Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti

Здесь есть возможность читать онлайн «Jenő Rejtő - Marŝi aŭ morti» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Прочие приключения, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

Marŝi aŭ morti: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Marŝi aŭ morti»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

aventura romano

Marŝi aŭ morti — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Marŝi aŭ morti», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

— Imagu, tiu fripono ŝiris sin el miaj manoj kaj forkuris. Li malaperis dum momento.

Scribe rigardis profunde en la okulojn de sia superulo, li malgaje kapbalancis kaj glutis. Poste ili denove sidis en la polican aŭtomobilon.

IV

„Ibrahim ben Sinza invitas vin en la klubon Colonial, strato Hill, numero 9, duonetaĝo pordonumero 4, kie li deziras aŭskulti la negoc-proponojn de la interesatoj.”

— Mi ĝojas pro tio — diris la vicĉefkapitano, — mi timis, ke la city-anoj interkonsentos kun Sinza malantaŭ la dorso de la polico.

— Tio estis ilia intenco — diris ĉefkonsilisto Bodley. — Mi sukcesis akiri la invitilon tiel, ke mi ankoraŭ ĝustatempe sendis tute ne suspektindan interesaton inter la verajn finaculojn. Tiu tre altranga, angla aristokrato entreprenis eniĝi inter la bankierojn, de kiuj Sinza esperas la imposton. Cetere ni povintus akiri tiun invitilon de neniu.

— Ni surprizos tiun renkontiĝon — diris ambicioplene la vicĉefkapitano.

— Kiel vi opinias, Connor?

— Kompreneble ni devas surprizi ilin — li respondis. — Sed ni ne anticipu la okazaĵojn kun tro granda optimismo. Eblas, ke Sinza sendos sian iun homon anstataŭ si por pritrakti. Ĉar neniu scias, efektive kiel aspektas tiu homo.

— Ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie konsente. — Nek ni mem scias, kiu estas Sinza. Povas okazi, ke en tiu situacio blankhaŭta bandito uzas tiun nomon jam delonge. Sed se Sinza mem estas tiu homo, li certe ne fidas la diskretecon de la benkieroj tiom, ke li ne kalkulu je surprizatako.

— Mi pensas tiel, ke estus plej bone, se sinjoro kapitano kun ĉefinspektoro Connor direktus tiun grandiozan razion — diris la vicĉefkapitano. — Antaŭ ĉio ni bezonas la precizan projekton de la domo kaj ties ĉirkaŭaĵo.

— Jen ĝi estas — diris Connor kaj Mackenzie samtempe. Ili ambaŭ ekridetis. Du projektoj kuŝis sur la tablo de la vicĉefkapitano.

— La domo ne havas privatajn loĝejojn. Sur iu etaĝo estas kontoro, sur la alia modsalono de Kingsbow. Sur la duonetaĝo troviĝas du malplenaj loĝejoj, kaj en la tria estas la enigma klubo Colonial, konsistanta el unu ĉambro. Ĝia korta fenestro malfermiĝas al la artista enirejo de la teatro Diana, la alia al la strato Holl. Sub la fenestro estas vendejo de horloĝisto, krome nur la malgranda kafejo Margareta kun ĝiaj kvar montrofenestroj — klarigis Mackenzie. — Se nur ne ekzistas alia sekreta elirejo, kion mi pensas neebla, tiam ne povos fuĝi tiu homo, kiu traktos kun la komisitoj de la sud-afrikaj akciuloj.

— Unuavice la sinjoro konilisto ĉirkaŭos la tutan blokdomon kun tri taĉmentoj da policistoj — diris Connor. — Irwing kun sia trupo povus stari ĉe la artista enirejo kaj sub la korta fenestro, kelkaj detektivoj okupus la koridoron de la ŝtuparejo, kondukanta al la pordo. Scribe kaj mi gardus la stratajn fenestrojn, kaj vi Mackenzie, se ankaŭ vi bontrovos, vi provus penetri en la renkontiĝejon.

— All right.

K V A R A Ĉ A P I T R O

En la teatro Diana oni prezentas malbonan teatraĵon

I

— Bonvolu sidiĝi, fraŭlino. Nun ni parolas ne en la divizo de trovitaj objektoj. Eble ĉi tie ni pli bone komprenos unu la alian — diris Connor, — kaj vi tute ne devas demandi, cigaredu trankvile, kiom vi volas.

— Danon — diris Herta, kaj ŝi tuj ekfumis.

— Se vi sekretigos ion ajn antaŭ ni, pri kio vi scias, ĝi estas akvo al la muelilo de la plej granda fripono de Eŭropo. — Ili ne forprenis la rigardon de sur la vizaĝo de unu la alia. Interne ili ambaŭ sciis, ke depost la unua renkontiĝo, ili surpizige multe okupiĝas unu pri la alia en siaj pensoj.

— Kion eble mi sekretigos antaŭ vi, sinjoro ĉefinspektoro, laŭ mi, ĝi ne havas pli gravan signifon, ol tio, kio koncernas la privatajn aferojn de familio.

