Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ĉu mi ne diris, ke mi ne povas kredi vera eĉ la duonon de tio, kion vi rakontis pri la kaverno? —diris Sancho.

—Siatempe oni scios, Sancho —respondis don Quijote—. La tempo, rivelanto de ĉiaj aferoj, tiras ilin senescepte en la plenan lumon, eĉ se ili kaŝiĝas en la sino de la tero. Sed ni lasu nun ĉi temon, kaj ni iru vidi la teatron de majstro Pedro, ĉar mi pensas, ke ĝi rezervos al ni ian surprizon.

—Kiel «ian»? —diris majstro Pedro—. Ĉi teatro mia entenas sesdek mil surprizojn. Sciu, sinjoro don Quijote, ke ĝi rangas inter la plej vidindaj aferoj de ĉi mondo. Sed operibus credite, et non verbis , [298] [298] Latinaĵo: «kredu la farojn, se ne la vortojn». El la Biblio (Johano 10,38). do mi metu manon en la laboron, ĉar la tempo pasas kaj ni havas multon por fari, diri kaj elmontri.

Don Quijote kaj Sancho sekvis lin ĝis la loko, kie la teatro jam staris muntita kaj nekovrita, abunde garnita per vaksaj kandeletoj, kies lumo donis al ĝi brile okulfrapan aspekton. Majstro Pedro, kiel manipulanto de la pupoj, eniris en la budo-forman teatro, kaj, ekstere, lokis sin unu knabo, servisto de majstro Pedro, por ekspliki kaj komenti la argumenton. Li tenis vergeto en la mano por montri per ĝi al la diversaj marionetoj aperontaj.

Don Quijote, Sancho, la kuzo kaj la paĝio okupis la plej bonajn lokojn, ankaŭ la ceteraj gastejanoj sidiĝis, aŭ staris, antaŭ la teatro, kaj la juna komentisto komencis diri kion aŭskultos aŭ legos la aŭskultanto aŭ leganto de la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 26

Daŭrigo de la amuza aventuro de la marionetisto, kun aliaj aferoj vere legindaj

Ĉiuj silentis, same la helenoj kiel la trojanoj; [299] [299] Parodie, Cervantes uzas ĉi unuan verson de la dua libro de Eneado , de Vergilio. mi volas diri, ke la spektantoj de la ludo tenis sian atenton alkroĉita al la lipoj de la komentisto. Tiam, malantaŭ la kurteno aŭdiĝis la sono de kelke da tamburoj kaj trumpetoj kaj la subita salvo de multaj kanonoj. La bruo baldaŭ ĉesis, la knabo levis la voĉon kaj diris:

—Ĉi vera historio, ludota ĉi tie al viaj moŝtoj, estas prenita, vorton post vorto, el la francaj kronikoj kaj el la hispanaj romancoj, ĉie cirkulantaj de buŝo al buŝo, eĉ inter la buboj de la stratoj. Ĝi montras, kiel la sinjoro don Gaiferos liberigas sian edzinon Melisendra, kaptitino en Hispanujo, el la manoj de la maŭroj de la urbo Sansueña, nun konata sub la nomo de Zaragoza, Vidu, sinjoroj, ke don Gaiferos ludas triktrakon, laŭ la versoj de la kanzono:

Per la triktrako ludas don Gaiferos,
pri Melisendra tute forgesinte.

»Kaj ĉi eminentulo aperanta tie kun krono sur la kapo kaj sceptro en la mano estas la imperiestro Karolo la Granda, ŝajna patro de la menciita Melisendra. Ĉagrenita pro la pigro kaj neglektemo de sia bofilo, jen li iras admoni lin; rimarku, ke li krude kaj serioze lin skoldas, ĝis tia ekstremo, ke ŝajnas, kvazaŭ li volus doni per la sceptro kelke da batoj sur la kapon de la bofilo; kaj pluraj aŭtoroj asertas, ke li ja faris tion senhezite kaj forte. Dirinte, per multe da rezonoj, ke don Gaiferos endanĝerigus sian honoron, se li ne klopodus liberigi sian edzinon, la imperiestro daŭrigas, laŭ la historio:

Jam vi aŭdis: nun, decidu. [300] [300] Verso el fama romanco pri Gaiferos kaj Melisendra, verkita eble de Miguel Sánchez, samtempulo de Cervantes.

