“Mi estis dironta, sinjoro”, li diris, “ke kvankam miaj vestaĵoj estas tro grandaj, la kompleto de mia amiko sinjoro Vinklo eble estus laŭ via mezuro”.
La fremdulo mezuris sinjoron Vinklo per sia okulo, kaj tiu organo briletis kontente, kiam li diris:
“Tute laŭ la mezuro”.
Sinjoro Tupmano ĉirkaŭrigardis. La vino, kiu jam dormige influis sinjoron Snodgraso kaj sinjoron Vinklo, ŝteliĝis en la sentumojn de sinjoro Pikviko. Tiu sinjoro iom post iom trapasis la diversajn etapojn, kiuj antaŭas la letargion postvespermanĝan kaj ties sekvojn. Li jam spertis la kutimajn transirojn de la alta festenemo ĝis la profundoj de la mizero, kaj el la profundoj de la mizero ĝis la alta festenemo. Kiel gaslanterno sur la strato, kun vento en la tubo, li vidigis momente nenaturan brilon; poste malaltiĝis tiom, kiom apenaŭ videblis: post mallonga paŭzo li ekflamis denove por momente lumigi, poste flagris per necerta ŝanceliĝa speco de lumo, poste komplete estingiĝis. Lia kapo kliniĝis alsine; kaj senĉesa ronkado kun okaza parta singulto estis la solaj aŭdeblaj indikoj pri la ĉeesto de la grandiozulo.
La tento ĉeesti la balon kaj formi siajn unuajn impresojn pri la belo de la Kentaj junulinoj, forte posedis sinjoron Tupmano. La tento kunpreni kun si la fremdulon simile fortis. Li tute ne konis la lokon kaj ties loĝantojn, kaj la fremdulo ŝajnis posedi tiel grandan konon pri ambaŭ kiel se li loĝus tie ekde sia infanaĝo. Sinjoro Vinklo dormis, kaj sinjoro Tupmano sufiĉe spertis pri tiaj aferoj por scii, ke tuj post la vekiĝo li, laŭ la kutima progreso de la naturo, ruliĝos peze al sia lito.
“Plenigu la glason, kaj pasigu la vinon”, diris la nelacigebla gasto.
Sinjoro Tupmano faris laŭpete, kaj la aldonita stimulo de tiu lasta glaso determinis lian intencon.
“La dormoĉambro de Vinklo estas interne de la mia”, diris sinjoro Tupmano, “mi ne povus komprenigi al li, kion mi volas, se mi vekus lin nun, sed mi scias, ke li havas frakon, en unu vojaĝsako, kaj se vi eble vestus ĝin al la balo, kaj demetus ĝin post nia reveno, mi povus remeti ĝin, tute ne ĝeninte lin pri la afero”.
“Bonege”, diris la fremdulo, “brila plano – damne stranga situacio – dek kvar frakoj en la pakskatoloj kaj devigita vesti alies – tre bona spritaĵo tiu – tre”.
“Ni devas aĉeti niajn biletojn”, diris sinjoro Tupmano.
“Ne valoras duonigi gineon”, diris la fremdulo, “ni vetu pri kiu pagos por ambaŭ – mi nomas, vi flugigas la moneron – unuafoje – damo – damo – sorĉa damo”, kaj surplankiĝis la suvereno, kun la Drako [14] Drako . Bildo de la Drako, venkita de la Sankta Georgo, sur la reverso de la suvereno (ora monero kun la valoro 1 pundo = 20 ŝilingoj). Oni ne scias precize, kial ĉe la ĵetludo ĝi estis slange nomata virino, eble tial Dikenso supozis, ke sinjoro Tinto nomis la drakon virino pro ĝentileco.
(ĝentile nomita damo) supre.
Sinjoro Tupmano sonorigis, aĉetis la biletojn kaj mendis dormoĉambrajn kandelingojn. Post plua kvaronhoro la fremdulo estis komplete vestita en kostumo de sinjoro Natanielo Vinklo.
“Tio estas nova frako”, diris sinjoro Tupmano, dum la fremdulo rigardis sin tre kontente en longa spegulo, “la unua tajlita kun niaj klubaj butonoj”, kaj li atentigis sian kunulon pri la granda orumita butono, kiu montris buston de sinjoro Pikviko meze, kaj la literoj K.P. ambaŭflanke.
“ K.P. ”, diris la fremdulo, “stranga elmetaĵo – similaĵo de l’ oldulo kaj K.P. – Kio estas K.P. – Kurioza Pelerino, ĉu?”
Sinjoro Tupmano, kun fortiĝanta indigniĝo kaj granda graveco, klarigis la mistikan blazonon.
“Iom mallonga ĉe la talio, ĉu ne?” diris la fremdulo, tordiĝante por ekvidi en la spegulo la taliajn butonojn, kiuj estis duonsupre sur la dorso. “Kvazaŭ jako de poŝtisto – strangaj jakoj tiuj – tajlataj laŭkontrakte – sen mezurado – misteraj disdonoj de la Sorto – ĉiuj mallonguloj ricevas jakojn longajn – ĉiuj longuloj mallongajn”.
