Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Marŝi aŭ morti
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Marŝi aŭ morti: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Marŝi aŭ morti»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Marŝi aŭ morti — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Marŝi aŭ morti», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
— Plie ili estas viktimoj en la afero! — diris Mackenzie. — Mi kontraŭas ilian areston.
— Bedaŭrinde, mia ofico postulas — diris Connor, — ke mi agu laŭregule en tiel grave suspektinda okazo.
— Kaj kio estas al la ĉefkulpulo? Al la ĉantaĝisto? — demandis Bodlely.
— Laŭ mia opinio — diris Gallon, — oni volis devigi la instruiston per minacoj, ke nun, kiam la kurzo de la akcioj de la kompanio Afrika Mahagono estas malalta, li vendu tiujn. Ankaŭ la valorpaperoj de Hoffer estas aĉetitaj.
— Ni devus scii, ke tiuj akcioj en kies manojn trafis — diris la vicĉefkapitano.
— Mi povas doni precizan informon pri tio — interrompis Bodley. — Baronino Waldenegg denuncis sian edzon pro trompo, ĉar li vendis siajn akciojn al la konzerno „Majoritato”. La baronino esploris, ke Rastignac estas la fondinto kaj ĉefakciulo de la akcia societo „Majoritato”. Tiu sama Rastignac, kiu aĉetis la akciojn de la heradanto de Hoffer, la sama Rastignac, kiu proponis al instruisto Lothar, ke li aĉetos lian parton…
— Kaj fine tiu Rastignac — diris Mackenzie, — kiu estis dizertinta legiano kaj soldatservis kun Tyckler kaj Lothar…
— Kaj kun barono Waldenegg — diris Bodley. — La baronino rakontis ĉion sincere. Ŝi estis dancistino en Maroko dum sia junaĝo, laŭ la nomo Ruĝa Lilio. Poste ŝi iel riĉiĝis kun la ses legianoj, kiuj estis Rastignac, Lothar kaj alia germano, la kompatinda Hoffer, Tyckler kaj Thillmann. Ili fondis la akcian societon Afrika Mahagono. Baldaŭ Ruĝa Lilio edziniĝis al Thillmann, sed tiu vanta virino persvadis sian edzon, oferinte multe da mono, ke li adoptigu sin aŭstria barono Waldenegg. Ilia geedzeco ne estis feliĉa. Efektive tiu Thillman direktas eĉ nun la laboron en la sud-afrika uzinoo, ĉar nur li estas sperta el la ĉefakciuloj pri la meblo-ligno.
— Kaj ili koluziis kun Tyckler por akiri la havaĵon — diris Mackenzie.
— La afero estas klara — ekparolis la vicĉefkapitano. — Thillmann mem estis Sinza en Sud-Afriko, li eksplodigis la kanalon, eble eĉ nun li damaĝas sian propran uzinon, por ke Rastignac povu aĉeti la preskaŭ senvalorajn akciojn, kiu direktas ĉion el Londono, kun Tyckler. Tyckler faris sin suspektinda, tial ili murdis sian komplicon. Ni arestos Rastignac-on eĉ hodiaŭ, kaj ni devas telegrafi al Sud-Afriko, ke oni arestu ankaŭ Thillmann-on.
— Ĝi estus vana afero, sinjoro — diris Connor trankvile. — Mi sukcesis konstati la identecon de Thillmann, alinome barono Waldenegg. Li estas identa kun la viktimo, numero du, elakvigita el Tamizo, kaj li eĉ nun troviĝas en la jurmedician instituto. Bonvolu doni permeson enterigi lin…
S E P A Ĉ A P I T R O
La kvina
Rastignac kuŝis senkonscia. Detektivo sidis antaŭ la pordo de la sanatorio. Estis neeble pridemandi lin. En la vesperaj horoj, kvazaŭ furioza, li kuris sur la koridoron kaj svene falis. Li jam agoniis duon horon post lia transporto en la sanatorion. Oni devis flegi ankaŭ la malesperiĝintan sinjorinon Rastignac en la najbara ĉambro. La neatendita tragedio tre taŭzis ŝin. Rastignac, sen tio, ke li estus rekonsciiĝinta, mortis inter teruraj suferoj. Oni liveris lian kadavron en la jurmedicinan instituton.
La juna araba virino, kun kiu Rastignac konatiĝis en elita societo, eĉ konjekton ne havis pri la pasinteco kaj maĥinacioj de sia edzo. Ŝia pridemando estis tute neeble. La personaro apenaŭ povis diris iom da informo, kun kiu parolis Rastignac lastfoje? Baronino Waldenegg vizitis lin, kaj okazis varmega diskuto inter ili pro la kompanio Majoritato. — Ĉiuokaze ĝi estas interesa — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Ni pridemandos la baroninon. — La konfeso de la baronino estis eĉ pli interesa. Ŝi rakontis, ke ŝi arde skoldis Rastignac-on pro sia indigniĝo. Dume la kurteno de la najbara ĉambro sving-leviĝis, kaj sinjorino Waldenegg ekvidis figuron de viro en la profundo de fotelo, kiu estis arabo laŭ ŝia opinio, la personpriskribo memorigis pri Naladna. Malgraŭ la deviga kompato, ankaŭ sinjorino Rastignac estis pridemandita pri tio. Ŝi ne sciis pri la araba vizitanto de sia edzo; la laborĉambro de Ratignac troviĝas tre malproksime de ŝia apartamento, kaj posttagmeze ŝi ne iris al sia edzo. Tiel statis la aferoj la sekvan tagon antaŭtagmeze.
