»—Ĉion ĉi, kaj eĉ pli, ŝuldas via moŝto al mia sinjorino —respondis la pucelo.
»Kaj preninte la kvar realojn, ŝi faris, ne riverencon, sed kapriolon, kiu levis ŝin kvin futojn en la aeron.
—Sankta Dio! —interrompis Sancho per tre laŭta voĉo—. Ĉu eblas, ke ekzistas tiaj aferoj en la mondo, kaj ke ensorĉoj kaj ensorĉistoj havas forton sufiĉan por ŝanĝi la prudenton de mia sinjoro al tiel absurda frenezo? Ho sinjoro! Sinjoro! Konsideru vin mem kaj vian honoron, je Dio, kaj ne plu atentu la idiotaĵojn, kiuj ŝancelis kaj renversis vian racion.
—Vi parolas tiel, Sancho, ĉar vi amas min —diris don Quijote—. Kaj tial, ke vi ne havas sperton pri la aferoj de ĉi mondo, ĉio montranta ajnan komplikon ŝajnas al vi neebla. Sed, kiel dirite, siatempe mi rakontos al vi kelke da aferoj rimarkitaj de mi tie sube; kaj ili igos vin kredi mian rakonton, kies vero estas absoluta kaj nediskutebla.
Kie oni rakontas milon da bagateloj tiel absurdaj kiel necesaj por la vera kompreno de ĉi granda historio
La tradukinto de ĉi granda historio, kies originalon verkis ĝia unua aŭtoro Cide Hamete Benengeli, diras, ke, kiam li atingis la ĉapitron pri la aventuro de la kaverno de Montesinos, li trovis ĉi vortojn, skribitajn de la propra mano de Hamete en la marĝeno:
«Mi ne povas kompreni, nek kredi, ke ĉio rakontita en la antaŭa ĉapitro vere okazis al la kuraĝa don Quijote: la motivo kuŝas en tio, ke liaj ĝisnunaj aventuroj estis fareblaj kaj verŝajnaj; sed mi povas neniel akcepti ĉi aventuron de la kaverno, ĉar ĝi transpasas ĉian limon racian. Tamen, ne eblas pensi, ke don Quijote, la plej ver-ama kaj nobla kavaliro de sia tempo, mensogis, se konsideri, ke li ne dirus unu solan mensogon, eĉ se oni lin trapikus per sagoj. Aliflanke necesas rimarki, ke li rakontis ĉi aventuron kun ties plej etaj detaloj, kaj ke en tiel kurta tempo li ne povus konstrui tiel grandan amason da ekstravagancoj. Kaj se ĉi aventuro ŝajnas apokrifa, mi ne kulpas; do, mi ĝin skribas sen opinii ĝin vera aŭ falsa. Vi, leganto, ĉar prudenta, juĝu laŭ via kriterio, ĉar mi nek povas, nek devas plu paroli. Tamen, don Quijote malkonfesis ĉi aventuron en sia mortolito, dirante, ke li inventis ĝin, ĉar ŝajnis al li, ke ĝi bone konformas kaj respondas al la aventuroj, kiujn li legis en siaj libroj».
Poste, la aŭtoro daŭrigis, dirante:
«La kuzo tiel miris je la aŭdaco de Sancho, kiel je la pacienco de lia mastro, kaj konkludis, ke la serena anim-stato de don Quijote fontis de lia kontento esti vidinta, kvankam ensorĉita, sian sinjorinon Dulcinea de El Toboso. Alie, Sancho sendube ricevintus, pro siaj vortoj kaj argumentoj, pluvon da batoj sur la ripoj. Kaj ŝajnis al la kuzo, ke, vere, la ŝildisto iom tro impertinentis kontraŭ sia sinjoro. La kuzo turnis sin tiam al la hidalgo kaj diris:
—Sinjoro don Quijote de La Mancha, mi konsideras profitega ĉi vojaĝon kun via moŝto, ĉar per ĝi mi gajnis kvar aferojn. Unue, mi konatiĝis kun vi, kion mi opinias granda feliĉo; due, mi scias pri la sekreto de ĉi kaverno de Montesinos kaj pri la metamorfozoj de Guadiana kaj de la filinoj de Ruidera, kio utilos por la libro Hispana Ovidio , kiun mi nun verkas. Trie, riveliĝis al mi la antikveco de la lud-kartoj, jam uzataj en la tempo de la imperiestro Karolo la Granda, kiel oni deduktas de la vortoj diritaj de Durandarte, kiam, laŭ via aserto, ĉe la fino de la longa parolado de Montesinos, li vekiĝis kaj diris: «Pacienci kaj la karto-ludon rekomenci». Certe li lernis ĉi esprimon aŭ proverbon ne sub ensorĉo, sed antaŭe, en Francujo kaj en la epoko de la menciita imperiestro Karolo la Granda. Nu, ĉi eltrovo estas kvazaŭ farita laŭmezure por mia alia libro, nuntempe verkata, Suplemento al Virgilio Polidoro, pri la inventoj de la antikva epoko . Mi kredas, ke, en sia libro, Polidoro forgesis paroli pri la origino de la lud-kartoj, sed mi ne forgesos ĉi gravan informon, des pli, ke mi povos citi tiel seriozan kaj fidindan fonton, kia estas sinjoro Durandarte. Kvare, mi scias kun certeco, kie originas la rivero Guadiana, afero ĝis nun nekonata.
