Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Vasilij Eroŝenko. El vivo de ĉukĉoj

Blindaj ĉukĉoj du skizoj Unu el la taskoj kiujn mi metis antaŭ min - фото 1

Blindaj ĉukĉoj (du skizoj)

Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaŭ min, vojaĝante al la lando de ĉukĉoj (aŭ ĉukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj.

Per la sama vaporŝipo, kiu portis min al la ĉukĉa kulturbazo, estis ĵus reveninta Vladivostokon fama okulkuracistino, pasiginta tutan jaron en la regiono ĉirkaŭ la markolo de Bering, kuracante kaj studante la okulmalsanojn de la loĝantaro de la Tundro. La statistika materialo kolektita de ŝi ne estis ankoraŭ prilaborita, sed eksciinte, ke mi estas membro de VOS [1] VOS — Vserossijskoe obŝĉestvo slepyĥ — Tutrusia societo de blinduloj , ŝi rakontis al mi jenon:

La stato de la tundra loĝantaro koncerne okulmalsanojn estas multe pli bona, ol oni pensas pri ĝi en centraregistaraj rondoj. Farinte individuan ekzamenon de okuloj al sesmil loĝantoj, ŝi diris, mi trovis du aŭ tri tute blindajn personojn. Teni ĉi tie konstantan okulkuracistan servon estus troa lukso por ni. Laŭ mia opinio, bona kuracisto por veneraj malsanoj estus ĉi tie multe pli utila.

Dum mia sesmonata restado en tiuj regionoj, mi ĉie kaj ĉiujn demandis pri la blinduloj en la Tundro, kaj kun du el ili mi konatiĝis persone. Kvankam la vilaĝetoj de la indiĝenoj estas disĵetitaj kun distancoj de cent, eĉ de mil kilometroj unu de la aliaj, la ĉukĉoj bonege konas siajn samtundranojn, multe pli bone ol ni konas niajn samvilaĝanojn. Ili do ĉiuj konas siajn blindulojn, kaj ekkriante sian « kakume; kakume » (ho, granda miro!) ili volonte rakontis al mi pri ili.

Unua skizo: Filip Onkudimov

1.

Kiam mi ekkonis lin (julio, 1929), li havis dudekkvar jarojn. Li devenis de nun elmortinta ĉukĉa gento, jukagiroj [2] Jukagiroj estas ne ĉukĉa, sed tute aparta gento kun malsama al la ĉukĉa lingvo, loĝanta en tundro kaj arbaroj precipe sud-okcidente de Ĉukotko. Nuntempe (1988) ekzistas 855 reprezentantoj de la jukagiroj (rimarko de Nikolao Gudskov) , unu el la malmultaj gentoj, kiujn rusaj misiistoj sukcesis kristanigi. Ne multe da bono kunportis kun si en Kamĉatkon kaj Ĉukotlandon niaj rusaj misiistoj. Kune kun la kredo je Kristo ili instruis al la indiĝenoj fari bieron kaj brandon kaj festi, senfine manĝegante, kaj drinkante, krom la sennombraj tagoj de same sennombraj sanktuloj ankaŭ naskiĝajn, baptajn, edziĝajn, mortajn kaj multajn aliajn tagojn. La gentoj akceptintaj kristanismon kaj rusigitaj de misiistoj kaj kozakoj komencis rapide elmortadi, kaj nun kelkaj el ili nombras apenaŭ dekon da samgentanoj. La jukagiroj, ekzemple, laŭ la statistiko de la jaro 1912-a nombris nur dudekkvar personojn.

Filip naskiĝis en malgranda vilaĝeto ĉe la kunfluo de du grandaj riveroj Belaja kaj Anadir, tricent kilometrojn de la enfluo de Anadir en la anadiran golfon, kie situas la ĉefa administra loko, nun ankaŭ nomata Anadir. Li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo, sed eĉ nun li ankoraŭ iom vidas. Kian malsanon li havas, mi ne bone scias. Laŭ liaj vortoj, iu vualo ĉiam pli kaj pli dense, pli kaj pli dike, pli kaj pli firme kovras la okulojn, kaj ĉiu nova tago iĝas pli senluma ol la antaŭa, pli malgaja — ĉiu nokto iĝas ĉiam pli nigra ol la antaŭa, pli senkonsola, kaj la tuta vivo pli malhela kaj peniga. Interese estas, ke liaj parencoj kaj najbaroj neniam konsideris lin blinda. Ili certe vidis, ke liaj okuloj iel malsanas, sed, laŭ ilia opinio, tio ne donas al li rajton foriĝi de la ĉiutagaj taskoj, de la konstanta batalo porviva kontraŭ la senindulga Tundro. Ili provis lin kuraci siamaniere. Unue li konsultis popon (rusa pastro). Tiu donis iom da akvo sanktigita dum la festo de Sankta Epifanio. Ĝi ne helpis. La popo donis iom da sankta oleo el la lampiono pendanta antaŭ la ĉef-ikono de la malgranda, mizera preĝejeto. Ankaŭ ĝi ne helpis. La popo diris:

«Preĝu al Kristo, al Dipatrino kaj al la sanktuloj. Kisadu iliajn ikonojn».

