Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La tri korpogardistoj en Afriko: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La tri korpogardistoj en Afriko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

La tri korpogardistoj en Afriko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La tri korpogardistoj en Afriko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Hopkins havis pli multe da prudento. Li pravas. Estas frenezaĵo iri tien.

— Ĝi estas malpli bona ol la infero — diris la basvoĉa, grandkapa Colter, kiu estis kantoro iam en Kopenhago.

— Nur unu bona afero estas tie — klarigis Levin, — ke nenie troviĝas tiel blanka viando de testudoj kiel tie. Simila estas la situacio norde, rilate la viando de la ĉasbestoj. Fine de la naŭdekaj jaroj mi kuiris kapreolan spinaĵon kun legom-haketaĵoj, ajlite… Mi faris ĝin tiel, ke mi fandas duon kilogramon da lardo sur pikstango super la fritaĵo…

Dum monatoj neniu manĝis eĉ unu glutpecon. Ne estas mirinde, ke iom morozaj homoj estis kune. Diktrunka malliberulo ekstaris:

— Se vi ne ĉesos ĉi tiun historion tuj — li diris minace, — mi elpremos iun vian okulon per mia dikfingro.

— Mia afero estos elpremi la alian — diris la kantoro, kiu fariĝis iom laika dum la jaroj en la dezerto.

— Sed sinjoroj, ĝi estis tiel mirinda manĝaĵo, ĉar mi ne trafritas ĝin tute, por ke ĝi restu bongusta kaj…

Puf! Iu batis lin je la kapo per malplena gamelo, sed forte.

Mi diris, ke ili estis iom morozaj homoj…

La kapobato silentigis Levin-on dum la vespero eĉ dum nokto.

Matene malfermiĝis la pordo, kaj Hopkins enpaŝis, portanta kvin kilograman pakaĵon, kun eksterordinare morna vizaĝo.

— Alo! Ŝtipulo! — kriis Alfonso la Neniulo kun ĝojo. — Ĉu vi do enuis?

— La sinjoroj ne interesas min — li diris kaj eksidis mezen, pro kio tiuj perdis la spiron, kiuj alpremiĝis al la muro.

— Ĉu eble vi estas ĉi tie hazarde? — mi demandis ironie.

— Jes, se vi volas scii! Tute hazarde. — Li kondutis tre nervoze. — Iu fenestro rompiĝis sur la etaĝo.

— Oni kondamnas neniun al punlaboro pro tio.

— Sed iu falis tra ĝi sur la korton. Mia malnova malamiko. Kaporalo Marchande.

…Baldaŭ tamen evidentiĝis, ke antaŭ ol puni tiun malnovan malamikon, Hopkins la Ŝtipulo drinkis multe da vino en la kantino kaj vendis sian unumonatan soldon al la kantinestro duonpreze.

Li do jam sciis antaŭe, ke li ne ricevos soldon en la fortikaĵo Manson, ĉar li iros fari punlaboron.

K V A R A Ĉ A P I T R O

1

…Alfonso la Neniu ne pravis. Tamen estas pli bone nenifari en la enua fortikaĵo, ol marŝi en la dezerto dum la tuta tago.

En la ladbotelo kun litro da malfreŝa akvo. Kies duonon ni devas verŝi en la kaserolegon vespere, ĉetere ni ne havas supon.

Varmo: kvindek-kvindek kvin celsiusgradoj.

La dezerta pulo boras sin sub niajn ungojn, ke la fingroj inflamas kaj pusas.

Polvo, ŝvito iritas la haŭton, dum ĝi estas ruĝa, kio jukas kaj brulumas…

Ni iris unu apud la alia tiel: du soldatoj kaj unu civilulo.

Ĉar Ŝtipulo ankoraŭ nun estas nur honora legiano, kiu laŭdire nomiĝas Thorze, kaj li havas nenio farendan en la dezerto. Sed kiam li trud-insistas tiun temon, li ĉiam havas malagrablaĵon pro tio.

Kaj ankaŭ nia patro Potrien venas kun ni al Igori! Li gvidas la transporton. Estas fatale, kiaj aferoj okazas al la kompatindulo, de kiam malaperis la malgranda monsako de sur la tablo kun la soldoj.

Nekompreneble.

Se li ne estus senmakula, malnova soldato, oni starigus lin antaŭ la militan tribunalon. Tiel la kompatindulo estas nur transpostenigita al Igori.

Li iras avane, kaj preterirante la vicon, li strange rigardas sur nin, kvazaŭ li kolerus pro io. Krom la kvin kilograma pakaĵo ni tute bone ekipis nin. Selim, la naŭdek jara kafkuiristo, portis ĉion post nin en la dezerton, kie jam ne estas kontrolo.

Pro tio li ricevis tutan sakon da moneroj de ni, li do faris ĝin volonte.

Ni jam marŝis du tagojn en la dezerto. La varmo estas infera. Kompreneble ni parolas pri la afero de la kompatinda Francis Barré.

— Diablo forportu la Turkan Sultanon — kriis Hopkins, kaj li ŝvitie tiel, kvazaŭ li estus el graso. — Ke ĉesis skribi, la fiulo!

— Kaj li forprenis de la knabino la kopion de la letero de Francis Barré.

