Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kaj li iris. Malantaŭ li la suboficiroj. Juna leŭtenanto, kiu ĝis nun rigardis la scenon senvorte, nun venis al li.

— Aŭskultu min, amiko mia. Vi certe scias, ke ekzistas breditaj ĉashundoj, kaj speciale reproduktitaj bovoj post zorgoplena elektado de gepatroj. Vi do bedaŭrinde estas purrasa posteulo de filistro!

— Ĉu sinjoro majoro ests bestbredisto?

— Ne. Iam mi estis psikologo. Vi, amiko mia, vi havas tre malbonan animan karakteron. Ĉu vi scias, kion signifas anti-soldato?

— Jes, kompreneble. Napoleon-statuo, farita el malnova porcelano.

— Vi estas ĝisoste civilulo! — daŭrigis la oficiro ĝemante. — La pracivilulo, kiu ĝuste tiel ne havas kapablon al la soldateco, kiel nek surdulo povas kompreni Mozart-on. Mi tre bedaŭras vin. Ĉu vi komprenis min?

— Proksimume — respondis sinjoro Vanek — , nur tio estas malklara por mi, kion komunan havas la specialaj bovoj al malnovaj, porcelanaj tasoj?

— Vi estas senhelpa homo — mangestis la leŭtenanto kaj iris plu kapbalancante. Sinjoro Vanek rapidis sur la etaĝon kaj enpaŝis tra la pordo, sur kiu estis skribita:

KONTORO DE BATALIONO

m a j o r o R i b o u

Enpaŝi sen voko estas malpermesite!

Li malfermis la pordon kaj eklevis sian ĉapon antaŭ la majoro, kiu sidis tie.

— Bonan tagon, sinjoro kaporalo. Ĉu ne alvenis letero je la nomo Gorĉev? Rekruto… kompanio la II-a…

La majoro ekstaris kaj okulmezuris lin.

— Senrangulo! Pro tio mi katenigos vin!

— Kial oni estas tiel nervozaj ĉi tie? Certe mi jam havas leteron, do bonvolu rigardi: Petroviĉ.

— Forportu vin — diris la majoro mallaŭte. — Mi punos ankaŭ vian suboficiron! For!

„Ĉiu estas nervoza ĉi tie…” — li pensis dum li iris malsupren sur la ŝtuparo. Kiam li alvenis sur la korton, denove estis alviciĝo tie. Kiam li malsupreniris, oni jam staris vice. Sinjoro Vanek iris antaŭ ilia fronto, kiel ia generalo kaj rigardis la junulojn.

— Senrangulo! Kion vi faras?! — kriis la kapitano.

— Mi serĉas mian lokon… Inter alta kamparano kaj ruĝlipharulo… Aha!.. Nu, lasu min!

— Fripono!

— Bone! Bone! Mi jam staris en la vicon! Kial vi ekscitas vin?!

— Morgaŭ je la oka horo iru por pridemando! Dudek du tagoj en la karcero, duobla gardostaro! Baldaŭ ni instruos vin… Ne timu… — Li spiregis elĉerpiĝinte. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!

La konata leŭtenanto venis tien, kaj sinjoro Vanek ridetante eklevis sian ĉapon en la vico:

— Bonan tagon!

— Kion vi faras?!

— Mi salutis la sinjoron bestkuraciston.

— Katenu lin!

Mi ne plu detalos tion. Tiun tagon multaj suboficiroj kaj oficiroj prenis medikamenton pro la soldata konduto de sinjoro Vanek, dume la kulpulo sidis sur la ŝtona planko de la ĉelo, kaj oni katenis liajn pojnojn al lia maldekstra maleolo… La malliberulo diris kun amara orgojlo al la foriranta kapralo:

– Ĝi estas tre delikata traktmaniero. Mi povas diri…

Kiam la kompanio viciĝis la unuan fojon sur la ekzerctereno, serĝento Verdier kun tiu ĝua, malrapida ritmo, kiel frandulo prokrastas la konsumon de la alportita manĝaĵo kun tro detala prepariĝo, li dufoje tordis siajn lipharojn kaj ekparolis jene:

— Nnu… Elpaŝu, vi tie…

La ĉirkaŭaĵo iomete timigis sinjoron Venek, kaj dum unu tago li ekkonsciis, ke nun estas problemo.

Li do elpaŝis modeste, afable.

— Diru al mi — demandis la serĝento trankvile — , kiu mi estas?

Sinjoro Vanek akrigis sian memoron, kaj reeĥis en liaj oreloj la nomo de la suboficiro, li do eldiris feliĉe:

— Vi estas la amate estimata suboficiro Cikado!..

Kaj li ĉirkaŭrigardis ridetante tiel, kvazaŭ esperante iom da rekono.

— Bruto! — respondis Verdier pale. — Tial vi nun prenu tiun malpezan maŝinpafilon, kaj portu ĝin kurpaŝante sur la monteton, kie vi okupos gvat-pozicion!.. En avant… marche! Pas de gymnastique!

