Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Se mi dezirus akvon —respondis Sancho— mi estus ĝin trinkinta el ajna puto ĉe la vojo. Ho, edziĝo de Camacho kaj abundo de la domo de don Diego, kiel ofte mi sentas vian mankon!

Ili forlasis do la ermitejon, ekspronis ale al la gastejo kaj, iom poste, distingis antaŭ si knabon piedirantan tiel senurĝe, ke baldaŭ ili lin atingis. Li portis surŝultre glavon kun ligaĵo ĉe la klingo; ŝajne la ligaĵo entenis kelke da vestopecoj, eble kuloton, manteleton kaj ĉemizon, ĉar li portis sur la korpo sajon veluran, kun iuj partoj elfrotitaj, kaj longan ĉemizon libere pendantan. Liaj ŝtrumpoj estis silkaj, kaj la ŝuoj larĝa-pintaj, [291] [291] La duko de Lerma, favorito de la reĝo Filipo la 3ª, uzis larĝa-pintajn ŝuojn pro siaj kaloj. Baldaŭ tiaj ŝuoj enmodiĝis en la kortego. laŭ la modo de la kortego. Li havis dek ok aŭ dek naŭ jarojn, gajan vizaĝon kaj, ŝajne, viglan korpon. Por distri sin de la irado, li kantadis seguidillas . [292] [292] Hispane: popolaj danco kaj kanto. Kiam ili atingis lin, li ĵus finis kanton, kies du lastajn liniojn retenis la kuzo en sia memoro:

Puŝas min al batal-kampoj la mizero;
sed, kun mono, mi ne irus, jen la vero.

Don Quijote alparolis lin la unua, dirante:

—Via moŝto vojaĝas iom tro senvesta, sinjoro elegantulo. Kaj kien vi iras? Diru al ni, se vi bonvolas.

—Mi iras al la milito, kaj vojaĝas tiel senvesta pro la varmo kaj pro la mizero.

—Pro la varmo, eble, Sed, kial pro la mizero? —demandis don Quijote.

—Sinjoro —respondis la knabo—. En la ligaĵo mi portas kuloton veluran, t.e. la komplementon de ĉi sajo; se mi tro uzus ĝin sur la vojo, mi ne povus surmeti ĝin en la urbo, kaj cetere mankas al mi mono por aĉeti novan. Pro tio, kaj ankaŭ tial, ke mi deziras teni min freŝa, mi vojaĝas ĉi-maniere ĝis la loko, kie troviĝas kelkaj infanteriaj kompanioj, proksimume kvardek mejlojn for. Tie mi soldatiĝos, kaj, certe, de tie ne mankos armeaj ĉaroj por veturi per ili ĝis la haveno, kie ni enŝipiĝos, laŭdire en Cartagena. Kaj mi preferas havi reĝon, kiel mastron kaj sinjoron, kaj servi lin en la milito, ol dungi min al senmonulo en la ĉefurbo.

—Ĉu eble via moŝto ĝuas monhelpon? [293] [293] Aludo al pensio aŭ alia tipo de subvencio pagata de la reĝa trezoro al personoj farintaj servon al la krono. —demandis la kuzo.

—Se mi estus servinta ajnan hispanan grandulon aŭ eminentulon —respondis la knabo— certe mi ĝin ricevus, ĉar, servante ĉe gravaj personoj, oni gajnas rekompencojn; sed mi, kompatinda, ĉiam servis al aventuristoj kaj ofico-ĉasantoj, kies salajroj kaj porcioj tiel mizeris kaj magris, [294] [294] Al kelkaj personoj oni pagis la salajron kaj per mono kaj per porcioj de nutraĵoj. ke, por pagi la ameladon de kolumo, ili konsumis la duonon de sian enspezoj. Kaj estus vera miraklo, se paĝio de aventuristo havus eĉ nur iom da bona sorto.

—Diru, sincere, amiko —demandis don Quijote—. Ĉu eblas, ke en viaj jaroj de servado, vi ne povis akiri eĉ unu livreon?

—Mi ricevis du —respondis la paĝio—. Sed, same kiel oni prenas la frokon de monaĥo forlasanta la klostron sen fari siajn votojn, kaj oni redonas al li lian propran veston, tiel same miaj mastroj redonis al mi la mian. Ĉar, fininte la aferojn, por kies pritrakto ili alvenis al la ĉefurbo, ili prenis la livreon, donitan al mi nur pro parademo, kaj reiris al sia loĝoloko.

