• Пожаловаться

Василий Ерошенко: El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко: El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Путешествия и география / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Василий Ерошенко: другие книги автора


Кто написал El vivo de ĉukĉoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj mi komencis pri la fabrikoj kaj fabrikegoj, pri la specialaj metiejoj por blinduloj ktp. Ree mi vidis, ke li ne multe komprenis. La vortoj «fabrikoj» kaj «fabrikegoj» timigis lin tute, kaj li, apenaŭ aŭdeble, kun esprimo de timema petego, kvazaŭ pri indulgo, demandis:

«Ĉu ili ne kaptadas fiŝojn?»

«Kelkaj kaptas pro plezuro per fiŝhokoj», — respondis mi, kaj denove li revigliĝis:

«Pro plezuro oni ne devas, ne rajtas... Por vivi nur, por vivi! Kaj per hokoj ne estas bone, per retegoj, po-are kune kun viduloj».

Oni vokis lin labori. Malĝoja li adiaŭis min kaj foriris.

Ĝoja li venis al mi, rapide saltante, sed malĝoja, malvigla li foriris. Je io li faletis, ion renversis. La tutan tiun tagon li malsukcesis: lasis la reton for el la manoj, ekglitis sur fiŝo kaj falis trans la boatrandon en la riveron. Sekigante sin apud la fajro, li sidiĝis tiel proksime al ĝi, ke lia pantalono ekbrulis. Tiun tagon li klare ekkomprenis, ke li blindiĝas. Unue li koleris kaj poste ploretis amare. Tiun ĉi tagon ĉiuj liaj kamaradoj ekvidis, ke li estas blinda, kaj neniu plu vokis lin al la laboro. Oni lasis lin sidi trankvile ĉe la fajro. Filip ekblindulis. *

Sur la revena vojo la vaporŝipo Astraĥan dum du semajnoj staris en Anadir. Sur la ŝipo estis revenanta hejmen la fama okulkuracistino, pri kiu mi jam menciis supre. Ŝi certe ekzamenis la okulojn de Filip kaj provis ĉiel helpi lin, sed kion povis fari por li nia moderna kuracarto, pri tio mi preferis neniam aŭdi.

(El «Esperanta Ligilo», n-roj 5-8, 1933)

Dua skizo: La destinita vivi

La verkinto, blinda sed multe vojaĝinta rusa instruisto, pasigis aventurajn monatojn en 1928-29 en arktika Siberio, inter la ĉukĉoj, por studi la vivkondiĉojn de la blinduloj tie. Por ne interrompi la tekston, ni antaŭmetas liajn jenajn klarigojn:

«La ĉukĉoj kalkulas ĝis kvin, kaj poste daŭrigas: kvin-unu, kvin-du, ktp. La plej alta nombro klitku-klitku , dudekfoje dudek. Ĉio super tio estas tauzend , vorto evidente pruntita el la angla lingvo, kiu signifas senliman, nekalkuleblan kvanton.

Jaranga , tendosimila konstruaĵo ĉe ĉukĉoj kaj eskimoj, farita el maldikaj stangoj, kovritaj per haŭtoj de fokoj kaj rosmaroj. Polog , kestoforma ĉambreto interne de Jaranga , farita el feloj de cervoj [3] cervoj — Ĉi tie, kaj plue en la teksto, la aŭtoro atribuas la nomon «cervo» al boacoj (rangiferoj), kiuj diferencas de la aliaj cervedoj per tio, ke ne nur maskloj, sed ankaŭ femaloj de tiu specio portas kornojn (rimarko de Nikolao Gudskov) , ursoj ktp.»

1.

De la golfeto Kaluĉinskaja ĝis la granda rivero Kolima, de Rirkarpij (Nordkabo) ĝis la golfeto Providence ĉiu konas la cervo-brediston Umka (Blankurso). Li havas multe da cervoj — klitku-klitku , ne, tauzend . Li havas kvar belajn edzinojn, grandan jaranga , kaj en la jaranga , komfortan, ampleksan polog , kie brulas hele fokgraso en argila ujo kaj kie Umka kun siaj edzinoj pasigas la tutan liberan tempon. Jes, kvar edzinojn havas Umka, sed nek filon, nek filinon.

Kaj malĝojas Umka, malĝojas liaj edzinoj — ili ja ne havas infanojn! Ĉiuvespere, sidas ili sur la sojlo de sia jaranga , la kvar edzinoj de Umka tamburas laŭvice sian familian tamburinon kaj kantas ĉiam la saman kanton: «Umka havas multon por manĝi; Umka havas rusan teon por trinki, amerikan tabakon por fumi kaj maĉi... sed estas neniu por manĝi bongustajn manĝaĵojn, neniu por trinki la teon, por fumi kaj maĉi la bonegan tabakon... Venu, ho gastoj al ni, vi venu rapide!»

La ventoj portas la kanton ĉiudirekten, kaj de ĉiuj flankoj de la tundro venas gastoj. Ili manĝas kaj trinkas ĝissate, fumas kaj maĉas tabakon ĝis kapturniĝo kaj ree manĝas, trinkas la teon kaj fumas, fumas, fumas.

