Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La dekkvar-karata aŭtomobilo
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:5 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 100
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Kio okazis? — demandis la subkaporalo.
— Tiu homo falis subite surdorsen.
— Kie li suferis batvundon?
— Ĉe la orelradiko. Sed mi trafis ĝuste lian mentonon.
La generalo, ŝajnas, konis Laboux-on bone, ĉar li diris nenion, kiam la iama ekscelenco sidis en la aŭton apud li kun bluaj okulkavoj, portante duonon da jako.
— Malmolnukulo — diris Laboux dum ili veturegis al Nico.
— Jen rigardu… Jus iu ĵetis ĝin tra la barilo per ŝtono — diris de Bertin kaj transdonis leteron al li.
Sinjoro Generalo! Mi obeema raportas, ke danĝera persono, nome Laboux, mia estonta bopatro, instigis min fuĝi el la legio. Ankaŭ suboficiro rolis en liaj planoj, kiu venus vespere por mi kun ordono. Mi konkludas el tio, ke ankaŭ alia altranga persono partoprenas la komploton. Bonvolu tuj esplori mian raporton, ke la puna mano de la jurisdikcio trafu la kulpulojn.
Fidele al sinjoro Generalo:
Ivan Gorĉev
senranga soldato
— Ĝi estas senekzempla impertinenteco! — furiozis lageneralo.
Laboux ridetis malgraŭ tio, ke liaj lipoj ŝveliĝis.
— Tamen… se mi estus koninta lin pli frue… Diablo scias…
— Ĉu nun vi pensus lin pli bona bofilo, ol komence?
— Jes, ni interbatadus ĉiam!
1
Ivan Gorĉev ĵus decidis iri en la kantionon por trinki bieron, kiam iu kriis lian nomon.
Serĝento staris en la mezo de la korto kun siluraj lipharoj.
La junulo rapidis al li: — Ordonu pri mi!
— Ĉe mi servas samnoma senrangulo, kiu hodiaŭ formarŝis ebrie kun sia poltono, kaj ili surŝipiĝis.
„Li povas estis nur Cortot” — pensis Gorĉev.
— Ĉu sinjoro serĝento estas Hector Potiou?
— Kiel?… Hm… jes. Ĉu eble parolis ion tiu homo?! Li certe mensogis.
— Tio povas okazi facile.
— Kion li diris?
— Tion, ke sinjoro serĝentos estas tre saĝa kaj tre firmkaraktera homo.
— Nu… kelkfoje li tamen ne mensogas… Mi scias tiel, ke oni transdonis al vi lian havaĵon pro eraro, kiun li forgesis kunporti.
— Jes. Ĝi estas super mia lito. Malgranda lignoskatolo ŝnurligita. Kien mi sendu ĝin?
— Nenien. Mi ekveturos nur morgaŭ matene, ĉar mi ne apartenas al la akompanataj oficiroj. Kaj mi kunportos ĝin al li… Nu lasu tion super via lito!
Hector Potiou foriris. Gorĉev rapidis en la kantinon, kien oni povis iri tra volba, mallumo koridoro de akcesora konstruaĵo. La tien-reen irantaj legianoj, interpuŝadis unu la alian kaj kriadis.
— For el mia vojo — diris iu al Gorĉev, kiu iom flankenpuŝis lin.
— Ne puŝiĝadu, he! — Li forte batis la koncernulon kaj volis rapidi plu, sed la alia kaptis lin ridegante.
— Insolenta fi…
Li ne povis daŭrigi, ĉar ankaŭ Gorĉev kaptis lian kolon.
— Nun mi strangolos vin cikado!
Kial li diris ĝuste la vorton cikado, ĝi estas iu el liaj enigmaj manifestiĝoj, kiuj instinkte aperas subite. La tien-reen irantaj senranguloj laŭte ridaĉis, ĉar la vorto plaĉis al ili, kaj la homo, nomita cikado ne povis respondi, ĉar al tio estus bezonta iom da aero en la laringo, kaj la forta mano de Gorĉev momente elpremis tion. Antaŭ ol li estus sofokiĝinta, la senrangulo lasis lian kolon libera. La agonianto subite vigliĝis: — Kiu vi estas?
— Mi estas rekruto, vi, cikado!
— Senrangulo! Nomu vin! — stridis la homo, kiun Gorĉev nomis cikado, kaj la volbo tremis pro lia basa voĉo, kvazaŭ Samsono estus skuinta iun kolonon en la mallumo…
La sango glaciiĝis en ĉies vejnoj!
Serĝento Verdier, la Leono estis tiu, kiun la junulo insultis! La kompatindulo nomis lin cikado… Sed estis blinda mallumo… De kie li estus sciinta tion?
— Ivan Gorĉev! Je via servo!
— Tial vi respondecos!
— Dum mi ne estas ĵurinta, mi ne povas fari militistan delikton. Cetere mi ne sciis, ke mi renkontis sinjoron serĝenton en la mallumo…
— Nom du nom!.. Vi do estas militista kriminalisto… Nu bone!.. Vi lernos, kio estas la diferenco inter la Leono kaj cikado… Post via militista ĵuro.
