• Пожаловаться

Charles Dickens: La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika

Здесь есть возможность читать онлайн «Charles Dickens: La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию). В некоторых случаях присутствует краткое содержание. категория: Классическая проза / на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале. Библиотека «Либ Кат» — LibCat.ru создана для любителей полистать хорошую книжку и предлагает широкий выбор жанров:

любовные романы фантастика и фэнтези приключения детективы и триллеры эротика документальные научные юмористические анекдоты о бизнесе проза детские сказки о религиии новинки православные старинные про компьютеры программирование на английском домоводство поэзия

Выбрав категорию по душе Вы сможете найти действительно стоящие книги и насладиться погружением в мир воображения, прочувствовать переживания героев или узнать для себя что-то новое, совершить внутреннее открытие. Подробная информация для ознакомления по текущему запросу представлена ниже:

Charles Dickens La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika

La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

(El la Antaŭparolo de la eldonejo) W. Auld komencis kunlabori kun la eldonejo ekde la Viena UK, 1992. Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj. La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro. Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

Charles Dickens: другие книги автора


Кто написал La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika? Узнайте фамилию, как зовут автора книги и список всех его произведений по сериям.

La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika

Ĉapitroj 1–7

El la angla tradukis William Auld

Antaŭparolo

Bill (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj en libroj) Auld, kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko – La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.

Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

Hodiaŭ, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo. Ni esperas, ke – danke al Bill Auld – vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.

Agrablan vojaĝon!

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Kaliningrado

La 7an de februaro 2012

Ĉapitro 1

La pikvikanoj

La unua lumradio iluminanta la malhelon kaj blindige briliganta tiun obskuron, en kiu la pli frua historio de la senmorta Pikviko ŝajnas volvita, deriviĝas de tralego de la sekvonta enskribo en la Protokolo de la Klubo Pikvika, kiun la redaktoro de ĉi tiuj paperoj kun plej granda plezuro elmetas antaŭ la legantaron, kiel pruvon pri la zorga atento, senlaca diligento, kaj fajna elektemo, laŭ kiuj estis plenumita lia serĉado inter la multspecaj dokumentoj konfiditaj al li.

“La 12an de majo 1827. Sinjoro Jozefo Smigerso, E.V.P.M.K.P. [1] Eterna VicPrezidanto, Membro de Klubo Pikvika. , prezidis. La jenaj rezolucioj estis unuanime akceptitaj:

“Ke tiu ĉi Asocio aŭdis kun sentoj de sendevia kontento kaj senrezerva aprobo legadon de papero komunikita de sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P. [2] Ĝenerala Prezidanto, Membro de Klubo Pikvika. , sub la titolo ‘Rezonado pri la Fonto de la Hampstedaj Lagetoj, kun kelka observado rilate al la Teorio pri Gasterosteoj’; kaj ke tiu ĉi Asocio jene esprimas plej varman dankon al la dirita sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., pro tio.

“Ke kvankam tiu ĉi Asocio profunde konscias pri la avantaĝoj nepre aldoniĝantaj al la progreso de la scienco pro la verko ĵus aludita — ne malpli ol pro la senlacaj esploroj far sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., en Hornseo, Altpordego, Brikstono kaj Kambervelo — ĝi ne povas ne sperti viglan senton pri la nekalkuleblaj gajnoj, kiuj neeviteble rezultiĝus, se la rezonadon de tiu klera viro estus portitaj al kampo pli vasta, pro plilarĝigo de liaj vojaĝoj kaj sekva pligrandigo de lia sfero de observado, por la novaj konoj kaj diskonigado de kleraĵoj.

“Ke, pro la ĵus menciita kaŭzo, tiu ĉi Asocio serioze konsideris proponon, lanĉitan de la menciita sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., kaj de tri aliaj pikvikanoj sube nomitaj, ke estu formita nova filio de Unuiĝintaj Pikvikanoj, sub la titolo la Koresponda Societo de la Klubo Pikvika.

“Ke la dirita propono ricevis la konsenton kaj aprobon de tiu ĉi Asocio.

“Ke la Koresponda Societo de la Klubo Pikvika tial estas formita, kaj ke sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., sinjoro Tresio Tupmano, M.K.P., sinjoro Aŭgusto Snodgraso, M.K.P., kaj sinjoro Natanielo Vinklo, M.K.P., estas per tio ĉi nomumitaj kaj difinitaj kiel membroj de tiu sama; kaj ke ili estu petitaj sendi de tempo al tempo aŭtentajn priskribojn pri siaj vojaĝoj kaj esploroj, pri sia observado de karakteroj kaj moroj, kaj pri la tuto de siaj aventuroj, kune kun ĉiuj rakontoj kaj paperoj leviĝontaj pro la lokaj pejzaĝoj aŭ renkontiĝoj, al la Klubo Pikvika, lokita en Londono.

