Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
Здесь есть возможность читать онлайн «Joanne Rowling - Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Фэнтези, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.
- Название:Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj
- Автор:
- Жанр:
- Год:неизвестен
- ISBN:нет данных
- Рейтинг книги:4 / 5. Голосов: 1
-
Избранное:Добавить в избранное
- Отзывы:
-
Ваша оценка:
- 80
- 1
- 2
- 3
- 4
- 5
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj: краткое содержание, описание и аннотация
Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.
Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком
Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.
Интервал:
Закладка:
LASTA NOVAĴO PRI LA ENBREĈIGO ĈE GAJNGOTOJ
Daǔras la enketo pri la enrompiĝo ĉe Gajngotoj je la 31a de julio, ĉefe atribuata al ago de Mavaj gesorĉistoj nekonataj. Gajngotaj koboldoj hodiaǔ insistis, ke nenio elpreniĝis. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. “Sed ni ne sciigos al vi tion, kio estis tie, do tiru viajn nazojn el la afero, se vi ekkonas bonan konsilon,” diris Gajngota proparolantkoboldo hodiaǔ posttagmeze.
Hari memoris, ke Ron sciigis al li en la trajno, ke iu provis prirabi Gajngotojn, sed Ron ne menciis la daton.
“Hagrid!” diris Hari, “tiu Gajngota enrompiĝo okazis je mia datreveno! Evidente ĝi povis esti okazanta dum ni estis tie!”
Nun estis preterdube, ke Hagrid evitas rigardi al la okuloj de Hari ĉifoje. Li grumblis kaj oferis al li alian ŝtonkukon. Hari denove legis la artikolon. La koncerna ŝloskelo fakte estis malplenigita pli frue je la sama tago. Hagrid estis malpleniganta la ŝloskelon sepcent dek tri, ĉu oni difinus “malplenigi”, kiel elpreni tiun malpuraĉan pakaĵeton. Ĉu tion la ŝtelistoj estis celantaj?
Dum Hari kaj Ron paŝis reen al la kastelo por la vespermanĝo kun poŝoj pendantaj suben pro la pezo de ŝtonkukoj, kiujn ili pro ĝentileco simple ne povis rifuzi, Hari ekpensis, ke neniu el la lecionoj, kiujn li estis aǔdinta antaǔ tiam, donis al li tiom por pensado, kiom trinki teon kun Hagrid. Ĉu Hagrid kolektis la pakaĵon nur ĝustatempe? Kie ĝi nun estas? Kaj ĉu Hagrid scias ion pri Snejp, kiun li ne volas diri al Hari?
Ĉapitro naŭ
La Noktomeza Duelo
Hari neniam kredis tion, ke li estis trafonta knabon, kiun li malamus pli ol Dadli, sed tio antaŭis lian konatiĝon kun Drako Malfid. Tamen, unuajaraj Oragrifaj studis nur Pociojn kun la Rampenaj, do ne necesis, ke li eltenu Malfid ofte. Sed tio estis la kazo nur antaŭ ol oni renkontis en la Oragrifa komuna ĉambro alpinglitan afiŝon, kiu kaŭzis ĝemojn de ĉiuj. Fluglecionoj komencu je ĵaŭdo – plie Oragrifo kaj Rampeno lernu kune.
“Ĝuste tio,” diris Hari senĝoje. “estis mia ŝatata revo! Ke mi vidiĝu kiel naivulo sur flugbalailo antaŭ Malfid.”
Li estis antaŭĝuanta lerni la flugadon pli ol ion ajn.
“Vi ne scias, ke vi fariĝos naivulo,” diris Ron bonsence. “Tamen, kvankam Malfid ĉiam fanfaronas pri tio, ke li elstaras je kvidiĉo, mi vetus, ke tio estas nur blufo.”
Malfid certe paroladis multon pri la flugado. Li plendadis laŭte pri tio, ke la unuajaraj ne estas permesataj membriĝi en la Domaj teamoj, kaj liveris longajn kaj fanfaronajn rakontojn, kiuj ŝajne ĉiam finiĝis per lia apenaŭa eskapo de mogloj en helikopteroj. Tamen li ne estis sola: laŭ la diroj de Ŝemus Fingan, li vivis la plejmulton de sia infaneco zumante ĉirkaŭ la kamparoj per sia balastango. Eĉ Ron ofte rakontis, al iu ajn, kiu aŭskultus, pri la fojo, kiam li preskaŭ trafis pendoglisilon rajdante la malnovan stangon de Karlo. Ĉiuj devenantaj de la sorĉantaj familioj paroladis daŭre pri kvidiĉo. Ron jam forte disputis kun Dijn Tomaso, kiu kunloĝis kun ili en la dormejo, pri piedpilko. Ron ne komprenis kiel ajna ludo kapablas eksciti, kiu havas nur solan pilkon kaj ne permesas, ke iu ajn flugu, kaj ne komprenis kial Dijn pendigis surmure afiŝon pri la piedpilka teamo West Ham [27] Urbo en Anglio (prononco: Ŭest Ham)
. Hari unufoje trafis Ron, kiam tiu provis ŝovi la figurojn en la afiŝo, provante sproni ilin al movado.
Nevil ankoraŭ neniam sidis sur flugbalailo dum sia vivo pro tio, ke lia avino neniam permesis al li proksimiĝi al iu. Private, Hari agnoskis ke ŝi havis sufiĉan kialon por tio, ĉar Nevil spertis rimarkindan nombron da akcidentoj, eĉ havante ambaŭ piedojn surgrunde.
