Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La tri korpogardistoj en Afriko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La tri korpogardistoj en Afriko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La tri korpogardistoj en Afriko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La tri korpogardistoj en Afriko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Ĉu la fervojo?

— Ĝi troviĝas proksimume du mejlojn da distanco, kaj negraj indiĝenoj laboras tie. Nur kverelemaj soldatoj estas senditaj tien iafoje.

— Kiel opinias… la kontrolkomitato pri ĉio ĉi… Ili jam certe inspektadis ĉi tie?

— Laŭ mia scio, dufoje. Sed ili alvenis nur foje. La kompatinda generalo Duron gvidis la unuan.

— Kiun atakis ie la negraj bantuoj survoje?…

— Jes. Ili masakris lin kaj ankaŭ lian akompanantaron. Krome komitato vizitis nin pasintjare. Ili rigardis la tendaron kaj estis tre kontentaj. La garnizonestro tiam rangaltiĝis kapitano. Li estis laŭdita.

— Ĉu ili vidis… promeni… la malliberulojn?

— Ni do… sciis… pri ilia… alveno, kaj la malliberuloj laboris, kaj ni malaperigis kelkajn, superfluajn, komfortajn objektojn… Sed la pureco… la ordo… krome, kion la malliberuloj diris, tio plaĉis al ili. Ĉar oni havas tre malmulte da mono por tio…

Potrien foriris moroze kun pezaj paŝoj el la ĉambro de la soldatoj. Io ne plaĉis al li.

Iu malliberulo kriis laŭte:

— He! Kaporalo! Ĉu ni ne ricevos pranzon?

— Jes, jes, nur ne kriegu.

– Ĉu vi pensas, ke mi petu permeson de vi!

Oni ne povas diri, ke la disĉiplo estis tro severa. Nu sed kie estas ankoraŭ la vera surprizo? Post nelonge senrangulo venis kun la jena ekkrio:

— Kiu kion deziras?!

Kaj la malliberuloj mendis pranzon. Jes, bonvolu kredi. Kiel en kafejo. Mi preskaŭ falis de sur la seĝo.

— Mi petas nigran kafon kun biskvito — diris iu malliberulo, kondamnita al dek jara punlaboro.

— Donu al mi teon, sed kun multe da rumo, kanajlo, aŭ mi iros plendi al la kapitano.

— Portu al mi litron da ruĝa vino, kaj ian viandaĵon.

— Kion vi deziras? — li turnis sin al ni.

Mi estis en serĉema humoro.

— Teon kun rumo kaj ŝinkon kun buterpano, krome ankaŭ magazinon.

Neniu surpriziĝis. La junulo kapjesis.

— Kiun magazinon vi deziras? Ĉar la ĵurnaloj alvenos el Leopoldville nur morgaŭ.

— Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro aŭ la pariza kafejo Dom?!

…Kaj nun proksimiĝis nuda homo, kiel li ĵus ellitiĝis, kun larĝe malfermitaj okuloj, kiel ia somnambulo.

Levin!

— Homo — li diris flustrante, — ĉu eblas ĉi tie, ke mi ricevu marinitan fiŝ-fileon laŭ la maniero de Turbigo kun ovo, distranĉita je du pecoj, stufita en iometa vino?…

Kaj li tremis per tuta korpo.

— Mi provos — respondis la soldato levinte sian ŝultron. — Kvankam ne estas dieto por idiotoj ĉi tie.

— Ho, domaĝe! — lamentis Hopkins en sia lito.

– Ĉu vi? — mi demandis.

— Ke la veka trumpeto tuj eksonos, kaj ni povas marŝaĉi plu… Vi priridos min, kiam mi rakontos tiun idiotan sonĝon…

Mi konfesas, ke ankaŭ mi pensis pri tio unu momenton pri frue, ke la tuto estas stulta sonĝo. Sed ĝi ne finiĝis.

Post nelonge la pranzo estis surtabligita. Por ĉiu aparte, kiu kion petis.

Mi ricevis ilustritan magazinon!

Bona afero, ĉu ne?

Kiu petis teon, li flaris tion, ĉu sufiĉe da rumo estas en ĝi. Oni alportis al mi tian panon kun ŝinko, kian nek la kapitano manĝis en Manson. Sed la plej grava momento estis tio, kiam oni surtabligis al Levin la marinitan fiŝon kun la ovo distranĉita je du pecoj, laŭ la maniero de Turbigo.

Unue li ploris dum minutoj, poste li pie gustumis ĝin kun fermitaj okuloj. Ni silentis dum la efiko de la ceremonia sceno.

Post la gluto de la unua manĝaĵpeco li levis sian rigardon severe kaj konsternite, kvazaŭ li estus venenita.

— Homoj… — li flustris per voĉo singultanta — kiu faris tiun ĉi manĝaĵon, tiu lernis ĉe Levin… — Li kulere gustumis ĝin denove. — Li estas franco, ĉar li ne metis en ĝin sufiĉe da pipro… Li estas needziĝinta, ĉar li ne dolĉigis la tartar-saŭcon…

— Kaj li ne estas junulo — diris Hopkins. — Li havas minimume kvardek jarojn.

