Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Ambulancanoj! Bigeur mortis, kaj du la aliaj homoj…
Kio okazis al la du aliaj homoj, tio jam ne evidentiĝis, ĉar oni ĵetis benkon post la kelneron, kiu trafis lin je la kapo, ke li svenis. Dume la policistoj forkondukis katenitan personon, kiu havis okulfrape homan formon.
— Ĉu vi ŝatas la ŝafviandon, rostitan kun ajlo? — demandis la anser-nazulo — ĉar oni bone faras ĝin ĉi tie.
— Por mi estas egale, kion mi manĝas.
— Nu… Por mi ne. Mi ŝatas la rostitan viandon kun ajlo.
Li diris tion superflue, ĉar Gorĉev komence de ilia parolado estis klarvida pri la tre intima, familiara kontakto inter la fremdulo kaj la rostita viando kun ajlo.
Dume la kelnero rekonsciiĝis, li surŝultrigis la benkon kaj reiris en la ejon, kie laŭ li Bigeur mortis, kaj ankaŭ la du aliaj homoj okazis io.
— Nu, venu! Tiutempe la vespermanĝaĵo jam estas preta. Ĉar vi estas tiel flavbekulo, mi pagos. Se vi volas, vi povas dormi ĉe mi.
— Kie vi loĝas?
— Mi estas senhejmulo
— Tiam vi tranoktu plie ĉe mi. Nek mi havas loĝejon.
— Vi estas idioto — kriis kolere la anas-nazulo. — Mi estas Aleksio la Privata! Mi konas la plej komfortajn vagonojn de la haveno, kaj mi scias pri unuarangaj, sekretaj lignokestoj.
Aleksio la Privata, la konanto de la vagonoj kaj sekretaj lignokestoj iris antaŭen, kaj Gorĉev sekvis lin.
Okulvitra, maldika homo venis al ili. Li premis trempitan, trasangitan tukon al sia kapo kaj akceptis la gastojn kun modera entuziasmo:
— Bonvolu sidiĝi! — li diris grobe kaj montris al Gorĉev kun abomeno: — Kiu estas tiu homo?
— Mi nomiĝas Ĉervonec.
— Diru do!.. Mi estas Bigeur. Ĉu okazis io?
— Ĉu vi estas tiu, kiu mortis?!
— Idiotaĵo! — li draste alkriis la knabon. — La spilisto havas neŭrastenion, kaj kiomfoje oni rompas mian kapon, li kuras sur la straton por venigi la ambulancon! Ĉiutage ripetiĝas tiu sceno.
— Sendu al ni ajlitan ŝafviandon — diris Aleksio la Privata, la bonega konanto de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj. — Alportu kuiritajn fazeolojn kun oleo, vinagron, kaj botelon da ruĝa vino al ĝi!
Bigeur notis la mendon:
— Kial vi rakontas ĉiam tiun romanon? Ni jam scias ĉi tie, kian viandon manĝas tiuloj — respondis Bigeur kaj kriis en la kuriejon. — Mi petas du porciojn, kiun kutimas manĝi Aleksio la Privata.
— Diru, ĉu vi jam estis en la retoracio Texas? — li demandis sian protektanton, kiam ili denove estis en duopo.
— Jes, kompreneble. Mi sufiĉe ofte vizitas tien. Sed ĝi estas alia afero! La nomo de Aleksio la Privata estas nocio ĉi tie. Kien ajn li povas iri trankvile
Dume oni surtabligis, kaj Gorĉev, spite al lia malpacienco, fine li povis manĝi bonguste fazeol-salaton, faritan laŭ havena maniero: kun multe da pipro kaj kun ringoforme tranĉita cepo, krome ŝafviandon kaj ruĝan vinon al ĝi.
— Kiel vi nomiĝas? — li demandis dum vespermanĝo sian najbaron, la legendan konanton de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj. — Mi ne povas kredi, ke vi estas Aleksio la Privata. Certe vi havas ankaŭ homan nomon.
— Kian komunan vi havas al tio? Ĉu vi venis prezentiĝi aŭ vespermanĝi?!
— Mi nur pensis tion… se ni jam interamikiĝis…
— Diablo amikiĝu kun vi!
Tiu homo ĉiam pli plaĉis al Gorĉev. Kvankam li brulis pro senpacienco rilate Anette-n, tamen li ŝatintus ekscii pli multe pri la spertulo de la vagonoj kaj sekretaj lignokestoj.
— Kian profesion vi havas?
— Mi estas rabisto — respondis Aleksio la Privata. — Kial vi ne trinkas el tiu vino?
— Kiel?
— Ĉu eble vi estas surda? Kun kelkaj miaj amikoj mi faras komisiitan vojrabadon. Ĝi estas tute bona profesio.
Aleksio la Privata, la komisiita rabisto (akcesore bona konanto de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj) ŝmaci laŭte, li elprenis sian poŝotranĉilon, kubutumis sur la tablon kaj komencis piketi siajn dentojn post la manĝado per la pinto de sia tranĉilo.