—Via moŝto pravas —diris don Quijote—. Sed mi dezirus scii, al kiu do vi pensas dediĉi viajn verkojn, en la supozo, ke vi havos la ŝancon ricevi la permeson ilin eldoni (kion mi dubas).
—Nu, en Hispanujo ekzistas grandsinjoroj kaj moŝtuloj, al kiuj oni povas fari tian omaĝon.
—Ne multaj —respondis don Quijote—. Kompreneble, ili meritas la omaĝon, sed ne ŝatas akcepti ĝin por eviti al si la kvazaŭdevon iel rekompenci la aŭtoron pro ties laboro kaj ĝentilo. Sed mi konas moŝtulon, [289] [289] Cervantes aludas la grafon de Lemos, kaj ties larĝe rekompenceman spiriton. Kiel sciate, Cervantes dediĉis al li la duan parton de Don Quijote . En ĉi sama alineo, la aŭtoro lerte kaj diskrete aludas ankaŭ la avaron kaj sendankecon de la duko de Béjar, grandulo al kiu Cervantes dediĉis la unuan parton de sia romano.
kiu scias kompensi per tiom da favoroj la reteniĝemon de la aliaj, ke, se mi kuraĝus mencii lian grandanimecon, eble mi vekus la envion ĉe pli ol kvar oferemaj koroj. Sed ni traktu ĉi aferon en alia momento pli konvena, kaj ni iru serĉi lokon, kie ni povos pasigi la nokton.
—Ne fore de ĉi tie —diris la kuzo— staras ermitejo, kie vivas unu ermito, laŭdire ekssoldato. Kuras la famo, ke li estas bona kristano kaj, krome, saĝa kaj karitatema. Apud la ermitejo li konstruis al si etan domon, tamen ne tiel etan, ke ĝi ne povus ricevi gastojn.
—Ĉu eble la ermito tenas kokinejon? —demandis Sancho.
—Ermitoj sen kokinejo apenaŭ troviĝas —respondis don Quijote—. La nunaj ermitoj ne similas al la vivintaj en la egiptaj dezertoj, kie ili sin vestis per palmaj folioj kaj manĝis radikojn el la tero. Kaj oni ne pensu, ke parolante laŭde pri la antikvaj ermitoj, mi kritikas la aktualajn. Mi volas diri nur, ke hodiaŭ la pentofaroj ne egalas al la rigoro kaj aŭstero observataj en la pasintaj tempoj. Tamen, ili ĉiuj estas bonaj ermitoj. Almenaŭ mi opinias ilin bonaj; kaj, se konsideri ĉion, hipokritulo, kiu simulas boni faras malpli da damaĝo ol publika pekanto.
Ĉe tio ili vidis, ke proksimiĝas surpiede rapid-ira viro, vergante mulon ŝarĝitan per lancoj kaj halebardoj. Fine li atingis ilin, salutis kaj komencis preterpasi.
—Haltu, amiko! —diris don Quijote—. Ŝajnas, ke vi iras pli rapide ol via mulo dezirus.
—Mi ne povas halti, sinjoro —respondis la viro—. Ĉi armiloj ĉi tie videblaj devas esti uzataj morgaŭ, do, nepras, ke mi urĝu. Adiaŭ. Sed, se vi volas scii, kial mi ilin portas, mi intencas tranokti en la gastejo troviĝanta preter la ermitejo. Kaj se vi sekvas la saman vojon, vi trovos min tie, kaj mi rakontos al vi ion vere mirigan. Kaj denove adiaŭ.
Kaj tiel energie li instigis la mulon, ke don Quijote ne havis tempon sufiĉan por demandi al li pri la mirindaĵo rakontota; kaj tial, ke li havis scivoleman naturon kaj ĉiam deziris koni novajn aferojn, li ordonis, ke oni tuj ekiru por tranokti en la gastejo, sen halti ĉe la ermito, kie la kuzo pli volonte restus.
Tiel do, la tri surĉevaliĝis rekte al la gastejo, kien ili alvenis iom antaŭ la noktiĝo. Pli frue, sur la vojo, la kuzo proponis al don Quijote halti momenton ĉe la ermito por trinki unu glason. Sancho Panza, apenaŭ aŭdis lin, irigis la azenon ale al la menciita loko, kaj same faris don Quijote kaj la kuzo; sed ŝajnis, kvazaŭ la mava sorto de Sancho intervenus, ĉar la ermito forestis, kiel informis ilin unu ermitino troviĝanta tie. [290] [290] En la epoko de Cervantes abundis la ermitoj, fakte friponoj, kiuj eĉ havis virinojn, «ermitinojn», je sia servo.
Ili petis de ŝi vinon, bonan vinon; la alia respondis, ke ŝia mastro ne havas tian, kaj ke, se ili dezirus akvon ordinaran, tre volonte ŝi donus ĝin al ili.
Читать дальше