Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Jenő Rejtő

La dekkvar-karata aŭtomobilo

tradukis: László Balázs

I-a ĉapitro

1

Ivan Gorĉev, la maristo de la kargoŝipo Rangoon ankoraŭ ne havis dudek unu jarojn, kiam li gajnis la fizikan Nobel-premion. Estas senekzemple granda plenumaĵo estas akiri tiel gravan premion en tiu poezie juna aĝo, malgraŭ tio, se antaŭ iuj ĝi ŝajnos makulo de beleco, ke Ivan Gorĉev gajnis la fizikan Nobel-premion per kartludado makao de profesoro Noah Bertinus, al kiu la sveda reĝo transdonis tiun distingon en Stokholmo antaŭ kelkaj tagoj, sed fine ja ne kalkuliĝas tiuj, kiuj serĉas tuberon sur junko; gravas tio: ke Ivan Gorĉev gajnis la Nobel-premion en sia dudek unua jaro.

Profesoro Bertinus distingita per la Nobel-premio surŝipiĝis en Göteborg, en sia aktujo kun la Nobel-premio, kaj antaŭ ol lia vaporŝipo ekveturis, aperis sur la ferdeko la mebroj de la Sveda Asocio Franklin, kiuj transdonis al li la grandan, oran medalon por la sukcesa esplorado de la nuklea fendiĝo. Poste la ŝipo ekveturis, kaj la respektata profesoro jam tre atendis alveni en Bordeuax-on, kie li havis kelkajn arpentojn da vinberejon, kiel ĝenerale la malpli junaj, francaj ŝtatoficistoj, de la helpisto de la ekzekutisto ĝis la direktoro de muzeo.

Gorĉev Ivan surŝipiĝis ĉe Southampton por transveturi la kanalon eĉ por si mem tute nekonata afero. Estas vere, ke oni maldungis lin sur la kargoŝipo Rangoon, ĉar li batis la stiriston per kvar kvarpinta hokstango, sed kial transveturis iu la kanalon, se li batis la stiriston, kaj oni maldungis lin sur la kargoŝipo, ĝi estas tute nekomprenebla, kiel tiom da aliaj agoj de nia stranga roman-heroo.

Eĉ tio estas malklara, kiel konatiĝis tiu duone adoleska, malserioza junulo kun la mondfama scienculo, kaj precipe tio estus klarigenda, kiel li persvadis la altaĝan, enfermiĝeman profesoron, ke li ludu kun li malpermesitan hazardludon makao, riskante nur tre malmulte da mono. Tiuj detaloj eble neniam klariĝos. Onidire ĝi komenciĝis tiel, ke la profesoro suferis pro marmalsano sur la ferdeko, kaj Gorĉev proponis al li trinki agrablan gustan, li mem miksitan citronan, konjakan, natrian hidrogenan karbonaton trinkaĵon, pro kio la profesoro fartis pli bone, kaj li demandis la kanabon, kiu li estas, de kie li venis?

— Mi nomiĝas Ivan Gorĉev, laŭprofesie mi havas dudek unu jarojn, kaj mi estas la filo de la pli juna frato de la cara ĉambelano, barono Gorĉev el urbo Nasja Gorjodin. Mia patro estis kapitano en la gvardio, kaj mia onklo defendis Odesaon kontraŭ la ribelintaj militfloto kiel milit-komandato de la gubernio Justvest Verstkov.

Nenio estis vera el ĉio ĉi. Sed la kredemo de tute junaj knabinoj kaj maljunaj scienculoj estas senlima. La profesoro surmetis sian nazumon.

— Ĉu vi do estas elmigranto?

— Jes, oĉjo profersoroviĉ — li respondis ĝemante. — Mia patro donacis dek mil rublojn al la cara baleto pro sia bona humoro… Kaj or-blazona trojko veturigis lin al Carskoje Selo… Hej kontusovka! Hej Volgo, se mia ankoraŭfoje povus esti tie…

— Vi ja ne povas memori Rusion, se vi havas dudek unu jarojn.

— Des pli ĝena estas tio, oĉjo profesovska, ĉar mi neniam vidis tiun admirindan, negkovritan teron, kiu tiel neforgeseble vivas en mia memoro…

— Kien vi veturas nun sinjoro Gorĉev?

— Mi veturas pro politika afero, maskite kiel maristo

Se ni atentis nian heroon ĝis nun, ni povis ekkonis lian strangan proprecon: li neniam diris veron, tamen li ne mensogis. Li nur senhezite eldiris ĉion, kio venis en lian kapon, kaj tio kaŭzis al li multajn, absurdajn implikaĵojn dum lia vivo. Malofte estis logiko en liaj vortoj kaj agoj.

— Bedaŭrinde kun malmulte da mono, ĉar fripono senigis min je ĉiu havaĵo.

— Kiel ĝi povis okazi?

— Mi estis sensuspekta kaj stulta. Oni konatiĝas kun ĉiuspecaj, dubindaj homoj, sen pensi pri la konsekvencoj. Tiel ĝi okazis, ke fripono en Londono instruis min ludi makao-n, kaj li gajnis mian monon.

