Charles Dickens - La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika

Здесь есть возможность читать онлайн «Charles Dickens - La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

(El la Antaŭparolo de la eldonejo)
W. Auld komencis kunlabori kun la eldonejo
ekde la Viena UK, 1992. Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.
La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko –
de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre.
Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.
Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui
en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

“Ĉu vi restos ĉi tie, sinjoro?” demandis sinjoro Natanielo Vinklo.

“Ĉi tie – ne mi – sed vi prefere – bona gastejo – agrablaj litoj – la plej proksima estas ĉe Vrajto, multekosta – tre multekosta – duonkrono [11] Duonkrono . Duono de la krono. Krono : 5-ŝilinga monero, kvarono de la brita pundo. sur la kalkulon se vi rigardas la kelneron – pagigas vin pli se vi vespermanĝas ĉe amiko ol se vi vespermanĝas en la kafoĉambro – kuriozuloj – tre”.

Sinjoro Vinklo turnis sin al sinjoro Pikviko kaj murmuris kelkajn vortojn; flustro pasis de sinjoro Pikviko al sinjoro Snodgraso, de sinjoro Snodgraso al sinjoro Tupmano, kaj konsentaj kapklinoj estis interŝanĝitaj. Sinjoro Pikviko alparolis la fremdulon:

“Vi faris al ni tre gravan servon hodiaŭ matene, sinjoro. Ĉu vi permesos, ke ni proponu etan indikon pri nia dankemo, petante la favoron de via societo ĉe vespermanĝo?”

“Granda plezuro – ne arogas dekreti, sed kradrostita kokinaĵo kaj fungoj – bonega afero! – je kioma horo?”

“Mi pripensu”, respondis sinjoro Pikviko, konsultante sian poŝhorloĝon, “nun estas preskaŭ la tria. Ĉu ni diru je la kvina?”

“Bonege taŭgas por mi”, diris la fremdulo, “je la kvina akurate – ĝis tiam – gardu vin”.

Levinte la pinĉitan ĉapelon ĝis kelkaj coloj de sur la kapo, kaj senzorge remetinte ĝin tre unuflanke, la fremdulo, kun duono de la brunpapera pakaĵo etendiĝanta el la poŝo, marŝis vigle tra la korto kaj turniĝis sur la ĉefstraton.

“Evidente vojaĝinto en multaj landoj, kaj atenta observanto de homoj kaj aferoj”, diris sinjoro Pikviko.

“Mi ŝatus vidi lian poemon”, diris sinjoro Snodgraso.

“Mi tre volonte vidus tiun hundon”, diris sinjoro Vinklo.

Sinjoro Tupmano diris nenion, sed li pensis pri Donna Kristina, la stomaka pumpilo, kaj la fontano; kaj liaj okuloj larmoplenis.

Luinte privatan salonon, inspektinte dormoĉambrojn kaj mendinte vespermanĝon, la kunularo elpromenis por rigardi la urbon kaj apudan najbaraĵon.

Ni ne trovas post atenta tralegado de la notoj de sinjoro Pikviko pri la kvar urboj, Straŭdo, Roĉestero, Ĉathamo kaj Bromptono, ke liaj impresoj rilate ties aspekton grave diferencas de tiuj aliaj vojaĝintoj, kiuj trairis la saman terenon. Lia ĝenerala priskribo estas facile resumebla.

“La ĉefaj produktaĵoj de tiuj urboj”, skribis sinjoro Pikviko, “ŝajne estas soldatoj, maristoj, judoj, kalko, salikoketoj, oficiroj kaj havenlaboristoj. La ĉefaj provizaĵoj elmetitaj por vendo sur la publikaj stratoj estas maraĵoj, migdala karamelo, pomoj, platfiŝoj kaj ostroj. La stratoj prezentas viglan kaj ageman aspekton, ĉefe rezulte de la festeno de la soldatoj. Vere ĝojigas mensojn filantropajn, vidi ĉi bravulojn ŝanceliri sub influo de superfluantaj entuziasmo kaj alkoholaĵo; tiom pli kiam mi memoras, ke sekvado de ili kaj spritado kun ili havigas malmultekostan kaj senkulpan distraĵon al la knaba populacio. Nenio (aldonis sinjoro Pikviko) povas superi lian bonhumoron. Ĝuste en la tago antaŭ nia alveno unu el ili estis plej forte ofendita en la domo de trinkejestro. La kelnerino pozitive rifuzis verŝi por li pli da trinkaĵo; pro kio li (nur ludeme) elingigis sian bajoneton kaj vundis la ŝultron de la junulino. Kaj tamen tiu bravulo la unua iris al tiu domo la postan matenon kaj esprimis sian pretecon preteratenti la aferon kaj forgesi la okazaĵon.

“La konsumado de tabako en tiuj urboj (daŭrigis sinjoro Pikviko) nepre estas tre granda: kaj la odoro, kiu plenigas la stratojn, devas esti ege frandinda por tiuj, kiuj ekstreme ŝatas fumadon. Supraĵeca vojaĝanto eble anatemus la malpurecon, kiu estas ilia ĉefa karakterizo. Sed al tiuj, kiuj rigardas tion indiko de trafiko kaj komerca prospero, ĝi estas vere kontentiga”.

Akurate je la kvina horo venis la fremdulo, kaj baldaŭ poste la vespermanĝo.

Li jam senigis sin de la brunpapera pakaĵo, sed neniom ŝanĝis siajn vestaĵojn, kaj li estis, se tio estis ebla, pli ol antaŭe parolema.