Mackenzie, kiun tre interesis la sorto de la instruisto kaj tiu de lia filino, petis la vicĉefkapitanon por urĝi ilian aferon. La vicĉefkapitano venigis Lothar-on al si, kaj li mem komencis pridemandi lin.
Lothar regajnis sian animan ekvilibron. Mirinde, la aresto, la karcero bonefikis al liaj nervoj. Jes! Fine alvenis la tempo de la responso kaj puniĝo. Li deziris nur tion de jaroj, iel malpezigi sian konsciencon, kaj li neniel povis kompreni, ke li staras ĉi tie ne pro la partopreno en la iama politika murdo, se pro la iama aventuro, ŝarĝanta lian animon. Fine la vicĉefkapitano lasis, ke li transiru al la interesaj kaj la aferon koncernaj okazaĵoj.
— Do, laŭ vi Ratignac kaj Thillman murdis ian bejon Muhat, kaj ili forrabis la sekretan, revolucian kason de la araboj. Tio estas romantika, sed lastatempe mi komencas kredi ĉion. Partoprenis tion ankaŭ Horn, en kies nomo Tyckler falsis ĉantaĝ-leterojn por vi, krome la tragike mortinta Hoffer kaj neniu alia?
— Jes, ankoraŭ iu — diris Lothar. — Ruĝa Lilio, kiu poste edziniĝis al Thillmann, kiuj iel aĉetis baronan rangon.
— Ĉu ankaŭ ŝi sciis tion, ke vi mortigis aŭ volis forigi el la vojo Horn-on, kiam vi dizertis?
— Tute ne! Ni ne kuraĝis diri tion al Ruĝa Lilio. Eĉ Ratignac kaj Thillman timis ŝin.
— Ĉu virinon? — demandis la vicĉefkapitano nekredeme.
— Io eksterordinara estas en tiu virino — diris la instruisto kaj frido trakuris lian dorson. — Neniam mi forgesos tiun nokton, kiam ŝi minacis nin. Ŝi konstante kunportis ponardon, kies pinto estis ŝmirita per veneno de cerasto… Ĉu estas permesate peti glason da akvo?
— Donu, Dixon, al la sinjoro instruisto akvon, kaj forkonduku lin en lian karceron. — La vicĉefkapitano turnis sin al Mackenzie, kiam ili restis duope. — Ĉar la aresto okazis je la instigo de Connor, mi devas paroli kun li, antaŭ ol mi lasos la instruiston libera.
Kvazaŭ je finvorto envenis la ĉefinspektoro.
— Mi denove petas postan aprobon al aresto, sinjoro. Ĉar…
Ĉefkonsilisto Bodley alvenis rapide tra la alia pordo:
— La sekcado de Ratignac havas sensacian rezulton! Laŭ la specialisto de tropikaj venenoj, lian morton kaŭzis veneno de cerasto, enigita en lian organismon per skrapvundo.
— Sed ĝuste nun diris instruisto Lothar… — kriis la vicĉefkapitano eksaltinte.
— Mi tuj arestos baroninon Waldenegg! — interrompis Mackenzie, kaj li jam volis ekiri.
— Ĝi okazis — diris Connor kun sia kutima flegmo. — Al tio mi volis peti, sinjoro, vian postan aprobon.
— Ĉu la hindo troviĝas nenie, Scribe?
— Jes. Li malaperis, sinjoro. Li ne elprenis eĉ sian enmetaĵon el la banko — raportis la malalta inspektoro al Connor.
— Ĉu vi volas viziti la domon de Rastignac?
— Mi konfesas al vi, ke mi havus la plej grandan emon al tio. Precipe en via societo. En tiu afero ĝuste sur la plej gravaj okazejoj de la krimo vi ne ĉeestis kun la esplor-komitato.
— Mi diras nur al vi, Scribe, ke rilate tiun aferon, nenio konsiderinda okazis sur la scenejoj de la krimo. Mi esploris ĉion en arkivejoj, el dokumentoj kaj dosieroj.
— Ĉu ĉion? — demandis skeptike Scribe.
— Nu, mi konfesas al vi, ke mankas ankoraŭ nur unu konvikto, kaj tiam ĉiuj roluloj de tiu fantaste stranga krimo estos arestitaj0. Vi nun pridemandu la personaron precipe tiurilate, dum mi ĉirkaŭrigardas, kiuj estis la vizitantoj, kaj laŭ kia kronologia ordo ili aperis ĉe Ratignac. Sed nun ankoraŭ restu kun mi. Se mi diros, ke parolu kun la personaro, tiam sen ia ajn vorto aŭ demando iru en la halon kaj pridemandu ilin.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Marŝi aŭ morti»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Marŝi aŭ morti» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Marŝi aŭ morti» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.