Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Dum la indiĝenaj invadoj mi konatiĝis kun Nerulteng, brava deknaŭjarulo. Li flue parolis ruslingve, ĉiam ŝercis kaj multe ridis. Lia enlanda russlango faris la ŝercojn duoble ridigaj. Unu fojon li demandis min, ĉu mi scias, kiel la ĉukĉoj nomas sin mem. Mi havis nenian ideon pri tio.

«Do sciu: ni nomas nin Ligi-Oravilli, kio signifas: la veraj homoj. La aliajn nacianojn ni nomas laŭ iliaj nomoj aŭ simple h o m o j».

Aŭdinte ĉi tiun pretendan nomon de la arkta popoleto, mi ekridegis kiel pri la plej bona spritaĵo de la Tundro, sed Nerulteng vidante min ridi, eĉ ridegi, tute malĝojis:

«Ĉu ni ne estas fakte la veraj homoj?» — Li diris kaj aldonis mallaŭte: «Ĝis nun ni neniam dubis, ke ni estas Ligi-Oravilli».

Mi estis ravita. Ni amikiĝis.

Nerulteng sciis sufiĉe bone legi ruslingve, kaj li petis min doni al li ian belan libron. Hazarde mi donis al li la rakontojn pri la malproksima Nordo de Jack London, kaj de tiam post ĉiu tralegita rakonto li venis por demandi min, ĉu ĉio estas vera, kion oni skribis en la libro. Mia ĉiama respondo estis, ke Jack London estas tutmonda fama aŭtoro, sekve oni povas kredi al li. Tamen la sangavidaj tipoj kaj teruraj scenoj de la malproksima amerika Nordo tute forestis en nia malproksima Nordo, kaj ili impresis la junulon neimageble; li ĉesigis siajn ŝercojn kaj ne ridis plu. Ĝuste tiutempe mi estis okupata je miaj personaj afliktoj kaj tute malatentis la psikologian staton de mia tundra amiko.

3. La eŭrope edukita homo.

Iun tagon la propaganda fako de la bazo invitis la indiĝenajn gastojn al nia klubejo por pasigi tie horon rigardante kinofilmon. La eŭrope edukita kuracisto ludis violone kaj mi akompanis lin per gitaro. Tio estis nia kutima kontribuo al la amuzo en la kunestadoj de la bazanaro.

Mia juna amiko sidis apud mi; lia mano kuŝis sur mia genuo, lia kapo premiĝis al mia ŝultro. Li estis malserene silentema.

Mi ekagitis: «La mondo estas dividita je du malamikaj tendaroj, kiuj deklaris unu kontraŭ la alia senindulgan, kruelegan militon, militon neĉesigeblan ĝis la morto. Ĉiu el ni, eĉ en la plej malproksima Tundro povas iĝi en ĉiu momento senkulpa viktimo de tiu ĉi nesatigebla malamego. Tial ĉiu nun devas scii plej klare, je kies flanko li staras».

La filmo komenciĝis. Unue oni montris kelkajn scenojn el la mondmilito kaj poste scenojn el la rusa enlanda batalado. Ni ludis ĉiuspecajn marŝojn kaj la famajn militkantojn de la rusa revolucio. La mano de la junulo tremis ĉiam pli kaj pli; li ŝajnis febri. Jen sur la filmo aperis la sennombraj aroj de la Ruĝa Armeo irantaj ataki la lastan, nealireblan bastionon de la kontraŭrevolucio. La blankuloj bombardas ilin de aeroplanoj, kanonas de la maro per la alianca ŝiparo, verŝas sur ilin murdan pluvegon de ĉiuj flankoj. Miloj da ruĝuloj falas, sed ilin anstataŭas aliaj miloj, dekoj da miloj, kaj ili iras ĉiam antaŭen, ĉiam proksimiĝante pli kaj pli. Jen en la malproksimo vidiĝis la ruĝa kavalerio. Nova pluvego da kugloj, bomboj, grenadoj.

Entuziasma «hura» de la bazanoj ekskuis la halon. Ni ekludis la marŝon de Budjonij (fama kavalerigeneralo). En tiu momento la junulo subite eksaltis; li tremis. Kaptinte mian manon li ekkriis kvazaŭ frapite de epilepsio: "Neeble! Neeble!" Pro la neatendita ekmovo mi lasis la gitaron fali sur la plankon. Laŭeble ĝentile mi provis residigi la knabon sur la benkon. «Ĉio estas ebla en nia mondo, ĉio estas ebla ĉe ni! Trankviliĝu!»

La kuracisto aŭdeble ekgrincigis la dentojn.

Sur la filmo la ruĝuloj jam prenis la nealireblan fortikaĵon; nun ili bajonetas la terurigitajn blankulojn. La aeroplanoj rapide malaperas, la aliancaj ŝipoj kuras for en paniko.

«Muzikon, muzikon!» — Kriis la ekzaltitaj bazanoj, sed la ĉukĉoj silentis. Mi penis iel agordi la gitaron.

Premante la vizaĝon kontraŭ mia ŝultro la knabo paroksisme ploregis:

«Mi ne kredas, mi ne volas tion kredi!»

Mia koro ekdoloris netolereble.

«Pelu for ĉi tiun idioton!» — Serpente siblis la kuracisto. — «Kial vi vartas ĉi tiun rosmaridon kiel infanon?» Kaj li aldonis tian maldecaĵon, ke mi pro ĝi ruĝiĝis ĝis la oreloj.

«Silentu, eŭrope edukita simio!» — Mi ekkriis ankaŭ tremante, pro kolero.