Alfonso la Neniulo kuntiris siajn brovojn, kiam Hopkins menciis nian suspektindan amikon.

— Tiu Turka Sultano iam havos malagrablaĵon pro liaj privataj vojoj — li diris enpensiĝante.

— Li ĉiam estas suspektinda!

— Sed li ĉiam klarigas tion!

Ĝi estas stranga afero rilate la Turkon. Li faras ĉion sola laŭ lia ruza, kaŝema maniero, kaj li konstante estas suspektinda, sed fine, antaŭ ol mortbati lin, li klarigas sin, kaj evidentiĝas, ke ni devas esti dankemaj al li.

— Unuavice mi ĉirkaŭrigardos tie — diris Alfonso la Neniulo, — poste mi skribos al la knabino.

— Mi skribos — mi kriis.

— Prave — diras Hopkins, — li estas la verkisto.

Kaj li kraĉis.

Vespere nia taĉmento ekbivakis, kaj post la vespermanĝo ni ekripozis. Ekscito de stranga antaŭsento streĉiĝis en ni.

Ni konkjektis, ke strangaj eventoj rapidas al ni. Malnovaj aventuristoj eksentas tiaĵon.

Ĉirkaŭ noktomeze ni vekiĝis pro granda bruo. Kelkaj soldatoj volis enterigi Levin-on. Li diradis receptojn en sia sonĝo, kaj li tute ekscitis la malsatiĝintajn homoj per tio.

— Sed sinjoroj… — li balbutaĉis, kiam li jam estis premita en la polvon — mi sonĝis pri sep plada fiŝ-vespermanĝo. Ĝi povas okazi al kiu ajn.

— Ĉi tie ne sonĝu pri bonaj manĝaĵoj, per la sep sakramentoj!

— Sonĝu pri tio, ke estas bone, se ni almenaŭ havas ion manĝi!

Ili estus draste batintaj lin, se Alfonso la Nemiulo ne intervenas. Li kaptis trankvile la brakon de la plej atakema homo, tiu falis sur la genuojn kaj laŭte ekkriis pro doloro. Du aliaj malliberuloj volis flankenpuŝi la hispanon, kaj komenciĝis interbatado. Hopkins kaj mi tuj estis tie. Pasis proksimume dudek minutoj, kiam ni triope draste draŝis la tutan transporton.

Fine venis tien la soldatoj kaj ankaŭ Potrien.

— Kio okazis?

— Kredu min, oni volis enterigi min… — lamentis Levin. — Tiaĵo, mi pensas, nek en la legio estas en ordo.

— Kiuj interbatadis? — li demandis kun ekbrilaj okuloj, ĉar li sciis bone, ke tiaĵo ne okazas sen ni.

— Tiuj tri sinjoroj defendis min.

— Ĉu sinjoroj? — li demandis ironie. — Ĉu la eskorto konsistas ne el friponoj, sed el sinjoroj? Mi reduktos la akvoporcion de tiuj tri sinjoroj je la duono por la morgaŭa tago.

…Tiun Potrieron persekutas la fato. Iu ŝtelis lian ladbotelon. Kruela puno estas tio en la dezerto, dum marŝado. Kvankam ni jam ekiris je la kvina horo aŭrore.

En Saharo, inter malliberuloj, povas okazi eĉ tia friponaĵo. Kompreneble ne estas eblo, nek en la kazo de la serĝento, ke li ricevu alian porcion el la zorgeme porciigita akvo. Sed tiu Potrien estas ĉarpentita ne el tia ligno, ke li pensu tiaĵon.

Li marŝis ĝis vespero sen akvo.

En Saharo!

Ne unu junulo mortus. Sed li iras rektadorse, kiel arbo, kun iom kongeste ruliĝantaj okuloj, kelkfoje haltante. Sed li iras.

Ni ne suferas tiom. Tiu lerta Hopkins akiris botelon da akvo de ie. Egalan al tuttaga porcio. Estas mirinde, de kie. Sed la sagaca legiano ĉiam helpas sin mem. Poste ni eĉ kantis, kaj tio iomete nervozigis Potrier-on. Ja, vejno pulsadis sur lia frunto, kaj kelkfoje li spiris profunde kun fermitaj okuloj. Sed li marŝis. Avane!

Tiu homo konsistis el fero. Estas egale, ĉu li estas amiko aŭ malamiko: li meritas ĉies aprecon. Mi paŝis antaŭ lin el la vico.

— Kion vi volas, longa fripono? — li demandis lace.

— Por ni sufiĉas malmulte da akvo, mon chef. Ni proponas trinki iom da akvo al sinjoro serĝento…

Li okulmezuris min kun profunda abomeno.

— Do la duon porcio fariĝis tiel multe… hm… Konservu vian akvon. Nom du nom… Ĉu vi pensas, ke mi akceptas helpon de tiaj friponoj. Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel vi marŝis tra la dezerto post dekdu jara soldatservo?”, mi respondos: „ĝi okazis tiel, mon President, ke kelkaj sispektindaj friponoj indulgis min.” Sed se vi jam estas ĉi tie, vi kaj la aliaj du ulaĉoj ricevos ordonon: vi devas konstrui unumetran remparon dum la vespera ripozo, mi atendas atakon hodiaŭ vespere. Vi triope iru porti ŝtonojn.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko»

Обсуждение, отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x