— Vi studis en universitato, Herta, ĉu vi permesas, ke mi nomu vin tiel? Vi eksterordinare talente okupiĝas pri kuraca kemio, kaj vi certe scias, ke kemia kombinaĵo havas simptomojn, kiuj signifas nenion por laikulo, kaj el tiuj samaj simptomoj vi povas konkludi eble la plej gravajn aferojn. Mi komprenas ĝin tiel, ke rilate kriminalajn aferojn, por mi estas gravega tia cirkonstanco, kion vi eble opinias sensignifa.

— Mi povas diri nenion.

— Ĉu vi povus klarigi, kiel fariĝis la demoraliĝinta Tadief monduma Lermontov. Kial vi lasis senvorte, ke iu forrabi vian retikulon?

Herta ekscitite mordetis al si la lipojn.

— Ĉio ĉi rilatas tian familian aferon…

— Kiujn, se vi tiel persiste sekretigas, tiam iu estinta militista kamarado mortigos vian patron. Kiam Connor vidis, ke la knabino plorante kliniĝas super la skribotablon, li iris post ŝin kaj metis sian manon sur la ŝultron de Herta. Mi promesas al vi, ke mi oficiale nur tion konsideros el viaj informoj, kion vi ne deziras sekretigi.

— Eble… eble iam mi rakontos ĉion… sed nun ne — diris Herta.

— Tiel vi povos implikiĝi en malagrablan situacion.

— Tio ne interesas min. Cetere vi ne rajtas alvoki min ĉi tien, kaj fari demandojn!

— Ĉu vi pensas? — diris Connor trankvile. — Ĉu vi opinias, ke mi ne rajtas demandi vin, kiel polica ĉefinspektoro, kial vi estis en la ĉambro de Lermontov dum la nokto de la murdo, kion vi serĉis en la valizon de la viktimo?

Herta forte ekprenis la apogilon de la seĝo. Poste ŝi rezolute diris:

— Demandu tion, kaj arestu min!

— Estu trankvila — diris la detektivo kun firma mildeco. — Kiam mi demandos tion, vi estos arestita.

II

En la kunsido prezidis Lindsay. Ĉeestis ankaŭ Lothar, afliktita, anime rompita, Rastignac kun sia bela, araba edzino, sinjorino baronino Wandenegg, kiu kaj sia edzo havis la kvinonon de la akcioj, nun ŝi partoprenis la kunvenon, ĉar la barono estis en Sud-Afriko. Krome kvar- kvin malpli gravaj akciuloj sidis en la ĉambro, la advokato kaj la afergvidanta direktoro de la enetrepreno.

— …Mi abdikas mian direktorecon, kaj mi volonte disponigus miajn akciojn al la kompanio — finis Lothar sian mallongan parolon.

— Mi tre domaĝus tion, rilate la nunajn kurzojn — diris lordo Lindsay, — sed ni ne povas aĉeti tiujn por pli alta prezo.

— Mi decidis — ekstaris Rastignac, — ke mi pagos al mia amiko Lothar la duoblon de tiu sumo, kiun la kompanio proponos. — Multaj el ili aplaŭdis.

— Post la fino de la pritraktotaj temoj, ni denove parolos pri la propono de sinjoro instruisto. Ĝis tiam sinjoro afergvidanta direktoro povas kalkuli la valoron de la akcioj. Laŭ la reguloj mi anoncas, ke barono ĉefdirektoro Waldenegg, en sia propra kaj en la nomo de sia altestimata edzina mosto, vendis la siajn akciojn al la konserno „Majoritato”. — Fariĝis ekscitita murmuro.

La baronino, kiu estis aĝa, sed eĉ nun tre bela virino, surprizite leviĝis de sur sia seĝo.

— Tio estas eraro… — ŝi diris embarasite.

— Jen estas la kontrakto pri la vendo, kun regula, notaria rajtigo, kiun vi faris por via edzo.Ĉu tio ne estas la subskribo de via sinjorina moŝto? — demandis Lindsay, metinte la dokumenton antaŭ ŝin.

La baronino atenteme rigardis ĝin, dum momento ŝajnis, ke la virino svenos, poste ŝi tamen regis sin.

— Jes… jes… ĝi estas mia subskribo — ŝi diris kaj poste rapide foriris. Estiĝis granda silento. Neniu komprenis la okazaĵon. Neatendite la advokato leviĝis por paroli.

— Antaŭ ol daŭrigi la pritraktadon, mi devas laŭtlegi la plej novan edikton de la financa ministro, kion mi ĵus ricevis de mia sekretario. Laŭ la edikto, ĝis plua ordono neniujn sud-afrikajn akciojn oni notos en la burso, estas malpermesate vendi kaj aĉeti ilin, ĉar ekde la hodiaŭa tago, ĝis la nuligo de la edikto, tiuj aĉetkontraktoj ne validas. Tiel, bedaŭrinde, nek la Kompanio Afrika Mahagono kaj nek sinjoro Rastignac povas aĉeti la akciojn de ĉefdirektoro Lothar.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «Marŝi aŭ morti»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Marŝi aŭ morti» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «Marŝi aŭ morti»

Обсуждение, отзывы о книге «Marŝi aŭ morti» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x