Tiel daŭrigante la nova kunulo de sinjoro Tupmano ĝustigis sian vestaĵon, aŭ prefere la vestaĵon de sinjoro Vinklo, kaj akompanate de sinjoro Tupmano supreniris la ŝtuparon kondukantan al la balĉambro.
“Viajn nomojn, sinjoro?” diris la pordisto.
Sinjoro Tresio Tupmano ĝuste ekpaŝis antaŭen por sciigi siajn titolojn, kiam la fremdulo tion malhelpis.
“Tute sen nomoj”, kaj poste li flustris al sinjoro Tupmano, “nomoj ne konvenas – ne konataj – tre bonaj nomoj siaspece, sed ne grandiozaj – bonegaj nomoj por malgranda festo, sed neniel impresas ĉe publikaj kunvenoj – inkognite taŭgas – Sinjoroj el Londono – distingitaj alilandanoj – io ajn”.
La pordo estis ĵete malfermita, kaj sinjoro Tresio Tupmano kaj la fremdulo eniris la balĉambron.
Tiu estis ĉambro longa kun karmezine kovritaj benkoj kaj vaksaj kandeloj en vitraj lustroj. La muzikistoj estis sekure enkarcerigitaj en alte lokita nestejo, kaj kvadrilojn sisteme trapaŝis du-tri gedancantaroj. Du kartotabloj estis okupitaj en la apuda kartluda ĉambro, kaj du paroj da maljunulinoj kaj ekvivalenta nombro da grasaj sinjoroj vistis ĉe ili.
La kvadrilo finiĝis, la dancintoj promenis tra la ĉambro, kaj sinjoro Tupmano kaj lia kunulo starigis sin en angulo por observi la ĉeestantojn.
“Atendu momenton”, diris la fremdulo, “gajo baldaŭ – korifeoj ankoraŭ ne venis – stanga loko – dokejestroj altrangaj ne konas dokejestrojn malpli altrangajn – dokejestroj malpli altrangaj ne konas etnobelaron – etnobelaro ne konas komercistojn – komisiito neniun konas”.
“Kiu estas tiu knabeto kun helaj haroj kaj rozkoloraj okuloj, en maskobala kostumo?” demandis sinjoro Tupmano.
“Ĉit, mi petas – rozkoloraj okuloj – maskobala kostumo – knabeto – galimatio – standardisto de l’ 97a infanteria regimento – honorinda Vilmoto Galinago – grandioza familio – Galinagoj – tre”.
“Kavaliro Tomaso Klubulo, kavaliredzino Klubulo kaj la fraŭlinoj Klubulo!” kriis la pordisto per voĉo [stentora].
Grandan sensacion tra la ĉambro kaŭzis la enveno de la alta sinjoro en blua frako kaj helaj butonoj, sinjorinego en blua satenaĵo, kaj du junulinoj similampleksaj en laŭmodaj roboj samkoloraj.
“Komisiito – ĉefo de la Dokejo – grandiozulo – rimarkinde grandioza ulo”, flustris la fremdulo en l’ orelon de sinjoro Tupmano, dum la bonfara komitato gvidis kavaliron Tomaso Klubulo al la ĉefloko en la ĉambro. La honorinda Vilmoto Galinago kaj aliaj distingindaj sinjoroj alpremiĝis por omaĝi al la fraŭlinoj Klubulo, kaj kavaliro Tomaso Klubulo staris rektege kaj majeste rigardis trans sian nigran koltukon al la ĉeestanta societo.
“Sinjoro Smitio, sinjorino Smitio kaj la fraŭlinoj Smitio”, estis la posta anonco.
“Kio estas sinjoro Smitio?” demandis sinjoro Tresio Tupmano.
“Io en la dokejo”, respondis la fremdulo.
Sinjoro Smitio kliniĝis respekteme antaŭ kavaliro Tomaso Klubulo, kaj kavaliro Tomaso Klubulo agnoskis la saluton per konscia degno. Kavaliredzino Klubulo teleskope rigardis sinjorinon Smitio kaj la familion per sia lorneto, kaj sinjorino Smitio siavice rigardis sinjorinon Iu-alia, kies edzo tute ne estis en la Dokejo.
“Kolonelo Buldero, koloneledzino Buldero kaj fraŭlino Buldero”, estis la postaj alvenintoj.
“Garnizonestro”, diris la fremdulo, responde al demanda rigardo de sinjoro Tupmano.
Fraŭlinon Buldero varme salutis la fraŭlinoj Klubulo, la saluto inter koloneledzino Buldero kaj kavaliredzino Klubulo estis kiel eble plej amikeca, kolonelo Buldero kaj kavaliro Tomaso Klubulo interŝanĝis flartabakon kaj aspekte tre similis paron da Aleksandroj Selkirkoj [15] Aleksandro Selkirko . ( Alexander Selkirk , 1676–1721). Skota maristo, elŝipigita al neloĝata insulo Más a Tierra (674 km de Ĉilio) kaj loĝinta tie sola en 1704–1709. Lia vivhistorio inspiris Danielon Defoe verki la romanon pri Robinsono Kruso (1719).
— “De l’ vidaĵ’ ili estas monarkoj”.
Читать дальше