Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Ankaǔ la fantomoj neniom helpis. Estis ĉiam malagrabla ŝoko, kiam iu el ili subite traglitis la pordon, kiun oni provis malfermi. Preskaǔ Senkapa Niko ĉiam ŝatis helpi la novajn Oragrifajn pri la ĝusta direkto, sed Ĝenozo la Brufantomo egalvaloris du ŝlositajn pordojn kaj unu trompan ŝtuparon al tiu, kiu malfruis por iu klaso kaj trafis lin. Li faligus al oni rubujojn sur la kapon, tirus la tapiŝon de sub la piedoj, ĵetbatus onin per kreteroj, aǔ ŝtelvenus, nevideble, al oni de malantaǔen, ektirus lian nazon, kaj ŝrikus, “KAPTIS VIAN RONKILON!”
Eĉ pli malhelpe ol Ĝenozo, se tio eblis, estis la intendanto, Argus Ŝteleti [24] La mita Argus estis la filo de Zeǔso kaj Nioba. Li estis monstro homforma, escepte havanta cent okulojn.
. Hari kaj Ron sukcesis prikuspi lin ĝuste je sia unua mateno. Ŝteleti ektrovis ilin dum ili provis perforti sian vojon tra pordon, kiu malbonŝance estis la enirejo al la eksterlima koridoro de la tria etaĝo. Li rifuzis akcepti, ke ili estas perdintaj la ĝustan vojon, konstatis, ke ili intence provas enrompi en la koridoron, kaj minacis forŝlosi ilin en la karcero, kiam ili saviĝis de prof. Ciuro, kiu ĵus preteriris.
Ŝteleti posedis katinon, nomatan S-ino Noris, malgrasa, polvokolora estulo kun ŝvelintaj lampsimilaj okuloj, precize kiel tiuj de Ŝteleti. Ŝi patrolis la koridorojn sole. Oni rompu iun regulon antaǔ ŝi, eĉ je harlarĝo, kaj ŝi ekforirus por trovi Ŝteleti, kiu aperus anhelante, post du sekundoj. Ŝteleti konis la sekretajn vojojn de la kastelo pli bone ol iu ajn (eble kun escepto de la ĝemeloj Tordeli), kaj povis ekveni tiel subite, kiel iu ajn fantomo. Inter la studentoj ĉiuj malamis lin, kaj la plej kara ambicio de multaj estis tio, ke ili donu al S-ino Noris viglan piedbaton.
Eĉ kiam oni sukcesis trovi ilin, oni ankoraǔ taskiĝis pri la klasoj mem. La magio konsistis, kion Hari rapide sciiĝis, el pli multe ol flirtigi la vergon kaj diri kelkajn kuriozajn vortojn.
Ili devis studi la noktajn ĉielojn per teleskopoj je ĉiu merkredo, kaj lerni la nomojn de multaj steloj kaj la movadojn de la planedoj. Trifoje en semajno, por studi la Herbologion sub instruo de plumpa sorĉistineto nomata prof. Sproso, ili eliris al la forcejoj malantaǔ la kastelo, kie ili lernis kiel prizorgi ĉiun de multaj strangaj plantoj kaj fungoj, kaj sciiĝis la utilon de ĉiu.
Sendube la plej teda klaso estis la Historio de Magio, kiu estis la sola, kie fantomo lekciis. Profesoro Binz estis ja tre aĝa estinta, kiam li endormiĝis antaǔ la fajro en la instruista salono, kaj la sekvantan matenon ekstaris por prelegi, postlasante sian korpon. Profesoro Binz zumparolis daǔre, daǔre dum ili skribaĉis nomojn kaj datojn, kaj interkonfuzis Emerik la Fieca kaj Urik la Freneza.
Prof. Flirtmeĉo, la instruisto por Sorĉoj, estis malalta sorĉisteto, kiu devis stari sur amaso da libroj por vidi super sian skribtablon. Ĉe la komenco de ilia unua klaso li kontrolvokis la klasregistron, kaj kiam li trafis la nomon de Hari li ekkriis ekcitatan pepon, kaj rulfalis ekstervide.
Prof. MakGongal ankoraǔ estis unika. Hari tute pravis pri la sento, ke ŝi ne estas ĝusta instruisto al kiu kontraǔi. Strikta kaj lerta, ŝi donis al ili avertodiron je la momento, kiam ili unuafoje sidiĝis en ŝia klaso.
“La Transformado troviĝas inter la plej kompleksaj kaj danĝeraj formoj de magio, kiujn vi lernos ĉe Porkalo,” ŝi diris. “Kiu ajn faros stultaĵon en mia klaso foriros, kaj neniam revenos. Vi estas avertitaj.”
Tiam ŝi ŝanĝis sian skribtablon al porko kaj reen al tablo. Tio impresis ĉiujn, kaj ili avidis komenci mem, sed baldaǔ eksciis tion, ke ili neniam ŝanĝos la meblojn al bestoj antaǔ ol fari longan studadon. Post surpaperigo de multaj kompleksaj notoj, ĉiu ricevis alumeton, kaj komencis la klopodon de ŝanĝi ĝin al kudrilo. Ĝis la fino de la klaso sole Hermiona Granĝer efikis iun ajn ŝanĝon al sia alumeto. Profesorino MakGongal montris al la klaso, kiel ĝi estas fariĝinta tute arĝenteca kaj pinta, kaj favoris Hermionan per unu el siaj maloftaj ridetoj.
