Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ĉu vi estas tiu homo, tiu Gorĉev? — li demandis per la raŭka, trenata voĉo de stultuloj.
— Mi estas tiu, paĉjo. Mi tre dankas vian komplezon, kaj nun ni ŝanĝu rolon!
— Ni ne ŝanĝos tion! Hodiaŭ posttagmeze mi veturos al Afriko.
— Kiel? Mi estas Ivan Gorĉev, kaj redonu mian personan identecon!
— Atendu! Mi renkontis serĝenton ĉi tie, kun kiu mi laboris en Parizo ĉe la uzino Peugeot dum la pli bonaj tempoj. Li nomiĝas Hector Potiou. Hazarde mi estas postenigita al li… Se nun ni ŝanĝus rolon, kaj mi devus anonciĝi denove, neniu scias, al kies taĉmento mi estus sendita… Nun la serĝento estas mia kamarado. Ĝi estas grava afero! Komprenu tion!
— Sed mi volas soldatservi.
— Dungiĝu vi nun denove. Oni tute ne zorgas pri tio, kiom da Gorĉev servas samtempe? — diris Cortot, la knabinkomercisto, kiu cetere apenaŭ povis staris sur siaj piedoj, ĉar li estis tiel ebria.
— Hm… Ĉu vi uzos la nomon Gorĉev?
— Ne timu, mi ne foruzos ĝin.
— Nu bone, oldulo mia… Nun mi dungiĝos al la legio, kaj vi povas foriri kun via serĝento.
Post alia horo Gorĉev eksidas sur benkon trankvile, turnas sian vizaĝon al la suno, kaj kiom eblas ĉi-loke, li faras improvizitan sun-terapion. Sed la eventoj nun jam ne lasis al li tempon fari trankvilajn aferojn.
Baldaŭ li vidis Cortot denove. Li ŝanceliĝadis tre ebrie en la societo de serĝento, kiu havis ruĝajn lipharojn. Li estas Hector Potiou. Poste oni ordonis alviciĝon, kaj sekvis ĝin la lego de la nomlisto. Ĉiu rekruto el la taĉmento de Hector Potiou staris tien kun sia sak-pako. Cortot gardis sian havaĵon en mezgranda cigar-skatolo, ligita per ŝnuro. Li skribis sur ĝin per infane grandaj literoj: Ivan Gorĉev. Li pensis, ke ne estas malutile noti sian nomon ien, eble li fogesos tion.
Li metis la skatolon singarde apud sin.
Poste aŭdiĝis trumpetado, la malgranda taĉmento ekmarŝis tra la pordego de la fortikaĵo por surŝipiĝi en la haveno. Anstataŭ ili alia suboficiro aperas en la mezo de la korto, nome serĝento Verdier, kaj li laŭte krias:
— Kiuj dungiĝis hodiaŭ antaŭtagmeze, tiuj alviciĝu antaŭ la dekstra pordego de la konstruaĵo.
Tio koncernis ankaŭ Gorĉev-on. La senrangaj soldatoj nomis serĝento Verdier Leono, ĉar la faltoj ĉirkaŭ liaj buŝo kaj nazo, la stranga kuntiro de siaj okuloj memorigis tiun rabobeston. Sed lia kriego multe superis la timigan bestion. Li konstante kuntiris iomete sian dekstran okulon, kiu esprimis ĉiaman suspekton, onidire liaj okuloj estis du centimetrojn longaj. Eblas, ke ĝi estas troigo, sed tio certas, ke tiel granda, kvadratforma dentaro ankoraŭ ne ekzistis en la makzelo de vivanta homo.
Momente li provis veki la impreson de bonanima, afabla suboficiro. Sed lia protekta kaj bonvola mieno kunigis la trajtojn de ekzekutisto, trankviliganta viktimon kaj tiujn de cerbmalsanulo, revanta pri volupra vizio, en ia diabola sereno.
— Vi dungiĝis al la legio — li diris al la rekrutoj. — Ĝi estas granda feliĉo kaj honoro, pri kio vi devas estis konsciaj konstante. Nur tial mi petegas al vi. Se ĝi estos tiel, vi certigos vian sinjoran vivon. Vi venis en komfortan, senzorgan lokon. Ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Samtempe oni nomis min la patro de la soldataro. Nur tion mi ne ŝatas, se iu provokas min. Kiu provadas tiaĵon, tiu pentos ĝin poste. Bedaŭrinde mi ne povas pruvi mian aserton kun atestantoj, ĉar hodiaŭ jam neniu vivas el la menciitoj. Nur notu bone tion, la ceteraj apartenas al mi. Vi ne forgesos tion. Sed kiu ne provokos min, tiu povas vivi ĉe la regimento tiel, kiel Aliza en la fabelregno, ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Marŝ’, porkoj, mi ne volas eĉ vidi vin. Bando! Bando!
