Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La dekkvar-karata aŭtomobilo» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La dekkvar-karata aŭtomobilo: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La dekkvar-karata aŭtomobilo»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

La dekkvar-karata aŭtomobilo — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La dekkvar-karata aŭtomobilo», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Eĉ la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj, vi, teruro!

Ke la sorto trafu la sekretarion per aparta plago, kiam li iris al la deponejo, majoro venis renkonte, kaj sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon respektoplene:

— Humile via, sinjoro ĉefleŭtenanto.

— Serĝento! — stridis la majoro. — Sendu tiun idioton en la karcero, kaj oni katenu lin kurte!.. Forporotu vin!

Sinjoro Vanek forrapidis. Sed antaŭe li eklevis sian ĉapon kun timema estimo kaj balbutadis mallaŭte:

— Ĝis la revido…

2

Kiam Lingeström kaj la Majstro eliris el la ĉambro, Gorĉev ĉirkaŭrigardis heziteme.

Nun li devas fuĝi! Sed kiel?… Portenif ritme ronkis, kovrita per la blanka, matrosa jako… Li paŝis tra la prdo. Ĝi estas mallma, interliga koridoro… Gardistoj staras ĉe la fino de la koridoro, kaj ili lasos lin foriri, se iu rabisto akompanos lin.

Tiam malfermiĝis pordo kun granda bruo, kaj venis Jasmeno. Iom ebrie…

— Kiu estas tiu? — li demandis, vidinte la ombron.

— Pst… — diris Gorĉev. — Mi estas Ĉervonec, la bubo…

— Kial vi vagadas ĉi tie?

— La Majstro puŝegis min al la muro ka jdiris tion, ke mi formalaperu de tie ĉi, ĉar reveninte, li mortigos min. Kaj la gardistoj ne lasas min foriri.

Jasmeno blasfemis.

— Ni havas multe da problemo pri vi… Venu!

— Nun kio estos, se la Majstro revenos?…

— Venu…

Li akompanis lin sur la koridoro, malfermis la pordon, kondukantan al la ĝardeno, kaj li diris al la gardistoj nur preterkure:

— La knabo estas kun mi.

Post unu minuto ili jam estis sur la strato.

Jasmeno iris kun la knabo al la granda placo, kiu videbliĝis en la fino de la strato, kie jam estis trafikdirekta policisto, kaj ruliĝis tramoj.

— Atentu min, Jasmeno — diris Gorĉev, kiam ili alvenis al viglatrafika loko. — Eksidu apud min, mi diros al vi sekreton.

Ili sidiĝis. Gorĉev surmetis sian nigran monoklo-kadron pozeme.

— Mallonge, komprenu: mi trompis vin. Mi estas Gorĉev. La Majstro volis ĵus mortigi min!

— Haha. Ĝi estas bona ŝerco. Oni rakontas pri Gorĉev, ke en ĉiu suburba akademio oni devus instrui liajn ĉiujn vagofrapojn. Ĝuste vi…

— Atentu min! Tial mi diras al vi la veron, ĉar mi ne volas, ke oni mortigu vin. Vi liberigis min! Ĉar la Majstro jam venigis la aŭton por veturigi min. Nun jam eble mi estus mortinta homo, se vi ne estus elkondukinta min inter la gardistoj.

— Kiel?!! — Jasmeno salte leviĝis. — La tuto estas granda mensogo, kaj vi revenos kun mi!

Li kaptis la brakon de la knabo, sed Gorĉev vangofrapis lin rapide, ke li falis sur la brakon de la benko kvazaŭ tigrosaltante kaj sinkis kapaltere en flakon. Li aperis denove nur post longa tempo kun iom langvore moviĝante.

– Ĉu vi nun jam kredas, ke mi estas Gorĉev? — demandis la ruso.

Nu — li respondis iom raŭke. — Estas io en tio, ĝi certas…

Gorĉev tenis la monoklon eĉ pli firme kaj lasis la rabiston tie.

Jasmeno akceptis la bonan konsilon. Eĉ tiun tagon li malaperis senspure, de antaŭ la atendebla venĝo de la Majstro, kaj li neniam plu revenis en Toulon-on.

Tamen Gorĉev, kvankam la antaŭvedebla sorto de sinjoro Vanek doloris liajn ĉiujn ostojn, li rapidis en la havenon. La Alfa-Romeo por kiu alvenis la Suspektinda Ŝarko, estas ĉe la kajo Belga. Eble ankoraŭ ne estas malfrue. Li kuregis.

Li alvenis ĝustatempe. La Suspektinda Ŝarko ankoraŭ ne estis tie. Sed la aŭto jes. Kiel ili diris: sub la veltolo. Apud ĝi sidis sur la tero la silentema Drugiĉ kaj dormis apoginte sin al la kotŝirmilo.

Lia kapo batiĝis terure, kiam la kotŝirmilo foriĝis el sub li per rapideco sesdek kilometroj po horo.

Gorĉev ankoraŭ faris nek la duonon de la vojo al Nico, kaj li ĵus evitis sur la trotuaro aŭton, veturantan renkonte al li, kiam li sentis subite pikan doloron pro terura timo.

