Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Marŝi aŭ morti: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Marŝi aŭ morti»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Marŝi aŭ morti — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Marŝi aŭ morti», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать
III

— Ĉi-tempe li fermiĝas en sian kontoron kaj komedias — diris Irwing. — Kien vi deziras starigi la policistojn, sinjoro kapitano?

— Al ĉiu elirejo kaj al la ŝtuparejo.

Irwing foriris por doni instrukciojn al la policistoj. La kontoro de la direktoro havis elirejon al la koridoro de la vestoĉambroj de la aktoroj. Scribe ĉiuokaze ekiris de tie. Mackenzie frapetis sur la pordo kaj malfermis ĝin.

La detektivoj kaj la policistoj konsternite amasiĝis. Tyckler kuŝis sur la planko de la ĉambro kun longa, blanka barbo, en ruĝa talaro. Lia peruko kaj la reĝa krono forruliĝis. Liaj brakoj estis disetenditaj, kaj mallarĝa prenilo de franca bajoneto elstaris el lia brusto, ĉe lia maldekstra flanko. La murdo okazis antaŭ kelkaj minutoj. Ruĝa salivostrio tremetis el la buŝo de la maljuna aktoraĉo, kaj liaj rigidiĝintaj okuloj ŝajnis vibreti, sed kiam la savaŭtomobilo alvenis, li jam mortis.

S E S A Ĉ A P I T R O

Ruĝa Lilio

I

Connor, Bodley kaj Gallon estis sur la okazejo de la murdo post minutoj. La personaro vidis neniun en la preskaŭ senhoma, antaŭtagmeza teatro. Kvazaŭ la murdisto estus fantomo. Nenie troviĝas spuro. Mackenzie traserĉis la trikeston de la skribotablo. Scribe fotografis, Irwing kolektis fingrostampojn sur la prenilo de la bajoneto. Gallon kaj Bodley pridemandis la personaron. Connor trovis la ŝlosilon de la grandega Werheim-ŝranko en la poŝo de la jako de la mortinto, kiu pendis sur la vestohoko. Oni trovis en ties interno kvarcent pundojn en kontanta mono, kontraktojn, ŝparlibron pri kvin mil pundoj, kaj en la fundo de la ferŝranko kuŝis fasko da leteroj. Tiu leter-fasko donis la difinitivan turniĝon de la esploro, tiu estis la plej stranga, la plej interesa parto de la krimo.

La leteroj estis adresitraj al Ruĝa Lilio en Marokon, kaj Horn skribis tiujn, la legiano el la dezerto. Connor mire rigardadis ilin. Mackenzie ekfajfis.

— Ĉu vi konjektas, kiel akiris Tyckler tiujn leterojn?

— Mi opinias, Mackenzie, ke ni alvenis al la solvo de la enigmo. Rigardu la marĝenon de la leteroj. Ĉu vi vidas? Skriboprovoj. Vidu, ĉi tie sub la leter-fasko troviĝas liniitaj paperoj. Sur tiuj ricevis Lothar la minacajn leterojn. Konsideru, ke Tyckler etis reserĉigita pro falsado de dokumentoj.

— Mi komprenas — ekkriis Bodley. — Tyckler skribis la minacajn leterojn al Lothar, falsinte la skribon de Horn. La instruisto verŝajne konis tiun skribon.

— Mi scias de lia filino, ke li instruis Horn-on skribi france. Cetere mi aŭdis de la sekretario, ke Tyckler havis taglibron — diris Connor.

— Nun jam ni devas malkovri nur tion, kial oni minacis tiun kompatindan Lothar-on per falsaj leteroj, kaj efektive kiu estas Sinza? — demandis Mackenzie. — Ĉar se Horn estus identa kun li, tiam liaj kunkulpanton ne devintus falsi lian skribon. Kion vi faras, Scribe?

— Mi ordonis — respondis Connor anstataŭ li — fotografi ĉion.

II

Tial mi venigis vin en mian oficejon, Herta, ĉar nun mi parolos kun vi, kiel la gvidanto de la esploro. Kio estas al Horn, ni ne scias tion, sed danĝero minacas vian patron el alia direkto. Kiel vi jam aŭdis, ne Horn skribis la leterojn. Mi oficiale demandas, kion vi povas diri pri Lermontov, murdita en via domo?

— Kion mi sciis, mi jam rakontis.

— Mi faciligos vian situacion, Herta. Ni havas multe pli da informoj, ol vi pensas. Ni scias, ke via patro kun soldatoj Rastignac, Tyckler, Horn, Hoffer kaj Thillman dizertis el la legio. Ni scias, ke dumvoje via patro kaj la aliaj faris murd-atencon kontraŭ tiu junulo. Krome ni scias el la raportoj de la Sekreta Servo, ke via patro kun kelkaj homoj miksiĝis en politikan murdon, akirinte altvaloran platenon tiel bonŝance, ke neniu domaĝulo povas repostuli tiun havaĵon. Ĉu vi intencas sincere paroli post la diritaj? Ĉar mi scias, ke vi timegis tiujn abomenidajn aferojn, se ili evidentiĝos, via patro havos malagrablaĵon. El ĉio ĉi nenio malbona povas okazi al la sinjoro istruisto. Oni ne ŝatas tuŝi politikajn aferojn. Sed minacas lin grava danĝero el alia direkto.

