Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Sciu, sinjoroj, ke, en vilaĝo dek kvar mejlojn for de ĉi tie, unu magistratano perdis sian azenon, kaŭze de ruza trompo plenumita de juna servistino lia (necesus tro da tempo por rakonti ĉi apartan epizodon), kaj, kvankam la magistratano faris ĉion eblan por retrovi la beston, li ne sukcesis. Jam de proksimume dek kvin tagoj mankis la azeno, laŭ ĝenerala kaj publika opinio, kiam la magistratanon, kiu troviĝis en la placo, alparolis alia kolego de la sama vilaĝo, dirante:

»—Gratulu min, kompano; via azeno jam aperis.

»—Mi vin gratulas plej kore, sed, kie ĝi aperis?

»—Ĉi-matene mi vidis ĝin en la mondo —respondis la alia— sen ŝarĝo-selo kaj harniso, kaj tiel skeleta, ke ĝi prezentis kompatindan aspekton. Mi volis alpeli ĝin al vi, sed ĝi kondutas nun tiel sovaĝe kaj apartiĝeme, ke, kiam mi proksimiĝis, ĝi forkuris en la denson de la monto. Se vi deziras, ke ankaŭ mi iru serĉi ĝin, permesu, ke mi prenu hejmen ĉi azeninon; baldaŭ mi revenos.

»—Vi faras al mi grandan favoron, kaj mi klopodos pagi vin en simila maniero —diris la perdinto.

»La konantoj de ĉi aventuro rakontas ĝin same kiel mi, kaj kun ties tutaj detaloj. Nu, la du magistratanoj iris piede al la monto kaj, alveninte al la loko, kie ili esperis trovi la azenon, ili vidis ĝin nek tie, nek ie ajn en la ĉirkaŭo, malgraŭ ke ili longe serĉis. Vidante do, ke la azeno ne aperas, la magistratano vidinta ĝin pli frue, diris al la alia:

»—Aŭskultu, kompano, ĵus venis al mi en la kapon unu ideo, kiu, sendube, kondukos vin trovi la azenon, eĉ se ĝi estus kaŝita, ne en la monto, sed en la interno de la tero. Mi scipovas iai ege bone, kaj se ĉi-rilate ankaŭ vi havas ioman sperton, tiam ni nepre sukcesos.

»—Ĉu vi diras «ioman sperton», kompano? Je Dio, neniu min superas, eĉ ne la azenoj mem.

»—Nun ni vidos —respondis la dua magistratano—. Mia ideo estas, ke vi traesploru sur unu flanko de la monto, kaj mi sur la alia, ĝis ni ĉirkaŭos la tuton; dum la iro vi iaos de tempo al tempo, mi faros same, kaj la azeno, se ĝi troviĝas en la monto, nepre aŭdos nin kaj iaos responde.

»—Kompano, via ideo estas tre bona kaj inda je via granda talento —diris la mastro de la azeno.

»Tiel do, kiel interkonsentite, ili disiris; sed okazis, ke la du iais preskaŭ de la sama momento, kaj ĉiu, trompita de la iao de la kunulo, serĉis lin, kredante, ke la azeno jam rivelis sian ĉeeston. Kaj kiam ili vidis denove unu la alian, diris la mastro de la besto:

»—Ĉu eblas, kompano, ke ne mia azeno iais?

»—Iais mi— respondis la alia.

»—Vere, mi konfesas nun —diris la mastro—, ke inter vi kaj unu azeno ekzistas nenia diferenco koncerne la blekadon. En mia tuta vivo mi vidis aŭ aŭdis nenion tiel perfektan.

»—Tian laŭdon kaj komplimenton vi meritas pli ĝuste ol mi, kompano —respondis la iniciatinto de la plano—. Ĉar mi ĵuras je Dio, nia Kreinto, ke en konkurso de azenblekoj, vi povus trankvile doni la avantaĝon de du iaoj al la plej bona kaj lerta blekanto de la mondo. Vi havas la tonon alta, la notoj sekvas sin laŭ ĝusta kadenco, kaj la moduloj estas multaj kaj rapidaj. Resume, mi konfesas min venkita kaj donas al vi la laŭron kaj la kronon de ĉi rara scio.

»—De nun do —respondis la mastro de azeno—, mi estimos kaj konsideros min pli ol antaŭe, kaj agnoskos, ke mi posedas ne ordinaran lerton; ĉar, kvankam mi sciis, ke mi bone iaas, tamen mi neniam supozis, ke mi faras tion, tiel perfekte kiel vi diras.

»—Kaj mi diras ankaŭ —aldonis la alia magistratano—, ke en la mondo ekzistas personoj kun kapabloj raraj, sed vanaj aŭ misuzataj, ĉar ili ne scias eltiri profiton el sia talento.

»—Nia speciala talento —respondis la mastro— nur en okazo kiel la nuna povas taŭgi al ni; kaj Dio volu, ke almenaŭ ĉi tie ĝi montriĝu utila.

»Tion dirinte, ili denove disiĝis kaj iais, sed ĉiumomente trompiĝis kaj renkontiĝis, ĝis fine ili interkonsentis, ke du sinsekvaj iaoj estu la signalo, ke ili mem blekas, ne la azeno. Tiel do, elpuŝante duoblajn iaojn ili ĉirkaŭiris la tutan monton, sen ke la perdita besto respondus eĉ per signoj. Sed, kiel povus respondi la kompatinda kaj missorta besto, se konsideri, ke ili trovis ĝin devorita de lupoj en la plej densa parto de la monto? Vidante ĝin, ĝia mastro diris:

»—Ege min surprizis ĝia silento, ĉar ĝi, se viva, aŭ blekus responde, aŭ ne estus azeno; sed tial, ke mi aŭdis vin iai tiel bele, mi ne bedaŭras mian penadon serĉi ĝin, malgraŭ ke mi trovis ĝin morta.

