Jenő Rejtő - La blonda ciklona

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La blonda ciklona» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La blonda ciklona: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La blonda ciklona»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La blonda ciklona — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La blonda ciklona», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Se vi permesas, mi eluzas vian afablecon, kaj mi tuj iros kun vi. La bona interjuvo neniam povas komenciĝi sufiĉe frue por la ĵurnalo, kaj se vi jam konfidis al mia bontrovo, sinjoro, la invinton, mia honoro malpermesas atendigi vin. Aŭ mi ĝenas vin?

Vane, la gazetaro estas gazetaro. Ankaŭ Bannister sciis tion.

Plej volonte li estus tranĉinta la ĵurnalistoj je pecoj, plej volonte li estus malbeninta sin mem pro sia ĝentileco, kiam sur la aerodromo li konfidis al la bontrovo de Holler la viziton, kaj anstataŭe li devis ŝajnigi, kvazaŭ li ĝojus.

Ĉu tiu ĵurnalistaĉo konjektas ion?

Kompreneble nun jam li devis veturigi ankaŭ Evelyn-on en sian vilaon, pro la ŝajno. La knabino klopodis helpi lin.

— Mi tuj iros en la urbon. Mi havas gravan farendaĵon.

— Ankaŭ mi rapide finos la viziton, kaj mi feliĉe ĉiĉeronos vin, se vi permesas, sinjorino Bannister.

„Kial ne surveturas tiun homon tramo dum lia infanaĝo? — pensis la profesoro, poste li laŭtvoĉe ekparolis:

— Unuavice nun ni lunĉos.

— Ĝi estos bone — respondis Evelyn malgaje, — mi estas malsata…

Ĉar la profesoro sciis bone, ke la knabino estas masata kaj laca. Tial li ne volis, ke ŝi nur simple elaŭtiĝu sur la strato. Sed kial li ne volis? Jam estus urĝege fuĝi el la proksimo de Evelyn Weston, al kies kapo oni anoncis premion. Vive aŭ morte!

Kaj nun li veturigas ŝin. Vivan, Malsatan.

La domo de la profesoro staris en la eleganta vilaokvartalo Gueliz. La grandegaj, abundkreskaj bedoj, la belegaj palmoj palmyra faris preskaŭ nevidebla la konstruaĵon, troviĝanta en la fono.

La atmosfero estis iome prema dum la lunĉo, kvankam Holler manĝis multe kaj kelkfoje li bone ridis pri siaj rakontoj. La manĝejo, kvazaŭ ili absolute ne estus en Afriko, similis al vera ĉambro en Londono. Eĉ kameno staris fone. Evelyn iom malgaje rigardadis ĉion, palpadis la preĝtapiŝon, levis ceramikan paŝtistinon de sur la kameno kaj konstatis en si mem, ke estos tre malagrable foriri de tie ĉi.

Ŝi tute ne rimarkis, kiam la profesoro kaj la ĵurnalisto iris el la manĝejo en la laboratorion. Evelyn nur nun sentis, ke ŝi apenaŭ dormis dum dudek kvar horoj. Profunda fotelo logis ŝin, sed la knabino ekregis sin. Surmetinte sian ĉapelon, ŝi silente, malgaje, trarapidis la parkon kaj fermis la kradan pordon malantaŭ si.

6

Nun kie komenci la serĉadon? Ŝi veturigis sin per taksio sur la monteton, kie staras la fortikaĵo Gueliz. Oni estis ĝentilaj ĉe la urba komandejo. Ĉu malsana legiano? Münster… Bonvolu diri, pro kiu afero vi serĉas lin?… Familia… Hm… Legianoj malofte havas familiajn aferojn, sed tiu Münster eble estas escepto. Bonvolu interesiĝi en la garnizona hospitalo.

Garnizona hospitalo.

Momente li ne estas en la hospitalo. Antaŭ nelonge oni flegis lin ĉi tie. Kie li estas nun? Ni ne povas doni informojn pri militistaj aferoj sen la permeso de la urba komandejo. Ĉu vi venis de tie? Bonvolu do reiri kaj turni vin rekte al la komandanto de la rezerva kontoro de la bataliono en la administrejo de la dua kompanio.

Reen en Gueliz-on.

— Mi bedaŭras, sinjoriono — diris la postenanto, — pasis la oficiala akceptohoro, sed cetere la administrejo de la rezerva komandejo de la bataliono nur tiam donas informon pri la postenigo de la personaro, se en Oran la centra regiment-komandejo de la milita ĉefkomendejo aparte ordonas, al kio estas bezonata la aprobo de la gubernio. Tio estas ĉio, la ceteraj jam iras plate kaj glate, se vi havas iom da bonŝanco kaj bonajn kontaktojn.

Ŝi sukcesis fari tiom ĝis la unua horo posttagmeze. Ŝi eĉ ne rimarkis pro zorgopremateco, ke rondbarbulo sekvis ŝin dum la tuta tempo.

Ŝi malesperiĝinte staris denove en la Interna urbo. Kien iri? Al kiu turnu sin malforta virino, kiun cetere serĉas ankaŭ la polico, vive aŭ morte. Subite konata voĉo aŭdiĝis malantaŭ ŝi:

— Mi kisas viajn manojn, Mylady! Ĉu mi povas esti via ĉiĉerono? Li estis redaktoro Holler. Nur li mankis al ŝi!

