Li deskuis sian imagon kaj pluigis laboron. Dum la tuta tago li estis multe okupita, tial rememoroj ne suferigis lin. Tamen, kiam li estis eniranta la dormoĉambron, li haltis ĉe la pordo. Ĉu li sonĝos la fantomon? Li tuj rekonsciiĝis kaj genufleksis antaŭ la krucifikso por preĝi. Sed tiun nokton li ne sukcesis ekdormi.
Ĉapitro 4. Malsukcesa eskapo
Kolero de Montanelli tamen ne realigis lian neglekton koncerne de lia promeso. Li tiel emocie protestis kontraŭ uzado de kateno por Ojstro, ke la malfeliĉa komandanto iĝis tute konfuzinta kaj ordonis senkateni la arestiton.
— Kiel mi povas scii, — grumblis li al la adjutanto, — pri kio ankoraŭ lia eminenco estos malkontenta? Se li opinias, ke kateno estas kruelaĵo, do baldaŭ li protestos kontraŭ feraj kradoj sur fenestroj kaj postulos, ke mi nutru Rivarezon per ostroj kaj trufoj! Dum mia juneco krimuloj estis krimuloj kaj ni rilatis al ili respektive. Neniu tiam opiniis, ke perfidulo estas pli bona ol ŝtelisto. Sed nuntempe ribelanto estas moda kaj lia eminenco ŝajne inklinas kuraĝigi ĉiujn kanajlojn en la lando.
— Mi ĝenerale ne vidas lian rajton eniĝi, — rimarkis la adjutanto. — Li ne estas legato, do ne havas aŭtoritaton en civilaj kaj militaj aferoj. Laŭ leĝo…
— Ne parolu ni pri leĝo! Ĉu oni povas atendi respekton al ĝi, post kiam lia sankta moŝto malfermis prizonojn kaj liberigis la tutan bandon de liberaluloj! Tio ĉi estas plena malprudento! Tial estas komprenebla nuna fiereco de monsinjoro Montanelli. Li estis tute kvieta, kiam potencis la mortinta papo, kaj nun li iĝis tre grava persono. Li trafis en favoron kaj faras ĉion laŭ sia plaĉo. Ĉu mi kapablas oponi lin? Li eble havas sekretan instrukcion el Vatikano. Nun ĉio renversiĝis kaj do ne eblas supozi, kio okazos morgaŭ. Dum malnova bona tempo oni sciis kiel agi, sed nun…
La komandanto triste balancis la kapon. Mondo, en kiu kardinaloj interesiĝas pri prizona disciplino kaj parolas pri "rajtoj" de politikaj krimuloj, iĝis tre komplika por li.
Ojstro revenis la fortreson en stato proksima al histerio. Rendevuo kun Montanelli deprenis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn. Eldirita fine de la konversacio lia arogaĵo aperis kiam li preskaŭ perdis sinregon, ĉar se interparolado daŭrus ankoraŭ kvin minutojn, li nepre ekplorus.
La saman tagon vespere lin oni alkondukis al la kolonelo por enketado, sed ĉiujn metitajn demandojn li respondis per konvulsia ridego. Kiam la komandanto perdis sian toleron kaj komencis blasfemi, lia ridego iĝis pli laŭta. La malfeliĉa kolonelo minacis la malhumilan malliberulon per plej rigoraj punoj, sed fine konkludis, samkiel iam Ĝejmso Burton, ke disputo kun homo perdinta la racion, estas vana konsumo de nervoj kaj tempo.
Ojstron oni alkondukis en lian kameron kaj li falis sur dormobenkon, plena per neesprimebla sopiro, kiu ĉiam anstataŭigis pasintajn furiozajn eferveskojn, kaj longe kuŝis senmove. Lin penetris apatio. Kvazaŭ meĥanika pezaĵo premis lian rigidiĝintan animon.Verdire, ĉu havas iun signifon okazonta fino? Plej grava por li, samkiel por iu alia viva ulo, estas sinkonservo de netolereblaj turmentoj. Ne gravas, kiel li estos savita, ĉu lin oni liberigos, ĉu simple mortos lia kapablo senti doloron. Povas esti li sukcesos eskapi, ankaŭ lin eble oni mortigos, sed ĉiuokaze li neniam plu ekvidos padre…
Provoso alportis manĝaĵon. Ojstro ekrigardis lin indiferente: — Kioma horo nun estas?
— La sesa posttagmeze. Prenu manĝaĵon, sinjoro.
Ojstro kun abomeno ekrigardis duone malvarmiĝintan supaĉon, kiu fetoris, kaj turniĝis de ĝi. Depresio plenigis ne nur lian animon kaj ankaŭ lian tutan korpon. Vido de manĝaĵo naŭzis lin.
— Vi malsaniĝos, se ne manĝos, — haste diris la provoso. — Formanĝu almenaŭ panon, kiu pliigos vian forton.
Li eldiris la lastan frazon kun rimarkebla signifo kaj prenis de sur plato malsekan panpecon. Konspiranto vekiĝis ene de Ojstro, kiu tuj komprenis, ke en ĝi estas io kaŝita.
