Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Marŝi aŭ morti
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Marŝi aŭ morti: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Marŝi aŭ morti»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Marŝi aŭ morti — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Marŝi aŭ morti», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Tiu edikto faras malreala ĉiun pluan decidon de la kunsido, mi do fermas ĝin — diris Lindsay. — Ĉu iu havas kontraŭopinion?… Ĝis la revido.
La partoprenantoj de la kunsido ekscitite diskutis la okazaĵojn.
…Baronino Waldenegg eĉ tiun tagon iris al la polico kaj denuncis sian edzon, pro insida trompo, kiu cetere estis en Sud-Afriko.
— Miaj homoj okupis la difinitajn lokojn — raportis Scribe.
— Estas bone, Scribe — diris Connor. — Venu kun mi. Kiel vi opinius, se ni sidus en la kafejon Margareta por trinki po unu glason da viskio? La vetero fariĝas ĉiam pli varma.
— Pardonu sinjoro — diris la inspektoro timiĝinte. — Vi entreprenis posteni kun mi ĉe la fenestro, tiuokaze, se la bandito provus fuĝi tie.
— Mi fajfas pri tio! Se tiu fripono volas renkontiĝi kun mi, li venu en la kafejon. Antaŭen, Scribe, hodiaŭ vi estos mia gasto.
Scribe estis indignita ĝis la fundo de sia animo pri tiu preterlaso de la devoj, sed li ne povis kontraŭdiri al Connor. Li estus same sekvinta lin, se lia ĉefo invitus lin en la fondon de Tamizo por partopreni koktel-partion. Apenaŭ ili sidis kelkajn minutojn, Herta paŝis al ili.
— Ĉu mi ĝenas vin? — ŝi demandis de Connor.
— Mi ĉiam ĝojas vidi vin — diris la ĉefinspektoro sincere.
— Mi vidis, ke vi ĵus alvenis… Eĉ tion mi scias, kial vi venis. Kaj surprizas min, ke vi trankvile sidas en la kafejo.
— Ankaŭ min — diris Scribe.
— Kompreneble — ekparolis Connor, kiam li iom diluis sian viskion — ankaŭ sinjoro instruisto ricevis invitilon.
— Jes. Sed li ne venos… Sinjoro Connor, mi devas informi vin, ke nia amiko, kiu estis oficiro en la kolonia armeo, asertas, ke antaŭ dek jaroj franca legiano, nomata Horn, mortigis Sinza-on.
– Ĉu vere? — demandis la ĉefinspektoro indiferente.
— Mi opinias, ke tiu legiano nun ludas la rolon de Sinza! Sinjoro Connor, ĉu vi e povus kapti tiun kanajlon? Oni ja rakontas miraklajn historiojn pri vi.
— Kial interesas vin Sinza? — demandis Connor. — Vian patron ja ne tiu rabisto minacas. Aŭ jes? Mi vidas tiel, Scribe, ke vi dietas. Jen estas via glaso, kaj vi ne trinkas.
— Mi scias, kial vi kondutas tiel flegme, ĉar vi volas puni min, ĉar mi ne estas sincera al vi. Ne misjuĝu min. Ekde nia unua renkontiĝo, mi esperas helpon nur de vi.
— Tiam kial vi ne rakontas ĉion sincere?
— Estas neeble — diris la knabino, luktante kun plorĝemo. — Ne demandu… Neeblas.
Connor ekkompatis ŝin kaj karesis la kapon de la fraŭlino, faligitan sur la tablon:
— Fidu min, Herta. Mi estas proksime al la fino de la afero.
— Sed kial vi sidas ĉi tie? Kial vi ne provas kapti tiun kanajlon!
— Mi povas diri nur tion, ke fidu min. Mi ŝatus nenion pli bone, ol savi vin de viaj suferoj. — La knabino varme premis lian manon kaj longe rigardis en la trankvilajn, seriozajn okulojn de Connor.
— Ankaŭ mi opinias tiel, ke ni ne postenas sur la ĝusta loko — diris Scribe.
— Ĉu vi serioze pensas tion? — demandis Connor kun sincera interesiĝo. — Mi atendas ne multe da rezulto de la hodiaŭa tago. Cetere, antaŭnelonge mi menciis al vi, ke tiu ĉi kafejo meritas iom da atento. Eĉ hieraŭ mi estis ĉi tie. Anticipe mi rigardis la programon de la teatro Diana. Ĝi estis terure enua teatraĵo kaj jam la okdekan fojon prezentita. Ĉu tio ne estas interesa? Post la prezentadon mi venis ĉi tien por trinki glason da viskio. Tiu ĉi kafejo efektive estas la bufedo de la teatro. Mi volis rigardi tiun loĝion, kie nia hida amiko sidis dum tiu nokto. Ĝi troviĝas tie vidalvide, numero kvar. Mi prefere okupiĝas pri tiu afero, ol pri la aresto de Sinza.
— Sed kial vi devis hodiaŭ denove veni ĉi tien? — demandis Scribe.
— Ĉar la viskio estis bonega, Scribe. Trankvile gustumu ĝin. La teatraĵo estis malbona, sed la viskio bona.
