Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
Hari aǔdis la Ĉapelon kriegi la lastan vorton al la tuta halo. Li elprenis la Ĉapelon kaj paŝis tremante al la Oragrifa tablo. Li tiel trankviliĝis pri sia aliĝo al ili, kaj ne al Rampeno, ke li apenaǔ rimarkis, ke li ricevas la plej laǔtajn huraojn ĝis tiam. Persi, la prefekto, stariĝis kaj vigle svingis la manon, dum la ĝemeloj Tordeli kriegis “Ni gajnis Potter! Ni gajnis Potter!” Hari sidiĝis kontraǔe al la fantomo kun la krispo, kiun li antaǔe vidis. La fantomo frapetis al li la brakon, kaǔzante al Hari la subitan, hororan senton, ke li ĵus ekmergis ĝin en sitelon da frosta akvo.
Li nun povis rekte vidi la Ĉefan Tablon. Ĉe la proksima flanko sidis Hagrid, kiu trafis lian atenton, kaj bondezire gestis al li per polekso. Hari ridis ree. Kaj tie en la mezo de la Ĉefa Tablo, en granda ora seĝo sidis Albus Zomburdo. Hari rekonis lin tuj per la karto, kiun li eltiris de la Ĉokolada Rano. La arĝentaj haroj de Zomburdo estis en la tuta halo la sola afero, kiu brilis tiom, kiom la fantomoj. Hari ankaǔ ekvidis prof. Ciuron, la nervoza juna viro, kun kiu li konatiĝis ĉe la Likema Kaldrono. Li aspektadis tre strange en granda purpura turbano.
Kaj nun restis nur kvar ordigotaj homoj. “TOMASO, Dijn,” nigrulo eĉ pli alta ol Ron, kuniĝis je Hari ĉe la Oragrifa tablo, kaj tiam sekvis Ron en la vico. Li jam fariĝis palverda. Hari sub la tablo krucigis siajn fingroj por bonŝanco, kaj en sekvanta momento la Ĉapelo kriegis “ORAGRIFO!”
Hari aplaǔdis laǔte kun la aliaj dum Ron kolapsis en la seĝon apud Hari. “Bone farita, Ron, bonege,” deklamis Persi Tordeli pompe trans Hari dum “TURPIN, Lisa” fariĝis Korakunga.
Finfine “ZABINI, Blazio” fariĝis Rampena. Profesorino MakGongal revolvis sian pergamenon, kaj elprenis la Ordigan Ĉapelon.
Hari rigardis suben al sia malplena ora telero. Li nur ĵus rimarkis, kiom li malsatas. La kukurbaj pasteĉoj ŝajnis antikvaj memoroj.
Albus Zomburdo jam stariĝis. Li ĝojbrilis al la studentoj, siaj brakoj elstreĉitaj, kvazaŭ sia plej granda plaĉo estus vidi ĉiujn tie antaǔ li.
“Bonvenon,” li diris. “Bonvenon al nova jaro ĉe Porkalo. Antaǔ la komenco de nia bankedo, mi deziras diri kelkajn vortojn. Jen ili: Sencerbulo! Balengraso! Strangumo! Ekpinĉo! …..Dankon!”
Li ree sidiĝis. Ĉiuj aplaǔdis kaj hurais. Hari ne sciis ĉu ridi aǔ ne.
“Ĉu li ne iomete…frenezas?” li demandis necerte al Persi.
“Frenezas?” diris Persi poze. “Li estas genia. La plej kapabla sorĉisto de la mondo! Sed li iomete frenezas, jes. Terpomojn, Hari?”
Hari ekgapis. La pladoj antaǔ li nun entenis amasojn da manĝaĵoj. Li neniam vidis tiom da bongustaj aferoj kolektitaj sur unu tablo: rostbefo, rostita kokaĵo, porkokotletoj kaj ŝafidkotletoj, kolbasoj, larditaj bifstekoj, terpomoj bolkuiritaj, rostitaj, kaj frititaj, flano de Jorkŝiro [20] tradicia brita manĝaĵo
, pizoj, karotoj, viandsaǔco, keĉupo, kaj, pro stranga nekonata kialo, pipromentsukeraĵoj.
La ges-roj Dursli estis neniam precize malsatmortigintaj Hari, sed tamen neniam permesis al li manĝi tiom, kiom li dezirus. Dadli estis ĉiam forpreninta iun ajn, kiun Hari ŝatis, eĉ kiam tio malsanigus lin. Do Hari amasigis sur sian teleron iom da ĉio, escepte de la pipromentsukeraĵoj. Ĉio multe bongustis.
“Ŝajne frandas tio,” diris la fantomo kun krispo malfeliĉe, rigardante triste dum Hari distranĉis sian bifstekon.
“Ĉu vi ne--?”
“Mi nenion manĝis ekde preskaǔ kvarcent jaroj,” diris la fantomo. “Mi ne bezonas tion, kompreneble, sed oni tamen sentas la mankon. Mi dubas, ke mi jam presentis min? Kavaliro Nikolao de Mizgila-Porpington [21] Mizgila: (angle: mimsy) kunmetita vorto signifanta ‘mizera’ kaj ‘fragila’. La vorto estis inventita de Lewis Carroll.
je via dispono. La Rezidanta Fantomo de Oragrifa Turo.”
