Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

«Kion vi volas ankoraŭ?»

La kuracisto ektusetis. «Mi volas unue, ke vi diru, kiu donis al mi la survangon en la klubejo; due, kiu konsilis al mi ne instrui, sed lerni la komunismon de niaj indiĝenoj. Ĉi ĉio tre gravas por la partio, kaj la partio por mi, same kiel por vi, estas antaŭ ĉio kaj super ĉio. Mi scias, ke la manon disrompis al mi via ĉukĉa amikaĉo, kaj li jam perdis siajn okulojn pro la impertinentaĵo kaj perdus certe siajn manojn kaj eble siajn piedojn, se oni ne forveturigus lin tiel neatendite. La aliaj ankaŭ devos esti punataj».

Momente, pro indigno, mi absolute mutiĝis. Estiĝis longa paŭzo. Fine mi diris akcentante ĉiun vorton: «Certe mi konfesus al la partio ĉion, se ĝi ne havus en siaj vicoj tiajn abomenendajn sentaŭgulojn kiel vin, sed nun...» Mi ekpaŝis al la elirejo.

«Haltu!» — Ekkriis la kuracisto. — «Haltu kaj aŭskultu! Mi ne hontas diri aŭ fari al vi kian ajn insultajon, kian ajn malnoblaĵon, ĉar vi estas blinda, kaj mi malestimegas vin instinkte. Por mi vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento!..»

Mi marŝis for; li eksaltis kaj sekvis min. Nun li duonflustris en mian orelon:

«Se vi faros tion, kion mi diris al vi, kaj plie, se vi transdonos al mi la solvon de la ŝaka trimova problemo, kiun vi certe solvos, mi promesas al vi, la saman vesperon lasi mian ŝrankon malŝlosita, kaj en ĝi sur la supra breto dekstraflanke en la malantaŭa angulo vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo por vi. Memoru, sur la supra breto dekstraflanke...»

Hejme min atendis Taŭrulkotl kun ĝoje konsterniga komunikaĵo, ke lia frato tute resaniĝis, revenis sian jarangon kaj volas vidi min. Ni ekiris. Laŭvoje la knabo plendis: «Ĉiun blindulon enloĝas kelja (diablo), ĉar la kelja amas mallumajn angulojn, kaj ĉiu blindulo ja estas la plej malluma punkto en la mondo, sed mian fraton enloĝas iu rabimalsana kelja ; li malamas ĉiujn homojn, insultegas siajn amikojn, batadas min senkompate kaj forpelis la gepatrojn el la jarango...»

Efektive mi trovis la gemaljunulojn sidantajn ekstere apud sia jarango. Ili ĝemetis plende kaj ripetadis plore iajn sakramentajn preĝojn kontraŭ la kelja kaj liaj malicaĵoj. Interrompante unu la alian ili rakontis al mi en sia enlanda esperanto, ke ilia filo tuj eksentis sin pli bone en la tundra sanigejo. Kuracata de la loka ŝamano per la tradiciaj metodoj de la ĉukĉoj, per la benitaj kuraciloj de la lando, liaj vundoj rapide cikatriĝis kaj tute sendoloriĝis. Nur la okuloj... Neniu ja povas enŝovi novajn okuiojn... Por neniel aludi lian malfeliĉon ĉiuj ridis, ŝercis kaj estis gajaj. Sed la blindulon enloĝis vere terurega kelja .

Mi eniris la jarangon kaj enrampis en polog — la kestoforma ĉambreto farita el feloj de diversaj bestoj.

8. La plej amika komplezajo.

Nerulteng renkontis min tre kore. Li amike sidigis min apud si sur la plej bonan felon en la familio laŭ la kutimo de la Tundro, ordonis meti antaŭ nin ĉion manĝeblan kion oni havis en sia provizejo. Apoginte sin intime sur miajn genuojn, li konfesis konfidencege: «Estas vero, mi insultis miajn amikojn, batis la fraton, forpelis la gepatrojn kaj ĝuste pro tio, ke ili ĉiam ridas, ĉiam estas gajaj, ĉar... ĉar... kiu rajtas ridi nun, se la mondo estas dividita je du malamikaj tendaroj, kiuj deklaris unu kontraŭ la alia senindulge kruelegan militon, nepacigeblan ĝis la morto mem? Kiu rajtas gaji nun, se ĉiu el ni, eĉ en la plej malproksima Tundro, povas iĝi ĉiumomente senkulpa viktimo de tiu ĉi neniam satigebla malamo? Sed nun ĉiuj povas eniri ĉi tien kaj ridi kaj gaji, ĉar por mi mem ĉio jam estas decidita».

Li ekpaŭzis, kaj mi intuitive komprenis, ke li aludas je la tria movo de la vivproblemo. Nerulteng daŭrigis: «Laŭ nia ĉukĉa kutimo, niaj maljunuloj rajtas siavole forlasi tiun ĉi vivon, se ĝi iĝas por ili malfacila, dolora; se ili sentas, ke ĝi iĝas por ili ŝarĝo ne plu portebla, ke ili iĝas ŝarĝo por siaj parencoj kaj amikoj kaj por si mem. Bonega kutimo, ĉu ne?»

