Dum la loka aristokratio — Bulderoj, Klubuloj kaj Galinagoj — tiel konservis sian dignon ĉe la supera ekstremo de la ĉambro, la aliaj sociaj klasoj imitis ties ekzemplon ĉe aliaj ĝiaj partoj. La malpli aristokrataj oficiroj de la 97a regimento dediĉis sin al la familioj de la malpli gravaj funkciuloj de la dokejo. La advokatedzinoj kaj la edzino de la vinkomercisto ĉefis en alia rango (la edzino de l’ bierfaranto rajtis viziti la Bulderojn), kaj sinjorino Tomlinsono, la poŝtestrino, ŝajnis laŭ komuna interkonsento ĉefo de la komerca partio.
Unu el la plej popularaj personoj en sia propra rondo estis eta grasa viro kun ringo da hirtaj haroj ĉirkaŭ la kapo kaj ampleksa kalva ebenaĵo supre — doktoro Ŝovulo, ĥirurgo de la 97a. La doktoro interŝanĝis flartabakon kun ĉiuj, babilis kun ĉiuj, ridis, dancis, inventis ŝercojn, ludis viston, faris ĉion kaj troviĝis ĉie. Al tiuj okupiĝoj, kvankam multnombraj, la eta doktoro aldonis okupiĝon pli gravan ol la ceteraj — li nelacigeble direktis la plej seninterrompan kaj dediĉitan atenton al maljuna vidvineto, kies riĉa kostumo kaj amaso da ornamaĵo deklaris ŝin plej dezirinda aldonaĵo al limigitaj enspezoj.
Al la doktoro kaj al la vidvino la okuloj de sinjoro Tupmano kaj de lia kunulo fiksiĝis dum kelka tempo, kaj la fremdulo ekparolis:
“Multe da mono – oldulino – pufa doktoro – ideo ne malbona – ĝuiga plezuro”, sonis la nekompreneblaj frazoj, kiuj eliris tra liaj lipoj. Sinjoro Tupmano scivole rigardis lian vizaĝon.
“Mi dancos kun la vidvino”, diris la fremdulo.
“Kiu ŝi estas?” demandis sinjoro Tupmano.
“Ne scias – neniam vidis ŝin dum la vivo – anstataŭi la doktoron – ek al”.
Kaj la fremdulo tuj transiris la ĉambron kaj, apogante sin al kamenbreto, komencis rigardadi per mieno de respektema kaj melankolia admiro al la grasa vizaĝo de la oldulino. Sinjoro Tupmano spektis, mute mirigite. La fremdulo progresis rapide; la eta doktoro dancis kun alia damo; la vidvino faligis sian ventumilon, la fremdulo levis kaj prezentis ĝin, — rideto — riverenco — dama kliniĝo — kelkaj vortoj interparolaj. La fremdulo senhezite aliris kaj revenis kun la ceremoniestro, eta prezenta pantomimo, kaj la fremdulo kun sinjorino Buĝero prenis lokon en kvadrilo.
La surprizon de sinjoro Tupmano pro tiu malsubtila konduto, kvankam grandan, senmezure superis la mirego de la doktoro. La fremdulo estis juna, kaj la vidvino flatiĝis. La atenton de la doktoro la vidvino malatentis, kaj la indigniĝo de la doktoro estis ignorata de lia senperturba rivalo. Doktoro Ŝovulo estis senpovigita. Ke li, doktoro Ŝovulo de la 97a, estu tuj estingita de viro, kiun neniu vidis pli frue, kaj kiun eĉ nun neniu konis! Doktoro Ŝovulo, doktoro Ŝovulo de la 97a rifuzita! Neeble! Tio ne povus esti! Jes, tiel estis, jen ili. Kio! Prezentas sian amikon! Ĉu li kredu la okulojn! Li rigardis denove, kaj devis dolore agnoski la verecon de siaj vidiloj, sinjorino Buĝero dancas kun sinjoro Tresio Tupmano, ne estis erarebleco. Jen antaŭ li la vidvino, korpe saltanta, ie-tie, kun nekutima vigleco, kaj sinjoro Tresio Tupmano ĉirkaŭhopanta, kun vizaĝo esprimanta la plej koncentritan solenecon, dancanta (kiel sufiĉe multaj dancas) kvazaŭ kvadrilo estus nenio amuza sed severa doloro al la sentoj, kies renkontiĝo postulas sencedan firmecon de la animo.
Silente kaj pacience la doktoro toleris ĉion ĉi, kaj ĉiujn transdonojn de neguso, kaj serĉadon de glasoj, kaj sinpafadon por biskvitoj, kaj flirtadon, kiuj sekvis; sed kelkajn sekundojn post kiam la fremdulo malaperis por konduki sinjorinon Buĝero al ŝia veturilo, li rapide sin pafis el la ĉambro kun efervesko de ĉiu ero de sia subpremita indigno, el ĉiuj partoj de sia vizaĝo, en pasia ŝvitado.
