• Пожаловаться

Василий Ерошенко: El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко: El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Путешествия и география / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

libcat.ru: книга без обложки

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Василий Ерошенко: другие книги автора


Кто написал El vivo de ĉukĉoj? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

6.

Mi renkontis Umka-n kaj lian blindan filon en Novembro, 1929, ĉe la golfeto de Sankta Laŭrenco, apud la Beringa Markolo. Ili estis sur revetura vojo hejmen post malsukcesa svatiĝa vojaĝo. Ili venis al la ĉukĉa kulturbazo, kie mi loĝis tiutempe, venis por nutri siajn hundojn, por iom ripozi ĉe ni kaj por iom aĉeti en la loka faktori -o (ŝtata vendejo). Tie ni konatiĝis. Kejgin malbone parolis ruse, mi preskaŭ neniom komprenis la ĉukĉan lingvon. Umka, bonege sciante la rusan, estis nia interpretanto. Ni longe parolis pri la Tundro, ĉukĉoj kaj ilia vivo kun kaj inter cervoj kaj hundoj.

Sed jen Kejgin ekvigliĝis: «Sed diru al mi, kiel vivas la blinduloj tie, en Moskvo?»

Mi volonte rakontis: «Tie la blindulo ekamikiĝis kun diversaj maŝinoj, kiuj estas multoble pli grandaj, pli fortaj ol li mem. Ĉiu el tiuj maŝinoj povas en unu momento forŝiri fingrojn, kripligi manon, frakasi piedon — povas ekkapti, enturni, entordi, enruli la tutan homon kaj fari el li kaĉon. Kaj malgraŭ ĉio ĉi la maŝinoj estas bonegaj amikoj de la homo. Ĉiu el ili laboras por cent, por mil homoj kun tranĉiloj, hakiloj, ĉiziloj, marteloj, boriloj, alenoj, laboras por ili pli bone, pli rapide, pli longe ol la plej lerta homa laboristo, kaj tian maŝinon tre ofte povas direkti unu homo, kaj la moskvaj blinduloj ekamikiĝis kun la maŝinoj kaj iom post iom komencas regi ilin!..»

Kejgin forgesas sian malĝojon, li entuziasmiĝas: «Sed por kio estas ĉi ĉio?»

Mi klarigas. Kejgin denove enpensiĝas. «Sed diru al mi...» — li hezitas, li balbutas: «Diru al Kejgin...» — denove longa paŭzo. Li mallaŭtigas la voĉon ĝis flustro. — «Diru, ĉu la moskvaj blinduloj scias danci la dancon de rosmaro?»

Je tiu demando mi preskaŭ ekridegis, sed ekmemoris, ke ĉukĉo neniam pardonos ridon pri si, kaj tute serioze mi respondis: «Tie, en Moskvo oni ne bezonas la dancon de rosmaro. Knabinoj ĉe ni edziniĝas tiujn, kiuj scias kaj povas labori, sed ne danci. Tamen mi estas certa, ke, se miaj moskvaj kamaradoj bezonus eklerni la dancon de rosmaro, ili sendube ĝin lernus...»

«Kaj dancus?» — dubeme demandas Kejgin.

«Pri tio mi estas tute certa!» — senhezite respondis mi.

Kejgin ekridetis. Eble tio estis la unua rideto aperinta sur lia vizaĝo post la interparolo kun la belulino Vingeut.

Umka ekĝojis. Li batis mian ŝultron: «Vi bone parolis, moskva frato, kaj mi vin certigas, ke Kejgin ankaŭ dancos la dancon de rosmaro. Mi mem instruos ĝin al li. Mi ankaŭ instruos al li kuri tiel rapide, kiel ĉiu ĉukĉa junulo, instruos al li kauri tiel bonege, kiel ĉiu tundrano, ne, li ĉi ĉion faros pli bone ol aliaj. Li faros por si glitveturilon, facilan kiel flugilo de mevo, kaj mi elektos por li la plej rapidajn kurulojn en mia cervaro. Dum la rusa festo [7] La ĉefaj revoluciaj festoj estas la 7-a de novembro kaj la unua de majo. Tiam la reprezentantoj de la Oficiala Registaro invitas la indiĝenojn el la Tundro al siaj ejoj kaj aranĝas por ili diversajn konkursojn kun premioj: longdistancajn kurojn, cervo- aŭ hundoveturadon, pafadojn, ktp. en Uelen mi prenos kun li la primus -on kaj la vekhorloĝon kun muziko. Jes, la destinita vivi devas lerni la dancon de rosmaro!»

