Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj

Здесь есть возможность читать онлайн «Василий Ерошенко - El vivo de ĉukĉoj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Путешествия и география, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

El vivo de ĉukĉoj: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «El vivo de ĉukĉoj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

El vivo de ĉukĉoj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «El vivo de ĉukĉoj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La kaptitajn fiŝojn oni tuj tranĉas, apartigas la frajon por kaviaro, forigas malbezonajn internaĵojn kaj ree lavas kaj tranĉas apartigante diversajn partojn de la fiŝkorpo por diverspezaj specoj de fiŝviando: balik (dorspartoj), bojuŝka (ventropartoj) ktp. La fiŝon oni tuj salas, sekigas en la sunbrilo, fumaĵas super fajro, enfosas en la teron por prepari jukola (hundmanĝaĵo). Laboras ĉiuj: viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj — laboras eĉ tri-kvarjaraj infanoj, laboras ankaŭ centjaraj maljunuloj.

Dum kelkaj tagoj daŭras la unua majesta ĥod (irado) de la keta . Post iom da tempo ĝin sekvas la dua, malpli nombra ĥod , kaj ankoraŭ post kelkaj tagoj la tria, ankoraŭ malpli multnombra.

Dum ĉi tiuj tagoj, dum ĉirkaŭ unu monato, la indiĝenoj devas provizi sin por la tuta jaro kaj ne nur sin, sed ankaŭ siajn hundojn, da kiuj ĉiu el ili havas tre ofte kelkajn dekojn, ne malpli ol dek aŭ dek du, unu uprjaĵka (la nombro da hundoj necesaj por treni unu narta -n, indiĝena glitveturilo). Ili ankaŭ devas havigi la bezonatan kvanton da fiŝoj por rusaj komercistoj, kiuj donos al ili interŝanĝe farunon, manufakturaĵojn, teon, sukeron kaj la plej necesan por la vivo: tabakon, kaj la plej deziregindan en la vivo: vodka (rusa brando). Ili ankaŭ devas prepari la fiŝojn por lamut -oj kaj kakjak -oj (kamĉatkaj cervobredantaj gentoj), kiuj liveros por ili interŝanĝe cervofelojn por ilia kuĥljanka (supra vesto), konaeti (felpantalono) ktp., ktp.

Dum ĉi tiuj tagoj Filip laboris ne nur kiel ĉiu por dek homoj, sed por dudek, kaj neniu plu rimarkis, ke li vidas malbone, kaj al Filip mem ŝajnis, ke en ĉi tiuj tagoj li vidas dekoble pli bone ol ordinare. Li laboris kun malespera obstineco, sciante, ke lia laboro estas bezona krom por ĉio cetera, ankaŭ por la efektivigo de la longega vojaĝo al la misteraj lokoj.

Liaj multnombraj parencoj, amikoj kaj konatoj volonte akceptadis lin en la plej profitodonajn laborejojn, kie partoprenas la plej spertaj fiŝkaptistoj.

Kaj efektive li perlaboradis multe pli ol siaj fratoj, kuzoj kaj nevoj, sed la perlaborita mono iel per si mem trafluis inter la fingroj, trakribliĝis tra la multaj poŝoj de liaj sennombraj parencoj, ĉar ili tre amis lin. Ĝis la komenco de nova fiŝsezono Filip ĉiam estis tute senmona. Sed oni denove vokis lin de ĉiuj flankoj en vere plej profitodonajn laborejojn, ĉar ĉiuj lin amis, ĉiuj lin estimis.

4.

Sed la vojaĝo al la miraklemaj ikonoj kaj sanktuloj aŭ al la grandaj okulkuracistoj ĉiam restis nerealigebla, kaj la tempoj estis tute malfavoraj por tia entrepreno; unue okazis la mondmilito, poste venis revolucio, bolŝevikoj, kontraŭrevolucio, blankuloj, alilandaj rabistoj, terorismo kaj denove bolŝevikoj. Ili restis, kaj la sovetregado fine firmiĝis. Kaj subite ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ la plej malriĉaj ĉukĉoj kaj ĉukĉinoj grandgrupe komencis vojaĝi al Vladivostok kaj eĉ al la mistera malproksima Moskvo. Tie la bolŝevikoj nutras ilin senpage kaj instruas al ili ĉiajn utilajn aferojn.

Kaj jen ankoraŭ novaĵo: la tutan landon trakuris famo, ke en la norda Tundro, sur la bordoj de la Arkta Maro mem aperis fama kuracisto, kiu kuracas nur okulojn.

Filip revigliĝis. La tundranoj kun granda intereso sekvis ĉiun paŝon de la kuracisto, kaj jen oni anoncis, ke la kuracisto sur la revena vojo al Vladivostok nepre pasos tra Anadir.

La fiŝsezono proksimiĝis. Filip intence aniĝis al la laboristaro, kiu devis labori apud la urbo Anadir, ĉar li ne volis perdi la oportunan okazon renkonti la famulon.

La 25-an de julio (1929) nia vaporŝipo Astraĥan sur vojo al Uelen (la plej norda punkto de la Beringa Markolo) venis al Anadir. Unu el miaj novaj vojaĝaj amikoj, estante mem Anadirano, nepre volis konatigi min al sia urbo, kaj precipe al la grandioza rivero Anadir, pri kiu je nia honto ni en Rusio ne suspektis ĝis la lastaj jaroj eĉ la ekziston. Ni iris surborden. Ĉe la sono de la majesta muĝego de la martajdo kaj ĝia brua renkontiĝo kun la nordgiganto Anadir, ĉe la sono de ia plaŭdado de miliardoj da fiŝoj, gaje laboris la tuta loĝantaro de la ĉirkaŭaĵo kun siaj infanoj kaj gemaljunuloj, kun siaj hundoj kaj hundidoj, farante milojn da operacioj sur la malfeliĉa, sed feliĉon alportanta keta . Estis tamen jam la dua ĥod (fiŝiro).