Li atendis mian respondon, sed mi... Mi estis plene okupita je la ŝaka trimova problemo; ho, se mi povus solvi ĝin, tiam certe mi scius kion diri al li, sed nun... Akceptinte mian silenton por jesa respondo, la tundrano dankeme premis mian manon:

«Sed mortigi sin mem, propramane, laŭ la tundra koncepto estas malnoble, malhoneste, ne verhome. Tion devas fari por ni niaj plej fidelaj amikoj, niaj amatoj, niaj amantoj».

Mi eksaltis kvazaŭ pro ia elektra puŝo kaj ekkriis en senkonscia paniko: «Mi ne povas tion fari por vi, vi ne povas, vi ne rajtas tion postuli de mi».

Nerulteng ĝentile ĉirkaŭprenis min kaj denove sidigis min apud si.

«Pro kio krii? Pro kio tiel eksciti vin? Ni pripensu la aferon trankvile, serioze... Tio ja estas la plej amika dumviva komplezaĵo».

En la eksterordinara partikunveno de la baza ĉelo, mi prezentis la demandon por solvo de la kunveno: ĉu rajtas eŭropano ĉi tie, en la Tundro, mortigi, laŭ la kutimo de la lando, sian plej intiman amikon, se tiu postulas de li ĉi tiun plej amikan komplezaĵon laŭ la opinio de la indiĝenoj?

Fariĝis tre akra diskuto: la ĉukĉoj diris: «Jes, li rajtas», — la eŭropanoj kriis: «Ne, neniel!»

Fine ekparolis la bazestro:

«Ni havas precedenton. La lastan jaron en Uelen (administra centro apud la Beringa markolo), unu patrino de enlanda komunisto postulis de sia filo, ano de la loka partiĉelo, ke li strangolu ŝin, aliokaze ŝi mortigos sin mem kaj tiel por ĉiam malhonorigos la filon tra la tuta Tundro, ŝi minacis. La indiĝeno turnis sin al la partio. Post longaj diskutoj, la ĉelo de Uelen decidis lasi la aferon al la partia konscienco de sia indiĝena membro. Kaj li strangolis sian maljunan patrinon. Ni faru la samon; ni lasu ĉion al la eŭropa konscienco de nia ano, kaj mi estas certa, ke li neniam iun mortigos».

Je la fino de la kunveno, la bazestro solene anoncis, ke la administrantaro de la bazo decidis doni la bezonajn monrimedojn al la blinda ĉukĉo, la nevola viktimo de la ruiniga agado de la kontraŭrevolucio, ke li povu reeduki sin en Moskvo aŭ Leningrado, povu denove iĝi utila civitano de la Sovjetio. La administrantaro proponis, ke mi prenu sur min ĉiujn klopodojn pri la afero, al kio mi konsentis plej volonte.

Ree akompanis min Taŭrulkotl al sia frato kaj petegis min laŭvoje: «Ho, Kakume, diru al mia frato, ke li permesu al mi strangoli lin; ĉu mi ne amas lin pli ol iu ajn alia? Kaj mi tion faros por li kun tia ĝojo, kun tia ĝuo... Eble mi estas ankoraŭ iom juna, sed kredu min, mi bonege strangolos lin. Ne lasu min esti malhonorata inter miaj kamaradoj, ho Kakume! La frato malŝatas min, ĉar mi ĉiam ridas kaj estas gaja, tamen ne pro gajeco mi gajas, sed pro la juneco! Juneco ja ne povas ĉiam malgaji, ho Kakume!»

9. La nova varianto.

Nerulteng estis flegma, trankvilega. Mi tuj ekfilozofis: «La dua movo estas neĝusta, ĝi estas ŝanĝebla, ŝanĝinda, eĉ ŝanĝenda, do, la tria movo estas malĝusta. Nun ni iros kune kun vi kontinenten, al Moskvo mem. Tie vi lernos labori kaj ami laboron; tie vi trovos novajn amikojn kaj estos feliĉa...»

La tundrano interrompis min: «Diru al mi, ho Kakume, diru malkaŝe, kiel amiko al amiko kaj honeste, kiel blindulo al blindulo: lerninte labori kaj ami la laboron, trovinte amikojn en Moskvo, ĉu vi mem estis feliĉa pro tio?»

La demando estis tro neatendita, tro persona por respondi tuj. Nerulteng eksentis mian konfuzegon kaj kompatis min. Ĝentile li prenis mian manon: «Vi povas ne respondi, ho Kakume, ĉar mi antaŭscias vian respondon».

Tamen mi volis respondi, mi devis: «Mi ĉiam kredis kaj kredas nun, ke ekzistas homoj kun kiuj mi povus esti feliĉa. Kaj efektive mi jam havis amikojn, kun kiuj mi sentis min feliĉega; bedaŭrinde ni devis ĉiam disiĝi, ĉar...»

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Donald Westlake - Un Diamante Al Rojo Vivo
Donald Westlake
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
Edmond Privat
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Fernando Vivas Sabroso - En vivo y en directo
Fernando Vivas Sabroso
Paul Holboll - Suficientemente vivo
Paul Holboll
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x