Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti
Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Marŝi aŭ morti
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:3 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 60
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Marŝi aŭ morti: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Marŝi aŭ morti»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Marŝi aŭ morti — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Marŝi aŭ morti», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
La unua viktimo de la granda plano estis Hoffer, kiun ili motpikis antaŭ lia klubo dum nebula nokto. Rastignac aĉetis la valorpaperojn de la haredanto por la konzerno „Majoritato”. Ili volis likvidi ankaŭ Lothar-on, sed la instsruisto estis kara por Rastignac, kaj li persistis ne mortigi lin. Tiel ekideis al ili, ke Thillman ŝtelos de sia edzino la amleterojn de Horn, kaj ili devigos la instruiston elmigri per tiuj bone falsitaj, minacaj leteroj, skribitaj fare de Tyckler. Por senspure malaperi de antaŭ la malnova venĝanto, kompreneble Lothar devintus disiĝi de la entrepreno Aftika Mahagono. Sed anticipe ili murdis Thillmann-on. Kiu trompe petis skriban, notarian rajtigilon de sia edzino el Sud-Afriko, kaj sekrete reveninte en Londonon, li vendis siajn ĉiujn valorpaperojn al „Majoritato”. Pro tio li certe postulis pli grandan parton el la akiraĵo, kion ili promesis al li kaj formetis lin el la vojo. Verŝajne li estis mortpikita en aŭtomobilo, kaj lian kadavron oni ĵetis en Tamizon. Poste sekvis Tyckler, kiu fariĝis suspektinda antaŭ la polico, kiam Naladna, kiel Sinza elglitis el niaj manoj. La pseŭdo-Mackenzie timis, ke la maljuna babilaĉulo, kiu jam plenumis sian taskon per la ĉantaĝ-leteroj, al kio li estis bezonata, li konfesos kontraŭ ili. Mackenzie do iris aresti, aŭ ekzekuti Tyckler-on. Li sendis Scribe-on frapeti sur la pordo, estanta en la fino de la koridoro, kaj la tri minutoj sufiĉis, dum Scribe ĉirkaŭiris, ke li eniru en la kontoron kaj mortigu la sole komediantan Tyckler-on per unu rapida, lerta piko. Tial ili lasis Rastigna-on la lasta, ĉar li estis utila kunkulpulo. Kiam li fariĝis supektata, ili venĝis lin kun ĝojo. Ĉar krom la ideo de la havaĵ-akiro, kompreneble, instigis ilin ankaŭ la venĝemo pro la morto de ilia patro. Tial ili ekzekutis preskaŭ ĉiujn viktimojn per la teatreska, franca bajoneto, per la sama armilo, kiu mortpikis ilian patron. Per la morto de Rastignac plenumiĝis la plano. La filino de Muhat fariĝis la ĝenerala herdanto, kaj ankaŭ la krezan riĉecon signifanta „Majoritato” estis en ilia mano. La terura nocio de la sanga venĝo, kiel ni vidas, estas agordebla kun la negocemo. Vane, la homaro fariĝas pli racia, kaj eĉ en la profundo de la plej malnova popola romantiko, kiel grava motivo, dominas avantaĝa bursa ideo.
— Ĉu Ibn Razut? — demandis la vicĉefkapitano. — Kial li devis morti, kiu estis ankaŭ komplico kaj arabo?
