
La sekvantan tagon, la dukino demandis al la ŝildisto, ĉu li jam komencis la sinpunon por la elsorĉo de Dulcinea. Li respondis, ke jes, kaj ke, jam en la nokto, li donis al si kvin batojn. La dukino demandis, per kio li sin batis, kaj Sancho diris, ke per la mano.
Читать дальше