»Rigardu, sinjoroj, kiel la imperiestro turnas la dorson al don Gaiferos kaj lasas lin ĉagrenita; atentu nun, kiel kolere kaj senpacience don Gaiferos forĵetas de si la tabulon de la triktrako kaj la ludopecojn, petas urĝe la armaĵon kaj suplikas al sia kuzo don Rolando, ke li pruntu al li sian glavon Durindana; rimarku, ke don Rolando rifuzas fari la prunton kaj, anstataŭe, proponas sin kiel kunulon lian en la riska entrepreno baldaŭ komencota de don Gaiferos. Sed la kuraĝa kaj furioza kavaliro ne akceptas la proponon kaj diras, ke li sola, sen ies helpo, tre kapablas liberigi sian edzinon, eĉ se oni retenus ŝin en la pleja profundo de la tero. Ĉe tio li eliras por surmeti la armaĵon kaj tuj komenci la vojaĝon. Nun, sinjoroj, turnu la rigardon al la turo tie videbla, kaj faru al vi la ideon, ke ĝi estas unu el la turoj de la alkazaro de Zaragoza nun nomata La Alfajería. La damo vestita per maŭra kostumo kaj aperanta en ĉi balkono estas la senegala Melisendra, kiu ofte rigardas de tie la vojon al Francujo, kaj konsolas sin je sia enfermiteco, pensante pri Parizo kaj sia edzo. Observu nun ĉi novan incidenton, kian eble oni neniam antaŭe vidis. Ĉu vi ne rimarkas ĉi maŭron? Li iras sur la pintoj de la piedoj, silente, kun fingro sur la lipoj, kaj proksimiĝas deposte al Melisendra. Observu nun, kiel li kisas ŝin plene sur la buŝon, kaj kiel rapide ŝi kraĉas kaj poste viŝas al si la lipojn per la blanka maniko de sia ĉemizo, kaj kiel ŝi lamentas kaj deŝiras siajn belajn harojn, kvazaŭ ili kulpus je lia friponaĵo. Observu ankaŭ, ke alia maŭro de serioza mieno, la reĝo Marsilio de Sansueña, promenas en la koridoro, vidas la insolenton de la unua maŭro kaj ordonas, kvankam la kisinto estas parenco kaj granda favorito lia, ke oni lin kaptu kaj donu al li ducent frapojn per skurĝo. Jen kiel oni kondukas lin tra la ĉefaj stratoj de la urbo, kun anoncistoj ĉe-fronte kaj gardistoj malantaŭe, kaj kiel oni aplikas la punon preskaŭ tuj post la delikto, ĉar inter la maŭroj ekzistas nek procesoj nek apelacioj, diference ol ĉe ni.

—Knabo —laŭtis tiam don Quijote—. Knabo, daŭrigu vian historion tute rekte, sen fari deviojn, ĉar, por aserti ion vera, necesas multe de pruvoj kaj repruvoj.

—Knabo, faru kion ĉi sinjoro ordonas al vi —diris deinterne majstro Pedro— kaj ne perdu vin en digresioj. Estos pli bone tiel. Tenu vin do al via simpla melodio kaj ne implikiĝu en kontrapunktoj, ĉar ili kutimas missoni pro sia komplikeco.

—Tre bone —respondis la knabo.

Kaj li daŭrigis jene la historion:

—Ĉi tie, ĉi surĉevala figuro en gaskon-stila mantelo estas don Gaiferos mem; kaj jen, lia edzino, jam venĝita pri la insolento de la lasciva maŭro, staras kun pli bona kaj serena mieno ĉe la kreneloj de la turo kaj alparolas sian edzon, kiun ŝi prenas por simpla vojaĝanto; kiun ili diris unu al la alia, tio troviĝas en la romanco:

Se vi al Francujo iras,
pri Gaiferos demandadu.

»Sed mi ne ripetos nun ilian konversacion, ĉar kutime troa vortofluo kaŭzas enuon. Sufiĉas vidi, kiel don Gaiferos konigas sin, kaj kiel Melisendra, laŭ siaj ĝojaj gestoj, montras, ke ŝi rekonis lin, des pli nun, kiam ŝi ĵetas sin de la balkono kun la intenco fali sur la gropon de la ĉevalo de ŝia brava edzo. Sed, ve al ŝi! Rigardu, kiel la rando de ŝia jupo kroĉiĝas al feraĵo de la balkono, kaj kiel ŝi pendas en la aero kaj ne povas atingi la teron. Tamen, rimarku, ke la kompatema ĉielo helpas kiam plej necese, ĉar don Gaiferos proksimiĝas, kaj senrigarde, ĉu li deŝiros aŭ ne ŝian belan jupon, prenas ŝin kaj per la forto de la brakoj igas ŝin descendi ĝis la tero. Poste li ŝin impulsas sur la gropon de sia ĉevalo, kie ŝi ekrajdas vir-stile, t.e. kun la kruroj forkmaniere dismetitaj. Don Gaiferos rekomendas al ŝi, ke ŝi forte ĉirkaŭprenu lin deposte kaj kroĉu siajn manojn sur lia brusto, por ke ŝi ne falu, ĉar sinjorino Melisendra ne havas la kutimon rajdi tiamaniere. Ankaŭ aŭskultu, kiel la ĉevalo kontente henas, tial, ke ĝi portas tiel grandan ŝarĝon da kuraĝo kaj belo en la personoj de sia mastro kaj sia mastrino. Vidu, kiel ili faras turnon kaj elrajdas el la urbo kaj, gajaj kaj feliĉaj, prenas la vojon al Parizo. Iru pace, ho senegala paro da veraj amantoj! Sekure atingu la landon de viaj deziroj, sen ke la fortuno obstaklu vian feliĉan vojaĝon! La okuloj de viaj parencoj kaj amikoj vidu vin ĝui la ceteron de via vivo, kaj ĝi estu longa, kiel la vivo de Nestoro! [301] [301] Unu el la helenaj reĝoj partoprenintaj en la milito de Trojo. Laŭ la legendo li vivis tricent jarojn. Majstro Pedro levis tiam denove la voĉon:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x