Sur la filmo, la masakron de la blankuloj nun partoprenis ankaŭ la kavalerio. Kapoj, manoj, piedoj turniĝis en la ruĝa aero; ĉiuflanken disŝprucis homa cerbo; torente fluis la sango.

«Muzikon, muzikon! Kial ne ludas la muziko?» — Frenezis la bazanoj. Malserene silentis la indiĝenaj gastoj. La malbenita gitaro ne volis agordiĝi. La junulo ploregis — mia koro doloris ĉiam pli forte.

«For de tie ĉi, malbenita ursido!» — Siblis timige la kuracisto kaj forte ekbatis la kapon de la junulo per sia arĉo.

«Ne tuŝu lin, diabla simio!» — Mi ekkriis, kaj la arĉo ekflugis trans la tutan halon. Grincigante la dentojn li ekkaptis mian gorĝon.

«Manojn for de Kakume!» — Aŭdiĝis samtempe deko da voĉoj. Ili apartenis al la indiĝenoj. Iu batis lian manon for de mia gorĝo. Mi levis la gitaron por disbati ĝin sur la kapo de la ofendinto, sed la kuiristino de la bazo ekĉirkaŭprenis ĝin per siaj manoj: «Kompatu la gitaron, ho Kakume! Ni ja ne povos aĉeti alian en la Tundro».

La blankuloj sur la filmo kuregis for. La filmon plenigis la ruĝaj triumfantaj standardoj.

«Muzikon, muzikon!» — Furiozis la ĉeestantoj. — «Kion tie faras la muzikistoj?»

Denove ni ekludis la marŝon de Budjonij: «Altalte en ĉielo flugas ruĝstandard'». Al ni aliĝis la ekscitita ĥoro de la bazanoj: «Ĉevale rapidegas ni al mortbatal'».

Nun neniu plu aŭdis ke la gitaro estas neagordita, ke la violono sonas mizerege, ĉar la violonisto ĝemis pro doloro en la mano. Klininte sin al mia orelo li kolerege siblis, ŝprucigante sur min torenton da rabia salivo:

«Pri ĉi ĉio ni parolos kun vi en la ĉelo (komunista organizaĵo), pro ĉi ĉio mi venĝos je vi. Mi vin neniigos, nuligos! Mi faros el vi polvon! Mi vin formanĝos, forglutos kun ĉiuj viaj ekskrementoj!»

Surdiga survango interrompis lian sibladon. Li ekhurlis.

La filmo finiĝis. Oni enŝaltis la lumon.

4. La fatala saĝeco.

Post la filmomontrado la bazestro alparolis la gastojn de la Tundro:

«Dum tiu ĉi vintra sezono la kulturbazo intencas sendi en la Tundron al viaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj niajn kinofilmojn por tiamaniere helpi al vi plilarĝigi vian mensan horizonton kaj almenaŭ iom levi vian kulturan staton. Sed ni tute ne konas ankoraŭ la tundran rigardontaron kaj ne scias, kio plaĉas kaj malplaĉas al ĝi. Kion montri, kion ni montru al la loĝantaro de la Tundro?

Hodiaŭ ni faris provan montron, kaj ni treege volus aŭdi vian sinceran opinion pri la ĵusvidita filmo. Tio multe helpos nin pri nia elekto de repertuaro por la Tundro».

Post longa silento ekparolis blankbarbulo, la indiĝena aŭtoritato en la Tundro:

«Laŭŝajne, vi eŭropanoj estas saĝaj, tre saĝaj, multe pli saĝaj ol ni: vi inventis ĉaspafilon, motorboaton, kuir- kaj kudromaŝinojn, gramofonon kaj aliajn aĵojn utilegajn eĉ por ni en la Tundro. Vi inventis ankaŭ vaporŝipon, aeroplanon, aŭtomobilon, elektran lumon, telefonon, telegrafon, radion, kinofilmojn kaj multajn aliajn mirindaĵojn, kies nomojn ni neniam aŭdos en niaj jarang -oj (tendoforma tundra kabano). Ĉi ĉio estas bonega afero, pro ĉi ĉio vin dankas kaj admiras la Tundro. Sed samtempe vi elpensis ankaŭ multe, tro multe por mortigi la homon. Unu el tiuj terurigaj maŝinoj por hommortigado, kiujn vi ĵus montris al ni, povas dum kelkaj minutoj neniigi la tutan nian popolon, la tutan loĝantaron de la Tundro. Ĉu ni povas admiri tion? Ĉu ni rajtas nomi tion saĝa? Sed vi ŝajnas fieri pri tio. Se tio estas saĝeco, ĝi estas fatala saĝeco, gvidanta vin al via pereo kaj eble al la nia ankaŭ. Do, laŭ nia kompreno, vi estas malsaĝaj, tre malsaĝaj, multe pli malsaĝaj ol ni; vi estas fatale malsaĝaj. Antaŭ long-longtempe, kiam ni estis ankoraŭ sovaĝuloj, sekve malsaĝaj, ni ankaŭ sciis mortigi unu la alian, jen pro gentaj, jen pro vilaĝaj, jen pro familiaj, jen eĉ pro personaj motivoj. Sed tiuj tempoj jam pasis antaŭ longe, kaj nun vi neniam aŭdas pri iaj hommortigoj inter ni pro kia ajn kaŭzo. Do laŭŝajne ni estas malsaĝaj, multe pli malsaĝaj ol vi, sed nia malsaĝeco ne estas fatala, do fakte ni estas saĝaj, multe pli saĝaj ol vi.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Donald Westlake - Un Diamante Al Rojo Vivo
Donald Westlake
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
Edmond Privat
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Fernando Vivas Sabroso - En vivo y en directo
Fernando Vivas Sabroso
Paul Holboll - Suficientemente vivo
Paul Holboll
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x