“Mi ja konas vin!” Ron ekdiris. “Miaj fratoj rakontis pri vi – vi estas Preskaǔ Senkapa Niko!”
“Mi preferus , se vi vokus min per Kavaliro Nikolao de Mizgila –,” la fantomo rigide komencis, sed sablohara Ŝemus Fingan interrompis.
“Preskaǔ senkapa? Kiel vi povas esti preskaǔ senkapa?”
Kavaliro Nikolao mienis ege ĝenate, kvazaǔ la babileto tute ne iris laǔ lia intenco.
“Tiele,” li diris agacate. Li ekprenis sin per la maldekstra orelo, kaj tiris. Lia tuta kapo forsvingis de lia kolo, kaj falis sur la ŝultron kvazaŭ pivotante sur ĉarniro. Evidente oni provis lin senkapigi, sed fuŝis tion. Ŝajne kontenta pro iliaj ŝokitaj mienoj, Preskaǔ Senkapa Niko renversis sian kapon ree sur la kolon, tusis, kaj diris, “Nu – novaj Oragrifaj! Mi esperas, ke vi helpos nin gajni la Doman konkurson venontjare? Jam neniam estas pasinte tiom da jaroj sen premia gajno fare de Oragrifo. La Rampenaj jam gajnis la Pokalon sinsekve ses jarojn! La Sanga Barono fieras preskaǔ netolereble – li estas la Rampena fantomo.”
Hari alrigardis la Rampenan tablon, kaj vidis teruran fantomon, tie sidantan, kun senesprimaj okuloj, senmovaj en marasma vizaĝo, kaj robo makulita de arĝenta sango. Li estis rekte apud Malfid, kiu, plaĉe al Hari, evidente ne ege ŝatis la sidaranĝojn.
“Kiel li duŝiĝis per sango?” demandis Ŝemus kun avida interesiĝo.
“Mi neniam demandis pri tio,” diris Preskaǔ Senkapa Niko delikate.
Kiam ĉiuj jam manĝis tiom, kiom ili kapablis, la restaĵoj de la manĝaĵo malaperis de la teleroj, kiuj fariĝis brile puraj, kiel antaǔe. Post momento la desertoj aperis. Jen blokoj da glaciaĵo de ĉiu imagebla gusto, pomtortoj, melastortetoj, krembulkoj kun ĉokolada glazuro, sukerbulkoj plenigitaj de konfitaĵo, savarino, fragoj, ĵeleo, rizfrandaĵo [22] Kaĉa deserto el rizo, lakto, sukero, kaj spicoj.
…
Dum Hari provizis sin per melastorteto, la konversacio ektemis pri iliaj familioj.
“Mi estas miks-rasa,” diris Ŝemus. “Mi’ paĉjo estas moglo. Panjo ne konfesis antaǔ la edziĝo, ke ŝi estas sorĉistino. Kia malagrabla ŝoko al li.”
La aliaj ridis.
“Kaj pri vi, Nevil?” demandis Ron.
“Nu, Avinjo vartis min, kaj ŝi estas sorĉistino,” diris Nevil, “sed la familio kredis longtempe, ke mi estis pure mogla. Mia Praonklo Alĉjo provadis trafi min nesingarda, kaj trudi ian magion el mi – li unufoje puŝis min de la ekstremon de la varfo Blackpula; mi preskaǔ dronis – sed nenio okazis antaǔ ol mi estis okjara. Praonklo Alĉjo alvizitis por vespermanĝi, kaj pendigadis min per la kruroj, el duaetaĝa fenestro, kiam Praonklino Enida oferis al li meringon, kaj li senintence lasis min fali. Sed mi resaltis – laǔlonge de la tuta ĝardeno, kaj en la straton. Ĉiuj ekĝojis ege, Avinjo ploris pro feliĉo. Imagu vidi iliajn vizaĝojn, kiam mi akceptiĝis ĉi tie! Oni ja pensis, ke eble mi ne havis sufiĉon da magio por eniri, fakte. Praonklo Alĉjo tiom kontentis, ke li aĉetis por mi la bufon.”
Flanke de Hari, Persi Tordeli kaj Hermiona diskutis pri la lecionoj. (“Mi tiom deziras, ke ili baldaŭ komencos, estas tiom da lernindaĵoj, mi precipe interesiĝas pri Transformado, vi scias, ŝanĝi iun al alia, oni diras, ke estas tre malfacile – ,” “Vi komencos je malgranda skalo, nur ŝanĝante alumetojn al kudriloj, kaj simile –”)
Hari, kiu komencis senti sin kontenta kaj dormema, denove rigardis supren al la Ĉefa Tablo. Hagrid prenis profundan gluton el sia pokalo. Profesorino MakGongal parolis kun prof. Zomburdo. Profesoro Ciuro en sia absurda turbano parolis kun instruisto, kiu havis grase nigrajn harojn, beksimilan nazon, kaj palflavan haǔton.
Ĝi okazis tre subite. La beknaza instruisto rigardis preter la turbano de Ciuro, rekte en la okulojn de Hari – kaj akra, bruliga doloro fulmis trans la cikatron sur la frunto de Hari.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.