Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Telefonu por venigi la abulancon! — ordonas kapitalisto
— Atentu… Levu lin singarde — komandas Margo, la direktorino.
— Oni devas organizi la savon!.. — diris rondbarba sinjoro, kiu estis instruisto de manlaboro en la liceo por fraŭlinoj, kaj apud li ordonis mondfama verkisto en piĵamo.
Tiam aperis piedo el malantaŭ la sidejo de la ŝoforo, poste la alia. Fine kapaltere, el la fenestro de la renversiĝinta aŭto malrapide elgrimpas la akcidenton suferinta stiristo, kaj en tiu pozicio li svingadis per siaj piedoj, certe tial, por ke oni eltiru lin de tie.
— Miaopini ni ne rajtas tuŝi lin, nur se la kuracisto alvenos — diris la instruisto pri manlaboro. Tiam la piedoj svingadis kolere. Ili ne kuraĝis liberigi la ŝoforon, kiu estis videbla nur ĝistrunke, kaj lia supra korpo estis en la interno de la vrako.
Kiam li denove svingis per siaj piedoj, lia pantalono komencis iom diskudriĝi, kaj oni devis timi, ke la streĉiĝo de la ŝtofo kaŭzos pluan seriozan komplikaĵon. Matroso kaj la mondfama verkisto tial iris en la fosaĵon por forigi la proksimiĝantan katastrofon.
La kapitalisto proponis, ke ili kovru la koncernulon per surtuto, ĝis la amblulanco alvenos, sed li ne proponis sian intersezonan surtuton por publikintereso, do la mondfama verkisto kaj matroso ellevis la ŝoforon el lia danĝera pozicio, kiu estis videla ĝistrunke.
Li elvenis el la fosaĵo lamante, ĉifone, sango-, ole- kaj polvokovrite. La kuracisto ekzamenis kaj palpadis lin.
— Sinjoro! Al vi okazis miraklo!
— Tio estas komprenebla ĉe mi — respondis la ĉifona ŝoforo. — Kie mi povas lui aŭton?
— Ĉu vi volas veturi plu per aŭto!? La ambulanco alvenos tuj! Eble vi havas internan sangadon.
— Se ĝi ĝenas min nur tiel, mi ne zorgos pri tio… Ĉu vi havas liberan aŭton en via garaĝo? — li kriis al iu proksima benzinstaciisto.
— Vi ne rajtas lui aŭton en tia sanstato! Vi estas tia, kiel la kadavro.
— Pripensu, kion vi parolas, frategĉjo! — ekgrumblis la ruso.
La pli maljuna benzinstaciisto iris tien.
— Aŭskultu mi, sinjoro! Ĉu eble vi volas timigi min?
Kaj li kaptis la brakon de Gorĉev. La viktimo de la katastrofo tuj vagofrapis lin, ke tiu flugis en la fosaĵon kaj falis inter la varkojn de la aŭto sveninte.
— Tamen li ne havas internan sangadon — diris al kuracisto al domposedanto.
Tiam alvenis la ambulanco, ili kuregis en la fosaĵon, kaj kompreneble ili ekflegis la svenintan benzinstaciiston. Oni diris nenion, ĉar la sanstato de la koncernulo ĉiumanire bezonis la unuan helpon.
Dume Gorĉev sidis en solelasitan aŭton, starantan apud arbo, kaj li ekimpetis sur la landvojo, kiel eblis de li. La ambulancanoj bandaĝis la flelgiton, kaj ili ĵus metis lin sur la brankardon, kiam timiĝinta virin, la edzino de la benzinstaciisto alvenis al la okazejo.
— Mia edzo! — ŝi kriis malesperiĝinte. — Kio okazis al mia edzo?!
— Estu forta sinjorino — respondis la ambulanckuracisto kun drama simpleco — , vi ne devas timi tujan danĝeron.
Ili metis la benzinstaciiston, kuŝantan sur la brankardo en la savaŭton, kaj ĝi ekveturis sirenante….
2
En Cannes Gorĉev elaŭtiĝis kaj aĉetis matros-vestaĵon. Iel li tuj fartis pli bone. Poste, ĉar li ŝatis iri la vojon de honestuloj, li luis malnovegan aŭton Chrysler kaj ekveturis al Toulon. Post dek minutoj rajpis lia rapidumŝanĝilo. Damne! Je la kvina horo kaj 55 minutoj li jam veturiegis per belega Mercedes, kaj precize je la sesa horo li alvenis per la akvuma kamiono de la stratpurigad-oficejo, identiga numero T. 106/91, en la legomĝardenon de la orfejo de Toulon.
Nun jam post nelonga tempo li atingis la havenon, kio estis facila tasko, li ja iris piede. Por iom gardi la sinjoran ŝajnon, li surmetis sian nigran monoklon kun tenilo, pri kiu li konstatis bedaŭrante, ke la celuloido defalis de ĝi sur lenton granda parto, kaj la nuda dratkadro videbliĝas tie.