Herta fumis la trian cigaredon, de kiam ŝi sidis en la oficejo de Connor.

— Vi pravas… — ŝi flustris. — Ĝi estis la kaŭzo de mia silento. Sed mi ne scias pli multe pri la afero.

Bonvulu paroli pri la nokto de la murdo de Lermontov.

— Kiam Tadief eksciis, kies filino mi estas, li venis al ni. Mia patro akceptis lin en sian domon. Tiam li ŝanĝis sian nomon Lermontov, anstataŭ la nomo, konata en malbonfamaj rondoj. Mia patro rakontis ankoraŭ nenion al mi, mi nur konjektis, ke ia terura afero povas kaŝiĝi en lia pasinteco, kaj mi legis kelkajn minacajn leterojn. Mia patro diris ĉion sincere nur post la morto de Lermontov. Tiam mi eksciis, ke Lermontov sciis absolute nenion, ĝis mia patro inicis lin en kelkajn aferojn. Mi pensis, ke Lermontov estas iniciita, kaj mi trudis demandojn al li. Sed la ruso rifuzis min. Dum la nokto de la murdo mi vidis, ke aŭrore la lampo ankoraŭ lumas en lia ĉambro. Mi supreniris al li por fari malesperiĝintan provon ekscii, kio estas tiu terura afero, kio malbonigas nian vivon. Kiam mi malfermis la pordon, li kuŝis tie mortinta. En la unua momento mi malbonfartis, eĉ ŝriki mi ne povis. Poste mi regis min. Ĉu la polico trovos ion ĉe tiu homo, kio povus kompromiti mian patron? Kolektinte ĉiun mian forton, mi traserĉis lian havaĵon… Lia kofro staris tie, mi ekzakte rigardis ĝin, sed mi trovis nenion. Poste mi vokis la policon.

Connor subite paliĝis, sed li ekregis sin.

— Vi lasis neniun eniri en la ĉambron, ĝis la alveno de la polico; mi scias tion. Nun bonvolu kolekti viajn pensojn, kaj rakontu, kion vi trovis inter la havaĵo de Lermontov? Pripensu bone, kion vi diras.

— Nenion. Lia tolaĵo estis en la kofro, kelkaj rusaj libroj kaj tualetaĵoj.

Connor sonorigis al Scribe, kaj li denove turnis sin al la knabino kun malbone kaŝita eksciteco:

— Ĉu vi estas tute certa pri tio, kaj vi firme asertas, ke vi trovis nenion alian en lia kofro?

— Mi bone memoras, ke mi ne vidis ceterajn objektojn.

La inspektoro envenis.

— Scribe! Akompanu la fraŭlinon en iun ĉelon de arestitoj, kaj alkonduku tuj instruiston Lothar; mi arestos ilin kiel komplicojn de la murdo.

La knabino svenis.

III

La tuta ĉefstabo estis kune, ekscitite diskutanta, en la ĉambro de la vicĉefkapitano. Connor envenis senvorte kaj iris al la vicĉefkapitano.

— Pardonon, sinjoro, mi arestis instruiston Lothar kaj lian filinon, kaj ili estas en la karcero. Mi faris tion je mia respondeco, bonvolu subskribi arestordonan dokumenton. — Fariĝis ĝenerala konfuzo.

— Mi estas via sincera admiranto, Connor, sed mi pensas, ĝi estis misago. Mi donas mian garantion por tiuj du homoj — diris Mackenzie.

— Mi ne havas eblon subskribi tiun dokumenton! — diris la vicĉefkapitano.

— Tiam mi ordonos, ke oni lasu ilin liberaj, sed tio estos tre malagrabla por vi, sinjoro. Scribe trovis perletojn ĉirkaŭ la valizo de la murdito. Mi konstatis, ke tiuj

globetoj estas buŝrefreŝigaj sukeraĵetoj. Herta Lothar estas kemiistino, kaj ŝi mem faris tiujn sukeraĵetojn en sia laboratorio, en la strato Westminster, kiujn ŝi sekigis strange, surfadenigite, tial ili estis truigitaj meze, kiel bidoj. La sukeraĵetoj estas specialaj, mentolaj preparaĵoj, ĉar la fraŭlino eksterordinare pasie fumas, tial ŝi deziras mildigi la nikotinodoron en sia buŝo. Ŝi konstante kunportas tiujn sukeraĵetojn, krome acetonon por forigi la nikotinon de sur siaj ungoj. Ĉu vi volas, sinjoro, ke mi lasu ŝin libera?

La vicĉefkapitano diris nenion. Li subskribis la dokumenton.

— Ĉio ĉi povas esti vera, Connor! La instruisto kaj lia filino estas komplicaj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Marŝi aŭ morti»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Marŝi aŭ morti» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Marŝi aŭ morti»

Обсуждение, отзывы о книге «Marŝi aŭ morti» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x