— Lia individuo jam kaŭzis pereon de multaj homoj. La kompatindulo estis idealisto. Verŝajne li komplotis kun la filo de Muhat por reakiri ĉiel la forrabitan platenon aŭ ĝian valoron, kaj tiu estu konstanta financa fonto al la Nord-Afrikaj bataloj. Komence eble ankaŭ Muhat havis la saman planon, sed kiam li akiris ĝin, li ne havis emon financi la modere profitantajn, arabajn ribelojn el sia kapitalo. Pro tio ili havis konflikton lastatempe inter si. Kiam Ibn Razut kiel Sinza intertraktis, kaj la polico surpriz-atakis lin, Muhat ne kondutis ĝentile kun li. Mackenzie eĉ alpafis lin el dorsdirekto, kaj mi opinias, ke ne pro ŝajnigo. Ibn ne plu estis bezonata, li faris sian taskon, konsternis la urbon per siaj neplenumigeblaj postuloj, kaj estis neeble plie senvalorigi la afrikajn akciojn. Tiu fanatikulo kaŭzis la plej multajn problemojn al Muhat, li eĉ timis tion. Verŝajne, sub la preteksto serĉi la fiktivan taglibron, li logis Ibn Razut-on en la sigelitan teatran kontoron, kaj li inside mortpikis li, poste Muhat perforte premegis lin en la monŝrankon, pensante, ke la kadavro restos tie nerimarkita, ĝis li mem liberiĝos de la rolo de Mackenzie.
— Kiel okazis, ke tiu homo fariĝis Mackenzie? — demandis Bodley.
— Kiam mi ekssoldatiĝis, mi jam faris plurajn, gravajn malkovrojn de krimoj ĉe la Sekreta Servo kiel Mackenzie, kaj multaj friponoj volis mortigi min. Ili estus sukcesintaj pli- aŭ malpli poste, tial la sinjoro kolonelo, kiu estis majoro tiutempe, li pensiigis min, baldaŭ mi dungiĝis al la rodezia polico, kaj mi demetis la pseŭdonomon Mackenzie. Ankoraŭ lastfoje oni petis mian helpon ĉe la Inteligence Service, kaj tiu esploro preskaŭ fariĝis fatala por mi. En la eksprestrajno mi atentis kelkajn suspektatojn, kiuj, ŝajnis, rekonis min, nokte ili surpriz-atakis kaj ĵetis min el la kureganta rapidtrajno por ke mia kadavro malaperu, ĝuste super la torente fluanta rivero Liz. Kompreneble ili forrabis miajn dokumentojn, kiuj estis validaj je la nomo de Mackenzie, kun miaj ĉiuj havaĵoj. Estis bonŝanca hazardo, ke oni ĝuste tiam riparis la pilierojn de la ponto, kaj la laboristoj sukcesis savi min. Mi decidis kun mia majoro, ke ni kredigos al la friponoj, kvazaŭ mi fakte estus mortinta, tiel la farinto kuraĝos uzi miajn dokumentojn, kaj eble ni povos malkovri lin. Tial ni fidis ĝin, ĉar mi apartenis al tiu konfidenca, malgranda grupo de la Sekreta Servo, kies membrojn konas persone nur majoro Rawson. Tiel mi fariĝis detektiv-inspektoro de la rodezia polico. Muhat ne estis inter la atakantoj dum la fervoja atenco, sed verŝajne liaj homoj faris tion, ĉar la dokumentoj de Mackenzie trafis en liajn manojn, kaj kiam li legis en la ĵurnalo, ke sinjoro kolonelo Rawson estas la sola homo, kiu konas persone Mackenzie-on, kaj nun li vojaĝis ferii al Hindujo, Muhat kuraĝis veni kun la legitimilo en Londonon por plej rapide, plej lerte fini la aferon.
Iu frapetis. Dixon envenis:
— Mi alkondukis la tri arestitojn.
— Kun via permeso — diris Connor — mi venigis Lothar-on, lian filinon kaj baroninon Waldenegg ĉi tien, la hodiaŭa kunveno ne estus kompleta sen ili. Enkonduku ilin, Dixon.
Ili enpaŝis en la ĉambron. La instruisto venis pli proksimen kun levita kapo, dignoplene. Li profunde kliniĝis, poste li ekvidis Connor-on. Li fariĝis morte pala. Li kaptis al sia frunto ambaŭmane, kvazaŭ li timus, ke ĝi tuj krevus, poste li etendis sian tremantan brakoan antaŭen, liaj okulgloboj fantomeske elstariĝis, kaj li faris du paŝojn ŝanceliĝante al Connor…
— Horn… Ŝankta Disinjoro! Horn!