Li diris ĝi tiel, senakcente kaj rapide, kiel oficiala fianĉamiko la parkerigitan toston, poste li foriris tintegante, kun minaca, muzika ilistraĵo de siaj glavo, ordenoj kaj kalkanumferoj. Poste paŝis antaŭ ilin kaporalo kun dormema voĉo, kun abomena vizaĝo, nome Gent, kiu suferis pro „civilulfobio”. La nomon de la malsano elpensis bohema regimentkuracisto ĉi tie, en la fortikaĵo. La ĉefaj simptomoj de la nekuracebla malsano: akuta naŭzo, krome turmenta, furioza paroksismo en la proksimo de civiluloj.
Li staris antaŭ ili kun malbonhumora naŭzo, ŝajnanta mila dormemo, kroĉinte siajn dikfingrojn al la rimenzono, li disigis sianjn gambojn kaj kraĉis.
Sankta Dio! Kiom da civiluloj! Kiom da ŝanceliĝantaj supraj korpoj kaj malcerta kapoteno. Vi maĉas viajn ungojn, rigardas viajn ŝuojn, stataĉas ĉi tie enue, kaj la frontlinio estas tiel kurba, kiel ia kliniĝinta ŝnuro.
Kaj ili devos stari dum ordinara alviciĝo al la matenmanĝo en Saharo tiel, kvazaŭ ili partoprenus militistan paradon!
— Mi estas kaporalo Gent — li komencas melodie, preskaŭ milde. — Vi estas la fiaj „bleu”-oj. — Tiu nomo devenas de tie, ke sub la regado de Napoleono la alkudrita kolumpasamento premis la kolon de la rekrutoj, pro kio ilia lango elpendis kaj ili bluiĝis. De tiam oni nomas ĉiun idiotan gregon „les bleus”. — Sekvu min, sed viciĝu iel, min ne interesa kiel, ĉar plorspasmo kaptos min, se mi rigardas sur vin.
Ili sekvis la kaporalon.
— Fratinjo, ĝi estas iom liberstila loko — diris Gorĉev al timemvizaĝa, bazedov-okula, kolosa buĉisto, kiu estis viktimo de sia distreco. Li volis fari asekuran trompon, tial do li ekbruligis sian domon, kiam li ŝlosis ĉiun pordon zorgeme. Li ekmemoris nur post la incendio, ke li forgesis pri sia edzino, kiu dormis interne en la dormĉambro, kaj li forgesis atentigi ŝin. Tial li fuĝis en la legion. La malbeno de la distreco ne la unuan fojon kaŭzis problemon.
— Mi estas Boisson — respondis la buĉisto al Gorĉev. — Kiel vi nomiĝas?
Gorĉev ne ŝatis tiajn demandojn.
— Mia nomo estas Tintoretto — li respondis laŭ sia kutimo tuj kaj stulte.
— Hm… kvazaŭ mi jam estus aŭdita pri vi.
— Mi estas pentristo.
— Jes, mi memoras! Kie vi naskiĝis?
— En Cinquecento.
— Ĉu ĝi estas ie en Savoia?
— Ĝi estas vilaĝeto. Inter Avignon kaj Toulon.
— Mi scias… mi scias… mia parenco loĝis tie… aŭ en ties proksimo… Tie troviĝas simila urbo, ĉu ne?
— Nu jes. Quatrocento.
— Jes, tiaĵo. Ĝi havas ranĝostacion. Tie vivas mia parenco, kiu estas maldika homo, li estis skribisto.
— Aha! Mi konas lin!! Ĉu li estas Petrarca?
— Lia nomo komenciĝas per litero b-o…
— Botticelli.
— Mi pensas…
— Jes! Sandro Botticelli! Kion faras nun la oldulo?
— Sepiolitpipojn…
— Li estas tiu! Li estas mia bona amiko!
— Fermu vian buŝaĉon!
La kaporalo diris tion apud ili, langvore pro la „civilulfobio”. Dume ili atingis la ĉambregon por la soldatoj. Komenciĝis granda tumultado, kriegado, interpuŝiĝado en la duonluma ejo por akiri bretojn, litojn… Kaporalo Gent levis cigarskatolon de sur la tablo, kiun trovis rekruto en la korto. La ebria Cortot perdis ĝin.
— Ivan Gorĉev — kriis kaporalo Gent la nomon, skribitan sur la skatolon al la bruanta, interpuŝiĝanta grupo.
Gorĉev kriis el ie de malantaŭe:
— Jen mi estas fratinjo!
— Fratinjo estas via batopatrino — respondis la kaporalo, kaj li ŝatintus vidi la insolentulon inter la homoj, moviĝantaj en la fora, malluma angulo. Sed li nur aŭdis lin:
— Tio estas eraro, kaporalo Gent! Laŭ la reguloj de la ekzlezio mia fratineto ne povas esti mia batropatrino. Sed nek fizike ĝi estas verŝajna, ĉar en normalaj familioj la fratineto naskiĝas malpli frue, ol la pli aĝa frato.
— Ni priparolos tion eventuale, kara Gorĉev! — kriis la kaporalo kun minaca instigo, kaj li ŝatintus vidi la koncernulon, sed tiu porkidaro tumultas tiel, ke li narkotiĝas. — Se vi finos tiun brutan sinodon, tiam iru al la denonejo n-ro du, kiu troviĝas apud la ĉefpordo de la stab-konstruaĵo, tie vi ricevos uniformon. Alivestu vin.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.