Kaj Filip preĝadis kaj kisadis la ikonojn, sed ili estis lignaj kaj mizere ornamitaj per kupro kaj plumbo. Kelkaj estis grizaj, aliaj tute nigraj, trafumiĝintaj, trapolviĝintaj per jarcenta fumo kaj polvo — ili tute ne emis mirakli. Eĉ la popo mem, eĉ la plej fervoraj kredantoj atendis nenian miraklon de ili, sed Filip atendis: li ja vidis tiel malbone.

Kelkaj idolanaj amikoj konsilis, laŭ sia kutimo sur la Tundro, ke oni punu per vergoj la diojn (ikonojn), por ke ili pli zorgu pri la teraj aferoj de siaj adorantoj; sed la proponon oni malakceptis, ĉar tro mizeraj kaj nemiraklemaj aspektis la ikonoj. La popo diradis sopirante:

«Se vi povus iri Rusion! Tiam certe... Kelkaj ikonoj tie estas ornamitaj per oro kaj arĝento, per multekostaj juveloj; antaŭ ili tage kaj nokte brulas seninterrompe dekoj kaj centoj da multekostaj lampionoj kaj miloj da kandeloj, el kiuj multaj pezas po unu pudo (16 kg). Tiaj ikonoj, ekzemple la "tverskaja-Dipatrino" en Moskvo, estas certe pli miraklemaj ol niaj simplaj. Kaj tie estas multaj sanktuloj: Sergeo apud Moskvo, Mitrofano en Voroneĵ, Josaf en Belgorod kaj multaj centoj da ili en kievaj katedraloj. lliaj korpoj ne putriĝas kiel la niaj multepekaj, kaj kuŝas ili kviete en riĉege ornamitaj ĉerkoj, kovritaj per silkoj orbroditaj. — Nu do, ili ankoraŭ estas tre miraklemaj».

2.

Kvankam tio estis sekreto al la popo, Filip estis kondukata de siaj idolanaj amikoj al ilia ŝaman (idolana pastro). Tiu ekbatis la sanktan tamburinon, prononcis nekompreneblajn, sed terurajn vortojn kaj ree tamburis kaj duonkantis misterajn magiaĵojn. Poste li multe rakontis pri kelja (diabloj). La kelja estis raso de gigantoj vivintaj antaŭe laŭ la bordo de la glacia maro. Ili kaptadis fiŝojn, ĉasadis rosmarojn kaj fokojn, sed pli ofte homojn, kiujn ili manĝis kun granda ĝuo kaj tute nekuiritajn. Post kiam la homo ekhavis pafilon, la raso de kelja malaperis, iĝis nevidebla. Sed ne multe profitis la homo per ĉi tiu ŝanĝo: malsano, doloroj kaj diversaj malfeliĉoj estas la sama kelja , kiu nevidate alsuĉiĝas al la homo, kaj turmentas lin.

La ŝaman ne helpis, ne helpis la sankta tamburino, ne helpis eĉ la oferita cervo, ĉar tro firme alsuĉiĝis iu kelja al la malfeliĉa Filip.

Rusaj kuracistoj konsilis:

«Iru Rusion! Tie, en la malproksima Vladivostok, tie, en la preskaŭ neatingeble malproksima, mistera Moskvo, loĝas kuracistoj, kiuj okupas sin nur pri okuloj. Ili nepre helpos».

Sed por iri tien, ĉu al la kuracisto, ĉu al la miraklemaj ikonoj aŭ sanktuloj, oni bezonas monon, multegon da mono. Kaj malgraŭ tio Filip decidis perlabori ĝin.

3.

La ĉefa vivnutrilo de la Anadiranoj estas fiŝkaptado. Kaj ili kaptadas ekskluzive keta -n (speco de truto).

En la komenco de julio sennombraj armeoj da keta , en seninterrompaj, regulaj kolonegoj moviĝas el la profundaĵoj de la Pacifika Oceano al Anadir kaj iras kontraŭflue centojn da mejloj supren en ĉi tiu potenca riverego ĝis ĝiaj preskaŭ tute nekonataj fontoj por tie meti la frajon. Dum tiu ĉi tempo neniu plu dormas, neniu plu rajtas dormi aŭ ripozi. Oni kaptadas la fiŝojn per ĉiuj iloj kaj rimedoj: per retegoj, retoj, retetoj, eĉ simple per nudaj manoj; oni kaptas ĝin kuniĝante tutgente, tribe, vilaĝe, familie kaj tute solule; oni kaptas ĝin flosante en boatoj kaj boatetoj, barante la riveron per digoj kaj palisaroj, vadante en longaj botoj apud la bordo kaj eĉ senmove sidante ĉe la akvo. Oni kaptadas fiŝojn tage kaj nokte, tute forgesante pri manĝo kaj dormo. La ĉiam alie apatia kaj mallaborema Anadirano iĝas dum tiu tempo vigla, energia, sprita kaj inventema.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Donald Westlake - Un Diamante Al Rojo Vivo
Donald Westlake
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
Edmond Privat
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Fernando Vivas Sabroso - En vivo y en directo
Fernando Vivas Sabroso
Paul Holboll - Suficientemente vivo
Paul Holboll
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x