— Tre bone. Mi bezonas falĉiston. Ĉu vi jam laboris per gazonofalĉilo?
— Jes, sinjoro… Vi devas armiĝi, ĉar eble nin trafos polica skadro. Ne uzu arbaran vojeton, pli bone iru ĉirkaŭvoje. Se vin trafos spiono, pafu tuj, sen ia atendo… Mi estas tre feliĉa, sinjoro, ke vi dungas min.
— Certe! Laboru bone, falĉisto…Ne, mi havas neniun apunton, oldulo.
Tre malriĉa almozulo proksimiĝis al ili kaj komencis lamenti per monotona voĉo: — Helpu al malfeliĉa blindulo pro nomo de la beata virgulino… Foriru senprokraste, polica skadro rajdas… Sankta reĝino de la ĉielo, la ĉasta virgulino… Ili spuras, Rivarez, kaj post du minutoj atingos ĉi-lokon … sanktuloj dankemaj… Necesas agi aktive, ja spionoj troviĝas ĉie. Vi ĉiuokaze estos detektitaj.
Markono enmanigis la bridrimenon al Ojstro:
— Hastu! Rajdu ĝis la ponto, lasu la ĉevalon tie kaj kaŝu vin en ravino. Ni ĉiuj estas armitaj, tial ni pafos kaj inhibicios ilin dum dek minutoj.
— Ne, mi ne volas lasi miajn kamaradojn. Grupiĝu vi ĉiuj kaj pafu laŭ mia ordono. Moviĝu direkten al niaj ĉevaloj starantaj ĉe la palaca enirejo kaj preparu ponardojn. Ni batalos kaj retiriĝos, kiam mi ĵetos mian ĉapon surteren, tiam vi urĝe tranĉu kolbridojn, prenu plej proksiman ĉevalon kaj forrajdu. Povas esti, ni sukcesos atingi la arbaron…
Ili interparolis kviete kaj duonvoĉe, tial eĉ apude starantaj homoj povis supozi nenion pli seriozan, krom temo pri falĉado.
Markono reprenis la bridrimenon de sia ĉevalino kaj kondukis ĝin al ĉevalejo. Ojstro treniris apude kaj la almozulo sekvis ilin kun la etendita mano, neĉesigante sian lamentadon. Fajfanta Mikelo proksimiĝis al ili kaj la almozulo sukcesis komuniki al li ĉion necesan Tiu, siavice, informis tri kamparanojn manĝantajn krudajn cepojn sub la arbo. Tiuj tuj stariĝis kaj eksekvis lin.
Rezulte la sepopo trafe atingis la ĉevalejon ĉe la palaca enirejo kaj atendis razion. Ĉiu per unu mano altenis pistolon ĉebruste. Ĉevaloj staris proksime.
— Atentigu neniun, ĝis mia signalo, — diris Ojstro mallaŭte, sed kompreneble. — Povos okazi, ke ni restos nerekonitaj. Kiam mi komencos pafi, ankaŭ vi pafu. Celu nur lamigi ĉevalojn de policanoj, sed ne ilin mem, por ke tiuj ne povu rajde atingi nin. Unu triopo pafu kaj la alia triopo reŝargu la pistolojn. Se iu el ili sukcesos enlokiĝi inter ni kaj niaj ĉevaloj, tiam vi povos murdi tiun. Mi preferas rajdi sur la ruana ĉevalo. Post kiam mia ĉapo estos ĵetita surteren ĉiu agu laŭ sia propra volo kaj ĉefe ne haltu.
— Policanoj venis, — diris Mikelo kaj Ojstro returniĝis kun la vizaĝo plena de naiva miro. Samtempe vendistoj kaj aĉetantoj subite komencis pli aktive marĉandi.
Dek kvin rajdantoj malrapide venis el apuda strateto sur la merkatan placon. Ili malfacile trovis vojon en la homamaso kaj, se forestus spionoj, tiam ĉiuj sep konspirantoj povus kviete kaŝi sin ekstere, ĉar atento de soldatoj estis distrita. Mikelo proksimiĝis al Ojstro: — Ĉe eble ni sukcesos forrajdi nun?
— Ne eblas. Nin ĉirkaŭigis spionoj kaj unu el tiuj jam rekonis min. Li sendis asistanton al kapitano, por ke tiu diru pri mia lokiĝo. Estas nura ŝanco — lamigi pafe ties ĉevalojn.
— Kiu estas la spiono?
— Tiu, kiun mi unue pafos. Ĉu ĉiuj pretas? Ili jam proksimiĝas al ni. Tuj ili impetos.
— Liberigu la vojon! — ekkris la kapitano. — Nome de lia sankta moŝto!
La homamaso ektimiĝis kaj retiriĝis. Tiam soldatoj impetis al la eta grupo staranta ĉe la palaca enirejo. Ojstro eltiris pistolon el sub sia bluzo kaj ekpafis, sed ne la atakantajn rajdantojn, sed la spionon, kiu kaŝe moviĝis al la ĉevalejo. Tiu tuj falis kun rompita klaviklo. Samtempe ses aliaj pafoj aperis kaj poste, la konspirantoj komencis retiriĝi al la alligitaj ĉevaloj.