Kejgin ekridis. Ankaŭ mi.

(El «Esperanta Ligilo», n-roj 5-8, 1933)

La trimova ŝakproblemo Tria skizo el la ĉukĉa vivo Klarigo de kelkaj - фото 2

La trimova ŝakproblemo

(Tria skizo el la ĉukĉa vivo)

Klarigo de kelkaj vortoj uzitaj en la skizo.

Kutro — ŝipeto kun malgranda ŝipanaro (tri, kvar viroj), uzata ekzemple por fiŝkaptado.

Precedento — pli frua okazo, kiu povas gvidi al decido en nuna, simila okazo.

Strangoli — sufoki per forta kunpremo de la traĥeo.

Vortoj el la ĉukĉa lingvo estas klarigitaj en parentezoj tuj post la vortoj.

Antaŭparolo de la aŭtoro

Ĉi tiun skizon mi verkis speciale por nia «Esperanta Ligilo» kaj dediĉas ĝin al miaj esperantistaj amikoj de la Malproksima Oriento. La skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton dum mia vojaĝo al Turkmenio en la sama jaro. Nur dum ĉi-jara libertempo (1938) mi ekprovis reskribi ĝin, kaj jen la rezulto. Laŭ stilo kaj eble laŭ emocio ĝi ne estas la sama, tamen laŭ faktoj kaj laŭ spirito ĝi certe restas ne ŝanĝita.

1. Kakume.

Ju pli grandiĝas niaj mondaj urbegoj, la centroj de la civilizacio, des pli malgrandiĝas la homo, des pli li banaliĝas kaj trivialiĝas, bagateliĝas kaj mizeriĝas, ĝis fine li estas nura mikrobo, sensignifa bacilo, pri kies vivo kaj morto neniu plu interesiĝas. Kaj gravas tiam ne la homo mem sed lia kapitalo, ne lia kapo sed lia poŝo, ne lia koro sed lia oro.

Tute alie estas en la arkta regiono de la nord-orienta Azio, en la Tundro de la ĉukĉoj. Tiu arkta dekdumilpersona popoleto dividiĝas en grupetojn de kelkaj individuoj, kiuj loĝas en la multmilkilometra tundro ofte je centmejlaj distancoj unu de la alia. Tie oni lernas ŝati la homon mem, ĝuste taksi lian vivon, respekti lian liberecon. La ĉukĉo scias interesiĝi pri sia najbaro ĉu proksima, ĉu malproksima, ĉu samgenta, ĉu alilanda; li pretendas koni ĉiun homon en la Tundro; li fieras scii ĉion pri ĉiu kaj provas helpi al ĉiu en ĉio bona kaj honesta.

Mi alvenis al la ĉukĉa kulturbazo apud la golfo de Laŭrenco ĉe la Beringa markolo en la fino de julio 1929 kaj pasigis tie kelkajn ege angorajn monatojn de mia certe aventurplena vivo.

Kiam mi ankoraŭ estis je distanco de multaj centmejloj de la bazo, la bazanoj jam sciis pri mia alveno. La ĉukĉoj rakontadis al ili, ke venas norden mirinda blindulo por viziti sian fraton, la bazan veterinaron, kiu jam delonge forgesinte ĉion kaj ĉiujn iris vagadi en la plej nepenetreblajn angulojn de la tundro por pristudi tie la vivmanieron de la ĉukĉaj cervaroj. La ĉukĉoj sentis kiel sian sanktan devon informi la veterinaron pri la alveno de lia blinda frato, kaj ili faris tion multe pli rapide ol ĉiuj radiostacioj de la Nordo.