—Notinda spilorceria , [295] [295] Itale: «avaremo», «nedonemo». kiel diras la italoj —rimarkis don Quijote. —Sed, malgraŭ ĉio, konsideru vin bonsorta, ke vi forlasis la ĉefurbon kun tiel laŭdinda intenco. Nenio ekzistas sur la tero pli honora aŭ profita ol servi unue al Dio kaj poste al la reĝo, nia natura sinjoro, precipe en la profesio de la armoj, ĉar per ili oni atingas, se ne pli da riĉo, almenaŭ pli da honoro ol per la letroj, kiel mi jam diris multe da fojoj. Kvankam la letroj kreis pli da famuloj ol la armoj, tamen la soldato superas la letrulon per io nedifinebla kaj disradias specialan brilon, kiu elstarigas lin super la ceteraj personoj. Bone memoru kion mi tuj diros, ĉar ĝi donos al vi grandan profiton kaj konsolon en viaj klopodoj: formetu de via kapo ĉian penson pri eventualaj misfortunoj, ĉar, kvankam el ili plej mavas la morto, tamen ĝi plej bonas, kiam oni mortas kun honoro. Iam oni demandis al Julio Cezaro, la kuraĝa imperiestro Romana, kian morton li opinias plej bona. Li respondis, ke la neatendita, neantaŭvidita kaj subita. Kaj, kvankam li respondis kiel pagano senscia pri la vera Dio, tamen li donis trafan respondon, ĉar tia morto kaŭzas al sia viktimo nenian doloron. Ni supozu, ke en la unua eskirmo aŭ batalo oni mortis pro kanona kuglo aŭ pro la eksplodo de mino. Ĉu tio gravas? La morto venis subite kaj ĉio ja finiĝis. Laŭ Terencio, la bona soldato pli bone aspektas mortinta en la batalo ol viva kaj sekura en la forkuro; kaj ju pli li obeemas al sia kapitano kaj ceteraj superuloj, des pli kreskas lia reputacio. Memoru, filo, ke pli decas al soldato odori je pulvo ol je cibeto, kaj ke, se vi oldiĝos en ĉi digna profesio, eĉ se vundoplena, kripla aŭ lama, vi atingos altan aĝon almenaŭ ne sen honoro, tia honoro, ke eĉ ne la paŭpereco povas ĝin ŝanceli. Krome, oni jam komencas fari studojn kaj proponojn por la prizorgo kaj subteno de la soldatoj oldaj kaj kriplaj: ĉar ne decas, ke oni traktu ilin kiel la negrojn, kies mastroj ilin liberigas, kiam ili oldas kaj ne povas plu labori; kaj, ĵetante ilin el la domo kun la titolo de liberaj, oni ilin sklavigas al la malsato, el kies manoj nur la morto ilin liberigos. Nunmomente, mi ne plu parolos. Mi diru nur, ke vi rajdu sur la gropo de mia ĉevalo, ĝis ni atingos la gastejon. Tie vi vespermanĝos kun ni, kaj morgaŭ daŭrigu vian vojaĝon. Kaj mi deziras, ke Dio vin protektu tiel multe, kiel viaj projektoj meritas.

La paĝio rifuzis rajdi sur la gropo, sed akceptis la inviton manĝi en la gastejo kun don Quijote. Laŭdire, Sancho murmuris al si ĉi-momente:

—Kia mastro, je Dio! Ĉu eblas, ke viro kapabla diri, kiel nun, tiom da bonaj kaj saĝaj aferoj, povas aserti, ke li vidis tiel grandan nombron da neeblaj absurdoj en la kaverno de Montesinos? Nu, ĉio klariĝos siatempe.

Ili alvenis al la gastejo ĉe la nokto-falo, kaj Sancho tre ĝojis, vidante, ke lia mastro prenis ĝin por vera gastejo, ne por kastelo kiel ordinare. Apenaŭ ili eniris, don Quijote demandis al la gastejestro pri la viro kun la lancoj kaj halebardoj, kaj la alia respondis, ke li troviĝas en la stalo, prilokante tie sian mulon. Ankaŭ la kuzo kaj Sancho aranĝis tie lokon por siaj rajdbestoj kaj donis al Rocinante la plej bonan angulon kaj la plej bonan kripon de la stalo.

Ĉapitro 25

Kie oni komencas la aventuron de la azenbleko kaj la amuzan historion de la marionetisto, kune kun la notindaj divenoj de la saĝa simio

Don Quijote sidis sur pingloj, kiel oni diras, atendante la momenton aŭskulti kaj scii la mirindaĵon promesitan de la viro de la halebardoj. Tiel do, la hidalgo iris serĉi lin al la loko indikita de la gastejestro, renkontis lin kaj petis, ke li bonvolu rakonti kion li promesis pli frue sur la vojo.

—La rakonton de ĉi mirindaĵo oni devas aŭskulti kun sufiĉa tempo kaj ne stare —respondis la viro—. Permesu, kara sinjoro, ke mi finu doni furaĝon al mia mulo, kaj mi diros al vi ion vere mirigan.

—Tio ne retenu vin. Mi helpos vin ĉiel ajn.

Efektive, don Quijote kribris la hordeon kaj purigis la kripon, kaj tia humilo movis la alian pli volonte cedi al la peto de la hidalgo. Tiel do, li sidiĝis apud don Quijote sur ŝtona benko, kaj antaŭ la kuzo, la paĝio, la gastejestro kaj Sancho kiel senato aŭ aŭdantaro, komencis la rakonton jene:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x