Li faris geston de indiferenteco.
— Ho, tio ĉi ne gravas, bonan fajlilon Ojstro bezonas, se li ne estas vundita…
— Ŝajne ne tro serioze li estas vundita. Mi opinias, ke necesas aŭskulti Mikelon, kiu povas rakonti pri la aresto.
— Kiel li savis sin? Ĉu li forkuris kaj lasis Rivarezon al volo de la sorto?
— Li ne kulpas. Li pafis ĝisfine kaj precize sekvis ĉiujn eldonitajn instrukciojn. Same agis la aliaj konspirantoj, krom Ojstro mem. Li kvazaŭ forgesis sian propran ordonon kaj faris misaĵon la lastan minuton. Tio ĉi ne estas klarigebla. Atendu minuton, mi alvokos Mikelon…
Baldaŭ ŝi revenis kune kun Mikelo kaj larĝaŝultra montano.
— Tiu ĉi estas Markono, unu el la kontrabandistoj, — diris ŝi, — vi jam aŭdis lian nomon. Li ĵus alvenis kaj povas alplenigi rakonton. Mikelo, tiu ĉi estas Cezaro Martini, pri kiu mi parolis kun vi. Diru al li ĉion, kion vi vidis.
Mikelo rakontis pri la okazinta batalo inter la konspirantoj kaj la polica skadro.
— Ĝis nun restas nekomprenebla por mi la okazo, — diris li fine de sia rakonto. — Neniu el ni forrajdus, se scius, ke li estos kaptita. Post kiam li ĵetis sian ĉapon surteren, li tranĉis kolrimenon de sia ĉevalo kaj prenis de mi pistolon. Verŝajne li ne sukcesis surĉevaliĝi pro sia lameco. Tio estas mia sola supozo… Tamen li povis almenaŭ pafi…
— Ne, okazis io malsama, — interrompis lin Markono. — Li eĉ ne provis surĉevaliĝi. Mi estis forrajdanta la lasta, sed mi sukcesis vidi lin. Neniu lin obstrukcis, krom la kardinalo.
— Aĥ! — mallaŭte suspiris Gemo.
Martini ripetis mire: — la kardinalo?
— Jes, li ĵetis sin rekte al faŭko de la pistolo,.. estu li damnita! Mi supozas, ke tiam Rivarez surpriziĝis, ĉar li mallevis la manon kun la pistolo kaj la alian metis al siaj okuloj. Tiun momenton oni lin ekatakegis.
— Mi nenion komprenas, — diris Mikelo. — Ĝis nun Rivarez neniam konfuziĝis dum iu krizo.
— Ĉu probable li mallevis la pistolon pro tio, ke li ne volis hazarde murdi iun senarmitan?
— Senarmitaj homoj ne devas ŝovi siajn nazojn en batalon. Milito estas milito. Se kuglo de Rivarez trafus la kardinalon, anstataŭ tio, ke li koncedus kapti sin kiel edukita kuniklo, tiam en la mondo restus je unu honesta homo pli kaj je unu sacerdoto malpli.
Li turniĝis kaj dentopremis siajn lipharojn, ĉar lia kolero apenaŭ ne ŝanĝiĝis je ploro.
— Ĉiuokaze, — diris Martini, — la situo estas pli-malpli klara kaj plua diskutato pri ĝi estas nur vana tempokonsumo. Nun aperis jena demando: kiel okazigi lian eskapon? Mi supozas, ke vi pretas riski, ĉu ne?
Mikelo eĉ ne degnis respondi la superfluan , laŭ lia opinio, demandon kaj la kontrabandisto diris kun rideto: — mi murdus mian propran fraton, se li rifuzus.
— Tre bone, tiam ni… Ĉu vi havas planon de la fortreso?
Gemo malŝlosis keston de la skribtablo kaj eltiris kelkajn paperajn foliojn.
— Mi havas ĉiujn necesajn planojn: de la unua etaĝo, de la suba kaj de la supera etaĝoj de turoj, de la remparo, de vojoj al la valo, de subteraj pasejoj al kaŝejoj en la montaro.
— Ĉu vi scias, en kiu turo li troviĝas?
— En la orienta turo. En ronda kamero kun kradita fenestro. Mi metis signon sur la planon.
— De kiu vi ricevis tiun ĉi informon?
— De soldato de la gardo kromnomata "Grilo", kiu estas kuzo de nia amiko Gino.
— Vi vigle ĉion preparis.
— Jes, tempo ne estis vane perdita. Gino tuj venis Brisigelon kaj iujn el planoj ni havis antaŭe. Liston de kaŝejoj en la montaro faris Rivarez mem, vi povas vidi lian skribmanieron.
— Kiuj soldatoj konsistigas la gardon?
— Ni ne scias, ĉar Grilo servas tie ankoraŭ nelonge kaj ne konas siajn kamaradojn.
— Necesas pli detale demandi Ginon pri lia kuzo Grilo. Kio estas sciata pri intencoj de la registaro? Kie funkcios tribunalo, en Brisigelo aŭ en Raveno?