Apenaŭ ni aperis inter la laborantaj indiĝenoj tuj junulo alkuris al mi ĝoje saltante trans miloj da baraĵoj sur la bordo. Li estis Filip. Mi jam multe aŭdis pri li de miaj Anadiraj kunvojaĝantoj, kaj Filip siaflanke jam aŭdis pri mi de la ĉionscianta Tundro.

«Koran bonvenon, amiko!» — salutis li min plej sincere.

«Dankon, Filip, koran dankon!»

Li ekparolis: «Ĉu vi venas el Moskvo mem?»

«Jes, Filip, el Moskvo mem».

«El la plej reala, vera Moskvo?»

«Nu certe, Filip».

«Kaj vi estas blinda?»

«Jes».

«Tute blinda?»

«Bedaŭrinde jes».

«Mi tion ne kredas! Vi ŝercas je simpla jukagiro ».

«Ne, mi estas tute serioza, Filip».

«Sed tio ne povas esti, ne devas esti...» — Li ekscitiĝis, ekbalbutis, konfuziĝis kaj abrupte ĉesis paroli.

«Mi ne komprenas, Filip, kio estas nekredinda en miaj vortoj».

Li komencis post mallonga paŭzo:

«Tie ĉe vi estas multaj miraklofaraj ikonoj kaj sanktuloj. Mi tion scias bonege: en Moskvo vi havas la ikonon de Tverskaja-Dipatrino; apud Moskvo la sanktan Sergeon miraklofarulon; en Voroneĵ kuŝas la sankta Mitrofano; en Belgorod vi havas...»

Mi ne sciis ĉu ridi, ĉu koleri.

«Aŭskultu, Filip», — diris mi laŭeble trankvile. — «La bolŝevikoj jam delonge metis la miraklemajn ikonojn kaj sanktulojn en publikajn muzeojn, kaj tie ili ne emas plu fari miraklojn».

«Sed kial? Kial do?» — kun granda ekscito demandas Filip.

Estis bonega okazo por ateista argumentado, sed mi estas malbona ateisto kaj ankoraŭ pli malbona agitanto, kaj la okazo forglitis bedaŭrinde neuzita.

«Sed la kuracistoj, kiuj kuracas nur okulojn?» — ree ekscitiĝis Filip. — «Mi scias ĝuste, ke la bolŝevikoj ne metis ilin en la muzeojn, ĉar unu el ili nun gastas ĉe ni en la Tundro».

«Jes, jes», — ridetis mi, — «tiaj kuracistoj ekzistas kaj ĉie vagas tute libere».

«Kaj malgraŭ tio vi estas blinda?»

«Jes, Filip, kaj krom mi estas pli ol ducent kvindek miloj da blinduloj en nia lando».

Filip iel ektimis.

«Sed kial? Kial do?» — demandis li. — «Ĉu ili ne kuracas ĉiujn? Ĉu ili similas al niaj ŝamanoj, kiuj nur trompadas nin?»

Mi komencis rakonti al li pri sociaj kondiĉoj en la burĝaj ŝtatoj, pri la klasa diferenco en la kapitalistaj landoj, pri certeco de la materialistaj metodoj, pri vereco de la marksista scienco kaj pri necerteco de kuracarto, pri malbona higiena stato ĉe ni ktp, ktp. Filip atente aŭskultis min, sed komprenis nenion, aŭ tre malmulte, ĉar mi ĉion konfuzis, ĉion intermiksis kaj ofte ne komprenis mem kion mi parolis.

«La ĉefaĵo estas ne la blindeco mem», — diris mi fine, — «sed la viduloj, kiuj ne donas al ni eblecon labori kaj perlabori nian ĉiutagan panon kaj vivi sendependan vivon».

«Ĉe ni», — diris Filip, — «viduloj kun ĝojo donas al mi eblecon perlabori mian vivnutron».

«Nu jes», — interrompis mi lin, — «vi ja estas...» Mi volis diri «sovaĝuloj», sed ĝustatempe eksilentis abrupte kaj ruĝiĝis.

Filip daŭrigis malĝoje:

«Mi laboris ĉiam kun ĝojo, ĉar mi esperis iam vidi pli bone, sed vi diras, ke la kuracisto ne ĉiam...»

«Eble li helpos vin, mi ja nenion povas antaŭdiri», — rapidis mi iom konsoli lin.

«Nun vi rakontu al mi, kion faras la blinduloj en Moskvo», — ekpetis li timeme.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «El vivo de ĉukĉoj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Donald Westlake - Un Diamante Al Rojo Vivo
Donald Westlake
libcat.ru: книга без обложки
Charles Dickens
libcat.ru: книга без обложки
Edmond Privat
libcat.ru: книга без обложки
Василий Ерошенко
Fernando Vivas Sabroso - En vivo y en directo
Fernando Vivas Sabroso
Paul Holboll - Suficientemente vivo
Paul Holboll
Отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj»

Обсуждение, отзывы о книге «El vivo de ĉukĉoj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x