Unu el policaj ĉevaloj estis vundita kaj saltis flanken. La alia falis kaj laŭte ekhenis. En la homamaso, en kiu aperis paniko, aŭdiĝis krioj, sed ili ne sukcesis superi komandan voĉon de la oficiro. Li ekstaretis sur piedingoj kaj eksvingis la sabron:
— Antaŭen, soldatoj! Sekvu min!
Subite li ekbalanciĝis kaj deĉevaliĝis surteren. Ojstro repafis trafe. Sur kapitana kitelo aperis sango, sed tiu sukcesis ekstari kaj prenante kolhararon de la ĉevalo feroce apelaciis: — Mortigu tiun laman diablon, se vi ne povas kapti lin viva! Li estas Rivarez!
— Alian pistolon urĝe! — ekkriis Ojstro al siaj kamaradoj, — kaj diskuru!
Li ĵetis sian ĉapon surteren ĝuste tiam, kiam sabroj de furioziĝintaj soldatoj jam estis levitaj super lia kapo.
— Demetu viajn armilojn, vi ĉiuj!
Subite inter batalantoj aperis figuro de kardinalo Montanelli. Unu el soldatoj kun teruro en voĉo ekkriis: — Via eminenco! Mia dio, vin oni murdos!
Sed Montanelli moviĝis antaŭen plu kaj haltis tuj antaŭ pistolo de Ojstro.
Kvin konspirantoj jam sukcesis forrajdi laŭ apuda kruta strato. La sesa, Markono, ĵus surĉevaliĝis kaj antaŭ sia starto turniĝis: ĉu eble lia gvidanto bezonas helpon? La ruana ĉevalo staris proksime kaj ĉe favora cirkonstancaro ili ĉiuj momente povus savi sin. Tamen post kiam la figuro en skarlata sutano paŝis antaŭen, Ojstro ekbalancis kaj lia mano kun la pistolo malleviĝis. La momento decidis ĉion. Ojstro tuj estis ĉirkaŭigita kaj surterigita; unu el soldatoj sabre elbatis lian pistolon. Tiutempe Markono jam rajdis kaj lin sekvis rajde persekutantoj. Li sukcesis lastfoje pafi en plej proksimiĝintan soldaton kaj ekvidi Ojstron. Lian vizaĝon kovris sango. Ĉevaloj, soldatoj kaj spionoj piedpremis lin. Sovaĝaj sakraĵoj kaj triumfaj ĝemkrioj de la kaptintoj estis vaste aŭdeblaj.
Montanelli tiutempe ne vidis okazaĵon, ĉar li kvietigis la timiĝintan popolon kaj kliniĝis super la vundita spiono. Subite la homamaso retiriĝis kaj tio ĉi atentigis lin.
Soldatoj transpasadis la placon kaj kuntrenis la kaptiton kun ŝnure ligitaj manoj. Lia vizaĝo estis griza pro doloro kaj batado, spirado raŭkiĝis, sed li tamen sukcesis turniĝi flanken al la kardinalo kaj ridetante per la blankiĝintaj lipoj traflustri: — Mi gratulas v-v-vian eminencon!..
* * *
Post kvin tagoj Martini atingis Forlion [Forli]. Per poŝto li ricevis de Gemo aron de presitaj afiŝoj, kiu fakte estis anticipa kondiĉa signalo signifa, ke pro okazintaj eventoj ŝi bezonas lian urĝan alvenon. Martini rememoris la konversacion sur la teraso kaj tuj komprenis kialon. Dum veturo li konvinkadis sin, ke nenio grava okazis kun Ojstro. Ĉu havas iun rezonon infanaj superstiĉoj de tiu ĉi nervoza kaj ekstravaganca persono? Sed li ne sukcesis tion kaj fine konkludis, ke Ojstro trafis danĝeron.
— Mi supozas, ke Rivarez estas kaptita, ĉu ne? — diris li al Gemo venante ŝian ĉambron.
— Li estis arestita lastan ĵaŭdon en Brisigelo. Dum senespera memdefendado li serioze vundis la skadroestron kaj spionon.
— Armita rezistado, tio estas malbone!
— Ne gravas. Li jam estis multfoje kompromitita, tial liaj pafoj dubinde pli ŝarĝos lian malfacilan pozicion.
— Kion oni povas fari kun li laŭ via opinio?
Vizaĝo de Gemo pli paliĝis.
— Mi opinias, — ŝi diris, — ke ni ne devas atendi, kion oni faros kun li.
— Ĉu vi opinias, ke ni kapablas lin liberigi?
— Ni DEVAS.
Martini turniĝis kaj komencis fajfi, metinte la brakojn sur la dorson. Gemo ne ĝenis lian meditadon. Ŝi sidis senmove kun la fleksita malantaŭen kapo kaj la okuloj vidantaj j nenion en plena absorbiĝo. Lia mieno havis saman esprimon, kiel sur pentraĵo "Melankolio" de Dürer.
— Ĉu vi vidis lin? — demandis Martini haltinte antaŭ ŝi.
— Ne, li volis renkonti min ĉi tie sekvan matenon.
— Jes, mi memoras. Kie li estas nun?
— En la fortreso, sub tre strikta gardo kaj, oni diras, en kateno.
Читать дальше