Ĉi-momente revenis majstro Pedro kun la ĉaro, kie sidis la pupteatro kaj same la simio, granda kaj senvosta, kun la pugo aspra kiel felto, sed kun ne turpa vizaĝo. Don Quijote, apenaŭ vidis ĝin, demandis al ĝi:
—Diru, sinjoro divenisto: kio okazos? Kio estos al ni? Kaj jen, vidu miajn du realojn.
Kaj li ordonis al Sancho, ke li transdonu ilin al majstro Pedro. Sed ĉi lasta respondis anstataŭ la simio, dirante:
—Sinjoro, ĉi besto ne donas respondon pri la venontaj aferoj. Ĝi iom scias pri la pasintaj, same kiel pri la nunaj.
—Je Dio! —ekkriis Sancho—. Eĉ ne unu soldon mi pagus, por ke oni diru kion mi travivis, ĉar, kiu povus scii tion pli bone ol mi? Kaj estus vere stulte pagi, por ke oni diru al mi kion mi jam scias. Sed tial, ke ĝi konas la nunon, jen miaj du realoj. Diru, linda simio, kion faras ĉi-momente mia edzino Teresa Panza kaj per kion sin distras?
Majstro Pedro rifuzis la monon kaj diris:
—Mi ne volas ricevi pagon sen antaŭe plenumi la servon.
Per la dekstra mano, li donis al si du frapojn sur la livan ŝultron, la simio alsaltis sur ĝin, metis sian buŝon ĉe lia orelo kaj rapide klakis per la dentoj; kaj, tion farinte en apenaŭ la tempo necesa por diri unu credo , ĝi saltis denove al la planko. Tuj poste majstro Pedro hastis genuiĝi antaŭ don Quijote, ĉirkaŭprenis liajn krurojn kaj diris:
—Mi brakumas ĉi krurojn, kvazaŭ ili estus la du kolonoj de Herkuleso, ho glora restaŭranto de la jam forgesita vaganta kavalirismo! Ho, neniam sufiĉe laŭdata kavaliro don Quijote de La Mancha, defendo de la afliktitoj, apogo de la falantoj, subteno de la falintoj, bastono kaj konsolo de la mizeruloj!
Ĉe tio don Quijote rigidiĝis de stuporo, Sancho de konfuzo, la kuzo de miro, la paĝio de perplekso, la viro de la iaoj de surprizo, la gastejestro de konsterno, kaj, resume, ĉiuj aŭskultintoj de la vortoj de la marionetisto gapegis senmovaj. Majstro Pedro daŭrigis:
—Kaj vi, ho brava Sancho Panza, la plej bona ŝildisto de la mondo, servisto de la plej bona kavaliro, ĝoju: via bona edzino, Teresa, bone fartas, kaj la nuna horo, kardas funton da lino kaj, jen pli da detaloj, havas ĉe sia liva flanko kruĉon kun la buŝo breĉetita kaj kun ne eta kvanto da vino, kiu animas ŝin en ŝia laboro.
—Mi kredas vin —respondis Sancho—, ĉar ŝi estas vera juvelo, kaj se ŝi ne havus ĵaluzan naturon, mi ne ŝanĝus ŝin eĉ por la gigantino Andandona, virino virta kaj diligenta, laŭ mia mastro. Teresa estas unu el tiuj personoj, kiuj rifuzas al si nenion, eĉ se la herodontoj suferos la konsekvencon de tia konduto.
—Mi diras nun —rimarkis don Quijote—, ke multe leganta kaj vojaĝanta homo vidas multon kaj lernas multon. Nenian argumentadon oni povintus uzi por konvinki min, ke ekzistas en la mondo simioj kun la kapablo diveni, kiel mi vidas nun propra-okule. Efektive, sinjoroj, mi estas la sama don Quijote menciita de ĉi bona besto, kvankam ĝi dediĉis al mi iom tro da laŭdoj. Sed, kia ajn mi estas, mi dankas la ĉielon, ke ĝi donas al mi mildan kaj kompateman naturon, ĉiam pretan fari bonon kaj nekapablan kaŭzi damaĝon al ajna persono.
—Se mi havus monon —diris la paĝio— mi demandus al la sinjoro simio, kio okazos al mi en mia vojaĝo.
Al tio respondis majstro Pedro, jam leviĝinta de la piedoj de don Quijote:
—Mi jam diris, ke ĉi besteto ne divenas la futuron. Alie, mi ne konsiderus vian mankon de mono, ĉar, por komplezi sinjoron don Quijote, mi ignorus ĉian profiton de ĉi mondo. Kaj nun, por amuzi lin, ĉar mi estas ŝulda al li, mi muntos la pupo-teatron kaj donos senpagan prezentadon al ĉiuj personoj de la gastejo.
Tion aŭdinte, la gastejestro, plena de ĝojo, indikis la lokon, kie oni povus munti la teatron kaj, en unu momento, oni ĝin starigis. De sia flanko, don Quijote ne tre kontentis je la diven-kapablo de la simio, ĉar ne ŝajnis al li dece, ke iu simio povu diveni pri aferoj pasintaj kaj futuraj. Tiel do, dum majstro Pedro aranĝis la teatron, don Quijote retiriĝis kun Sancho al angulo de la stalo, kie, neaŭdate de aliaj personoj, li diris:
—Nu, Sancho, mi bone konsideris la raran kapablon de ĉi simio kaj venis al la konkludo, ke ĉi majstro Pedro, ĝia mastro, sendube faris pakton, implicitan aŭ eksplicitan, kun la diablo.
