Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Marŝi aŭ morti
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Marŝi aŭ morti: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Marŝi aŭ morti»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Marŝi aŭ morti — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Marŝi aŭ morti», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Sinjorino Rastignac eĉ nun kuŝis en tia stato en sia ĉambro, ke ne estis eble paroli kun ŝi. Connor iris kun Scribe en la laborĉambron de la viktimo. Ĉiu tirkesto estis sigelita.
— Tie troviĝas tiu malgranda salono, kie sinjorino Waldeneg vidis la arabon. Verŝajne li estis Naladna, kiu kaŝiĝis post la fuĝo ĉi tie. Laŭ mia opinio, sinjorino Waldeneg diris la veron. Vespere Rastignac restis sola en tiu ĉambro. Kion vi farus nun, Scribe, se vi estus murdisto, kiu malamas Rastignac-on, kaj vi havus venenitan ponardon?
— Sinceredire mi ankorŭ ne pensadis pri tio — diris la inspektoro.
— Ĉar vi estas supraĵema homo. Se Rastignac konis la murdiston, la farinto devis esti singarda, ke li restu nevidata dum la momento de la krimo. Ĉar la veneno certe mortigas, sed ne tiel rapide, ke forta homo, kiel Rastignac, ne povus konfesi. La murdisto do devis proksimiĝi al la mortigoto tiel, ke tiu ne vidu lin kelkajn minutojn, dum la veneno efikos, kaj la viktimo ne povu persekuti lin. Hop!.. Rigardu, tie estas larĝa kurteno, kaj malantaŭ ĝi tre forta pordo. El post la kurteno etendiĝas mano kaj vundas Rastignac-on. Li ekkriegas kaj turniĝinte, li jam trovas fermitan pordon. Dum li ĉirkaŭkuras sur la verando tra la koridoro al la alia pordo de la ĉambro, li jam kuŝas senkonscia, ĉar se iu kuras, la veneno tre rapide sorbiĝas, eniĝinte en la vejnaron.
— Mi pensas, ke vi pravas, sinjoro. Rastignac vere elkuris krieganta de tie ĉi, kaj li falis senkonscia ĉe la ŝtuparo de la koridoro.
— Nun bonvolu pridemandi la personaron.
Scribe senvorte forlasis la ĉambron. Connor mediteme rigardis la kurtenon, sed li restis staranta antaŭ ĝi, deturniĝinte lia rigardo falis sur la skribotablon, poste al la vidalvida spegulo. Li bone vidis el la spegulo, ke nuda brako etendiĝas el post la kurteno, kiu malrapide levas mallongan ponardon. La sekvan momenton tiu brako braktis en la mano de la ĉefinspektoro, kaj mankateno klak-fermiĝis sur ies pojno.
En la ĉambro de la vicĉefkapitano ankoraŭ dum la vesperaj horoj kunestis la gvidantoj de la esplorado. Connor kompreneble malfruis. Mackenzie, Bodley, Gallon Irwing kaj Matthew resumis la rezultojn de la esplordo.
— Connor hodiaŭ, mi esperas, ke fine vi klarigos viajn kelkajn privatajn agojn diris Bodley.
— Vi povas esti certaj, ke li faris ĉion plej precize — mansvingis Mackenzie. — Tiu homo ne eraras.
— La krimafero grandparte estas klara — diris la vicĉefkapitano, — kaj sendube, apud la sinjoro kapitano ankaŭ Connor havas multajn meritojn. Sed neniu el ni vidas la interligojn de la afero; Naladna elglitis el niaj manoj, krome estas ankoraŭ kelkaj tre gravaj, nemalkovritaj detaloj. Sed mi timas, ke konatraŭ sinjorino Waldenegg ni apenaŭ povas prezenti alian konvikton, ol la malnovan, romantikan rakonton de Lothar, kaj tiun ardan kverelon kun Rastignac.
— Ni faris grandegan laboron — diris Gallon, — tamen ni ne povas esti kontentaj.
— Mi estas kontenta — diris Connor, kiu trankvile malfermis la pordon dum la lastaj vortoj. — Post dekkvar tagoj ni povas transdoni la krimaferon al la tribunalo, kaj oni pendumos la farintojn.
— Kiun? — demandis la vicĉefkapitano kolere. — La du ĉefkulpuloj, Thillman kaj Rastignac estas mortintaj. Per la kondamno de la tri arestitoj ni ne povas lavi pura la multajn murdojn, kiuj okazis preskaŭ ĉe la asistado de la polico, eĉ tial ne, se ili havis ion komunan al la krimo.
— Mi lavos ĝin pura — esperigis Connor ridetante sian superulon. — Mi lavos ĉion pura, sinjoro, per terebint-oleo.
— Ĉu vi lastatempe drinkas, sinjoro ĉefinspektoro?! — demandis ĉefkonsilisto Bodley energie.
— Ke mi preferas la alkoholaĵon estas bone konata, sinjoro. Mi neniam estis abstinulo — respondis Connor ĝentile, — sed tiu terebinto ne havas rilaton al alkoholaĵo.
