Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - La tri korpogardistoj en Afriko» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:La tri korpogardistoj en Afriko
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
La tri korpogardistoj en Afriko: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La tri korpogardistoj en Afriko»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
La tri korpogardistoj en Afriko — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La tri korpogardistoj en Afriko», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Tio estis lia respondo. La batalo denove komenciĝis inter ni.
Vespere estis amare pene porti ŝtonojn post la marŝado. Sed nek ni estis el prun-marmelado. Post unu kaj duonhoro, tute kovritaj de neĝeblanka polvo, sed ni staris antaŭ li, kiel palisoj rektaj.
— Ni amasigis la ŝtonojn, bezonatajn al la remparo, mon chef.
Li okulmezuris nin. Ankaŭ li sciis bone, kio estas tiu „plenumaĵo”. Kiu staras sur siaj propraj piedoj en la dezerto, tiu estas el ŝtalo.
— Bone! Forportu vin!.. Kanajloj…!
La subkaporalo venkis nian trion post la noktomezo. Li estis kolera.
— La serĝento… atendas atakon. Damne. Li ordonis sendi vin patroli. Ni iru.
Ĝi estis terura vojo. Marŝado post ŝtonkolektado, kun akredoloraj membroj, iraĉi en la froste malvarmiĝinta dezerto.
Kaj matene, kiam la dezerto fariĝos varmega kiel bakforno, marŝi plu sen ripozo.
Sekvonttage ni tamen kantis, kiam la eskorto ekiris.
La fato ĉirkaŭas tiun kompatindan Potrier-on. Estis tagmeza ripozo, longa bivakado, ĝis la netolerebla varmego iom mildiĝas. Tiam oni deĵetas ĉion de sur si kaj dormas.
Iu fripono la ŝuojn de la bona, olda Potrien metis duon metron flanken el la ombro de la tendo, sur la sunon.
Ĝi estas stulta, drasta ŝerco en la legio, ĉar la eksterordinara varmo rapide sekigas la ledon, la ŝuoj ŝrumpas, kaj oni povas nur perforte surpreni ilin. Marŝi en tiaj botoj estas infera sufero. Sed krom tio malaperis ankaŭ liaj meleolŝirmiloj, do la polvo penetros tra la faŭkoj de la ŝuoj kaj inter la laĉoj sur la dolorajn, vunditajn piedojn.
Ĝi estas vere fia ŝereco.
Kvankam la serĝento marŝas sen plendo, sed mi opinias, li neniam forgesos tiun tagon.
Ni sufiĉe bone eltenis la marŝadon, ĉar ni ĉirkaŭvidis niajn piedojn per piedtukoj. Hopkis tajlis novajn ĉifonojn por si mem tiucele dum la tagmeza ripozo. Tiu lerta homo trovis longajn maleolŝirmilojn, el kiuj li rutine faris piedtukojn.
La ĝangalo bezonis nur naŭ vitkimojn, kio estas malofta. Jam okazis, ke neniu alvenis el tuta eskorto. Ĉiu mortis dumvoje pro disenterio, flava febro aŭ vojerarinte, ie en la profundo de la praarbaro.
Indiĝena gvidanto kondukis ilin de Fort Lamy al Fort Monbras, de tie eskorto akompanis ilin al Kongo tra malsekura regiono. Dume sagoj de nanaj pigmeoj kaj buŝmanoj siblis preter ni el la direkto de la netravidebla densejo. Kvar homoj mortis pro venenaj sagoj, du pro piko de ia nekonata insekto, tri pro la febro. Entute naŭ personoj.
Sed la plimulto marŝis, relative sanaj, en la humide varmega, eterne duonluma, ŝimodora ĝantalo. Ni tranĉis la sarmentojn, rompis la veprojn, ni luktis kun la kunplektiĝintaj tenakloj, dornoj de la praarbaro, sangante pro la milionoj da moskitoj kaj pro la hirudoj de la loza, marĉa grundo.
Ĝi estas vere granda provo de la forto, kiu estas ĝisosta viro.
Iafoje densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj poste oni sufokiĝadis pro la pezaj vaporoj de la putranta grundo. Niaj ĉiuj ostoj akre doloris neelteneble.
Sed fine sur la roka bordo de Kongo marŝante al oriento, ni ekvidis la punkolonion Igori, fonditan en la plej forlasita regiono de la mondo!
Kie la sovaĝa riverego, torentanta en la fluejo desegnis ĝiajn plej kapricajn kurbojn, tie videbliĝis viadukto, arkanta super iu abismo. Multaj puktetoj svarmis tie, kaj oni puŝis vagonojn sur privata tranĉtrako.
Ankaŭ Igori mem estis videbla. Blankaj muroj, pafaperturoj kaj parapetoj, kun alta gvatejo, por ke la gardostaranto povu vidi malproksimen al la pado, kondukanta el la ĝangalo.
Kiam la sentinelo ekvidis la proksimiĝantan taĉmenton, la trumpeto tuj eksonis.
„Al la armiloj!”
— De nun ĝi estos nia garnizono! — grumblis Hopkins dume.
