Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Kaj li foriris.
Gorĉev iris al la tablo kaj rigardis la ŝnurligitan lignoskatolon. Ĝi kompreneble apartenas al Cortot. Li devas ekscii, kien oni komandis tiun krimintan patrioton.
Li postsendos ĝin. Li metis la havaĵon de sia similulo sur la breton. Lia propra bone ekipita, flava valizo jam estis tie. La buĉisto elektis sian kuŝejon ĝuste apud li.
— Ĉi tie estos bone, kara sinjoro Tintoretto… ni estos proksime al la fenestro. Kian personan nomon vi havas?
— Kazimiro.
— Ĝi estas bela nomo. Kazimiro Tintoretto. Kian profesion vi havas?
— Mi estas simbolisto.
— Ĉu vere? Ĉu vi muzikas? Bedaŭrinde mi ludas sur nenia muzikinstrumento.
— Vi povas bedaŭri tion. La simbolismo estas vere delikata muziko.
— Ĉu vi kunportis… vian simbolilon?
— Ĝi estas en la skatoleto… Ĝi estas longa muzikilo. Mi kunmetas tion el tri partoj.
— Kial estas skribite sur tiun ĉi skatolon, ke Gorĉev?
— Ĝi estas mia pseŭdonomo… Nek via nevo naskiĝis kiel Botticelli.
— Ne. Mi pensas tiel, li nomiĝis Braĵik. Li migris suden el Alzaco.
— Mi scias. Li multe rakontis pri tio. Li menciis eĉ tion, ke iam vi estis infanoj.
— Ĉu? Interese, vere okazis tiel.
Ĉefkaporalo kun ruĝaj lipharoj eltiris sian bajoneton kaj alpaŝis ilin: — Se vi ne ĉesos tiun paroladon, mi mortpikos iun el vi.
— Gorĉev!! — oni kriis en la pordo, dum aliaj homoj torentis en la grandegan ejon.
La junulo elrapidis.
Fine nun Würfli la danc- kaj etiketinstruisto povis ekstari de sur sia lito, kiun bankrotiigis la oficialigo de la kvina-horaj tekunvenoj kun multaj proprituloj de danclernejoj, kaj la majstro pro ĉagreno komencis drinki. Lastatempe lia edzino, kiu estis malata, dika, malbela kaj straba, forlasis lin pro la malriĉeco. La vanteco de danc- kaj etiketinstruisto ne pocis elteni tiun humiligon. Tiel li venis en la legion, atinginte la finon de la morala deklivo. Nun li turnis sin al la buĉisto:
— Diru, estimata sinjoro, ĵus mi ne povis interveni en vian konversacion, ĉar kelkaj homoj sidis sur mi. Kiu estis tiu… Tintoretto, kun kiu vi parolis?
— Senranga soldato, kiu havas pseŭdonomon Gorĉev, li estas muzikisto kaj murfarbisto. Li estas mia parenco, kiun mi ne konas, li konas bone… Kion vi notas?
— Mi skribas taglibron pri la legio. Tiel mi volas riĉiĝi. Kian muzikilon vi gardas en tiu lignoskatolo?
— Simbolon. Ĝi estas tia muzikilo, kiel la bombardo, ĝi nur estas mallgarĝa kaj longa. Kiel vi nomiĝas?
— Egon Würfli. La iama proprietulo de la fama Würfli-Ballhaŭs el Zuriko.
Sinjoro Würfli notis ĉion, kiel decas al diligenta taglib-skribanto. La buĉisto plie interesiĝis pri la valizo de Gorĉev… Ankaŭ sur ĝi pendaĉis slipo. „Gorĉev” Kiel bone estas al li. Li dungiĝis al la legio ne tiel, kiel li, sen ununura ĉemizo, sen peco da sapo kaj kombilo…
Gemante li iris sur la korton. Sed li tuj haltis mirante.
Jen vidu! Tintoreto paroladas kun generalo.
3
Ĉar generalo de Bertin atendis Goeĉev-on, kiam li elpaŝis. Kaj apud li estis Laboux. Ili venis per aŭto kaj dumvoje diskutis arde.
— Gorĉev anonciĝis en la fortikaĵo, vi povas esti tutcerta pri tio. Mi interesiĝis telefone — asertis de Bertin.
— Mi diras tion, ke li manipulis la aŭton. Tian malbelegan, nigra-kadran monoklon havas neniu alia…
— Li hieraŭ vespere anonciĝis en Marseljo, tiam do li ne povis esti samtempe en Toulon.
La nigra-kadra monoklo estis en la mano de Laboux. Sur kies iu flanko estis videbla breĉeto, kie deiĝis la celuloido.
La generalo per mangesto antaŭis la trumpetadon, signalanta lian alvenon kaj venigis Gorĉev-on, kiu tuj aperis.
— Vi estas freneza! — kriis tuj Laboux — vi estas freneza!
— Tre bone — diris Gorĉev kaj malbutonumis sian kamizolon. — Apud la deponejo troviĝas malplena keleto, tie ni povas interbatadi.
