Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉion ĉi mi scias el la filmkronikoj, sed nun ne estas ekzercado, ĉu ne? Kial agi ĉi tie kiel infanoj?… Ĉu vi ne havas alumeton, sinjoro ĉefleŭtenanto?

La kolonelo denove ekridis. Poste li skuis sian kapon malgaje.

— Disijnoro! — diris la kolonelo. — Kiel venas en la kapon de tia homo surpreni uniformon… Mi elkore bedaŭras vin! Ĉu vi scias, se vi estos soldato dum du tagoj, pro tio vi ricevos striktan katenon, kaj vi devas gardostari dudek kvar horojn?

Li balancis la kapon malgaje kaj iris plu. Sinjoro Vanek postrigardis lin kolere.

— Ĉu el tio mi sciu, kie troviĝas la dormejo… Nu estas egale… Alo! Sinjoro kaporalo!!

Li alkriis la serĝenton. Al Verdier. La Leono turniĝis fulmorapide.

— Kiu vi estas?

— Petroviĉ.

— Mensoga insolentulo! Oni ankoraŭ ne donis al la rekrutoj, kies nomo komenciĝas per la litero P. Nu sed sufiĉas al mi via numero: 27…

— Mi petas vin, ne pri tio temas — malpaciencis sinjoro Vagner — , kial fari tion konstante?!..

La Leono trovis en la listo la nomon apud la numero 27, kaj tiuokaze li aŭdigis sian plej brilan kriegon en sia vivo.

— Helpu! — kriis sinjoro Vanek timiĝinte.

— Gorĉev! Vi estas Gorĉev!!

— Nu kaj? Ĉu mi ne diris tion?…

La Leono ridetis. — Mi estas la cikado — li diris signifoplene.

— Mi ĝojas, mi estas Vanek. Diru sinjoro Cikonio, kie troviĝas la dormejo, kaj kiel mi povus ekcigaredi?

La Leono ne mortigis lin. Eĉ! Li komplezeme elprenis sian aŭtomatan fajrilon kaj ekbrulis lian cigaredon, poste li brakumis Vanek-on.

— Mi mem akompanos vin al la dormejo. Bonvolu veni! Mi devas trakti vin ĝentile! Vi ja ankoraŭ ne ĵuris soldate. Ĉu ne?

— Tio ne urĝas se vi nun ne havas tempon… Ĝi tute ne ekbruligis miajn fingrojn.

— Sed mi tre atendas tion… Bonvolu eniri… — li montris sur la pordon. — Mi iros nur post vin.

Malnova legiano kovris sian vizaĝon en la proksimo pro la timiga vidaĵo.

— Vi estas tre kara suboficiro — babilis Vanek. — Sciu, ke la romanverkistoj disvastigas tiom da idiotaĵo pri la legio, ke mi povas aserti: mi trompiĝis agrable.

La buĉisto ĵus transloĝiĝis. Oni komandis lin al la nefidinduloj de tie ĉi. Li kunporis grandan, flvan valizon kaj puŝiĝis al sinjoro Vanek. La sekretario tute ne konjektis, ke tiu valizo apartenis al Gorĉev

Sinjoro Vanek kuŝiĝis sur lito kaj ekdormis. Li tre nerviziĝis, kiam variolcikatra bretonano ĵetis lin sur la plankon senvorte. Vesperiĝis. Iom li ŝatiuntus, ke Gorĉev venu jam.

Poste eksonis la trumpeto

Alviciĝo!

Ili rapidis sur la korton. Sinjoro iris kun ili. Lego de la nomlisto…

Kaporalo Gent diris la nomojn el paperfolio. Dume serĝento Vardier venis tien. La nomoj estas legataj unu post la alia. Subite sinjoro Vanek elpaŝas kaj kaptas la brakon de la kaporalo:

— Pardonon, ke mi interrompas vin, ĉu ĵus neniu serĉis min?

Morta silento. Sed antaŭ ol Gent povintus mortigi lin, la Leono turnis sin al la rekruto kun afabla rideto.

— Ne… kara Gorĉev, neniu serĉis vin. Kion ni faru, se iu serĉos vin?

— Gorĉev! — Gent vane cerbumadis ĝis nun, kiel nomiĝas tiu, kiu klarigis al li pri sia „fratinjo” kaj baptoparino: tio ne venis en lian kapon. Trovite!

— Jes! Li estas Gorĉev — ridetis la Leono —, kaj parolu kun li bele, Gent, ĉar li ankoraŭ ne ĵuris soldate, do laŭ la militistaj leĝoj, la reglamento ne koncernas lin…

La kaporalo kapjesis kompreneme, poste li legis la nomojn plu. Sed sinjoro Vanek denove kaptis lian brakon:

— Pardonon, se eble oni tamen serĉos min…

— Silentu!

Leŭtenanto diris tion, kiu ĵus alpaŝis ilin.

— Sinjoro poltonestro…

— Rekruto! Vi estas idioto! Kia impertinenteco ĝi estas? Se vi ankoraŭ ne estis soldato, eble vi havis infanĉambron!