— La komisiita vojrabado ne estas danĝera, kiel profesio, sed ĝi ne donas altajn enspezojn. Ekzistas veraj rabistoj, kiuj komisias nin per malpli gravaj laboroj. Ekzemple, se ili prirabas deponejon, ni liveros la varojn al ili per ŝarĝaŭto. Mi batfaligas kiun ajn kaj liveros lin ĝisdomen, poste mi lavas miajn manojn.
— Hm… Vi jam longe havis tian komision — diris Ivan Gorĉev kaj rigardis la manojn de Aleksio la Privata.
— Ĝuste hodiaŭ! Ni rabos kanajlon kaj estingos lian kandelon.
— Ĉu li estas ia riĉa herediganto? — li demandis kaj verŝis vinon por si.
— Al mil diabloj! Li estas fripono kaj nomiĝas Ivan Gorĉev… Nu! Ĉu vi sufokiĝas pro iom da vino?! Eltusu ĝin!
3
— Kiu estas tiu… Gorĉev, se mi komprenis tion bone? — li demandis, kiam li povis ekparoli.
— Kanajlo! Li spionas al ia negra reĝo sur la Riviero.
— Ĉu vere?… — Tio surprizas min. — Ĉu la negraj reĝoj preparasРsin por fari surprizatakon kontaŭ Montekarlo?
— Tute alia afero estas en la fono. Sed ĝi ne gravas. Li defiis kelkajn rezolutajn homojn, li estas ruza temerarulo.
— Kiel li aspektas?
— Ne tiel, kiel vi!
— Tio certas.
— Sed nun jam estas sufiĉe el tio. Plie diru al mi, kion vi serĉas ĉi tie?
— Mi estas helpservisto sur ŝipo.
— Kiel vi fariĝis tio?
— Mi lernis la metion de tajloro de virinaj vestoj, sed mi mistajlis belan, printempan kostumon, kaj oni elĵetis min — li diris tion kun serioza vizaĝo. Kiel mi jam menciis, Gorĉev havis malbelan kutimon, ke li eldiris ĉiuspecajn frenezaĵon sen hezito, tuj, se iu demandis lin. — Unue mi volis estis kelnero — li klarigis leĝere — , sed mi estas malkuraĝa, kaj mi havas obtuzan penskapablon, tiel mi pensis, ke estos pli bone vivi en la haveno.
— Idioto! — kriegis la anas-nazulo kaj frapis sur la tablon tiel forte, ke viando, tranĉita je kvar pecoj falis en lian sinon. — Ĉu eble la haveno estas por la malkuraĝaj kaj stultaj homoj?
— Nu… ĉiuokaze ĝi estas alia, ol la restoracio, kie povas okazi, ke ia ebriulo batas la kelneron.
– Ĉu en la haveno ne estas ebriulo?
– Ĉu estas? — li demandis timeme. — Tiam mi vivas en eraro!.. Mi ne pensis pri tio…
— Vi estas freneza! Vi ja estas perdiĝinta homo kun via knabina vizaĝo kaj malkuraĝo! Kion vi faras, se iu vangofrapas vin?
— Ne timu, mi povas defendi min.
— Kiel?! Ĉu?!
— Mi tuj denuncos la koncernulon!
— Tuj iru en la inferon — sed kiam Gorĉev salte leviĝis, li postkriis la junulon. — Atendu, frenezulo…
Sed la ruso kuris tiel, kiel li povis, feliĉe kaj nervoze, ĉar li ĝojis pro la fuĝebleco, kaj li timis, ke okazos io malbona al Anette!
Aleksio la Privata tre bedaŭris, ke li fortimigis la senpovan, timeman knabon. Li estas tute kara, sincer-vizaĝa bubo, kaj estas neniu, kiu defendus lin. Li ja postkuris lin, sed la ruso kuris tiel rapide, kiel frenezulo.
— Haltu, idioto! Mi ne volas bati vin!.. Haltu, ĉar mi rompos viajn ostojn…
Sed vane li logadis lin, Gorĉev kuris, kiel li povis.
4
Nun kion fari?… Jam estis vespero. Kie estas la restoracio Texas? Hopla!
Unuaranga ideo!
Li iris rapide en la telefonbudon kaj telefonis al la fajrobrigado. La sirenado helpos al li trovi la restoracion, ĉar ĝi estas ie en la proksimo, tio certas.
— Fajrobrigado — anonciĝis voĉo.
— Tuj venu! Brulas la restoracio Texas!
— Dank al’ Dio.
— Kiel? Ĉu vi freneziĝis? Ĉi tie parolas la proprietulo.
— Ĉu vi estas tiu, Raoul?… Kial oni ekbruligis denove la drinkejon? Neniu kredos, ke la mortinto estas la viktimo de la fajro.
— Sed nun tio veras. La gasforno eksplodis apud li.
— Sed tie estas bakforno!
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.