»—Via estas la honoro, kompano! —respondis la alia—. Ĉar, bele kantas la abato, sed egalas lin la meso-knabo.

»Nu, la paro, raŭka kaj afliktita, revenis al sia vilaĝo, rakontis al siaj amikoj, najbaroj kaj konatoj ĉion pri la serĉado de la azeno kaj emfaze laŭdis reciproke sian lerton en la iaado-arto. La historio disfamiĝis, atingis ĝis la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kaj la diablo, ĉiam sendorma kaj inklina ĉie semi diskordon kaj kverelon, farante el muso elefanton kaj el nenio egan ĥimeron, ordonis, ke la homoj de la aliaj lokoj, vidante personon de nia vilaĝo, tuj komencu iai, kvazaŭ ili ĵetus al ni en la vizaĝon la iaojn de niaj magistratanoj. La knaboj entuziasme sin donis al ĉi ŝerco, kaj tiam ŝajnis kvazaŭ ĉiuj demonoj de la infero partoprenus en la amuzo, ĉar la iaoj famiĝis de loko al loko, kaj sekve la loĝantoj de nia vilaĝo estas tiel konataj kaj facile distingeblaj, kiel la negroj de la blankuloj. Kaj ĝis tia ekstremo oni puŝis ĉi mizeran ŝercon, ke multe da fojoj la mokatoj, armitaj kaj en batala formacio, eliris ataki la mokantojn, sen ke la reĝo aŭ la Turo, la timo aŭ la honto havus forton sufiĉan por eviti tion.

»Mi kredas, ke, morgaŭ aŭ postmorgaŭ, la viroj de mia vilaĝo, t.e. la blekantoj, lanĉos atakon kontraŭ alia vilaĝo, kie oni plej senkonsidere nin persekutas, proksimume ses mejlojn for; kaj por bone prepari nin, mi aĉetis ĉi lancojn kaj halebardojn. Kaj jen, ĉi tie finiĝas la historio pri la mirindaĵo, kiun mi promesis diri; kaj se ĝi ne ŝajnas al vi mirinda, mi ne konas alian pli bonan.

La bonulo finis tiel sian rakonton, kaj tiam eniris tra la pordo de la gastejo viro tute en ĉama ledo: botoj, kuloto kaj sajo, kriante:

—Sinjoro gastejestro, ĉu vi havas ĉambron por mi? Mi venas kun la divenanta simio kaj kun la trupo de marionetoj, kiuj ludas La liberigon de Melisendra .

—Grandioze! —ekkriis la gastejestro—. Jen majstro Pedro! Ni havos tre agrablan nokton.

Mi forgesis diri, ke ĉi majstro Pedro havis la livan okulon, kaj preskaŭ la duonon de la vango, kovrita per peco el verda tafto, kio supozigis la ekziston de ia damaĝo en tiu flanko de lia vizaĝo.

—Bonvenon, sinjoro majstro Pedro! —daŭrigis la gastejestro—. Kie estas la simio kaj la pupoj? Mi ne vidas ilin.

—Ili troviĝas proksime —respondis la viro en ĉama ledo—. Mi antaŭiĝis por vidi, ĉu mi havos ĉambron.

—Eĉ al la duko de Alba mi rifuzus ĉambron por cedi ĝin al sinjoro majstro Pedro —diris la gastejestro—. Alportu la simion kaj la pupojn; ĉi-nokte gastas ĉi tie homoj, kiuj pagos por vidi la prezentadon kaj ankaŭ por admiri la talenton de la simio.

—Volonte —respondis la viro kun la verda tafto—. Mi reduktos la prezon kaj konsideros min bone pagita, se mi kovros la koston de mia loĝado. Nun mi foriras kaj revenos kun la ĉaro, kie troviĝas la simio kaj la pupteatro.

Tuj poste li eliris el la gastejo, kaj don Quijote demandis al la gastejestro, kiu do estas ĉi majstro Pedro, kaj kian simion kaj teatron li portas kun si.

—Majstro Pedro —respondis la alia— estas fama marionetisto jam delonge rondiranta ĉi regionon de La Mancha de Aragón kun la pup-teatro, kie li prezentas la liberigon de Melisendra fare de la fama don Gaiferos, historio el la plej belaj kaj bone ludataj, kian jam delonge oni ne vidis en ĉi regiono. Li portas kun si ankaŭ unu simion, kiu posedas la plej grandan talenton troveblan inter la simioj aŭ imageblan de la homoj: ĉar, se oni faras al ĝi demandon, ĝi aŭskultas atente, saltas sur la ŝultron de sia mastro, flustras al li en la orelon la respondon, kaj majstro Pedro tuj ripetas ĝin. Pri la pasintaj aferoj ĝi parolas pli multe ol pri la futuraj; kaj, kvankam ĝi eraras kelkfoje, preskaŭ ĉiam ĝi donas la ĝustan respondon, kio igas nin kredi, ke ĝi havas la diablon en la korpo. Majstro Pedro postulas du realojn por ĉiu demando, se la simio respondas, mi volas diri, se ĝia mastro voĉigas kion la simio flustris al li antaŭe en la orelon. Oni kredas, ke ĉi majstro Pedro ege riĉas. Li estas galant’uomo , kiel diras la italoj, vera bonulo, kaj ĝuas la plej glatan kaj molan vivon de la mondo: parolas pli ol ses personoj kune kaj trinkas pli ol dudek, ĉio dank’ al lia lango, al la simio kaj al la marionetoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x