— Eblas, ke vi fariĝos kelkajn kilogramojn malpli peza, kaj ne vi estos la plej dika fripono — diris Alfonso la Neniulo.
Hopkins murmuris kelkajn tre gravajn ofendojn en si mem. Mi perfekte komprenis lian malbonhumoron. Ni sciis bone, kia vidaĵo akceptos nin en la fortikaĵo.
Terure maldikiĝintaj, skeletosimilaj, duonmortaj malliberuloj, malesperiĝintaj, senanimaj gardistoj kun flava vizaĝo. Malpuraĵo, kontaĝo, insektoplenaj kuŝejoj, ĉirkaŭaĵo ne inde eĉ por bestoj… Tendaro, kie gravas, ke teruriĝu tiu, kiu aŭdas la vorton: Igori!
Ni venis ĉi tien. Pro virino, kiun ni ne konas.
Sed ni alvenis.
La pordego de la fortikaĵo malfermiĝis, kaj la eskorto eniras. Jen estas Igori. Poste sekvas serio de surprizoj.
Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro?!
La pordego donas vidon al la ĉefplaco de Igori. Pura, bela, blanka vojo, borderita de palmoj. Normalaj, malgrandaj, flavaj konstruaĵoj, amikeme ridantaj soldatoj kaj…
Kaj promenantaj malliberuloj! Sed ili estas gajaj, iom bone nutritaj. Kiel ni iras plu al la stabejo, ni vidas pli kaj pli novajn malliberulojn, soldatojn, ili ĉiuj estas grasiĝantaj homoj! Ankaŭ ilia vestaĵo estas en bona ordo, ili amikeme ridetantaj mansvingas al ni.
— He… — flustras Hopkins, — mi pensas, ke nia marŝdirekto estis erara, kaj ni alvenis al la franca Riviero, en iun multekostan sanatorion.
— Nur ĝisatendu ties finon — mi grumblis, — ni ekscios, kio estas malbona en la tuta afero.
Sed vane ni atendis.
Kapitano venis en la korton de la kazerno por inspekti la eskorton. Li estas amikema, afabla, iom frue blankhariĝanta soldato. Li ridetas kare. Li portas dikajn, mallongajn lipharojn kaj monoklon.
— Jen estas la eskorto, mon colonel — raportis Potrien. — Etato: tridek du malliberuloj, dudek tri akompanantaj soldatoj kaj unu suboficiro.
— Tre bone — respondis la kapitano ridetante. — Nu do, vi ne havos malbonan sorton ĉi tie. Mia principo estas tio, ke la humana atmosfero de la puntendaro redonas la memfidon kaj la honestosenton de la soldatoj, kiuj paŝis sur malbonan vojon. La servo ne estos multa kaj malfacila — li diris al Potrien, kvazaŭ ian ordonon, — post tio ĉiu povas fari tion, kion li volas. Dizerti estas neeble. La plej proksima loĝata loko troviĝas je dumil mejloj.
Li amikeme mansvingis kaj iris.
Potrien postrigardis lin konsternite.
Ĉu tiaĵo eblas? Li vidis ion novan post dek du jara soldatservo. Iu deĵoranta suboficiro de la garnizoro montris al ni la barakon, kie ni loĝos. Ĝi estas pura, bela, luma lignodomo. Certe nek insektoj troviĝas tie, ĉar la domo estas konstruita sur ŝtonplato. La lito estas bona kaj…
Miraklinde!.. Du kovriloj. En puntendaro oni ne kutimas doni eĉ unu maldikan kovrilon!
La serĝento fikse rigardas en la okulojn de la ĉitiea deĵoranto, kiu pipfumas indiferente.
— Vi devas zorgi pri la florpotoj sur la fenestro-kornico — diris iu gardisto fine. — Sinjoro kapitano ordonis tion severe.
— Fine mi aŭdas ankaŭ severan ordonon en la puntendaro — respondas Potrien ironie.
— Kial? Ĉu eble vi ŝatus tion, serĝento, se la homoj mortus amase ĉi tie?
— Diablo scias, kiel ĝi estas, sed tiu ĉi loko similas la ĉio, sed ne al puntendaro.
— Malgraŭ tio, la vivo ne estas tute bonega ĉi tie. Ĉiu havas reŭmatismon. Dum la malseka sezono multaj homoj havas febron. Kongo estas malbonodora, kaj la vaporplena, varmega aero ronĝas la organismon. Ni do vivas almenaŭ inter homaj cirkonstancoj… Ĉi tie, mi jam nun avertas vin, serĝento, ne klopodu ordonadi, ĉar la kapitano ŝatas, ke ĉiu faru tion kion li volas.
— Ĉu eble ne ekzistas tagordono? Ĉu la plankpurigadon faras la serĝento?
— Kiel bela ĝi estus — diris Hopkins entuziasme, kiu jam kusis sur sia lito nuda.
Potrien ĵetis eksterman rigardon al li.
— Nu — diris la kaporalo, — deĵoro tamen estas ĉi tie, krome pureco, granda pureco, kaj pikedo ĉe la pordego.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La tri korpogardistoj en Afriko» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «La tri korpogardistoj en Afriko» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.