La ĉukĉoj rakontis entuziasme, ke la blindulo ludas ŝakojn kaj estas ŝakĉampiono de la ŝipo, sur kiu li vojaĝas; ke li vizitis multajn landojn sed amas nur unu nekonatan al ili landon, Esperantujon; ke li scias kelkajn lingvojn, eĉ la amerikan, sed preferas al ĉiuj la internacian lingvon esperanton; ke li konatiĝis kun multaj popoloj sed pleje ŝatas la ĉukĉan. Misteroze ili komunikadis, ke la blindulo iam ludis multajn muzikilojn, sed nun li ludas neniun, ĉar...; li iam kantis siajn proprajn kantojn, sed nun li ne kantas plu, ĉar...; iam li ofte ridis, sed nun li eĉ ridetas malofte, ĉar... Kaj la tundra fantazio eklaboris.

Veninte al la bazo, mi petis tuj unu el la kunlaborantoj de mia frato, ke li konatigu min detale kun la plano de la bazo, ke li montru al mi ĉiujn vojojn kaj vojetojn al la maro kaj al la tundro, al la montetoj kaj al la lagoj. Vespere mi promenadis jam sola kun mia bastono ĉie tra la bazo. Tio ŝajnis superi ĉiujn atendojn de la ĉukĉoj, tute konsternitaj ili nur ripetadis: « Kakume, kakume ! (Mirego, miraklo!)» Kaj Kakume iĝis mia nomo en la Tundro.

2. Ligi-oravilli.

Ne multaj ĉukĉoj loĝis en la bazo mem aŭ apude, sed ili ofte venis tien jen al la bazmalsanulejo, jen por ion aĉeti aŭ vendi en la faktorio (bazmagazeno), jen por venigi siajn infanojn al la bazlernejo aŭ ion alporti al ili el la malproksima hejmo. La infano ja estas idolo de la Tundro, ĉirkaŭ kiu centriĝas la tuta ĝia vivo. Ofte ili venis al la bazo simple por amuzi sin, por refreŝiĝi kaj vidi alilandaĵojn nevideblajn en la Tundro.

Timemaj kiel cervidoj kaj scivolaj kiel polusvulpetoj ili laŭkutime vagadis arete tra niaj komunaj kaj privataj loĝejoj, interesiĝante pri ĉio kaj ĉiu, nenion pasante nerigardite, neniun lasante ne rimarkite. Modestaj kaj ĝentilaj ili diligente studis sur niaj muroj ĉiujn portretojn, bildojn kaj fotografaĵojn, singardeme esploris bagatelaĵojn kaj ornamaĵojn sur niaj komodoj aŭ tualettabloj, inspektis detale ĉiujn kestojn, valizojn kaj ŝrankojn, kun miro rigardante en ĉiujn anguletojn, pripalpante kritike ĉiujn objektojn. — Senbrue kaj trankvile ili admiris ĉion, neniun enviante; pri multo ili estis entuziasmaj, sed petis nenion. Pri ŝteloj dum ĉi tiuj kolektivaj trarigardoj neniam iu plendis; la ĉukĉoj ŝajnis absolute honestaj. En la baza komunmanĝejo ili staradis kontraŭ ni kaj fikse rigardante niajn buŝojn observis plejatente kion, kiel kaj kiom manĝis aŭ trinkis ĉiu el ni. Kaj la Tundro ofte sciis pri ĉiu el ni tiajn detalojn, pri kiuj ni mem eĉ ne suspektis, kaj estante humoruloj, la ĉukĉoj naive karikaturis ĉion, kion ili trovis ridinda en ni. La bazanoj furiozis pro ĉi tiuj indiĝenaj invadoj, sed la bazestro, mirinde grandanima homo, petis ĉiujn esti paciencaj kaj toleremaj, kaj ni toleris. Nur nia apotekisto-kuracisto, eŭrope edukita persono, ĉiam skandalis kaj publike postulis, ke la indiĝenoj estu diskretaj kaj ne ŝovu sian tundran nazon en la privatan vivon de la eŭropanoj. Li estis komunisto kaj celis politikan karieron, tial li parolis ĉiam kun granda aplombo kaj ĉiam pli laŭte ol estis bezone. Mi ne volas mencii lian naciecon por ne estigi antaŭjuĝojn kontraŭ iu nacio, des malpli ĉar tia tipo estas trovebla ĉie en la eŭrope edukita, kapitaliste civilizita sfero. La tundraj karikaturistoj pentris lin flakonforma, kun apoteksurskribo «amoniako». Je lia apero ĉiuj ŝajnigis terni. La kuracisto furiozis.

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.