— Ne koleru, sed ĝi vere ne estis tre saĝa faro. Kia ludo estas makao?

Gorĉev ĝemis denove kaj elprenis paketon da ludkartoj el sia poŝo.

— Nu do… ni subtrahas dek el la valoro de la koncernaj ludkartoj, tiel ĉiuokaze estas naŭ la atingebla maksimumo…

La profesoro provis sian ŝancon, riskante kvin centimojn kiel bazan enmetaĵon, kaj li gajnis dek frankojn. Baldaŭ, kiam li jam perdis du mil frankojn, ili altiis la bazan enmataĵon. Poste ili plurfoje altigis ĝin, kaj atingonte Bordeux, Ivan Gorĉev gajnis de la profesoro la tutan monsumon de la Nobel-premio ĝis la lasta centimo, kaj eblas, se la profesoro ekzemple vojaĝus ĝis Nico per la ŝipo, tiel la ambicia junulo estus gajninta la grandan, oran medalon de la Sveda Asocio Franklin, kiun ricevis kelkaj distingitoj rekone, sukcese esplorantaj sur la tereno de la nuklea fendiĝo.

Ĝi estintus senekzempla plenumaĵo de nia dudek unu jara heroo, sed bedaŭrinde la profesoro elŝipiĝis ĉe Bordeaux kun la granda, ora medalo de la Sveda Asocio Franklin kaj kun kelkaj, malgajaj meditadoj, rilate la pedagogian sistemon de la francaj altlernejoj, kiu preskaŭ tute neglektas la instruadon de la malpermesita hazardludo makao el la studprogramo. Gorĉev staris kortuŝite ĉe la balustrado de la ŝipo kaj longe mansvingis post lin per tuko.

2

Kion faras homo, se li estas dudek unu jara, kaj la seriozeco tute ne troviĝas en lia animo, kaj li subite ekhavas tiel nekredeble multan monon? Gorĉev demandis tion de si mem. Kaj li mem tuj respondis tion:

Li elŝipiĝos en Nico. Unue li vagados en la haveno kaj serĉos ian kamaradon, ĉar hunda vivo estas la riĉeco, se ne estas iu, kun kiu li povos disipi la monon.

Sed kiu estu la elektito? Li ĉirkaŭrigardis en la haveno.

Homo kun pakaĵportista eksteraĵo altiris lian atenton sur la bordo. La homo, havanta pakaĵportistan eksteraĵon staradis sur la kolektiĝejo de la havenlaboristoj en bruna jako kaj en nigra bankostumo, de kie jam oni venigis ĉiun atendanton por labori ie, nur lin ne. Tio faris lin stranga, ke li portis nazumon, kaj li anstataŭigis sian ĉemizon tiel, ke li portis flavan, tiel nomatan frototukon sur siaj ŝultroj, kaj li premis ties du disfibriĝintajn ekstremaĵojn en sian bankalsonon. Li kontraŭpezis la surhavon de la nekutime trampa bankostumo per tio, ke li metis relative bonan pajloĉapelon sur sian kapon, sed eble ĝi estis duon numeron malpli granda, ol tio estus bezonata, sed ĝi havis peskaŭ sendifektan randon. Ĉirkaŭ lia larĝa, nigra, angla liphararo kuntiriĝis malestimaj kaj malgajaj faltoj en grimaco. Tiu homo estis tiel malbonhumora, ke li preskaŭ ploris kaj dume li piketis siajn dentojn. Eble tial, ĉar verŝajne li anstataŭigis la manĝadon per tiu reala iluzio. Jam ŝajnis tiel, ke li ne dungiĝos hodiaŭ, sed laborestro poste tamen alparolis lin.

— Alo! Venu al la baseno numero kvin, tie vi devas meti lignokestojn unu sur la alian.

— Ĉu tiuj lignokestoj estas pezaj?

La okuloj de la laborestro rigidiĝis, kvazaŭ tiuj ŝtoniĝintus. Havenlaboristo ankoraŭ ne demanis tiaĵon!

— Nu bone — klarigis iom nervoze kaj malpacience la sinjoro kun bruna jako — , mi devas scii tion, ĉar antaŭ kvin jaroj mi havis hernion.

La ĉefo diris, ke „idioto” kaj iris plu.

— Fajna homo li estas, mi povas aserti… — li murmuris poste kun malestimego. Gorĉev, kiu aŭdis la konversacion en la proksimo, tiuj eksentis, ke tiu persono estas lia homo kaj alpaŝis lin:

— Diru! Ĉu vi volas labori?

— Mi tute ne estas nenifarulo!

— Domaĝe, sed estas egale. Se vi volas, laboru. Kion vi ŝatus fari plej volonte?

La demandito okulmezuris sin, siajn maldikajn krurojn, komikan bankalsonon, kaj sian brunan jakon kun rodforma baskulrando, poste li eklevis sian ŝultron:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x