“Kio estas tio?” li demandis, kiam la kelnero forigis unu el la kovriloj.

“Soleoj, sinjoro”.

“Soleoj – ha! – bonegaj fiŝoj – ĉiuj venas el Londono – diliĝencaj proprietuloj aranĝas politikajn vespermanĝojn – transportado de soleoj – dekoj da korboj – ruzaj personoj – glason da vino, sinjoro?”

“Kun plezuro”, diris sinjoro Pikviko; kaj la fremdulo trinkis vinon, unue kun li, poste kun sinjoro Snodgraso, kaj poste kun sinjoro Tupmano, kaj poste kun sinjoro Vinklo, kaj poste kun la tuta societo, preskaŭ tiel rapide kiel li parolis.

“Diabla tohuvabohuo sur la ŝtuparo, kelnero”, diris la fremdulo. “Benkoj supreniras – ĉarpentistoj subeniras – lampoj, glasoj, harpoj. Kio prepariĝas?”

“Balo, sinjoro”, diris la kelnero.

“Privata, ĉu?”

“Ne, sinjoro, ne privata, sinjoro. Balo por financi bonfaradon, sinjoro”.

“Ĉu multaj ĉarmulinoj estas en tiu ĉi urbo, ĉu vi scias, sinjoro?” demandis sinjoro Tupmano kun granda intereso.

“Brilaj – bonegaj. Kento [12] Kento ( Kent ). Administra unuo sud-oriente de Londono. , sinjoro – ĉiu konas Kenton – pomoj, ĉerizoj, lupoloj kaj virinoj. Ĉu glason da vino, sinjoro?”

“Kun granda plezuro”, respondis sinjoro Tupmano.

La fremdulo verŝis kaj malverŝis.

“Mi tre ŝatus partopreni,” diris sinjoro Tupmano, revenante al la temo de la balo, “tre ŝatus”.

“Biletoj ĉe la baro, sinjoro”, enmetis la kelnero, “po duongineo [13] Duongineo . Duono de la gineo. Gineo (guinea) 21-ŝilinga monero. , sinjoro”.

Sinjoro Tupmano denove esprimis seriozan deziron ĉeesti la festenon, sed vidinte neniun respondon en la malhelaj okuloj de sinjoro Snodgraso, nek en la distrita rigardo de sinjoro Pikviko, li sin donis kun granda intereso al la portvino kaj deserto, kiuj estis ĵus surtabligitaj. La kelnero foriris, kaj la societo estis lasita por ĝui la komfortajn du horojn postvespermanĝajn.

“Pardonpete, sinjoro”, diris la fremdulo, “botelo stagnas – ĉirkaŭpasigu ĝin – vojo de la suno – tra la butontruo – neniom da postlasaĵo”, kaj li malplenigis sian glason, kiun li plenigis antaŭ proksimume du minutoj, kaj enverŝis alian, kun mieno de homo kutimiĝinta pri ĝi.

La vino estis pasigita, kaj nova provizo estis mendita. La vizitanto parolis, la pikvikanoj aŭskultis. Sinjoro Tupmano ĉiumomente pli emis partopreni la balon. La vizaĝo de sinjoro Pikviko ardis je mieno de universala filantropio, kaj sinjoro Vinklo kaj sinjoro Snodgraso profunde endormiĝis.

“Oni komencas tie supre”, diris la fremdulo, “aŭdas la socion – violonoj agordiĝas – nun la harpo – jen komencate”.

La diversaj sonoj, kiuj trovis por si vojon malsupren anoncis la komenciĝon de la unua kvadrilo.

“Kiom mi ŝatus partopreni”, diris sinjoro Tupmano, denove.

“Ankaŭ mi”, diris la fremdulo, “damninda valizaro – pezaj pramoj – nenio vestinda – strange, ĉu ne?”

Nu, ĝenerala bonvolemo estis unu el la ĉefaj karakterizoj de la Pikvika teorio, kaj neniu pli rimarkindis pro la fervora maniero akcepti tian noblan principon ol sinjoro Tresio Tupmano. La nombro de la ekzemploj, registritaj en la protokoloj de la societo, kiam tiu bonegulo direktis ricevontojn de bonfarado al la domoj de aliaj anoj por uzitaj vestaĵoj aŭ monhelpo, estis preskaŭ nekredebla.

“Mi plezure pruntedonus al vi indan vestaĵon tiucele”, diris sinjoro Tresio Tupmano, “sed vi estas iom svelta, kaj mi estas…”

“Iom dika – maturiĝinta Bakĥo – tranĉis la foliojn – desurbareliĝis, kaj preferis krudan lanaĵon, ĉu ne? – ne duoble distilita, sed duoble misstilita – ha! ha! Pasigu la vinon”.

Ĉu sinjoro Tupmano iom indignis pri la bruska tono, laŭ kiu li estis petita pasigi la vinon, kiun la fremdulo tiel rapide forigis; aŭ ĉu li tre prave skandaliĝis ĉar la influa ano de la Klubo Pikvika estis hontinde komparita al debareliĝinta Bakĥo, estas fakto ankoraŭ ne tute certigita. Li pasigis la vinon, tusis dufoje, kaj tre severe rigardis dum kelkaj sekundoj la fremdulon, sed ĉar tiu individuo tamen ŝajnis tute sinrega kaj tute trankvila sub la bora rigardo, li iom post iom malstreĉiĝis kaj revenis al la temo de la balo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika»

Обсуждение, отзывы о книге «La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x