Li murmuris ion, sed li restis silenta. Post la lego de la nomlisto li diris al la serĝento:

— Kiuj apartenas al la nefidinduloj, tiuj iru al la kvara domo de la kazerno! La aliaj prepariĝu, ĉar ili ekiros je la dekunua horo. Vi povas foriri!

Sinjoro Vanek rapidis al la pordego kaj li elŝovis ian kapon inter la kradoj.

— Foriru de tie ĉi — diris la deĵoranta kaporalo.

— Bone, bone. Mi ne tramordos la pordegon. Ĉiu estas nervoza konstante ĉi tie.

— Forportu vin!

— Mi aŭdis! Mi ne estas surda. Ĉu vi estas la deĵoranta pordisto ĉi tie?… Se iu serĉus vin, mi estas Petroviĉ…

— Forportu vin, ĉar mi katenigos vin!

— Ĉu oni eĉ batas la soldatojn?… Bela ordo estas ĉi tie, mi povas diri.

Kaj li iris al sia dormoloko. La buĉisto jam forportis sian havaĵon al la neidinduloj, kaj tiu postenigo kiel konvena estis, tion pruvas plej bone, ke li simple ŝtelis la belegan kaj bone ekipitan valizon de Gorĉev. Sed li lasis tie la lignokeston, sur kiun Gorĉev skribis, ke Ivan Gorĉev, kaj li ligis ĝin per ŝnuro.

Sed sinjoro Vanek, kiu sciis nur tiom, ke estas pakaĵo, ekipita por la legianoj super la lito, li surpriziĝis iomete, ke troviĝis nur cigarskatolo kun surskribo tie. Ĉu en ĝi estus ĉio, kion bezonas legiano? Ĉu ne eraris denove tiu Petroviĉ?

Iu ekparolis apud li.

— Mi ankoraŭ ne povis prezenti min: mia nomo estas Fedor Würfli, danc- kaj etiketinsruisto.

— Mi ĝojas. Van… estas iu ĉi tie, kiu havas la nomon Fedor. Mi nomiĝas Petroviĉ.

— Ĉu ne Gorĉev estas via pseŭdonomo?

— Ne. Mia pseŭdonomo estas Petroviĉ. Gorĉev estas mia vera nomo.

— Ĉu Tintoretto?…

— Kion vi deziras?

— Mi diras, ke Tintoretto.

Sinjoro palpebrumis senkonsile dum mallonga tempo.

— Ĉu vi estas italo?

— Mi estas sviso.

— Bedaŭrinde mi ne parolas svise… — Li deprenis la cigarskatolon. — Estas interesa tiu malgranda pakaĵo — li diris.

Sinjoro Würfli ridetis pardoneme.

— Ni ne tuŝadu ofte tiun temon…

— Mi ne faros tion. Mi nur tranĉos la ŝnuron, tio sufiĉas, tiel… hm. Bondolu diri, ĉu ĝi estas kompleta ekipaĵo de legiano?

Kaj li rigardis la enhavon de la skatolo: du uzita piedtukoj, peco de ŝnuro, kelkaj ŝtelŝlosiloj, krome korkotirilo kaj tre multe da cigarstumpoj.

— Eblas — diris Würfli. — Mi ankoraŭ ne ricevis mian ekipaĵon.

— Kiel estas grava korotirilo en la dezerto? — meditis sinjoro Vanek. — Kaj kial oni provizas la soldatojn ŝtelŝlosiloj kaj cigarstumpoj?

— Eble oni uzas la dekoktaĵon de la tabako, kiel medikamenton. Ĉar ĉiuj Afrikaj soldatoj malsaniĝas je skorbuto.

Sinjoro Vanek skue malplenigis la skatolon nervoze.

— Mi ne ricevis ĝin. Aŭ se jes, tiam iu ŝtelis mian skorbuton de tie ĉi.

Sinjoro Würfli etendadis sian kolon scivoleme.

— Ĉu la simbolo estas en ĝi?

— Kion mi faru? — demandis sinjoro Vanek konsternite.

— Kunmetu la tri pecojn…

— Kiaj pecojn…

— Kiuj vi tenas en la skatolo.

— Ĉu la cigarstumpojn?

— Mi petas vin ne ŝerci. Kunŝraŭbu la tri pecojn kaj muziku ion!

— Bone — instigis lin sinjoro Vanek kun afabla rideto de neŭrologo, — mi kunŝraŭbos la ŝnuron kun la piedtuko kaj mi muzikos per tiuj… Kial mi ne havas aŭtomatan rezilon? Alo! Superulo!

Kaporalo Gent envenis, li kriis al la suboficiro, kiu ekbolis de kolero:

— Aŭskultu min, ĉevalo… Morgaŭ vi vidos tian miraklon!

— Kial? Kio okazos morgaŭ?

— Morgaŭ oni ĵurigos vin! — kriis la kaporalo.

— Sed mi jam estas edziĝinta!

Tiam eksonis la trumpeto.

— Alviciĝu! — kriis Gent kaj elrapidis sur la korton. Sinjoro Vanek iris kun ili kun la lignoskatolo. Li ĉirkaŭrigardis maltrankvile. Gorĉev estas nenie!

— Interese — diris Würfli. — Ĉiu artisto havas muŝon en la kapo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x