Kaj li forrapidis.
„Hm. Tio komenciĝis bone…” — pensis Gorĉev. Kaporalo Gent iluminos la aferon inter „fratinjo” kaj baptopatrino, kaj la serĝento atentigos lin pri la diferenco inter cikado kaj Leono…
Nu, estas egale… Baldaŭ estos iel. Sur la korto, je lia plej granda surprizo, li ekvidis sinjoron Vanek, kiel li en la ombro de disetendita pluvombrelo enprofundiĝis en sian ĵurnalon kaj dormis.
Gorĉev skue vekas lin.
— Alo! Sinjoro Vanek!
— Kie vi estis? Mi serĉas vin jam dek minutojn. Mi sukcesis atingi, ke mi vizitu vin, ĉar bedaŭrinde, ke mi estas sekretario, oni ne permesis al mi enveni. Eĉ.
— Nun rakntu la rezulton de via telefonado!
— Ĝi estas kontentiga.
— Nome?
— Mi konstatis tutcerte, ke vi ne scias bone la nomon de la artistino. Inter la telefonabonantoj de Marseljo ne troviĝas eĉ unu Lolette Anjou!
— Kiel?
— Mi trovis Pauline Aragones-on, kiu apartenas al fonduso, sed ŝi ne konas vin, krome ŝi havas sepdek jarojn, kaj ŝi ne estas filmaktorino. Krome mi telefonis al Mimi Albouxrier-on, nek ŝi konas vin, sed ŝi diris, ke ŝi deziras konatiĝi kun vi, vespere ŝi estos en Clichy. Poste restis nur uno nomo verŝajna: mi telefonis al Lola Zwillinger, ĉar mi pensis, ke la nomo Anjou estis nur langostumblo. Sed nek tiu virino konas vin, aŭ ŝi nun jam neas tion, kaj bedaŭrinde ŝi laboris nur en cirko sur trapezo, sed tio okazis antaŭ ok jaroj. Mi pensas, ke mi faris bonegan laboron.
— Jes — respondis Gorĉev kaj estis tre malgaja.
— Estas malbone — daŭrigis sinjoro Vanek — , ke via memorkapablo ne estas bona.
— Ĉu vi estas certa pri ĝi, ke ne vi forgesis tion, kion mi diris?
— Sinjoro — li respondis mangeste — , se mi encerbigas ion, tio estas tutcerta! La nomo restas konstante antaŭ mi tiel, kvazaŭ ĝi estus stampita sur mian cerbon, kiel vi vidas tiun nomon sur la unua paĝo de la ĵurnalo: „Anette Laboux.”
…Li tiu kaptis la ĵurnalon el la manoj de sinjoro Vanek kaj legi konsternite sur la titolpaĝo!
HODIAŭ TAGMEZE ONI RABIS EL IU VILAO DE NICO ANETTE LABOUX-ON.
2
Kiam la generalo kaj Laboux alvenis hejmen el Marseljo, la domo ŝajne estis tia, kiel alifoje. Parker, la negra ŝoforo malfermis la ĝardenan pordon antaŭ ili, kaj la hundo de Anette, la granda, blanka vertrago, saltadis sur la alvenintojn.
Kiel ĝi bleketas!
Sed ili ne rimarkis tion. Atinginte la salonon, ili ĵus komencis paroladi, kiam ili aŭdis mallaŭtan ĝemadon el la direkto de la glasoŝranko. Laboux tute ne surpriziĝis, kiam li ekvidis André-on en iu larĝa tirkesto, ŝnurligitan.
— Tie mi ankoraŭ ne estis — diris la lakeo ĝemante, kiam li liberiĝis.
— Kio estas?! Kio okazis?
— Iu batfaligis min — li diris spiregante.
— Ĉu vi fartas malbone?
— Iomete. Mi iom post iom alkutimiĝas al tio…
Ili jam sciis ĉion post kelkaj minutoj. Letero estis en la ĉambro de Anette.
Ni rabis vian filinon. Se la aŭto ne estos vespere en tiel sama stato sur la ŝoseo inter Nico kaj Cannes, kie ĝis disbranĉiĝas norden ĉe parko, tiam mi mortigos vian filinon. En ĉies nomo, kiujn vi prirabis, mi ŝuldas al vi per tiu venĝo. Ĉu vi kredas tion, ĉu ne, ĝi ne gravas.
B. L.
Laboux fiksrigardis antaŭ sin serioze:
— Nun kio okazos?…
— Ni informos la policon.
— Ĉu vi pensas, ke tiaj homoj, kiel Portenif kaj liaj kunuloj ne plenumos ilian minacon, se ni denuncos ilin?
— Sed… kion vi volas?…
— La oron… ni donos al ili…
— Ĝis nun ili nur kredas, ke ni rabis tion, sed se vi transdonos la oron, tiam la akuzo estos vera.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.