Por nokto Umka proponas al siaj gastoj elekti laŭplaĉe ĉiu po unu el siaj edzinoj por kundormantino — ho, Umka bonege scias kutimojn de la tundro. Li scias, ke ĉiu virino devas kiel ajn havi almenaŭ unu infanon; ĉiu ĉukĉino scias tion; scias tion ankaŭ la kvar edzinoj de Umka. Ili scias, ke tie, sur la limo mem de la du Tundroj, de nia Tundro por la vivantoj kaj de la alia Tundro por la mortintoj, kuŝas terura eterna lago, senlime larĝega, glacie malvarma, senfunde profunda. Kaj tiun ĉi lagon gardante staras ĉe ĝi senkompateme severega maljunulino, pli praaĝa ol la Tundro mem. La eternecon gardante ŝi demandas al ĉiu mortinta virino el la Tundro la saman severan demandon: «Ĉu havas vi, ho virino, almenaŭ unu infanon sur la Tundro?»

Kaj se estas jesa la respondo, ŝi permesas al la mortintino pasi al la postmorta Tundro, al siaj parencoj, amikoj kaj konatoj jam mortintaj, sed se la respondo estas «Ne», la senkompatulino ĵetas tuj la malfeliĉulinon en la lagon de la eterneco, glacie malvarman, senfunde profundan, kie finiĝas la vivo por ĉiam.

Kaj ĉi ĉion scias la kvar edzinoj de Umka, kaj ilia malĝojo estas senfina, ĉar ili kvar havas eĉ ne unu infanon.

2.

Estis la aŭtuna festo de buĉado de cervoj. Dum tiuj ĉi tagoj, la ĉukĉoj kun siaj cervaroj alproksimiĝas al la maro, kaj la apudmaraj ĉukĉoj, eskimoj kaj rusoj, preninte kun si kiel eble plej multe da blankfaruno kaj pano, da teo kaj sukero, da tabako kaj cigaredoj, da manufakturaĵoj kaj kartoĉoj kaj multe da aliaj tundraj necesaĵoj, kiujn liveras al ili ĉiusomere rusaj kaj amerikaj vaporŝipoj, iras renkonte al siaj cervobredantoj por interŝanĝi siajn komercaĵojn por diversspecaj cervofeloj, kiujn ili bezonas ĉu por vestoj, ĉu por polog kaj litoj, ĉu por aliaj hejmnecesaĵoj.

Sed neniu havas tiom da gastoj en tiu ĉi tempo kiom Umka; li ja havas tiom da cervoj — klitku-klitku , ne, tauzend .

Ĉirkaŭata de multaj gastoj, Umka proksimiĝas al sia famkonata cervaro. En la manoj li tenas kaptoŝnuron, ĉe la rimenzono pendas buĉtranĉilo. La kaptoŝnuro falas sur la kornojn de la destinita de la ĉielo cervo, kaj la destinita devas morti. Sed Umka estas bonega cervobredisto, kaj li ĉiam scias antaŭe, kiun cervon destinis la ĉielo. Memfida svingo de la majstra mano... La fatala kaptoŝnuro falis sur la kornojn de juna belega cervido. Laŭtegaj admiraj aplaŭdoj de la gastoj: «La destinita devas morti!» Sed kio okazis al Umka? Li ekpaliĝis, la mano memfida subite ektremis. «La destinita morti!» Sed Umka estas bonega cervobredisto, li scias ĉiujn destinitajn en sia cervaro, kaj la juna, belega cervido ne devas morti, li estas juna, bela, forta, kiel do la ĉielo povus lin destini? — estas eraro, evidenta eraro! Li estas la plej amata cervido de Umka, li certe ne devas morti, la ĉielo eraris.

Ĉiuj konsternite rigardas Umka-n. Ĉiuj ja scias bonege, la tuta Tundro scias, kaj pli bone ol Ĉiuj devas scii Umka mem, Umka, la fama cervobredisto, ke la kaptoŝnuro falas sur la kornojn de la destinita, kaj la destinita devas morti.

La cervido-belulo ĝoje alkuris al sia mastro, eletendis sian gracian kolon kaj metis la kapon konfideme sur la ŝultron de Umka. Iu el la amikoj donis al li la buĉtranĉilon: «La destinita devas morti». Umka prenis la tranĉilon, sed tuj lasis ĝin fali surteren.

Umka ne havas infanojn, la bela cervido estas por li anstataŭ filo amata.

Ĉiuj rigardas Umka-n kun timo: «Ĉu la destinita ne devas morti?» Denove oni metas la buĉilon al Umka enmanen. Li ĵetas ankoraŭ unu, la lastan rigardon sur sian amaton. Tiu, ferminte la okulojn, kvazaŭ ekdormis. «La destinita devas morti!» — ekmuĝis la Tundro. Umka levis ĉielen la buĉilon kaj balbutante ekparolis la kutiman preĝon: «Vi, kiu vivas en la ĉielo, rigardu ĉi tien: mi buĉas ĉi tiun cervidon ne pro ia amo al mortigo, sed pro la granda vivbezono. Tial mi petas Vin sendi al mi alian cervidon anstataŭ ĉi tiu buĉita!»

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.