Supozoj de Gemo kaj Mikelo estis pravaj. Efektive la kolonelo decidis okazigi la militan tribunalon, por forigi malfacilaĵojn. Tamen obstina rifuzo de kardinalo Montanelli sankcii lian planon estis la lasta guto, kiu superplenigis lian tason da ĉagreno.
— Monsinjoro, — diris li, — se vi scius, kiel multe mi mem kaj miaj asistantoj turmentiĝas pro tiu ĉi homo, vi alie rilatus al la afero. Mi plene komprenas viajn oponojn kontraŭ dekliniĝoj de jura proceduro kaj respektas vian principecon, sed tio ĉi estas ekstrema kazo postulanta ekstremajn punojn.
— Neniu ekstrema kazo, — respondis Montanelli, — povas pravigi maljustecon. Kondamni civilulon per sekreta milita tribunalo estas maljuste kaj kontraŭleĝe.
— La kazo estas tute neordinara, via eminenco! La arestito klare kulpas pri multaj gravaj krimoj. Li partoprenis ribelon en Savinjo [Savigno], tial la milita komisiono, kiun nomumis monsinjoro Spinola, nepre kondamnus lin por mortpuno aŭ sendus al galero, se li ne sukcesus eskapi en Toskanujon. Ekde tiam li senĉese komplotis. Estas sciate, ke li estas influa membro de unu el plej pereigaj sekretaj societoj en la lando. Ni suspektas, ke laŭ lia konsento aŭ laŭ lia ordono estis murditaj almenaŭ tri konfidatoj de la polico. Lin oni preskaŭ kaptis dum transportado de pafilaro en Papan ŝtaton. Krome, li okazigis armitan reziston al reprezentantoj de la potenco kaj grave vundis du oficirojn, kiam tiuj plenumis siajn devojn. Nun li minacas pacon kaj ordon en la urbo. Ĉio ĉi permesas juĝi lin en la milita tribunalo.
— Sendepende de tio, kion tiu ĉi homo faris, li rajtas esti juĝota laŭ la leĝo, — respondis Montanelli.
— Ordinara proceduro deprenos multe da tempo, via eminenco, kaj nun tre valoras eĉ ĉiu minuto. Ankaŭ min konstante tre timigas ebleco de lia eskapo.
— Tiam pliigu vian gardon.
— Mi faras ĉion, laŭ miaj kapabloj, via eminenco, sed mi dependas de la prizona personaro, kiun tiu ĉi homo plene sorĉis. Dum tri semajnoj mi kvarfoje ŝanĝis la gardon, mi punis soldatojn, sed rezultiĝis nenio. Mi ne sukcesas preventi interŝanĝon de leteroj, kiun ili efektivigas. Miaj idiotoj amas lin kiel virinon.
— Tio ĉi estas tre kurioza. Verŝajne li estas rimarkinda viro.
— Efektive li estas neordinare ruza, kiel diablo. Mi pardonpetas, via eminenco, sed li kapablas reale maltrankviligi eĉ sanktulon. Tio estas malfacile kredebla, sed mi mem estas devigita konduki pridemandadon, ĉar la regula oficiro, kies devo estis tio, ne sukcesis plu toleri…
— Kial?
— Tion ne eblas facile ekspliki, via eminenco, sed se vi almenaŭ unufoje ĉeestus pridemandadon, vi nepre komprenus min. El ĝi oni povus konkludi, ke la enketanta oficiro estas krimulo kaj li estas juĝisto.
— Kion timigan li kapablas okazigi? Li certe povas rifuzi respondi viajn demandojn, ja li havas nenian alian armilon krom silento.
— Kaj langon, kiu similas razilon. Ni ĉiuj pekis, via eminenco, kaj faris misaĵojn. Sed ni ne volas, ke pri ili oni kriu ĉie, ja tia estas homa naturo. Tamen imagu. Subite aperas informo pri iuj eraroj okazintaj antaŭ dudek jaroj kaj oni ĵetas ĝin rekte vian vizaĝon!
— Ĉu Rivarez malkovris iun personan sekreton de la enketanta oficiro?
— Nu, kiel diri… Tiu malfeliĉulo ŝuldiĝis, kiam li servis kiel kavaleria oficiro kaj prunteprenis iom da mono el la regimenta fonduso…
— Alivorte li ŝtelis ĉies monon, kiun oni fakte konfidis al li?
— Certe lia delikto ne estas bona, sed liaj amikoj baldaŭ pagis la tutan sumon kaj la afero vaste ne disfamiĝis. Li estas ano de bona familio kaj ekde tiam havas neniujn riproĉojn. Mi ne povas kompreni, de kie Rivarez eltiris tiun malnovan skandalon, kiun li anoncis dum la unua pridemandado, des pli, ke ĝin ankaŭ partoprenis suboficiro! Li deklaris ĝin, kvazaŭ li preĝis tiam! Memkompreneble tiu ĉi okazo estas konata preskaŭ al ĉiu en la urbo. Se via eminenco ĉeestu almenaŭ unu pridemandadon, tiam vi komprenu… Ne necesas, ke Rivarez sciu tion. Vi povus aŭskulti ĉion el…
Montanelli turniĝis al la komandanto kaj ekrigardis lin kun tia esprimo, kiun oni antaŭe preskaŭ ne vidis.