Li alvenis al ekstera kargejo de la haveno, kie suspektindaj homoj aperis ofte. Li ekvidis moviĝantan ombron en la fundo de arkado. Li alpaŝis lin:
— Mi havas la feliĉon, kara oldulo mia! Ĉu vi ne dirus, kie mi trovos la restoracion Texas?
— Ne
— Kiel?
— Akceptu mian konsilon, kaj iru al la restoracio Prunblua Paradizo. Ankaŭ ĝi estas drinkejaĉo…
— Sed…
— Sinjoro, akcepotu mian koncilon, kaj diru nenion.
— Sed mi devas iri en la restoracion Texas!
— Ne parolu multe, la restoracio Prunblua Paradizo estas dekstre de la kabrokargejo, iri tien kaj fino!
Kaj li lasis lin tie.
— Idioto! — postkriis lin Gorĉev. La alia homo revenis. Vesperiĝis. Du ombroj staris vid-al-vide en la malluma haveno, iu alta kaj la alia malalta.
— Ĉu vi diris ion? — demandis la altulo.
— Mi nur menciis tion, ke vi estas idioto.
— Patu pardonon!
— Mi ne povas fari tion — respondis la malalta ombro. — Dum nia mallonga parolado tiu impreso fariĝis konvinkiĝo — kaj kvazaŭ pardonpete li aldonis: — Idioto, frategĉjo mia, kion mi faru? Ĝi estas ne mia kulpo…
— Nun mi vangofrapos vin, ĝis vi nigriĝos.
— Ne diru! Ĉu vi kolereas tiom?
— Jes… jen vidu… Auuu!
Lian svingiĝantan brakon por bati la monokla junulo kaptis, tordis kaj intense piedbatis la koleretan, suspektindan pideiranton. Tiu falis kapantaŭen en baseneton da oleofarbo, per kiu oni tiutage farbis sur la fumtubon de la plej rapida motorboato de Toulon la „interurban bluan rubandon”.
Gorĉev rapidis plu, kaj pli supre, de la doganejo li alparolis bubo-similan, angaln mariston.
— Hallo, boy!
— What can I do for you?! — respondis gaje la lentuga junulo.
— Fraĉjo, diru al mi, kie estas la restoracio Texas?
— Go in the hell! — respondis la knabo kolere kaj lasis lin tie.
… Ĝi estas bela. Ŝajnas, ke la restoracio Texas estas ia fifama loko ĉi-loke. Tamen li devas trovi ĝin, urĝe.
Li haltigis strangulon, kiu manĝis kukurbo-kernon el sia ĉapo, li portis senmanikan, strian veston kaj apogiĝis al la lampo ĉe la stratangulo. Liaj larĝaj, grandaj ostoj atestis, ke li estas muskola homo. Lia enorma, antaŭenstaranta, anasa nazo moviĝis strange, dum li maĉis la kukurbo-kernon, kaj li elkraĉis ties ŝelon tiel rutine, ke ili trafis kelkfoje eĉ la tre malproksimajn piedirantojn.
— Mi havas la feliĉon — salutis lin Gorĉev, kaj li flankenigis sian kapon de antaŭ preterfluganta kukurbo-kerno-pafaĵo.
La homo en senmanika trikotaĵo tute ne resalutis, anstataŭe li ekparolis jene per sia krakanta, baritona voĉo.
— Kion vi volas, sultulaĉo? Eldiru tion, aŭ iru en la inferon.
— Vidu, kolombeto mia… Hopla! — Li denove evitis kukurbo-kerno-pafaĵon. — Hodiaŭ mi venis per ŝipo el Islando, kaj mi malbone orientiĝas ĉi tie. Ni ne ŝatus veni en la restoracion Texas, ĉar iu garde avertis min…
— Ne estas proponinde al tiel malfortikulo viziti la restoracion Texas.
— Hopla! Ĝi estis golo… Ĉar mi petas… — Li viŝpurigis siajn okulojn. — Miaj konatoj rekomendis al mi la restoracion Prunblua Paradizo. Tial mi deziras scii, kie troviĝas la restoracio Texas, ĉar mi ne ŝatus eniri tien eĉ pro hazardo. Hop!
— Vi havas bonŝancon. Eĉ pro hazardo vi ne vizitos ĝin, ĉar mi iros ĝuste al la restoracio Prunblua Paradizo, kaj mi gvidos vin al tiu loko, se vi jam estas tiel senhalpa.
Diablo forportu lin! Li tuj ekiris kun li! Kia idiotaĵo ĝi estas!
— Kie estas la restoracio Texas, ke mi tutcerte evitu ĝin? — ĝemas Gorĉev denove.
— Timu nenion kaj venu. La restoracio Prunoblua Paradizo troviĝas ĉe la stratangulo. Ĝi estas modesta, burĝa loko.
Kiam ili atingis la menciitan lokon, vekiĝis en li iom da respekto al la restoracio Texas, kompare kun ĝi, ĉi tiu estas modesta, eĉ „burĝa” loko. Ĉar antaŭ la restoracio Prunblua Paradizo staris policaŭtomobilo, aŭdiĝis frakasbruo de vitro, bruego kaj pluraj pafoj, poste kelnero, duonmorte batita elkuregis sur la straton kriegante:
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.