Nun jam ankaŭ sinjoro Vanek komprenis, ke ĝi ne estas ŝerco…

Lia lango elpendis kaj falis kvarfoje en la kvardek celsiusgrada varmego, sed li kuris. Fine li agoniis en ripoza pozicio sur la supro de la monteto, amare spiregante, kaj li sentis sin senkulpa en la humiligo, kiel martiro.

La suno brilis senĉese sur la gvat-pozicion, kaj sinjoro Vanek duone senkonscie demandis sin, ĉu li akiru pluvombrelon?

Tiel komenciĝis la ekzercigo kaj kalvario de sinjoro Vanek.

Baldaŭ aperis sinjoro Würfli, la iama proprietulo de la Ballhaus en Zuriko, ekipita per grandega reflektoro, spiregante.

Ankaŭ li kulpis ion. Nun ili anheletis unu apud la alia. Varmo: 40 celsiusgradoj en ombro. Sed ombro ne estis en la gvatejo. Nur varmego.

— Kial koleras min la serĝento? — demandis sinjoro Vanek poste.

— Pro cikado. La cikado estas besto, simila al lokusto, sed la serĝento estas la Leono.

— Mi tute ne sciis tion. Mi vidis, ke li estas grava birdo…

— La artistoj malfacile eltenas la soldatan vivon.

— Tio certas — respondis sinjoro Vanek kaj eklevis sian ŝultron. Kion li volas konstante, rilate la artistojn?

— Ankaŭ la pentristoj estas tiaj, kaj ankaŭ la muzikistoj.

— Krome la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj…

— Ĉu vi ne subskribas akcepte tion, kion mi diras?

— Por subskribi ion, unuavice mi devus koni mian nomon. Kaj tiurilate la afero estas iom komplika…

Kiam ili revenis al la trupo kaj lernis kelkajn bazajn ekzercojn, la serĝento denove kun tiu bongusta, ritma movo disglatigis siajn lipharojn, kiel tiuj menciitaj franduloj, kiuj konsumas la tempon, antaŭ ol komenci manĝi vere bonan manĝopecon.

— Senrangulo! — diris la sekretario denove. — Nun diru, kiu mi estas?

— Nu… Leono!

– Ĝi jam sonas pli bele, ol cikado. Kiel vi nomas vin alivorte?

— Vi estas la reĝo de la bestoj!

— Bruto! Vi estas la reĝo de la bestoj! Ĉu vi komprenas?!

— Jes. Mi estas Petroviĉ, la leono.

— Pro tiu insolentaĵo morgaŭ raportu al la ĉefleŭtenanto dum pridemando, ke vi ricevis punon dek tagojn en la karcero!

…Sinjoro Vanek alvenis en la fortikaĵon morte laca, kotkovrita ĝis la verto. Li jam tre atendis, ke li povu manĝi kaj enlitiĝi. Atinginte la ĉambron, kaporalo Gent staris vid-al-vide al li. La suboficiro tuj konstatis, ke enpaŝis lia homo. Tiu insolentulo! Kiu nomis lin „fratinjo” en la mallumo! Kaj li klarigis pri sia baptopatrino. Li glutis… Poste li alparolis lin kun langvora indiferenteco:

— Atendu nur, amiko mia… Diru al mi, kio estas la diferenco inter pli aĝa baptopatrino kaj pli juna fratinjo?

— Ĝuste tiom da monatoj, kiuj pasis inter la naskiĝo de la du virinoj — respondis sinjoro Vanek ekzakte.

— Jes… — kapbalancis la kaporalo kaj liaj okuloj forvagis ien, tamen li daŭrigis per sia malvarmkonduta, melodia voĉo: — Kaj kio estas al via fratinjo?

— Ŝi edziniĝis en Galac! Ŝi nun informis min, ke ŝi atendas la naskiĝon de sia bebo.

— Kaj kio estas al via baptopatrino? Ĉu?!

Sinjoro Vanek ne komprenis la aferon, sed li respondis dece:

— Oni elektis por mi la edzinon de la rodkapitano en Galac. Ŝi estas tre respektata damo tie. Mia bofrato skribis tion…

— Atentu!! Por ne forgesi, kio estas la diferenco inter la fratinjo kaj la baptopatrino, iru en la deponejon, kaj helpu suprenporti la meblojn de la pavilono n-ro du… Poste ni ankoraŭ parolados…

Kiam sinjoro Würfli ankaŭ ĉi-foje diris sian nekompreneblan rimarkon pri la artistoj, sinjoro Vanek kaptis sian stiletan fusilon de sur la muro, kaj li petegis al la homoj, ke ili lasu lin, ĉar li mortpikos tiun homon…

— Sed sinjoro Tintoretto! — kriis Würfli — la muzikistoj estas samtiaj, kiel la aliaj samtempuloj, ekzemple la pentristoj…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x