La okuloj de Laboux ekbrilis, kaj li jam volis demeti sian jakon, sed laРgeneralo retiris lin.
— Unuvice, junulo, mi serĉis vin por danki vian antaŭ nelonge okazintan virecan, kuraĝan intervenon.
— Tute ne dankinde. Mi ŝatas interbatadi.
— Tamen kial vi ne lernis ĝin? — interrѯmpis Laboux ironiť.
— Gustavo! — diris la genralo.
— Vi pravas. Ni prokrastu la interbatadon! Unue ni paroladu!
— Ĉu ne estus pli bone fari tion inverse? Kial ne interbatadi anticipe?
De Bertin diris malpacience al la iama rajtigita ministro:
— Ba, silentu… Aŭskultu min, Gorĉev: ĉu vi estis ekster la fortikaĵo hieraŭ vespere?
— Ĉu mi?… Mi tute ne sciis, ke tio estas permesata. Hodiaŭ mi eliros.
— Atendu — interrompis Laboux. — Kie vi perdis tiun monoklon?
— Ĉu ĝin? Homo kun aŭtoŝtelista aspekto petis ĝin, kiel donacon. — Kaj li repetis tion. Sed ni ne donos ĝin al vi.
De Bertin etendis sian manon al Gorĉev:
— Ankoraŭfoje mi dankas vin, amiko mia, kaj nun mi ordonas, kiel generalo al senranga soldato, havi nenian aferaĉon kun sinjoro Laboux.!
De Bertin forrapidis.
Gorĉev okulumis al Laboux kun gaja instigo, kiam ili restis solaj:
— Dank’ al Dio, mi ankoraŭ ne estas ĵurinta. Mi ne devas obei. Venu en la deponejon!
— Atendu, Gorĉev! Mi ŝatus paroli kun vi… Hodiaŭ vespere je la 9-a horo aŭto atendos vin en Vieux Port, ĉe la angulo de Cannabiére
— Mi ne povas eliri de tie ĉi.
Suboficiro alvenos kun ordono, kaj li veturigos vin en la urbon. Matene la aŭto estos en Génua.
— Ĉu Anette stiros la aŭton, en ŝia poŝo kun la gepatra aprobo?
— Vi estas freneza!
— Mi respondos tion nur en la deponejo.
— Komprenu…
Kriego fendis la aeron, kiu transiris al ŝriko.
— Pardonon, sed la serĝento flustris alviciĝon — diris Gorĉev kaj forrapidis.
La rekrutoj kuris el ĉiu direkto La Leono haltis antaŭ la vico.
— Homoj! Kiu sentas tiel nun jam, ke li ne servus volonte, tiu havas ankoraŭ unu ŝancon por pripensi la aferon. Elpaŝu tiuloj.
Proksimume dek personoj elpaŝis. Inter ili ankaŭ la buĉisto, kiu estis la viktimo de sia distreco.
— Ĉu vi do irus hejmen volonte? Venu pli proksimen dikulo kaj respondu. Ĉiu povas pripensi la aferon dum dudek kvar horoj en la legio.
— Jes, mi volonte refarus tion — diris la buĉisto sincere.
La Leono turnis sin al la ĉefkaporalo.
— Nu!.. Notu do ilin per po unu stelo en la nomlisto. Ili ne estas fidindaj. Ili marŝos en la Saharan Agadiron kun la morgaŭa transporto… La aliaj ekiros hodiaŭ vespere al Oran!
La buĉisto kaptadis aeron.
— Kio estas al vi, dikulo?! Kial vi hapas? Ĉu eble io ne estas en ordo?!
— Sinjoro serĝento diris… tion, ke dum dudek kvar horoj… ĉiu povas pripensi sin…
— Nu kaj? Ĉu eble mi nuligos tion? Ĉu vi scias kion fari: eĉ morgaŭ vi povas pripensi vin. Sed retiriĝi neeblas. Tio certas! Rompez, bandaĉo!
Gorĉev komencis skribi ion rapide sur paperon kaj donis tion al iu junulo, poste li reiris al Laboux, kiu atendis lin pacience.
— Mi nur ŝercis, kiam mi promesis la manon al vi — asertis la patro persiste.
— Se vi kuraĝos diri tion, kiam mi revenos post kelk-jara militservo, mi mortpafos vin, kiel hundon, kaj la trubunalo prijuĝos tion tre kompreneme, se mi rakontos la antaŭaĵojn. La honesta sinjora socio absolvos min, kaj vi povos esti membro de neniu transmonda kazino!
— Freneza laktobuŝulo!
— Nu bone! Ni iru en la deponejon! Vi atingos nenion ĉe mi.
— Ni iru!
Multe da civiluloj estis en la deponejo, tiel do al neniu estis okulfrapa, kiam ili ŝtelumis en la najbaran, malplenan ejon…
…Post dek minutoj Gorĉev revenis denove, sur sia brako li portis la svenintan Laboux-on, kiu interteme perdis ie la duonon de sia jako.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.