— Ni ne povas prezenti eĉ unu veran ĉefkulpulon — kriis Gallon kolere.
— Bedaŭrinde, ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie. — Kie estas Naladna?
— Mi konfesas — diris Connor, — mi ne scias tion. Sed ne Naladna estas la ĉefkulpulo.
— Kiu do? — frapis la vicĉefkapitano sur la tablon incitita.
— Kun via permeso mi prezentos al vi tiun homon — tiam Connor iris al la pordo kaj diris: — Scribe, mi petas enkonduki al ĉefkulpulon!
Scribe envenis, kaj tenante je la brako, iom draste li puŝis en la mezon de la ĉambro la katenitan sinjorinon Rastignac.
— Bonvolu subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro… — diris Connor al la vicĉefkapitano kun milda sin ekskuzo.
O K A Ĉ A P I T R O
La pintumo
Ĉiu konsternite fiksrigardis la belan, araban virinon, nur Scribe rikanis feliĉe, kion li kutimas fari precipe tiam, kiam Connor sukcesis venki siajn malamikemajn superulojn.
— Nekompreneble! Tute nekompreneble! — kriis la vicĉefkapitano.
— Bedaŭrinde, mi malfrue divenis ĉiujn solvojn, kvankam tiuj estis tute simplaj — diris Connor malgaje. Cetere ankaŭ Lermontov vivus, nek Rastignac evitus la verdikton de la tribunalo, kaj la kompatinda Tyckler povintus pace fari papersaketojn en Dartmoore.
— Sed kiel do vi pruvos tion…
— Mi ne devas pruvi. Ŝia sinjorina moŝto estas multe pli grandstila, ĉar ŝi volis murdi min, sed tio ne sukcesis, ŝi sincere konfesis, ke ŝi mortigis Rastignac-on. Ĉu okazis tiel, Scribe?
— Mi konfesis, kaj mi denove konfesos tion! Mi malamis tiun friponon, mi mortigis lin, kaj mi volonte estus mortiginta ankaŭ vin. Bonvolu konduki min en mian karceron — kriis la arestita virino.
— Ni ne longe restigos vin ĉi tie — Connor trankviligis ŝin. Mi povas danki la spuron unuavice al hazardo, duavice al baronino Waldenegg, kiun mi povis pridemandi ankoraŭ antaŭtagmeze en ŝia ĉelo. Sinjorino Rastignac konfesis, ke ŝi scias pri nenia arabo. Ŝi ne kuraĝis nei, ĉar la arabo vere estis tie, parte ŝi pasigis la posttagmezon sola. Spite al tio, la lakeo vidis, ke antaŭ la alveno kaj post la foriro de la baronino ŝi vizitis Rastignac-on. Baronino Waldenegg tial ne povis mortigi Rastignac-on, ĉar la veneno de cerasto efikas post dek minutoj, sed duon horon post la foriro de la baronino, ankoraŭ bors-agento parolis telefone kun Ratignac.
— Tiam kial vi arestis la baroninon?
— Pro alia kaŭzo, sed baldaŭ ni parolos pri tio.
— Kiu estas sinjorino Ratignac efektive? Kian rolon ŝi havis en la okazaĵoj? — demandis la vicĉefkapitano.
— Ŝi estas la filino de grava araba politikisto, bejo Muhat. Ratignac kaj Thillmann mortigis ŝian patron. Kion ili faris, tio estis thar. Sanga venĝo.
— Kial ŝi faris tion nur nun? — demandis Irwing.
— Ĉar krom la sanga venĝo ŝi ludis ankaŭ en la borso, kaj Ratignac estis bezonata al la spekulacioj. Ŝia sinjorina moŝto ja ne estas fanatikulino, sed rabmurdistino. Bedaŭrinde, mi ne havis konviktojn kontraŭ ŝi, tial mi kaptis ŝin ĉe freŝa faro de krimo. Ŝi sciis, ke mi estas ŝia plej danĝera kontraŭulo, kaj mi elpensis planon kun Scribe, ke mi estus en tia situacio, kiam la sinjorino facile povus mortigi min per unu skrapvundo. Ŝi provis fari tion. Nun ŝi staras ĉi tie. Forkonduku ŝin, Scribe! — Li sidiĝis kaj ekfumis. — Baronino Waldenegg informis min, ke sinjorino Rastignac estas identa kun la filino de la murdita bejo. Se mi estus sciinta tion unu tagon pli frue, multaj aferoj okazintus alie. Ĉu ĉio estas en ordo, Scribe? — li demandis la revenintan inspektoron.
— Absolute. Antaŭ la pordo, laŭ via ordono, mi starigis apartan gardiston.
Connor turnis sin al la vicĉefkapitano.
— Permesu, kaj ankaŭ vi sinjoroj, ke inspektoro Scribe przentu al vi originalan ideon. Tiu mallonga spektaklo estas dankebla nur al lia trovemo.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Marŝi aŭ morti»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Marŝi aŭ morti» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Marŝi aŭ morti» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.