La klaso sendube la plej antaǔĝuita de ĉiuj estis la Defendo Kontraǔ la Mavaj Lertoj, sed la lecionoj de Ciuro rivelis sin kiel ŝerco. Lia klasĉambro odoregis je ajlo, per kiu, laǔ onidiro, li intencis forturni certan vampiron, kun kiu li konatiĝis en Rumanio, kaj kies alveno por kapti lin, je iu venonta tago, li timis. Lia turbano, laǔ li, estis donaco de iu afrika princo, por dankesprimo pro lia forigo de ĝena sorĉkadavro [25] Kadavro revigligita per sorĉo
, sed neniu tute kredis tiun klarigon. Ekzemple, kiam Ŝemus Fingan avide petis rakonton pri tio, kiel Ciuro luktadis kontraǔ la sorĉkadavro, Ciuro ruĝiĝis, kaj komencis paroli pri la vetero; krom tio, oni rimarkadis kuriozan odoron, kiu ŝvebis ĉirkaǔ la turbano, kaj la ĝemeloj Tordeli insistis, ke ankaǔ ĝi estas plenŝtopita per ajlo, tiel, ke Ciuro ŝirmu sin kie ajn li iras.
Hari trankviliĝis pri tio, ke laǔ la vojo al lernado de magio li ne estis je kilometroj malantaǔ la aliaj. Multaj studentoj devenis de moglaj familioj kaj, kiel li, simple ne konceptis, ke gesorĉistoj ekzistas. Kaj estis tiom por lerni, ke eĉ homoj kiel Ron havis nur malgrandan antaǔecon.
Vendredo estis aparta tago por Hari kaj Ron. Ili finfine sukcesis trovi sian vojon al la Granda Halo por matenmanĝo, tute sen eraro survoje.
“Kion ni havas por hodiaǔ?” Hari demandis al Ron dum li elverŝis sukeron sur sian kaĉon.
“Duopan klason de Pocioj kun la Rampenaj,” diris Ron. “Snejp estas la Domestro de Rampeno. Oni diras, ke li ĉiam favoras ilin – nun ni povas ekscii, se tio pravas.”
“Se nur MakGongal favorus nin,” diris Hari. Profesorino MakGongal estris Oragrifa Domo, sed tio ne malpersvadis ŝin doni al ili amasegon da hejmtaskoj lastatage.
Ĝuste tiam, la poŝto alvenis. Antaǔ nun Hari jam alkutimiĝis al tio, sed li ricevis iom da ŝoko je la unua mateno, kiam cento da strigoj estis subite glisantaj en la Grandan Halon dum mantenmanĝo, krozante super la tabloj ĝis tiam, ke ili ekvidas siajn posedantojn, kaj faligante leterojn kaj pakaĵojn en iliajn sinojn.
Ĝis tiam Hedvig ne estis alportinta ion ajn al Hari. Ŝi fojfoje flugis al li por mordeti al li la orelon, kaj preni iom da rostita pano antaǔ foriri al sia dormo ĉe la strigejo kun la ceteraj strigoj de la lernejo. Ĉi tiu mateno, tamen, ŝi flirtis suben inter la konfitaĵo kaj la sukero, kaj faligis noton sur la teleron de Hari. Hari tuj ŝiris ĝin malferma. Sur ĝi skribita per tre malnetaj literaĉoj staris:
Kara Hari,
Mi scias, ke vi ferias la vendredajn postagmezojn, do ĉu vi volus alveni, kaj preni tason da teo kun mi je la tria? Mi deziras ekscii la tuton pri via unua semajno. Sendu al ni respondon ree per Hedvig.
Hagrid
Hari pruntis la plumon de Ron, skribaĉis Jes, dankon, ĝis poste sur la malantaǔo de la noto, kaj forsendis Hedvig denove.
Bonŝance Hari povis antaǔĝui la teon kun Hagrid, ĉar la leciono de Pocioj fariĝis la plej malbona afero, kiu ĝis tiam estis okazinta al li.
Dum la semestrokomenca bankedo, Hari ekhavis la ideon, ke prof. Snejp malŝatis lin. Antaǔ la fino de la unua klaso de Pocioj, li sciis, ke li estas malprava pri tio. Snejp ne malŝatis Hari – li malamegis lin.
Klasoj de Pocioj okazis sube en unu el la karceroj. Tie estis pli malvarme ol supre en la ĉefa parto de la kastelo, kaj tio estus sufiĉe hirtiga, sen la peklitaj bestoj flosantaj en vitraj bokaloj ĉie laǔ la rando de la ĉambro.
Snejp, kiel Flirtmeĉo, komencis la klason per kontrolvoko, kaj kiel Flirtmeĉo, li paǔzis ĉe la nomo de Hari.
“Ho, jes,” li diris milde, “Hari Potter. Nia nova – renomulo .”
Drako Malfid kaj liaj amikoj Krab kaj Klus subridaĉis malantaǔ siaj manoj. Snejp finis la vokon de la nomoj kaj levante siajn okulojn rigardis la klason. Liaj okuloj estis nigraj kiel tiuj de Hagrid, sed al ili tute mankis la varmeco de Hagrid. Ili aspektis frostece kaj malplene, kaj memorigis onin je tuneloj mallumaj.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.