La ok ĉefakciuloj estis kune, Ili silentis, atendis la bandestron de la rabistoj ekscitite. Eĉ unu vorton ili ne parolis unu kun la alia. Precize je la oka horo malfermiĝis la pordo, kondukanta el la direkto de la antaŭĉambro, verŝajne, kie la bandito kaŝiĝis, kaj je ĉies miro aperis arabo kun vualita vizaĝo. En nacia kostumo: tubano, burnuso, blanka, tola vestaĵo. Aŭdiĝis obtuza, subpremita voĉo:
— La pritraktado povas daŭri nur minuton. Mi volis peti unu kaj duon milionojn. Sed iu el vi infromis la policon. Tial ultimate mi sciigas al vi, ke mi postulas du milionojn pundojn, kiun vi povas baloti dum dudek kvar horoj. Se ne, tiam komenciĝos tia serio de katastrofoj en Sud-Afriko, kio superos la ĝis nunajn. — La basko de la burnuso disiĝis, kaj du ŝargitaj revolveroj direktiĝis al la societo: Vi povas foriri!
…En tiu momento eksplodis paniko! La pordo de la antaŭĉambro ŝirmalfermiĝis kun granda bruo, kaj la arabo pafis dufoje al la penetrantaj policistoj. Ŝriko de viro… la lampo falis kun bruego… Flugsaltinte tra la fenestro de la interetaĝo, Sinza kuris al la artista enirejo de la teatro, troviĝanta en la kontraŭa flanko de la korto. Mackenzie atendis lin tie, sed la detektivo staris senpere sub la fenestro, kaj tiel super lia kapo la fuĝanta, burnusa homo atingis la artistan enirejon. Sed la pafo de la kapitano trafis lin, dum dekono da minuto li ŝanceliĝis, poste li tamen saltis tra la ferpordo, kondukant al la scenejo tra la koridoro. Ĉie sonis fajfiloj de la policistoj. La policanoj penetris en la teatron samtempe el la spektejo, tra la flankaj pordoj, el la direkto de la scenejo. Burnusa homo ne povis fuĝis ĉi tie…
Sed tiam okazis ridinda surprizo. La scenejo, la koridoro estis plena de burnusaj homoj. Okdek statistoj, vestitaj per araba kostumo kaj turbano rolis en la revuo „La nokto de la Kalifo”. La pafado kaŭzis panikon, ŝrikadon, svarmegadon, kaj ĉie estas burnusaj araboj, nekalkuleble multaj homoj, ŝminkitaj brunaj, kuradis tien kaj reen. La policistoj batfaligis, katenis kaj arestis kvardek sovaĝaspektajn arabojn dum kvin minutoj. Neniu rajtis forlasi la teatron. Oni kontrolis ĉiun. La rezulto ŝajnis preskaŭ senespera. La rabisto same povis esti ŝminkita blankulo, kiel iu ajn statisto. Hazarde inter la statistoj troviĝis ok veraj araboj, malriĉaj universitataj studentoj.
La bruo de la pafado kaj kriado elvenigis ĉiun el la kafejo Margareta, nur Connor miksis sian viskion trankvile. Scribe moviĝadis tiel, kvazaŭ li sidus sur formikejo, kaj Herta premis naztukon al sia buŝo. La rumoro ne volis ĉesi. Konsilisto Gallon rigardis en la bufedon:
— Connor! Ĉu vi sidas ĉi tie?
— Ĉu eble okazis io en mia posteno? Mi povus fari nenion, starante sub la strata fenestro.
La vicĉefkapitano rezigne ordonis ĉesigi la kordonon. Oni ne povas teni tiom da homoj en nervospasmo dum horoj. Alvenis Mackenzie spiregante. Li vundiĝis en la tumulto, kaj li bandaĝis sian brakon per naztuko, tirante la nodon per siaj dentoj.
— Trinku viskion, sinjoro kapitano, en la kafejo Margareta — diris Gallon kun iom da sarkasmo. — Ankaŭ Connor faras tion. — Ĝi estas minimume impertinenteco — ekkriis la vicĉefkapitano.
La tri homoj eniris en la kafejon Margareta.
— Mi jam atendis vin! — diris Connor. — Permesu, ke mi arestu la farinton.
Dirante tion, li jam staris ĉe la kurteno de la loĝio, numero kvar. Nun li elprenis sian revolveron kaj fortiris la kurtenon.
— Mi prezentas al vi la reĝisoron de la hodiaŭa, teatra vespero, kiu, laŭ sia krom-profesio, estas la murdisto de Lermontov. Ne moviĝu, Naladna, ĉar mi kunportas pistolon ne pro ŝerco.
La hinda poeto sidis en la loĝio, kaj ankaŭ la arabaj vestoj troviĝis apud li, haste deĵetitaj. Li bandaĝis sian vunditan ŝultron.
— Ek, Scribe, katenu lin. Mi ja diris al vi, ke hieraŭ mi vidis tiun malbonan teatraĵon kaj tiun lerte faritan loĝion. Formovebla lignotabulo estas ĉe la malantaŭa muro, tra kiu oni povas iri sur la koridoron de la loĝioj. Li eliris ĉi tie, tra la teatro por mortigi Lermontov-on. Dume lia aŭtomobilo atendis ekstere tri horojn, kiel fidinda alibio. Reveninte tra la teatro, li denove sidis en la loĝion, li pagis kaj hejmeniris. Ĉu vi trovis ion, Mackenzie?
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Marŝi aŭ morti»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Marŝi aŭ morti» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Marŝi aŭ morti» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.