Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Li estas tiu… en ordo.

— Kaj kiu li estas ĉi tie? — demandis la Majstro, montrinte al Cortot.

Nun rakontis Jasmeno en la pordo, ke ili tenas ankaŭ ian senpovan homon en kaptiteco, kiu fuĝis el la legio — diris Lingeström malpacience.

— Ni aranĝos lian sorton! — kriegis la Majstro. — La militistaron incitos nin pro via idiotaĵo. Sen mia permeso vi ne rajtas porti kaptiton ĉi tien!

— Nun ĝi ne gravas — mansvingis Lingeström kaj fikse rigardis Gorĉev-on. — Unue ni mortigos lin, se li ne reprudentiĝos. Ruliĝu per la aŭto antaŭ la pordegon de la korto. Se mi foriros, vi povas aŭtoveturigi Gorĉev-on.

— Mi serĉos Aldous-on. Mi ne faros tion sola.

La ruso sciis bone, kion signifas la aŭtoveturigo. Unu kuglo, kaj la senviva korpo flugas el la kureganta aŭto en la maron… Sed kio estas la alia eblo? Ĉar ankaŭ tio ekzisas! Ili ne scias, ke la rabisto opinias, ke Cortot estas Gorĉev. Kiel ili povus pensi pri tio?

— Ĉu se vi ne trovos Aldous-on? — demandis Lingeström la Majstron.

— Kial vi ne trovus lin — mansvingis Gorĉev. — Li iris en la restoracion Nigra Stelo.

La Majstro okulmezuris lin, kuntirinte siajn okulojn.

— Plaĉas al mi, ke vi ne estas nervoza — li grumblis, poste li turnis sin al Cortot. — Vi, bruto! Nun mi elĵetos vin! Sed se ankoraŭfoje oni protektos vin en mia proksimo, tiam mi mortpafos vin, kiel hundon! For!

Kaptinte la kolumon de Cortot, li kuntrenis kaj puŝis lin sur la stratetaĉon. Cortot kuregis senspire al la plej proksima kazerno, sed antaŭe li alpoŝtigis la leteron, skribitan al sinjoro Vanek.

3

Ili staris en la ĉambro vid-al-vide: Lingestrom kun ŝargita revolvero kaj Gorĉev rikanante…

— Nu, sinjoro Gorĉev? — diris Lingeström post mallonga paŭzo ironie. — Kiel vi opinias ekzemple pri tio? Ĉu?… Rimarku ĝin bone, ke mi ne estas rabisto.

— Ne koleru, sed de kie mi estus sciinta tion?

— Lasu la impertinentan konduton! Vi estas lerta ĉarlatano. Komence vi trompis min, ankaŭ mi mem kredis tion, ke vi estas ia ventkapa, juna folulo!

— Ĉu hodiaŭ?

— Nun jam mi scias, ke vi estas homo de Abe Padan.

— Kion mi faris? — demandis Gorĉev timeme.

— Ĉu vi neas, ke vi estas la homo de Abe Padan?

— Estus superflue fari tion — li respondis tuj post mallonga hezito — , se vi jam divenis tion…

— Ĉu vi konas ankaŭ Mala Padan-on?

— Nur… preterkure… Mi havas bonan kontakton kun la tuta familio Dalai.

— Ĉu vi volas aliĝi al la portugalo?

— Nu… — konsideradis Gorĉev — , estus bone… sed tamen ne. Kiu parolas kun vi, tiu ne estas honesta homo. Mi restas ĉe mia antaŭa decido.

— Mi atentigas vin, ke Dizard estas drasta homo, kaj Abudir estas malproksime.

— Ĉu vere?… Ĝis nun mi ne pensis pri tio. Tamen ni atingos ĝin.

— Ĉu Ifiriz? Vi atingos nek Abudir-on, nek Ifiriz-on en la intereso de Abe Padan, tio jam certas…

Gorĉev cerbumadis senvorte. Ŝajnas, ke li konsideradis la aferon.

— Nu? — demandis Lingeström — kion vi pensas?

— Mi diras sincere: vi fantomeske memorigas min pri sekretario, kiu havas la nomon Vanek.

— En ordo. Ĝi estas bona eĉ tiel…

Portenif moviĝadis. Kaj ĵus venis ankaŭ la Majstro.

— Mi pagis la monon al Jasmeno — li diris — , Aldous atendas ekstere.

— Vi faris bone tion. Aranĝu la sorton de tiu homo!

— Estos tiel…. Li staris antaŭ Gorĉev-on. — Sen vi ni jam estus ricevintaj la monon de la portugalo.

— Ba! — Li ne havas eĉ unu centimon — mansvingis Gorĉev. Li neniel povis kredi, ke li mortos. Diablo scias, kial. Li ekfumis cigaredon.

— Lastfoje vi ankoraŭ povas ŝerci!

— Ĉu vi do mortigos min?

— Mi estos via morto — diris la Majstro.

— Mi havos malbelan morton.

— Antaŭen!

— Atendu! Lingeström… Permesu al mi kvin minutojn por pensadi! Eblas, ke mi dungiĝos al la portugalo…

— Kio estas la garantiaĵo?