…— Antaŭ dek jaroj sep homoj ekiris kun eskadrono el la fortikaĵo Gueliz el urbo Marakesch — komencis Connor rakonti la lastan, nemalkovritan parton, kiam fine ili ĉiuj sidiĝis, kaj ankaŭ Lothar iel-tiel regajnis sian trankvilon. Vi jam scias ĉion ĝis tiam, kiam la ses homoj dizertis ĉe Kongo. Mi estis la plej juna. Ni vagaĉis freneze en la marĉoj Tuburi, la plej gravaj simptomoj de la dezerta nervofebro montriĝis sur ni. Tie okazis la malgaja historio, ke… nu, ke sinjoro instruisto, dum tagoj senkonscience vaganta, atakis min pro momenta menskonfuziĝo. Ankaŭ la aliaj estis frenezaj, sed ĝi estis la frenezo de friponoj. Ratignac kaj Thillman reguligis la konton kun mi. Ili batfaligis min. Tiam ankaŭ mi estis plie sovaĝa besto ol homo. Ili draste traktis min kaj lasis min kuŝanta en la marĉo. Bonŝance, la soldatoj, persekutantaj Sinza-on, trovis min. Mi estis kondamnita al du jara punlaboro. La caffard furiozis en mi. Tiam mi skribis al la instruisto tiun malfeliĉan leteron en morta demenco, kio poste estis la bazo de lia kalvario. Dum unu jaro mi luktis kun la morto, inter vive entombigitaj bagnanoj. Kun terura fortostreĉo mi venkis la morton. Fine per bonŝanca ideo mi malkovris la rabmurdon de la filo de Muhat, kion li faris en la gubernio, tial mi ricevis amnestion. Mi pasigis unu jaron kun mia eskadrono en Fort Lamy. Tie mi parolis la unuan fojon kun majoro Rawson, kiam mi gardostaris. Post unu jaro mi dizertis. Nokte, ĉe la landlimo de Angolo, mi renkontis Sinza-on. La rabisto tiutempe maĥinaciis per tiu truko, ke li portis oficiran uniformon de iu persekutanta ŝtato. Dum luktado mi mortigis lin. En tiu kriza minuto venis en mian memoron la interesiĝo de majoro Rawson al mi, kaj mi iris rekte en lian proksiman tendaron kun la kadavro. Post la malkovrita murdo kaj la venko super Sinza, la majoro ekspluatis la okazon inviti min al la angla Sekreta Servo. Ankaŭ en mia privata vivo li fariĝis mia patra protektanto. Mi povas danki al li, ke mi faris la abiturientan ekzamenon, mi povis rekomenci mian vivon, mi akiris medicinan diplomon en la universitato de Johannesburg, mi fariĝis angla civitano dank’ al la influo de la majoro, kaj oni dungis min en la kolonia armeo. Fortuno eĉ poste ne forlasis min malkovri krimaferojn. Jam delonge mi resaniĝis el la caffard, kaj mi povis tre bone kompreni, ke la nervosistemo de la kompatinda instruisto, vaganta en la marĉo, ruiniĝis kaj ĝi eksplodis en furiozo. Mi ne koleris tiujn sovaĝajn, kruelajn soldatojn, kiujn en la stato de la caffard obeis sian antipation, kiam ili atakis min. Ankaŭ Tadief-Lermontov-on mi konas el la legio, kie oni moknomis lin „kolonelo”. Li devis morti tial, ĉar ili timis, ke Lothar tro iniciis lin, rilate la malnovajn aferojn. Cetere li sciis nenion. Li hazarde venis en Londonon, Herta trovis lin, kaj Lothar akceptis lin en sian domon, kiel iaman, malnovan kamaradon. Mi sciis, ke la kvin dizertuloj vivas en Londono, sed mi pensis, ke ili estas honestaj homoj. Tial mi estis for de tiom da pridemandoj kaj inspektoj dum la krimesplorado, ĉar mi ne volis, ke la iamaj legianoj rekonu min.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Marŝi aŭ morti»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Marŝi aŭ morti» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Marŝi aŭ morti» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.