Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Sed… ni transformigis ĝin gasa kaj… ĉu vi venos?
— Bone, bone… ni do ekiros. Kiel fartas Emanuel?
— Nu do… li jam resaniĝis…
— Ĉu li estis malsana?!
— Nu… ne tute… la fumado… — balbutaĉis Gorĉev.
— Kiel? Ĉu Emanuel fumas?!
— Ne… tute ne… Li ekfumis pro ŝeco ĉigaron…
— Ĉu la mulo?!
Nun li koleriĝis.
— Jes! La mulo! Ĝi pipfumas kaj legas romanojn, eĉ ĝi parolas!
— Alo!! Kion vi diras?!
— Pendumu vin!
Li remetis la aŭdilon. Hu, kiel malagrable
— Vi estas trovite, fripono! — Policisto kaptis lian gorĝon. — Vi do kutimas telefoni al la fajrobrigado de ĉi tie!
— Mi protestas.
— Silentu! Mi atentas ĉiun telefonbudon ekde unu semajno. Vi venigis la akuŝistinon al la gefianĉiĝa festo de sinjoro konsilisto Lusson, urĝe!
— Mi konfesas, ke la fajrobrigadon jes, sed la akuŝistinon ne mi, kaj…
— Venu! Nun jam estas pruvaĵo!
— Sed la restoracio Texas brulas vere!
— Mi traktos vin draste! — kriegis la policisto. — Kie bluas la restoracio, ĉu?!
Kaj li montris al la najbara domo.
Granda, lumigita tabulo pendis super la enirejo de restoracio.
R E S T O R A C I O T E X A S
La grobaj gastoj
pagas elir-kotizon
Kaj antaŭ la restoracio nun haltis Alfa-Romeo. Anette kaj Portenif elaŭtiĝis, poste ili malaperis rapide en la pordego de la najbara domo, kiu malfermiĝis al malplena areo.
1
— Ni iru! — diris la policisto, kaptinte la brakon de Gorĉev, kaj ili ekiris.
— Mi ĵuras, ke la afero pri la akuŝistino estas malinda akuzo. Mi konfesas la fajrobrigadon, kaj…
Li aŭdis bruon de motoro… Li rerigardis rapide. Venas la Alfa-Romeo!
Sekvan tagon la policisto rapotis la aferon tiel, ke li glitis en marĉlageto, kaj la arestito fuĝis tiam. La vero estis tio, ke Gorĉev stumbligis lin lerte, poste li saltis sur la pakaĵejon de la preterveturanta Alfa-Romeo.
Ili forlasis Toulon-on. Portenif stiris bone… Li alvenis en urbon Cannes! „Ĉi tie estos ie tiu parko”- pensis Gorĉev. La aŭto bremis proksime al maldensa arbareto… Poste ĝi haltis. Vere ili estis ĉe parko, sed barono Lingeström ne estis tie. Portenif en ŝofora jako elaŭtiĝis, frapfermis la pordon kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam iu vangofrapis lin en la mallumo, ke li svenis…
Kompreneble Gorĉev estis tiu.
Li tuj sidis al la direktilrado kaj ekveturis per la Alfa-Romeo. Li absolute ne konjektis, ke la tuta lando persekutas lin jam duonhoron, kaj li veturegis per sia kutima elano al Nico. Ne tro interesis lin tiaj infanaĵoj, kiel avertaj pafoj, mansvingado, kaj kiam policisto saltis antaŭ lin kun disetenditaj brakoj, li murmuris en si mem ionie: „Hej, amiko mia, se mi povus bremis en tia distanco, tiam mi estus gajninta la mondĉampionecon.”
La policisto saltis flanken de antaŭ la veturilo laŭ la principo, ke „saĝulo cedas”, apenaŭ savinte tiel sian vivon. Li vidis mirante, ke la ŝtelisto, serĉata en la tuta lando elkliniĝas tra la fenestro de la aŭto kaj skuas sian montrofingron miance al li, kriante drastajn blasfemojn…
Ĉu vi komprenas tion? La serĉata homo minacas la policiston.
Antaŭ Nico li lerte mallongigis iun vojkurbon tra la virina sunbaniĝ-tereno de la strando de la hotelo Eŭropo, li trapenetris la barilon kun granda bruego, kaj inter la virinoj, ŝrikantaj en la rava paniko li kuntrenis la ripozliton, al kiu poste li akiris de sur la vesto-sekigejo de la lavejo Perriér nigran, silkan kimonon kun orkoloraj figuroj. Kaj li veturegis, ĉar hodiaŭ posttagmeze lia sekrtario dungiĝos al la legio, kiel certa komplezema sinjoro en la dramverko de Schiller, kiu anstataŭigas sian amikon por kelkaj tagoj en la ekzekutatendejo, dum la kondamnito partoprenas la gefianĉiĝan feston de sia fratineto.