— Mi transdonos min en viajn manojn tiel, ke vi povas fari al mi, kion vi volas — diris Gorĉev ĝemante kaj fale sidiĝis sur seĝon. — Mi petas vin… lasu min… sola…

La Majstro rigardis lin malestime. Li jam vidis sufiĉe multe, ke tia junulo felksiĝas.

La Majstro eliris kun Lingeström. Ili iris sur la longa koridoro dekstren, al la drinkejo. Du gardistoj staris antaŭ ĉiu elirejo. La dekstra pordo kondukas al la korto.

— Li fleksiĝis — diris la Majstro.

— Jes. Ŝajnas tiel.

Ili trinkis kelkajn glutoj da drinkaĵo… Poste ili revenis en la ĉambron. Sed nur Portenif ronkis sur la planko, Gorĉev malaperis.

…Li forfuĝis, kaj ĝi estis tute neimagebla!

XII-a ĉapitro

1

La sekva sceno okazis sur la korto de la fortikaĵo St. Thérése en Oran post la alveno de taĉmeno da rekrutoj. La nekredantoj eĉ nun povas trovi tiujn dokumentojn en la duonoficalaj kronikoj, kiuj motivas la nervozan stomakomalsanon de la kompaniestro, kapitano Furion post la alveno de nigraliphara, okulvitra rekruto, nomata Gorĉev. Ĝi ekregis lin post unu jaro tiomgrade, ke oni devis tuj emeritigi la kapitanon, sed laŭdire ĝi komenciĝis tiun tagon.

Kvankam la tago estis serena, kaj komence ĝi ŝajnis seneventa. Taĉmento da rekrutoj alvenis el Marseljo, kiuj estis ĵurigitaj, poste oni komandis ilin sur la korton de la fortikaĵo. La serĝento lekis siajn liprandojn.

— Kion diris tiu Gorĉev al vi? — li demandis la kaporalon.

— Tion, ke „fratinjo”, kaj poste li klarigis, ke lia baptopatrino ne povas esti lia fratineto.

— Li nomis min cikadio. Mi ankoraŭ parolos pri tio kun li — kapjesis la Leono, kaj li rigardis sur la menciitan senrangulon afable, bonapetitite. Momente ankoraŭ, antaŭ la ekzercado kaj dum la oficira revuo, la du suboficiroj povis fari nenion. Sed ĝi ne estas urĝa. Kvin jaroj estas longa tempo.

La serĝento ridetis minace. Sinjoro Vanek reridetis modeste kaj kapbalancis gemute. Tiam venis la kompaniestro, kaj liaj okuloj haltis sur la kapbalancanta rekruto.

— Senrangulo!

— Nu, kio estas? — demandis la senranga soldato gemute por ŝajni simpatia.

La kompaniestro retropaŝis kun streĉitaj okuloj.

Kaporalo Gent siblis malantaŭ sinjoro Vanek:

— Bruto! Vi staras antaŭ la kapitano! Salutu lin soldate!

— Pardonon — diris la rekruto rericevinte sian prudenton. — Mi ankoraŭ ne konas la insignojn de la rango. — Kaj li eklevis sian ĉapon. — Humile via… Mia nomo estas Van… Mi havas nomon, sed tio ne gravas…

…La kompaniestro rigardis tiel, kvazaŭ li vidus fantomon. Eble tio estis la unua okazo en la mondhistorio, ke soldato eklevis sian ĉapon salute.

Serĝento Verdier montris mortepala la soldatan saluton malantaŭ la dorso de la kapitano. Tiam sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon ankaŭ al li kaj diris mirante:

— Ni jam renkontiĝis! Kiel vi fartas?

— Rektiĝu! — kriis la kapitano konsternite. — Kio ĝi estas?! Ĉu frenezulejo?

— Mi ne pensas — respondis sinjoro Vanek malcerte.

— Rektiĝu! Kia rekta staro ĝi estas?

— Kian sencon ĝi havas, bonvolu diri!..

— Kiel vi nomiĝas?!

— Mia nomo estas Van… Mi havas nomon: Petroviĉ.

— Ĉu vi estas nederlandano?

— Ĉu mi

— Ne demandu!

— Nu bone, tiel mi ne povas interparoli…

— Kial vi diras, ke vi estas Petroviĉ!

Sinjoro Vanek elpaŝis kaj per mangesto de dirigento li silentigis la ekparolontan kaporalon.

— Pardonon… Mi estas Gorĉev. Mi nuligos la ĵus diritajn…

La kapitano langvore fermis siajn okulojn por momento kaj spiris profunde.

— Serĝento! Sendu tiun homon por pridemando! Mi proponas puni lin per dek tagoj en salle de police! Kaj fleksi lin pro la maldiscipliniteco! — li okulmezuris Vanek-on. Vi estas la unua rekruto ekde la ekzisto de la fortikaĵo, kiun oni punas en la tago de la alveno! Hontu! — Poste li turnis sin al la suboficiroj. — Ankaŭ vi! Rompez! Suboficiroj venu kun mi por ricevi vian punon!

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x