La monujo!

Li lasis tion en sia jako en la ĉambro! Li demetis ĝin pro la granda varmo, kaj… Kaj lastfoje ĝi estis ĉe la silentema Drugiĉ, kiu kovris Portenif-on per tio!

Preskaŭ cent mil frankoj li havis en ĝi!

XIII-a ĉapitro

1

De Bertin, Laboux kaj la knabino staris antaŭ la retorviĝinta Alfa-Romeo mirante.

— Kiel troviĝas la aŭto ĉi tie? — demandis Laboux la lakeon, tiriĝintan en la fonon.

— Eble tiu estas ie en la proksimo, al kiu vi vendis ĝin, sinjoro…

— Kiel?… Jes ja… Mi ne pensas, ke la aĉetanto veturis per ĝi ĉi tien!

— Mia kuzo — opiniis André — havis hundon de San-Bernardo, kaj kiam li vendis ĝin al la buĉisto, ĝi fuĝe revenis ankoraŭ dufoje. Mi rimarkas, ke tiu fidelo, koncerna aŭton estas tute neimagebla.

— Prave — kapjesis Laboux, — hodiaŭ jam ekzistas mirakloj nur en la metaforoj de nervomalsanaj lakeoj.

— Pardonon, sinjoro, sed la aliaj supozoj estas samtiel malverŝajnaj. Se aŭto trafikas sen ŝoforo, tiam ĝi estas kapabla fari ĉion. Ĝi povas esti eĉ fidela, kiel Snuki, la hundo de San-Bernardo.

— Se vi finis vian akademian, inaŭguran prelegon, tiam iru en la kuirejon, André — respondis Laboux.

Ili ĉirkaŭstaris mirante la retroviĝintan aŭton.

— Jen rigardu — kriis nun subite Anette kaj montris sur la sidejon.

Nigrakadra monoklo kuŝis sur la ledo. Laboux levis ĝin kaj vivis mire, ke la celuloido foriĝis sur iu loko, kaj videbliĝis la nuda drato.

Ili rigardis kun malfermita buŝo…

— La monoklo de Gorĉev! — kriis Laboux.

— Nu, sed ankaŭ vi mem vidis, ke li sidis en la fortikaĵo St. Jean, vestita per uniformo… Atendu!

La generalo rapidis en la ĉambron kaj telefonis al Marseljo. Nek ili mem sciis, kial interesas ilin pli bone tiu parto de la afero, ol la mirinda retorviĝo de la dekkvar karata aŭto. La interparolo estis mallonga, kaj ĝi denove faris la aferon nekomprenebla.

— Mi deziras paroli kun kapitano Harriot… Saluton! Legiano, nomata Gorĉev, kiun oni varbis en la artileriana kazerno la 18-an nokte en Nico, hodiaŭ li estis en ekmarŝonta plotono. Bonvolu akiri al mi tian informon, kiu sendubigas, ke tiu homo ekiris hieraŭ posttagmeze aŭ nokte en Afrikon… — Mallonga paŭzo. — Mi aŭdas… Jes… Jes… Dankon…

— Nu? — demandas Laboux raŭke, kiam la generalo demetis la aŭdilon.

— Li respondis, ke Ivan Gorĉev, la senranga soldato n-ro 27 suriris ŝipon, ekveturonta al Oran, kaj li estas survoje pli ol duontago.

— Kaj ĉu la monoklo? — demandis Anette ekscitite.

— Iu mistifikas per ĝi.

Ili silentis longe. Ia sufoka nervozeco sidis sur ili.

Nun André enpaŝis kun sia kutuma, sekreteakaj orgojla vizaĝo.

— Sinjoro, policisto estas ĉi tie.

— Kiel?! — demandis de Bertin timiĝinte. — Ĉu denove ia krimo?

— Hodiaŭ escepte ne okazis rabo, rompŝtelo kaj simila afero — raportis André — , sed ankoraŭ estas nur la tria horo posttagmeze, do povas okazi io.

— Kion volas la policisto?

— Laŭ li la aŭto, staranta antaŭ la pordego surveturis la oornamĝardenon de placo Magenta, kvazaŭ ŝoforo ne estus sidinta ĉe la direktilrado. Ĵus vi admonis min pro simila supozo, sinjoro…

— Sed nun jam mi kredas tion — respondis Laboux kolere — , ke la fidela aŭto fuĝe revenis hejmen! Eĉ! Mi kredas ankaŭ tion, ke montriĝas la simptomoj de rabiiĝo sur la aŭto, ĉar ŝajnas, ke ĝi mordis vin.

André staris kun levita kapo, kaj li estis tia en sia ofendita memkonscio, kiel polikromia afiŝo de fajna brand-fabriko…

2

Gorĉev revenis per la plej unua trajno al Toulon. Kie troviĝas lia jako?

Estas danĝera afero nun viziti la okazejon, sed li devas fari tion. Li povas doni nek al sinjoro Vanek la „kromhorpagon”, nur el la mono, kiu troviĝas en lia jako.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La dekkvar-karata aŭtomobilo» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo»

Обсуждение, отзывы о книге «La dekkvar-karata aŭtomobilo» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x