Hermiona Granĝer estis preskaŭ tiel maltrankvila pri la flugado, kiel Nevil. Ĉi tiu estis afero, kiun oni ne povis lerni parkere el libro—kvankam ŝi ja provis. Dum la ĵaŭda matenmanĝo ŝi enuigis ĉiujn ĝis stuporo per aro da sugestoj pri flugado, kiujn ŝi trovis en libro de la lerneja biblioteko, kiu nomiĝis Kvidiĉo tra la Epokoj . Nevil frandis ĉiun vorton, kiun ŝi diris, senespere serĉante ion ajn, kiu poste helpus al li alkroĉi sin al sia balastango, sed ĉiu el la ceteraj tre ĝojis, kiam la alveno de la poŝto interrompis la prelegon de Hermiona.
Hari ricevis neniun leteron post la noto de Hagrid, kiun aferon Malfid kompreneble rimarkis rapide. La gufo [28] speco de granda strigo
de Malfid daŭre alportis al li pakaĵojn da dolĉaĵoj dehejme, kiujn li ĝojaĉe malfermis apud la Rampena tablo.
Turstrigo alportis al Nevil malgrandan pakaĵon de lia avino. Li malfermis ĝin ekcitite, kaj montris al ili vitran globon je la grandeco de polekso, kiu aspektis kvazaŭ se ĝi estus plena je blanka fumo.
“Jen Tutmemorilo!” li klarigis. “Avinjo ja scias, ke mi forgesas la aferojn – ĉi tiu informas al iu, se li forgesis fari ion. Rigardu—oni premtenas ĝin tiel, kaj se ĝi ŝanĝas sian koloron al ruĝo – ho…” Lia vizaĝo velkis, ĉar la Tutmemorilo estis subite ardanta skarlate, “…vi estas forgesinta ion…”
Nevil klopodis memori tion, kion li estis forgesinta, kiam Drako Malfid, kiu preterpasis la Oragrifan tablon, ekkaptis la Tutmemorilon de lia mano.
Hari kaj Ron saltis surpiede, kvazaŭe atendante kialon por barakti kun Malfid, sed prof. MakGongal, kiu perceptis malpacon pli akre ol iu ajn instruisto de la lernejo, estis tie fulmorapide.
“Kio okazas?”
“Malfid tenas mian Tutmemorilon, profesorino.”
Grimacante Malfid rapide faligis la Tutmemorilon ree sur la tablon.
“Nur rigardante,” li diris, kaj ekretiriĝis, kun Krab kaj Klus sekvantaj.
Je la tria kaj duono tiun posttagmezon, Hari, Ron, kaj la ceteraj Oragrifaj hastis suben per la antaŭa ŝtuparo kaj sur la terenon por ricevi sian unuan lecionon pri flugado. Estis klare kaj blovis zefiro, kaj la herberoj flagris sub iliaj piedoj, dum ili marŝis laŭ la deklivaj gazonoj al glata ebena tereno situanta en la bieno kontraŭflanke al la prohibata arbaro, kies malhelaj arboj ŝancelis sur la fono de la ĉielo.
La Rampenaj jam estis tie, kaj ankaŭ dudek balailoj, kiuj kuŝis nete en vicoj surtere. Hari sciis ke Fredo kaj Georgo Tordeli plendas pri la lernejaj balailoj, dirante, ke iuj el ili ektremus se oni flugus tro alte, aliaj ĉiam drivadas maldekstren.
Ilia instruisto, s-ino Viskio, alvenis. Ŝi havis malongajn grizajn harojn, kaj flavajn okulojn, kiel falko.
“Nu, por kio ĉiuj atendas?” ŝi bojis. “Ĉiu staru apud balailo. Hop! Rapidu!”
Hari ekrigardis suben al sia balailo. Ĝi estis malnova kaj iuj el ĝiaj vergetoj hirtis je strangaj anguloj.
“Etendu vian dekstran manon super via balailo,” kriis S-ino Viskio de la antaŭo, “kaj diru ‘Supren’.”
“Supren!” ĉiuj kriis.
La balailo de Hari saltis tuj en lian manon, sed ĝi estis inter la malmulto, kiu faris tion. Tiu de Hermiona Granĝer simple rulis sin sur la tero, kaj tiu de Nevil tute ne moviĝis. Eble balailoj, kiel ĉevaloj kapablas senti tion, ke oni timas, ekpensis Hari; estis tremeto en la voĉo de Nevil, kiu diris tutklare, ke li preferus lasi siajn piedojn sur la tero.
S-ino Viskio tiam montris al ili, kiel suriĝi la balastangon sen forgliti de ĝia fino, kaj ŝi paŝis laŭ la vicoj, korektante la tenon de ĉiu. Plaĉis ege al Hari kaj Ron, kiam ŝi diris al Malfid, ke li estis malĝuste tenante la stangon, evidente dum jaroj…
“Nu, kiam mi fajfos, ekpuŝu piede kontraŭ la tero, forte,” diris s-ino Viskio. “Tenu viajn stangojn stabile, supreniri je metro, kaj tiam venu rekte suben per klino iome antaŭa. Ĉe la fajfo – tri – du – ”.
Sed Nevil, nervoza kaj incitebla, kaj timante ke li fariĝos postlasita surtere, puŝis forte antaŭ ol la fajfilo tuŝis la lipojn de s-ino Viskio.
Читать дальшеИнтервал:
Закладка:
Похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj»
Представляем Вашему вниманию похожие книги на «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.
Обсуждение, отзывы о книге «Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.