• Пожаловаться

Василий Ерошенко: El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко: El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Путешествия и география / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Василий Ерошенко: другие книги автора


Кто написал El vivo de ĉukĉoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

(Rakonto de ĉukĉo)

Sub la suno dormas granda maro; ĉe la maro dormas mi malgranda... La granda maro sonĝas — kaj ĝian sonĝon sonĝas ankaŭ mi.

La maro sonĝas: bajdaro [8] bajdaro — ĉukĉa boato flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo. En la bajdaro sidas homo. Li fumas pipon kaj ridetas. Ne plaĉas al la maro — sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo, kaj la homo ridetas...

Ekplaŭdis ĝi per ondo kolera. La homo fumas kaj ridetas — ekmontras li perfingre dekstren, — bajdaro lia flosas dekstren; ekmontras li maldekstren, — maldekstren turniĝas ĝi, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo.

La maro ekkoleris: ĝi sendas ondon post ondo, ondegon post ondego. La homo fumas pipon kaj ridetas, bajdaro lia flosas pluen.

La maro sendas nun glacian monton. Premiĝas la bajdaro al la monto kaj kune ili flosas pluen, maldekstren, se maldekstren montras fingro estra, kaj dekstren, se ĝi montras dekstren.

Ekŝaŭmis, ekbolegis nun la maro, kaj jen aperas grandrosmaro. Buŝego ĝia estas malfermita, dentegoj estas pretaj disŝiri la bajdaron. La homo nur ridetas. Ekkraĉas li fumeton el la pipo kaj la rosmaro iras funden.

La maro nun ekfuriozis kaj el profundaj akvoj aperas balenego. Eksvingas ĝi terurvostegon, tuj subakviĝas la bajdaro...

Surfunde kuŝas la bajdaro, sed ĝia estro kie estas li?

Ne estas li surfunde, ne estas sur la akvo — nur dormas mi ĉe l' maro.

La maro ekspiris kaj vekiĝis; vekiĝis ankaŭ mi kaj ekĝemis: bajdaro mia ne vidiĝas plu ĉe l' bordo, libere flosas ĝi en la libera malproksimo kun veloj, kun remiloj, kun bona direktilo, nur mankas mi, la mastro.

Ektimis mi, ekkuris laŭ la bordo, antaŭen, malantaŭen, sed la bajdaro ĉiam flosas for.

Finfine mi decidis la maron alparoli.

Vi, maro, estas granda, mi, homo — nur malgrandulo; Vi, maro, estas forta, mi, homo, nur malfortulo; Vi, maro, estas riĉa, mi, homo, estas malriĉulo. Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? La tutan jaron tenis vi en glaciegoj viaj la rusan ŝipon «Kolima» [9] «Kolima» estas la nomo de vaporŝipo entrepreninta arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk somere en 1928, sed revenante ĝi trafis netraireblajn glaciegojn kaj devis travintri ĝis aŭgusto de la sekvanta jaro (1929) , al la glacitranĉa ŝipgiganto «Litke» [10] «Litke» estas glacitranĉa ŝipo, kiun la Soveta registaro sendis al la insulo Vrangel, la plej malproksima punkto en la nordo de la Sovetunio, por ke ĝi provizu la loĝantaron de l' insulo (aŭg. 1929) la vojon baris Vi al la insulo Vrangel; al «Stavropol» [11] «Stavropol» estas la ŝipo, al kiu oni komisiis, en la j. 1929, la arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk, urbeto ĉe l' enfluo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon la vojon baris Vi al Niĵnekolimsk; la skunon de l' amerikano Svensen [12] Svensen — amerika milionulo (de norvega deveno), kiu ricevis ĉaskoncesion ĉe l' arktaj bordoj Vi disrompis kaj forglutis kun ĉiuj ĝiaj komercaĵoj; Vi ĉiujare subakvigas multegon da kungasoj [13] kungaso — granda ŝarĝoboato kaj kateroj de la AKO [14] AKO — Akcia Kamĉatka Kompanio ... Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? Por kio la granda devas neboni? Por kio la forta devas krueli? Por kio la riĉa devas avidi? Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon?..

La maro enpensiĝis. La maro meditas:

Jes, jes, Vi, homo, ŝajnas fine diri veron. Mi, maro, estas grandegulo, Vi, homo, estas malgranda; mi, maro, estas fortegulo, Vi, homo, malforta; mi, maro, estas riĉegulo, Vi, homo, malriĉa. Por kio mi bezonas vian bajdaraĉon?