— Restigu ĝin sur la tablo, mi ĝin manĝos poste, — diris li indiferente, ĉar la pordo estis malfermita kaj ekstere gardanta serĝento povis aŭdi ĉiun vorton.
Kiam li restis sola kaj konvinkiĝis, ke tra fenestreto neniu vidas lin, li prenis la panpecon kaj zorge disigis ĝin. Ene estis tio, kion li esperis trovi: aro de fajliloj. Ili estis volvitaj en papero, sur kiu vidiĝis kelkaj vortoj. Li ĝin platigis kaj alportis al lampo, kiu apenaŭ lumigis la kameron. La mesaĝo estis skribita tre kompakte kaj la papero estis tre maldika, tial legado ne estis facila.
"La pordo ne estas ŝlosita. Luno forestas. Trafajlu kradon kiel eble plej baldaŭ kaj eliru tra subtera pasejo inter la dua kaj la tria. Ni estas pretaj kaj alia ŝanco ne okazos."
Ojstro konvulsie ĉifis la paperon. Tuta preparo estas preta kaj li devas nur trafajli la fenestran kradon. Estas tre bone, ke kateno estas demetita! Li ne bezonas ĝin ankaŭ trafajli. Kiom da vergoj en ĝi estas? Du… kvar… kaj ĉiun necesas trafajli en du lokoj, sume ok. Ho, se li hastos, do nokte li sukcesos… Kiel Gemo kaj Martini preparis ĉion necesan tiel rapide: veston, pasporton, kaŝejon? Ŝajne ili agis tre streĉe… Fine estis akceptita ŝia plano. Li mallaŭte ekridis pro sia stulteco, ĉu gravas kies planon oni nun realigas? Samtempe al li plaĉis tio, ke nome Gemo proponis uzi subteran pasejon por eskapo, anstataŭ sinko laŭ ŝnura ŝtuparo, kion proponis kontrabandistoj. Ŝia plano estis pli malfacila, sed tiam vivo de gardisto deĵoranta malantaŭ de la orienta murego restos en sendanĝero. Tial, kiam antaŭe li konatiĝis kun ambaŭ planoj, li sendube preferis la ŝian.
Laŭ ĝi, gardisto "Grilo", devos malŝlosi la feran pordon, tra kiu oni povos penetri el la prizona korto en la subteran pasejon, kaj poste rependigi ŝlosilon en gardejo. Ojstro devos trafajli la fenestrokradon, disŝiri sian ĉemizon, fari el rubandoj ŝnuron, sinki laŭ ĝi sur la larĝa orienta murego. Poste rampi laŭ ĝi tiam, kiam gardisto rigardos flanken kaj embuski, kiam tiu rigardos lian flankon.
En sudorienta angulo de la murego estas duone ruiniĝinta turo. Ĝiajn eksteraĵojn dense kovris hedero, pluraj ŝtonoj eliĝis kaj kuŝis sube. Laŭ hedero kaj ŝtonaro Ojstro devos malleviĝi de sur la turo en la korton, mallaŭte malfermi la malŝlositan pordon kaj tra la subtera pasejo penetri en apudan tunelon. Antaŭ kelkaj jarcentoj la tunelo kunligis la fortreson kun la turo staranta sur proksima monteto. Nun ĝi ne estas uzata kaj iuj ĝiaj partoj ankaŭ ruiniĝis.
Nur kontrabandistoj sciis pri la zorge kaŝita pasejo, kiu ili elfosis ĝis la tunelo mem. Neniu eĉ supozis, ke multaj kontrabandaj varoj longe troviĝis apude de la fortresa murego, kiam doganistoj vane serĉis ilin en loĝejoj de malkontentaj montanoj.
Tra tiu pasejo Ojstro devos atingi lokon, kie lin atendos Martini kune kun unu kontrabandisto. Plej malfacila estis malŝloso de la fera pordo, kiun necesis okazigi post vespera patrolado. Hodiaŭ ŝanco por sukceso ekzistas kaj necesas ĝin nepre uzi.
Ojstro eksidis sur la dormobenko kaj komencis manĝi panon, kiun li ne tiel abomenis, kiel ceterajn prizonajn manĝaĵojn. Necesis iom fortiĝi. Ankaŭ li devas ripozi kaj eĉ ekdormi, ĉar ĝis la deka komenci laboron ne eblas pro granda risko.
Do, padre proponis al li eskapon! Tio estis dirita en lia etoso. Sed li neniam konsentos uzi lian helpon! Se eskapo sukcesos, do ĝi estos rezulto de liaj manoj kaj agoj de liaj kamaradoj. Li bezonas neniun favoron de sacerdotoj.
Kia varmego! Ŝajne okazos fulmotondro. Aero estas tia peza, sufoka… Li malkviete turniĝis sur la dormobenko kaj metis sub la kapo la pansitan dekstran manon anstataŭ kuseno. Poste li ĝin demetis. Kiel ĝi brulas kaj pulsas! Kaj aliaj malnovaj vundoj komencas dolorigi… Kial? Ho, absurdo! Probable vetero tion kaŭzas. Necesas ekdormi kaj almenaŭ iomete ripozi antaŭ trafajlado…
Читать дальше