—Se la pako estas implikita [296] [296] Kiel en aliaj okazoj, Sancho miskomprenas, kaj konfuzas «pakton» kun «pako» kaj «implicita» kun «implikita».
kaj demona, ĝi certe ne rekomendindas. Sed, kian profiton povas eltiri majstro Pedro el ĉi pako?
—Vi ne komprenas min, Sancho —respondis don Quijote—. Mi volas diri, ke li certe interkonsentis kun la diablo, ke ĉi lasta donu al la simio tiel specialan talenton; majstro Pedro gajnas per ĝi sian panon kaj, kiam li riĉiĝos, li devos liveri sian animon al Satano, ĉar tion postulas ĉiam ĉi malamiko de la tuta mondo. Mi tiel opinias, ĉar la simio respondas nur al demandoj pri aferoj nunaj aŭ pasintaj, kaj la scio de la diablo ne etendiĝas pretere. La futuron li povas koni nur per konjektoj, kaj ne ĉiam, ĉar sole Dio rezervis al si la konon de ĉia tempo kaj epoko; [297] [297] Cervantes ripetas ĉi tie penson el la Biblio (Agoj de la Apostoloj 1,7).
por Li ekzistas nek paseo nek futuro: ĉio estas nuno por Li. Tiel do, tute klaras, ke ĉi simio parolas laŭ la stilo de la diablo, kaj mi miras, ke oni ne denuncis ĝin ĉe la Sankta Inkvizicio, kie oni ĝin pridemandus kaj elŝirus el ĝi la konfeson pri tio, kiu do havigis al ĝi la kapablon diveni. Evidentas, ke ĉi simio ne estas astrologo, kaj nek ĝi, nek ĝia mastro faras, aŭ scias fari, horoskopojn, kvankam ĉi lastaj tiel enmodiĝis en Hispanujo, ke nuntempe ne ekzistas virineto, paĝio aŭ ŝu-flikisto, kiu ne pretus starigi ies horoskopojn (kvazaŭ fari ilin tiel facilus, kiel preni lud-karton de sur la planko), kaj tiamaniere, per siaj trompoj kaj nescio koruptas la mirindan veron de ĉi scienco. Mi scias pri certa damo, ke, iam, ŝi demandis al unu el ĉi falsaj horoskopistoj, ĉu hundineto ŝia gravediĝus, kiom da idoj ĝi naskus, kaj kiun koloron ili havus. La sinjoro astrologo respondis, farinte la koncernan horoskopon, ke la hundino gravediĝus kaj naskus tri idojn; unu estus verda, alia ruĝa kaj alia bunta, kondiĉe ke la hundino kopulaciu inter la dekunua kaj la dekdua horo de la tago aŭ de la nokto, en lundo aŭ en sabato. Sed okazis, ke du tagojn post la konsulto, la hundino mortis de troa manĝado, kaj la sinjoro astrologo tamen famiĝis en sia urbo kiel plej kompetenta horoskopisto, kian reputacion havas la pliparto el ili.
—Malgraŭ ĉio —diris Sancho—, mi dezirus, ke via moŝto demandu al la simio, pere de majstro Pedro, ĉu veras viaj aventuroj en la kaverno de Montesinos. Ĉar mi opinias, kaj mi petas vian pardonon, ke ĉio estis fikcio kaj mensogo, aŭ almenaŭ, ke vi ĝin sonĝis.
—Ĉio eblas —respondis don Quijote—. Sed mi sekvos vian konsilon, eĉ se mi sentos skrupulojn.
Ĉi-momente majstro Pedro proksimiĝis voki la hidalgon, dirante, ke jam la teatro staris preta, kaj petante, ke li iru ĉeesti la ludon pro ties granda intereso. Don Quijote informis pri sia ideo al la marionetisto kaj petis lin, ke, unue, li demandu al sia simio, ĉu certaj aferoj okazintaj en la kaverno de Montesinos estis veraj aŭ nur sonĝitaj, ĉar ŝajnis al li, ke ili havas parton de vero kaj parton de sonĝo. Majstro Pedro, sen respondi eĉ unu vorton, iris preni la simion, metis ĝin antaŭ don Quijote kaj Sancho kaj diris:
—Sinjoro simio, ĉi kavaliro deziras scii, ĉu kelkaj aferoj de li travivitaj en la kaverno de Montesinos estas veraj aŭ falsaj.
Li faris la kutiman geston, la simio saltis sur lian livan ŝultron kaj kvazaŭ-parolis al li en la orelon. Tuj poste majstro Pedro deklaris:
—La simio diras, ke unu parto el ĉio vidita kaj farita de via moŝto veras, kaj ke la alia parto falsas. Ĝi aldonis, ke ĝi scias nenion plian pri ĉi afero, sed ke ĝi respondos ajnan novan demandon en la venonta vendredo; nune, ĝia kapablo diveni elĉerpiĝis kaj ne revenos ĝis la vendredo, kiel dirite.
Читать дальше