— Tion ni ankaŭ ne scias. Raveno estas certe ĉefurbo de la legatejo, tial laŭ la leĝo, plej gravaj kazoj devas esti juĝataj tie, en tribunalo de la unua instanco. Sed leĝojn oni ne tre respektas en tiuj kvar legatejoj, ĉio dependas de persona fantazio de tiu, kiu potencas tie nun.
— Oni lin ne translokigos en Ravenon, — sedis Mikelo.
— Kial vi tiel opinias?
— Mi estas certa pri tio. Kolonelo Ferrari, milita komandanto de Brisigelo, estas onklo de la skadrestro, kiun vundis Rivarez. Li estas venĝema bruto kaj nepre profitos ĉiun ŝancon por puni malamikon.
— Ĉu, laŭ via opinio, li provos deteni Rivarezon en Brisigelo?
— Mi opinias, ke li provos pendumi lin.
Martini ekrigardis Gemon. Ŝi estis tre pala, sed ŝia vizaĝo neniel ŝanĝis post tiuj ĉi vortoj, ĉar evidente ties senco ne estis nova por ŝi.
— Tamen li ne rajtas neglekti ĉiujn formalaĵojn, — kviete diris ŝi, — li certe serĉos iun pretekston por okazigi surloke militan tribunalon, kiun li estras, kaj poste senkulpigos sin, kvazaŭ ekzekuto efektiviĝis pro neceso konservi pacon en la urbo.
— Ĉu la kardinalo konsentos?
— Li ne havas jurisdikcion en militaj aferoj.
— Sed li havas grandan influon. Sendube la komandanto ne kuraĝos okazigi tiun agon sen lia konsento.
— Li neniam ĝin ricevos, — sedis Markono. — Montanelli ĉiam oponis kontraŭ militaj tribunaloj. Dume Rivarez restos plu en Brisigelo, nenio serioza okazos, ĉar la kardinalo zorgos ĉiun arestiton. Plej danĝera estas translokado de Rivarez en Ravenon. Tie li nepre pereos.
— Tion ni ne povas allasi, — diris Mikelo. — Pli facila estas realigo de lia eskapo dum transportado, sed ne el la fortreso.
— Mi pensas, — diris Gemo, — ke estas sensenca atendo de lia transportado en Ravenon. Ni devas liberigi lin en Brisigelo kaj ne eblas konsumi tempon plu. Cezaro, vidu la planon de la fortreso ankoraŭfoje kaj komune ni pripensu variantojn. Mi havas ideon en mia kapo, sed min konfuzas unu dubo.
— Iru ni, Markono, — diris Mikelo ekstarante, — pripensu ili ŝian ideon. Mi devas atingi Fonjanon [Fognano] hodiaŭ posttagmeze kaj mi volas, ke vi iru kune kun mi. Ni atendis hieraŭ kartoĉojn de Vincento, sed li ne elsendis ilin.
Post kiam du viroj forlasis la domon, Martini aliris al Gemo kaj silente etendis sian manon al ŝi. Dum momento ŝi restigis siajn fingrojn en ĝi.
— Vi ĉiam estis bona amiko, Cezaro, — ŝi diris fine, — kaj ofte helpis al mi dum malfacilaj periodoj. Kaj nun diskutu ni la ideon.
Ĉapitro 3. Rendevuo de Ojstro kaj Montanelli
— Mi ankoraŭfoje deklaras, ke rifuzo de via eminenca moŝto serioze danĝeras al paco en la urbo.
La komandanto penis konservi respektan tonon dum konversacio kun supera ordinulo de la eklezio, tamen agaco aŭdiĝis en lia voĉo. Li estis galhumora, lia edzino estis malŝparema kaj dum lastaj tri semajnoj li spertis multajn malfacilaĵojn. Malkontento de la popolo kreskadis ĉiutage kaj fariĝis pli minaca. Komplotoj kaj kaŝejoj de armiloj aperis ĉie. Malmultenombra garnizono de Brisigelo ne estis sufiĉa kaj fidinda. Krom ĉio, la kardinalo, kiun li iufoje nomis dum interparolado kun sia adjutanto "enkorpigo de senriproĉa obstineco", enigis lin en desperon. Nun lin ŝarĝis Ojstro, animita kvintesenco de la malbona spirito.
Tiu ĉi "ruza hispana diablo" vundis liajn favoratan nevon kaj plej lertan spionon, nun kvazaŭ sorĉis la tutan gardon, timigis ĉiujn pridemandantajn oficirojn kaj ĝenerale turnis la prizonon en iun "bazaron". Jam tri semajnojn li troviĝas en la fortreso, sed aŭtoritatuloj de Brisigelo ankoraŭ nenion decidis. Oni multfoje lin enketis, minacis, promesis, faris diversajn artifikojn, sed nenion novan eksciis. Nun oni bedaŭras, ke tuj post la aresto ne translokis lin en Ravenon, sed tempo jam estas perdita. En sia raporto al la legato, la komandanto petis permeson al si pridemandi la arestiton. Tamen post ricevo de tiu konsento li estis devigita humiliĝi kaj konfesi, ke karaktero de la oponanto estas pli forta ol lia.
Читать дальше