La fremdulo estis revenanta, kaj apud li estis sinjoro Tupmano. Li parolis mallaŭte kaj ridis. La eta doktoro ardis senvivigi lin. Li ekzaltis. Li triumfis.
“Sinjoro!” diris la doktoro per timiga voĉo, elprenante karteton kaj retiriĝante en angulon de la koridoro, “mia nomo estas Ŝovulo, doktoro Ŝovulo, sinjoro, el la 97a regimento, kazerno Ĉathama, jen mia karto, sinjoro, mia karto”. Li volis aldoni pli, sed lia indigno sufokis lin.
“Ha!” respondis la fremdulo senperturbe. “Ŝovulo – kore dankas – tre ĝentile – aktuale ne malsana, Ŝovulo – sed kiam jes – mi frapos ĉe via pordo”.
“Vi — vi estas evitulo, sinjoro!” anhelis la furioza doktoro. — “Poltrona… kovarda… mensogulo… ia… ia… ĉu nenio persvados vin doni al mi vian karton, sinjoro?”
“Ha, mi komprenas”, diris la fremdulo, duone flanken, “neguso tro fortas ĉi tie – malavara trinkejestro – tre malsaĝe – tre – limonado preferindas – varmegaj ĉambroj – maljunaj sinjoroj – suferos pro tio matene – kruele – kruele”, kaj li pluiris kelkajn paŝojn.
“Vi loĝas en tiu ĉi domo, sinjoro”, diris la indigna etulo, “vi estas nun ebria, sinjoro, sed vi aŭdos pri mi matene, sinjoro. Mi eltrovos vin, sinjoro, mi eltrovos vin”.
“Prefere trovi min el ol trovi min en ”, respondis la senperturba fremdulo.
Doktoro Ŝovulo aspektis nedireble feroca, dum li fiksis surkapen sian ĉapelon per indigna frapo, kaj la fremdulo kun sinjoro Tupmano supreniris al la dormoĉambro de tiu lasta por remeti la pruntitan plumaron de la senkonscia Vinklo.

Tiu sinjoro profunde dormis, la remetado baldaŭ plenumiĝis. La fremdulo estis ekstreme gaja, kaj sinjoro Tupmano, estante sufiĉe konfuzita pro vino, neguso [16] Neguso ( negus ). Alkohola trinkaĵo el portvino aŭ ŝereo, miksita kun varma akvo, sukero kaj spicaĵoj; ĝi estas nomita laŭ la unua kunmiksinto, kolonelo Francis Negus (?–1732)
, lumoj kaj damoj, taksis la tutan aferon kiel frandindan spritaĵon. Lia nova amiko foriris, kaj spertinte iomete da malfacilo por trovi la truon de sia noktoĉapo origine intencita por akcepto de lia kapo, kaj fine renversinte sian kandelingon dum la luktado por surmeti ĝin, sinjoro Tresio Tupmano sukcesis enlitiĝi per serio da komplikaj manovroj, kaj baldaŭ poste endormiĝis.
La sepa horo apenaŭ ĉesis sonori je la posta mateno kiam la ampleksa menso de sinjoro Pikviko vekiĝis el la senkonscia stato, en kiun plonĝis ĝin la dormo, pro laŭta frapado sur lia ĉambra pordo.
“Kiu estas?” diris sinjoro Pikviko, abrupte sidiĝante.
“Ciristo, sinjoro”.
“Kion vi volas?”
“Bonvolu, sinjoro, ĉu vi povas diri, kiu sinjoro en via partio portas helbluan frakon kun orumita butono sur kiu legiĝas K.P. ?”
“Ĝi estas fordonita por brosado”, pensis sinjoro Pikviko, “kaj la homo forgesis al kiu ĝi apartenas”.
“Sinjoro Vinklo”, li diris, “dua najbara ĉambro, dekstre”.
“Dankon, sinjoro”, diris la ciristo kaj foriris.
“Kio estas?” kriis sinjoro Tupmano, kiam laŭta frapado sur lia pordo vekis lin el lia senkonscia ripozo.
“Ĉu mi povas paroli al sinjoro Vinklo, sinjoro?” respondis la ciristo de ekstere.
“Vinklo! Vinklo!” kriis sinjoro Tupmano, vokante al la interna ĉambro.
“Kio?” respondis mallaŭta voĉo el sub la littolaĵo.
“Oni volas vin… iu ĉe la pordo…” — kaj streĉinte sin por prononci tiom, sinjoro Tresio Tupmano ĉirkaŭturniĝis kaj denove endormiĝis profunde.
“Volas!” diris sinjoro Vinklo, haste saltinte el la lito kaj surmetante kelkajn pecojn da vestaĵo: “volas! Tiom distance de la ĉefurbo… Kiu entute povas voli min?”
“Sinjoro en la kafoĉambro, sinjoro”, respondis la ciristo, kiam sinjoro Vinklo malfermis la pordon kaj frontis lin, “la sinjoro diras, ke li retenos vin nur nelonge, sinjoro, sed li ne povas akcepti rifuzon”.
Читать дальше