Ivan Gorĉev rapidis al Nico. Li ja volis estis aŭrore en Marseljo, kio piedirante ne estas longa vojo, sed Gorĉev bedaŭrinde trafikis per aŭto…
Mirinde, sed ĝi okazis tiel: la aŭto, kiun oni trovis nenie, atingis sian celon. Dum oni serĉis ĝin en Toulon, tiam ĝi estis sur la ŝoseo. Oni ricevis informon nur tiam, kiam ĝi jam alvenis antaŭ la vilaon de Laboux. Tie do neniu serĉis ĝin. Estis kompreneble. Al kiu ekideus, ke la ŝtelisto de aŭto parkadas antaŭ la vilao de la damaĝito?
Gorĉev unuavice rapidis al la magazeno Lafayette por aĉeti.
— Sendu kelkajn varojn por mi en la reĝan apartamenton de la hotelo Mediteraneo — li diris al la vendistino. — Unuavice du-tri leĝerajn, senmanikajn trikotaĵojn, ĉiuspecajn varojn, kiujn bezonas kolonia soldato, kaj tian maristan vestaĵon, kia estis ĉi tiu, kiam ĝi estis nova.
— Pardonon — interrompis la komizo — sed mi ne povas konstati pri tiu vestaĵo, kia ĝi estis, kiam tiu estis nova. Kelkaj jaroj estas longa tempo.
— Mi aĉetis ĝin hieraŭ tute novan! La vestaĵo cetere estas blanka.
— Hm… Eble tio estas videbla sur ĝi malpleje.
„Alo… Alo!..” — krakis megafono.
— Kio ĝi estas? — demandis Gorĉev, sed tuj eksonis la voĉo de la parolisto, kaj ĉiu aĉetanto aŭskultis ekscitite.
La tutlande serĉata ŝtelinto de la blua Alfa-Romeo, kies identiga numero estas 126–513 DK, provos fuĝi sensukcese el la urbinterno de Nico… Lia aresto estas senduba! La trovinto aŭ la informisto eĉ nun ricevos 50 000 frankojn da premio…”
2
— Kio ĝi estis? — demandis Gorĉev la komizon.
— Mi dormis posttagmeze, mi scias nenion.
— Malaperis aŭto kun gravaj militistaj dokumentoj. Oni febre serĉas ĝin en la tuta lando, kaj la polico persekutas la farinton, kiu laŭdire ekstermis sian familion en Lyon, kaj li estas multfoje rabmurdinta.
— Ne diru!
— Iu nia aĉetanto vidis eĉ tion, kiam li stiris sur la plaĝon, li havas ruĝan, grandan barbon, kaj li similas al giganto.
— Ĉu tion vidis ŝia sinjorina moŝto? — miregis Gorĉev.
— Jes. La plimulto de la krimuloj povas danki sian areston al tiuj observantoj.
— Jes, kiom multe li povas danki al tiuloj!
Li pagis la fakturon kaj iris. Jen… kiel senhoma estas la strato. Oni blokis la trafikon. Ĉu ili estas idiotoj? La aŭto ja retroviĝis. Aŭ ĝuste tie oni ne serĉas ĝin, kie li lasis tion?
Li ekvidis grandan tumulton ĉe iu statangulo.
— Kio okazis tie? — li demandis kurierkanbon.
— Oni kaptis la farinton kaj linĉas lin! Li rabis ankaŭ la bebon de Lindbergh. Li estas kaŭbojo en pseŭdovesto, kiu estis la komplico de Al Capone.
Gorĉev ekmemoris ĝeneralan aksiomon: la plimulto de la homaro naskiĝis, kiel verkisto de scenarlibreto de filmoj!
La tumulto haltigis aŭton Bugatti, kiu havis identigan numeron709-846 CsU, en kiu sidis bestkuracisto kun sia edzino kaj fileto, alvenintaj el Beromünster.
— Li estas tiu!
— Li trafarbis la aŭton! Ĝi ankoraŭ estas humida!
— Kie vi rabis la infanon?!
Sian propran filon! La virino ŝrikis, la infano ploregis, la bestkuracisto kriĉis, kaj iu debatis lian ĉapelon. Plotono da policistoj ĉesigis la minacan etoson, kiuj repremis la tumulton kaj diris al la homoj, ke la aŭto retroviĝis. Dume gumbastonoj batis ilin.
La vizaĝ-neŭralgio reaperis ĉe la bestkuracisto el Baromünster pro la multe da ekscitiĝo, ĉar oni jam foje lasis lin hejmeniri el Lourdes, kiel resaniĝinton, nun li iris anstataŭ la Montekarlo en la urbon de mirakloj por repostuli sian monon helpe de la tribunalo!
Gorĉev piediris al la hotelo Mediteraneo. Li trairis la luksan halon fajfante, en sia polvokovrita, ĉivona vestaĵo.
La hotel-pordisto postkriis lin?
— Kien vi iras?…
— Sur la unuan etaĝon. Kiam forvojaĝis sinjoro Vanek?
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.