Ekplaŭdis iomete — kaj jen, miraklo okazas: bajdaro mia flosas al la bordo. Jes, jes, miraklo el mirakloj: la granda estis bona, la forta ne estis kruela, la riĉa ne avidis. Bajdaro mia albordiĝas kaj flustras: « letti (saluton)!» Kaj ĉi ĉio okazis ne en sonĝo, ĉi ĉio estas realaĵo. Vi ridas, Vi ne kredas? Mi ĵuras al Vi per la beko de korvo, mi ĵuras per la blankursa kapo! Vi scias, ili pendas en jarango mia, ĉe la eniro mem, maldekstre.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 4, 1933)

La ĉukĉa elegio Mi kuŝas ĉe l maro Apude dormas mia Kolimahundo Surmare - фото 4

La ĉukĉa elegio

Mi kuŝas ĉe l' maro. Apude dormas mia Kolima-hundo.

Surmare dormetas mia bajdaro. Super ni estas blua ĉielo, sub ni — belkoloraj ŝtonetoj, antaŭ ni — maro netransnaĝebla, malantaŭ ni — Tundro netranskurebla. Delikate murmuras malgranda rivereto, premante sin al la sino de la granda maro. Senfina estas la tago somera; la suno aŭgusta varmigas la arktan teron, varmigas min, la Kolima-hundon, la dormetantan bajdaron.

Ĉio dormetas sub la ĉielo karesplena sur la varma tero. Sed ne! Tiel nur ŝajnas. Jen de ie ekaŭdiĝas pafo, ankoraŭ pafo! La homa avido maldormas, nur ĝi. Surmare ekkrias kun timo anasoj; kun granda ekscito aroj da gagaroj leviĝas; malĝoje ekploras marmevo. Ie, proksime, ekgrakas korvo. — Korvo, ho korvo, kial vi vokas malbonon surborden?

Dormeme spiradas la maro, sonĝeme sopiras la Tundro-patrino.

Ho homa avido, ĉu iam VI ekdormos ankaŭ?

Zumadas moskitoj, sidiĝas surmanen al mi, suĉas la sangon. — Sen sango ne povas ja vivi moskitoj, — sen sango ne vivas la homo. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

Mi palpe karesas malgrandajn ŝtonetojn: vi estis ja iam rokego, vi baldaŭ iĝos marsablo, kaj poste vi iĝos nur polvo. — Ni ĉiuj iĝos ja polvo, mi, mia hundo, mia bajdaro. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 3, 1933)

Примечания

1

VOS — Vserossijskoe obŝĉestvo slepyĥ — Tutrusia societo de blinduloj

2

Jukagiroj estas ne ĉukĉa, sed tute aparta gento kun malsama al la ĉukĉa lingvo, loĝanta en tundro kaj arbaroj precipe sud-okcidente de Ĉukotko. Nuntempe (1988) ekzistas 855 reprezentantoj de la jukagiroj (rimarko de Nikolao Gudskov)

3

cervoj — Ĉi tie, kaj plue en la teksto, la aŭtoro atribuas la nomon «cervo» al boacoj (rangiferoj), kiuj diferencas de la aliaj cervedoj per tio, ke ne nur maskloj, sed ankaŭ femaloj de tiu specio portas kornojn (rimarko de Nikolao Gudskov)

4

danco de rosmaro — arkta popoldanco, kiu prezentas la vivon de la rosmaro

5

kauri — veturi per cervoj aŭ hundoj

6

primuso — petrola kuirmaŝino

7

La ĉefaj revoluciaj festoj estas la 7-a de novembro kaj la unua de majo. Tiam la reprezentantoj de la Oficiala Registaro invitas la indiĝenojn el la Tundro al siaj ejoj kaj aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn, ktp.

8

bajdaro — ĉukĉa boato

9

«Kolima» estas la nomo de vaporŝipo entrepreninta arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk somere en 1928, sed revenante ĝi trafis netraireblajn glaciegojn kaj devis travintri ĝis aŭgusto de la sekvanta jaro (1929)

10

«Litke» estas glacitranĉa ŝipo, kiun la Soveta registaro sendis al la insulo Vrangel, la plej malproksima punkto en la nordo de la Sovetunio, por ke ĝi provizu la loĝantaron de l' insulo (aŭg. 1929)

11

«Stavropol» estas la ŝipo, al kiu oni komisiis, en la j. 1929, la arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk, urbeto ĉe l' enfluo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.