— De kie vi scias tion?

— Li blankhariĝas…

Kaj li levis haron de sur la rando de la telero de Levin.

4

— Kie estas… tiu… kiu kuiris ĝin? — kriis Levin.

La soldato rigardis konfuzite dum momento.

— En la kantino… kuiristo…

— Mi devas vidi lin. Mi volas paroli kun lin! Li estas mia disĉiplo… Kiel li nomiĝas?

— Courchy.

— Mi ne havis tian disĉiplon!

— Kie vi instruis? — demandis iu arabo.

— Mi estas Levin — diris la blankhara frandemulo malestime kaj turnis sin al ni. — Klarigu al li, kion signifas tiu nomo eĉ hodiaŭ.

Ni ĉiuj tri silentis kun mallevitaj okuloj pri tio, ke la nomo de Levin kion signifas eĉ hodiaŭ.

Post la kvina horo ni iris promeni, kaj niaj buŝo kaj okuloj disstreĉiĝis pro la miro ĉiupaŝe.

Sur iu tereno la malliberuloj kaj la gardistoj amuzis sin per tiu certa ludo, nomata kriketo, kio estas modo inter la bonhavaj civitanoj en grandaj urboj. Dume junulo kredencis trinkaĵon el la kantino, kaj la ludantoj ridas, bruas.

Ie sonas radio, kaj aŭdiĝas gajaj voĉoj de kantado. Iom malproksime estas kuglejo. Ĉie fumas pipoj, oni kredencas trinkaĵon ĉien, kaj grase brilantaj, gajaj vizaĝoj rikanas al la plenaj glasoj en la sufoka varmego.

— Kio? — demandis Neniulo.

— Hm… — rimarkis Hopkins.

— Nu jes — mi finis mallaŭte.

Ni komprenis unu la alian. Nun ia tute stranga afero estas en la fono. La franca kolonia armeo ne estas fama pri tio, ke ĝi establus ripozejon por la punitaj senrangaj soldatoj.

Ni eniras en la kantinon.

Mi preskaŭ reŝanceliĝas tra la pordo! Mi neniam vidis tian kantinon! Poluritaj mebloj, komfortaj brakseĝoj, silka kurteno, drinkejtablo, bildoj sur la muro kaj negra drinkaĵ-miksisto.

Dio atestu, li skuas metalan koktel-miksilon kaj metas glacierojn en kvar glasojn, li dispecigas ankaŭ citromŝelojn, kaj fine li verŝas la drinkaĵon en la glasojn.

Ĝi estas la puntendaro!

En la angulo staras fortepiano, kaj homo ludas sentimentalajn kantojn en trivita redingoto.

Ĉu ĝi estus igori? La plej terura Compagnie Discipline de Afriko? La misfamega puntendaro?

Nun la fortepianisto turnas sin. Li estas granda, pala, dika homo kun malloz-haŭta vizaĝo kaj kun dormemaj okuloj. Kvazaŭ mi estus batita je la kapo. Kvastiĉ.

Hopkins ekkrias. Sed la muzikisto rigardas super nia kapo, kvazaŭ li neniam estus vidinta nin, poste li ludas plu.

Li estis la s injoro Profesoro. Fedor Kvastiĉ, la ŝipkuracisto, havanta antaŭvivon, kiu lastfoje travagadis kun ni la duonon de Afriko pro krimafero.

Kvastiĉ! Sed li estis nek honora soldato!

Certe li havis kaŭzon ne rekoni nin. Tiaĵo eblas. Niaspecaj homoj rapide komprenas unu la alian. Pro io estus pli bone foriri el lia proksimo. Ni komprenas. Ni ne scivoladas. Ni deturnas nin de la fortepiano kaj eksidas.

Fedor Kvastiĉ estis konta membro de la krimula mondo en la haveno de Oran kiel amuzaj-pianisto kaj familia kuracisto. Dum la cara regado li estis kuracisto ĉe la rusa floto, poste pro ĉiuspecaj narkotiloj li paŝis sur la vojon, kondukantan ĉiam pli malsupren al la demoraliĝo, fine li tute dronis en la marĉo. De tiam ni havas bonan amikan rilaton kun li. Jen estas malgaja sorto de homo.

— Kiel vi opinias? — mi demandis Alfonson la Neniulon. — La sinjoro Profesoro!

— Ia skandala afero okazas ĉi tie. Francis Barré pravis. Se la sinjoro Profesoro ne volas, ke ni rekonu lin, tiam li certe havas kaŭzon fari tion, kaj ĝis li ne klarigos tion, ni ne okupiĝos pri li.

— Ni do ne konas lin — murmuretis Hopkins, kaj li turnis sin la la kantinestro, kiu venis al nia tablo. — Kion eblas manĝi?

— Kion vi deziras…

…Estis nekredeble, kion ni vidis. Kvazaŭ ni estus en ia kara, somera restoracio de Montmartre la dimanĉon de pentekosto.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko»

Обсуждение, отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x