— Bonan… bonan tagon… Ĉu vi jam finis la viziton ĉe mia edzo? — ŝi tuj ruĝiĝis. „Ĉe nua edti.” Ŝi fariĝis bona trompistino.

— Mi sukcesis sufiĉe rapide fini mian vizitadon. La lordo ĉiumaniere volis restigi min, sed mi ne longe povas toleri la aeron en fermita ĉambro. Vi aspektas tre laca. Ĉu vi trinkus teon kun mi, sinjorino Bannister? Mi estus vere feliĉa.

— Dankon… — Ŝi estis tiel malforta kaj laca, ke ŝi akceptis la proponon. Ŝi petos konsilon de la redaktoro. Ŝi ja konas neniun…

— La profesoro faris mirindan laboron… — tro laŭdante parolis Holler dum teo-trinkado. — Mi vidis lian bacilo-kulturon, je mia vorto, ĝi aspaktas sub la mikroskopo tiel, kiel belega merino-ŝafaro sur la freŝa Alpa paŝtejo. Kia bacilo-kulturo! Mi ne komprenas la profesoron. Laŭ mia opinio li devus ekstermi tiujn bestiojn, anstataŭ kulturi ilin. Nu, sed redaktoro ne devas estis sperta pri medicinaj aferoj. Gravas, ke lia lorda moŝto estas populara, kaj ĉiufoje, kiam mi skribas lian teorion en la dimanĉa suplemento pri la dormomalsano, alvenas multe da gratuloj al mi.

— Mi kutimas eltondi tiujn artikolojn — diris Evelyn kun iom da ruzo. Tiu aserto mirinde efikis Holler-on.

— Ĉu vere? — respondis Holler ruĝiĝinte. Vi feliĉigas min. Lordo Bannister iafoje estas malkontenta pri miaj artikoloj. Li problemas pri ĉiuj bagateloj. Antaŭ nelonge li serioze riproĉis min, ĉar laŭ li dormomalsano aŭ malario ne estas egalaj. Sed fine ja mi ne estas kuracisto, ke mi konu tiajn sensignifajn detalojn pri la temo. Gravas, ke oni parolis pri la dimanĉa artikolo dum tagoj, kaj tuj poste fondiĝis la etindustria asicio kontaŭ la dormomalsano, kaj mi fariĝis ties vicprezidanto! Ni elektis lian lordan moŝton ĝia honora prezidanto, kaj ni decidis sendi en Hindion grandan vekhorloĝ-ekspedaĵon por helpi la suferantojn de la dormomalsano. Tio estas grava afero. La rezulto, ke la socio fine organiziĝas kontraŭ la dormomalsano, dank’ al miaj artikoloj, kaj nun estas akcesore, ke laŭ la sinjoro profesoro estas malĝuste skribi tion, ke advokato el Bermudoj, suferanta de dormomalsano, ekdormis en la tago de sia nuptofesto, kaj li vekiĝis nur la 50 jaran jubilean geedziĝfeston. Fine ja mi ne estas kuracisto.

— Henry estas iom severa rilate la sciencajn demandojn.

— Ĝi certe estas familia propraĵo.

— Jes. Ĝenerale la familio Bannister estas konservativa.

— Ĉu la familio Bannister? Ja ekzistas nur unu Bannister…

— Mi komprenas tiel… nome, se Henry ne havas gefratojn.

Holler miris.

— Ĝis nun mi sciis tiel, ke li havas pli da gefratoj…

Kion li volas? Unue ne estas alia Bannister, poste li havas pli da gefratoj… Fine ŝi faros ion malbonan.

— Mi devas konstati — diris Evelyn kuraĝe, — ke sinjoro redaktoro ne bone estas informita pri niaj familiaj aferoj.

— Ĉu mi?! Mi estas vera leksikono pri anglaj nobeloj. Ekzemple Bannister! La onklo de via altestimata edzo ricevis lordan rangon de ŝia reĝina moŝto kiel plej superan rekonon pro sia heroa sinteno, rilate la taksonomion de la varmsangaj mamuloj de la oligoceno. Li estis la unua lordo Bannister. La plej aĝa filo ricevas la lordan rangon kaj al ĝi apartenantan nomon Bannister. La dua lorod Bannister estis la onklo de via edzo, ĉar la patrino de via edzo naskiĝis kiel filino, tiel ŝi ne povis heredi la rangon kaj nomon Bannister. Tiu lordo Bannister, sinjoro Dealing, la publike estimata fabrikisto de seka pasto, mortis anktaŭ ok jaroj, li ne havis infanon, kaj via altestimata edzo, sinjoro Henry, tiam heredis la rangon kaj nomon Bannister. Kiel vi vidas, angal redaktoro konas la nobelajn familiojn. Nun, se la sorto beninte vian geedzecon donacos al vi infanon… Nu!.. Interese, ke hodiaŭ ĉiu misglutas ĉe vi dum parolado. Lasu sekiĝi tion, ne postrestos makulo…

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La blonda ciklona»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La blonda ciklona» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La blonda ciklona»

Обсуждение, отзывы о книге «La blonda ciklona» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x