— Mi estas ekleziulo, — li diris, — sed ne polica agento, tial subaŭskultado ne estas mia profesio.
— Mi… mi ne volis vin ofendi.
— Mi opinias, ke nia plua diskutado rezultigos nenion pozitivan. Se vi sendos la arestiton en mian oficejon, mi havos interparoladon kun li.
— Mi kuraĝas oponi, via eminenco, kun mia tuta respekto al vi. La viro estas perfekte nerebonigebla. Pli sendanĝera kaj pli saĝa estos unusola dekliniĝo de la litero de la leĝo ĉi-kaze por forigi lin, ol atendi novan lian malbonon. Post tio, kion vi eldiris, via eminenco, mi ne povas insisti pri mia propono, sed finfine mi respondecas al monsinjoro legato pri ordo en la urbo…
— Kaj mi, — interrompis lin Montanelli, — respondecas al dio kaj papo pri tio, ke en mia eparĥio okazas neniu kontraŭleĝa ago. Se vi plu insistos, kolonelo, tiam mi uzu mian priveligion kiel kardinalo. Mi malpermesas okazigon de sekreta milita tribunalo en tiu ĉi urbo dum paca tempo. Mi akceptos la arestiton solan morgaŭ matene je la deka.
— Kiel al via eminenco plaĉas, — malkontente, sed kun respekto la komandanto respondis kaj eliris grumblante: — laŭ obstino tiu ĉi paro egalas.
Li al neniu diris pri rendevuo de Ojstro kaj la kardinalo ĝis la minuto, kiam necesis senkateni la arestiton kaj konduki lin en la palacon.
— Tio jam sufiĉas, — diris li dum interparolado kun sia vundita nevo, — ke tiu ĉi ido de azenino de Balamo [Balaam] traktas leĝojn. Ja nun povas okazi koluzio de soldatoj kun amikoj de Rivarez cele liberigi lin dum translokado.
Kiam Ojstro firme gardita eniris ĉambron, kie Montanelli sidis ĉe tablo kovrita per paperoj, li tuj rememoris varman someran tagon, manuskriptojn kun predikoj, kiujn li same foliumis tiam. Fenestrokovriloj same estis duonfermitaj, kiel antaŭe, kaj ekstere sur strato fruktovendisto kriis: "Fragola!", "Fragola!" [3] Fragola (itale) — frago;
.
Li kolere svingis la kapon, por ke hararo malkovru liajn okulojn kaj mienis rideton .
Montanelli ekrigardis lin.
— Vi povas atendi en la akceptejo, — diris li al gardistoj.
— Mi pardonpetas, via eminenco, — komencis serĝento duonvoĉe kaj evidente nervoze, — sed la kolonelo opinias, ke la arestito estas tre danĝera, tial estus pli bone…
Subita brilo aperis en okuloj de Montanelli.
— Vi povas atendi en la akceptejo, — ripetis li trankvilvoĉe, kaj la timiĝinta serĝento salutante forlasis la ĉambron kune kun siaj soldatoj.
— Bonvolu sidiĝi, — diris la kardinalo, kiam la pordo estis fermita.
Ojstro obeis silente.
— Sinjoro Rivarez, — komencis Montanelli post ioma paŭzo, — mi volus meti kelkajn demandojn al vi kaj estos tre dankema, se vi respondos ilin.
Ojstro ekridetis. — Mia ĉefa o-o-okupo nun estas aŭskultado de d-d-demandoj.
— Ĉu sen respondoj? Jes, min oni sciigis. Sed tiujn demandojn metis enketintaj oficiroj, kiuj volis uzi viajn respondojn kiel konviktaĵoj kontraŭ vi…
— Ĉu demandoj de via eminenco?..
Kaŝita deziro insulti sentis en tono de liaj eldiritaj vortoj. La kardinalo tuj tion komprenis, tamen lia mieno estis same serioza kaj favora.
— Miaj demandoj kaj viaj eblaj respondoj restos inter ni. Se ili koncernos viajn politikajn sekretojn, vi certe rajtas silenti. Kvankam ni ne estas interkonataj unu al la alia, tamen mi esperas, ke vi estos afabla kaj ne rifuzos konversacii kun mi.
— Mi estas en v-v-via dispono, via eminenco.
Liaj eta klino de la kapo kaj konvena mieno forigus deziron de plua konversacio de iu ajn.
— Unue, oni vin akuzas pri transportado de pafilaro ĉi tien. Por kio vi ĝin enigis?
Читать дальше