“Ke tiu ĉi Asocio kore agnoskas la principon, ke ĉiu membro de la Koresponda Societo respondecu pri la propraj vojaĝelspezoj, kaj ke ĝi konstatas neniun ajn obstaklon al tio, ke la membroj de la menciita societo daŭrigu siajn esplorojn tiel longe kiel plaĉos al ili laŭ la samaj kondiĉoj.

“Ke la membroj de la menciita Koresponda Societo estu, kaj estas, informitaj, ke ilia propono pagi la afrankon de siaj leteroj kaj la transporton de siaj pakaĵoj, estas pripensita de tiu ĉi Asocio, kaj ke tiu ĉi Asocio taksas tian proponon inda je la grandiozaj mensoj, el kiuj ĝi devenis, kaj ke per tio ĉi ĝi signas sian perfektan konsenton pri tio”.

Hazarda observanto, aldonas la sekretario al kies notoj ni ŝuldas la sekvontan priskribon, hazarda observanto eble rimarkus nenion eksterordinaran pri la kalva kapo kaj rondaj okulvitroj, kiuj atente direktiĝis al lia (de la sekretario) vizaĝo dum la legado de la supraj rezolucioj; sed al tiuj, kiuj sciis, ke la giganta cerbo de Pikviko funkcias malantaŭ tiu frunto, kaj ke la ridetaj okuloj de Pikviko ekbrilas malantaŭ tiuj okulvitroj, la spektaklo vere estis interesa. Tie sidis la homo, kiu spuris ĝis la fonto mem la gravajn lagetojn de Hampstedo kaj perturbis la sciencan mondon per sia Teorio pri Gasterosteoj, tiel trankvile kaj senemocie kiel la profunda akvo de la unua dum frosta tago, aŭ kiel unuopa specimeno de la alia plej funde de fajenca bokalo. Kaj kiom pli interesa estiĝis la spektaklo, kiam plene vigliĝante kaj verviĝante pro simultana voko por “Pikviko” eksplodinta el liaj adeptoj, tiu glora homo malrapide surgrimpis la brakseĝon, sur kiu li antaŭe sidis, kaj alparolis tiun klubon, kiun li mem fondis. Kian studaĵon por pentrartisto prezentis tiu ekscita vidaĵo! La elokventa Pikviko, kun unu mano gracie kaŝita sub la basko, kaj la alia gestanta en la aero, por helpi lian ardan deklamadon; lia altigita pozicio rivelis tiujn striktan pantalonon kaj gamaŝojn, kiuj, se ili vestus aliulon, povus resti nerimarkitaj, sed kiuj, kiam Pikviko vestis ilin — se ni rajtas tiel esprimi — inspiris sendevigan imponiĝon kaj respekton, ĉirkaŭita de la homoj, kiuj sin proponis por partopreni la glorojn de liaj eltrovoj. Dekstre sidis sinjoro Tresio Tupmano — la tro impresebla Tupmano, kiu al la saĝo kaj sperto de la aĝo pli matura aldonis la entuziasmon kaj ardon de knabo, pro la plej interesa kaj pardoninda el ĉiuj homaj malfortaĵoj — la amo. Tempo kaj nutrado plilarĝigis tiun figuron iam romantikan; la nigra silka veŝto iĝis ĉiam pli vasta; colon post colo la ora horloĝa ĉeneto sub ĝi malaperis el la vidkampo de Tupmano; kaj iom post iom la ampleksa mentono invadis la terenon de la blanka kravato: sed la animo de Tupmano spertis neniun ŝanĝiĝon — admiro al la bela sekso daŭre estis lia reganta pasio. Maldekstre de sia glora ĉefo sidis la poeziema Snodgraso, kaj post li la sportema Vinklo, la unua poetece volvita en la mistera blua frako kun hundhaŭta kolumo, kaj la dua aldonanta katizon al nova verda ĉasredingoto, plejda koltuko, kaj strikta lanpantalono.

La oratoraĵo de sinjoro Pikviko ĉiuokaze kune kun la debato pri ĝi estas - фото 1

Читать дальше
Тёмная тема

Шрифт:

Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё не прочитанные произведения.


Отзывы о книге «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika»

Обсуждение, отзывы о книге «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.